Franklin D. Roosevelt

Franklin Delano Roosevelt [ˈfɹæŋklɪn ˈdɛlənoʊ ˈɹoʊzvɛlt] (naskiĝis la 30-an de januaro 1882, mortis la 12-an de aprilo 1945), ofte konata per la mallongigo FDR, estis usona politikisto kaj la tridek-dua Prezidento de Usono. Li estis centra figuro de la 20-a jarcento dum tempo de mondvasta ekonomia krizo kaj monda milito. Voĉdonita kvaroble kiel prezidento, li servis ekde Marto de 1933 ĝis sia morto en Aprilo de 1945 kaj estas la nura usona prezidento kiu servis pli ol du oficperiodojn. Franklin D. Roosevelt kaj Theodore Roosevelt estis kvinaj kuzoj, sed ankaŭ amikoj. Franklin edziĝis al Eleanor Roosevelt en 1905, kiu estis la orfa nevino de Theodore.

Franklin Delano Roosevelt
Franklin D. Roosevelt en 1933
Franklin D. Roosevelt en 1933
Persona informo
Franklin Delano Roosevelt
Naskonomo Franklin Delano Roosevelt
Naskiĝo 30-an de januaro 1882 (1882-01-30)
en Hyde Park
Morto 12-an de aprilo 1945 (1945-04-12) (63-jaraĝa)
en Little White House
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per cerba sangado vd
Tombo Franklin Delano and Anna Eleanor Roosevelt tomb vd
Religio Usona episkopa eklezio
Lingvoj anglagermanafranca vd
Loĝloko Novjorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard
Partio Demokrata
Subskribo Franklin D. Roosevelt
Familio
Dinastio Roosevelt family vd
Patro James Roosevelt vd
Patrino Sara Roosevelt vd
Gefratoj James Roosevelt Roosevelt vd
Edz(in)o Eleanor Roosevelt
Infanoj Elliott Roosevelt • Franklin Delano Roosevelt Jr. • John Aspinwall Roosevelt • Anna Roosevelt Halsted • James Roosevelt • Franklin Delano Roosevelt vd
Parencoj Theodore Roosevelt vd
Profesio
Okupo ŝtatreprezentantoadvokatopolitikisto • golfludisto • scenaristo vd
Aktiva en Vaŝingtono vd
32-a Prezidento de Usono
Dum 4-a de marto 193312-a de aprilo 1945
Vicprezidento John N. Garner (1933–1941),
Henry A. Wallace (1941–1945),
Harry S. Truman (1945)
Antaŭulo Herbert Hoover
Sekvanto Harry S. Truman
44-a Ŝtatestro de Nov-Jorkio
Dum 1-a de januaro 192931-a de decembro 1932
Antaŭulo Alfred E. Smith
Sekvanto Herbert H. Lehman
Vicsekretario de Armea maristaro
Dum 19131920
Prezidento Woodrow Wilson
Membro de Senato de Novjorko
Dum 1-a de januaro 191117-a de marto 1913
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dum la Granda Depresio de la 1930-aj jaroj, Roosevelt kiel ĉefa estro de la Demokrata Partio kreis la "New Deal" ("Nova Interkonsento") por rekonstrui la usonan politikon post 1932 kiel bazo por la usona liberalismo de la centra triono de la 20a jarcento, provizi helpon por senlaboruloj, plibonigi la ekonomion, kaj reformi la ekonomian kaj bankajn sistemojn. Sub sia administrado, li starigis plurajn agentejojn kiuj ankoraŭ havas profundajn efikojn en usona komerco hodiaŭ, inkluzivante Federal Deposit Insurance Corporation (FDIC, "Federala Depona Asekura Korporacio"), Tennessee Valley Authority (TVA, Tenesia Valo-Aŭtoritato), Securities and Exchange Commission (SEC, Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj Interŝanĝoj), kaj la usonan sistemon de sociala sekureco.

Dum Britio batalis kontraŭ la Akso-landoj, Roosevelt provizis asiston Lend-Lease ("prunti-lui") al Winston Churchill antaŭ Usono formale eniris en la Duan Mondmiliton en decembro 1941. En Usono, li starigis prez-reguladojn kaj porciolimigadon. Post la atako kontraŭ Pearl Harbor fare de la aerarmeo de Japanio, kaj post la deklaro de milito kontraŭ Usono fare de Nazi-Germanio kaj Itala reĝlando, Roosevelt ordonis enprizonigadon de usonanoj devenaj el Japanio, Germanio, kaj Italio.

Roosevelt estris Usonon kiam ĝi iĝis la "Arsenalo de Demokratio". Roosevelt, laboranta apude kun sia peranto Harry Hopkins, helpis ke Usono estu la ĉefa provizanto de armiloj kaj mono de la Aliancanoj. Usono havis plivastigadon de industrio, la atingo de plena laborado, kaj novaj labor-eblecoj por afrik-usonanoj kaj virinoj. Dum la Aliancanoj atingis venkon, Roosevelt grave rolis formante la postmilitan mondon, ĉefe pro la Jalta konferenco kaj kreado de la Unuiĝintaj Nacioj. Poste, la Aliancanoj, kune kun Usono, venkis kontraŭ Germanio, Italio, kaj Japanio.

Roosevelt naskiĝis en Hyde Park, Nov-Jorkio. Li estis tre populara prezidento dum la granda depresio kaj la Dua Mondmilito. Li estis 185 cm alta kaj pezis 82 kg. Ekde 1921 li suferis pro poliomjelito. Li uzis la radion por dissendi siajn mesaĝojn. Lia edzino estis Anna Eleanor Roosevelt, kaj la paro havis kvin gefilojn. Roosevelt estis episkopano.

Roosevelt mortis en 1945, 63-jaraĝa, en Warm Springs, Georgio, dum sia kvara administrado.

Dum lia administrado (1933-1945) okazis jeno:

  • 1933 La Banka Krizo - 5000 bankoj fiaskis, Roosevelt diris, "Nur timinda estas timsento mem."
  • 1933 Forlaso de la Ora Normo
  • 1933-1935 La Nova Konsento - leĝoj por rekonstrui la usonan ekonomion
  • 1933 Revoko de la Prohibicio
  • 1936 La Bona-Najbara Politiko - nova politiko kun Latin-Ameriko
  • 1939 Leĝo de Hatch
  • 1941, la 7-an de decembro - Atako de Japanio je Pearl Harbor, Havajo - Usono envenis en la Duan Mondmiliton.
  • 1945, la 11-an de februaro - la Konferenco kun Churchill kaj Stalino en Jalto.

Biografio redakti

Komenca vivo kaj edukado redakti

Unu el la plej malnovaj familioj en Novjorkio, la familio Roosevelt[1] karakteriziĝis sin en lokoj krom politiko. Unu prapatro, Isaac Roosevelt, deĵoris kun la novjorka milico dum la Usona Revolucio.[2] Roosevelt partoprenis la okazaĵojn de la Novjorka asocio Sons of the American Revolution (Filoj de la Usona Revolucio), kaj aliĝis al la organizo dum li estis prezidanto. Dum lia patra familio fariĝis prospera frue en novjorka lokposedado kaj komerco, multe de la riĉaĵo de lia tuja familio estis konstruita fare de la patrinflanka avo de FDR, nome Warren Delano, Jr., en la Ĉinia komerco, inkluzive de opio kaj teo.[2]

 
Roosevelt en 1884.

Roosevelt estis naskita la 30-an de januaro 1882, en la urbo de la Valo de Hudsono nome Hyde Park (Novjorkio) al komercisto James Roosevelt la 1-a (1828-1900) kaj Sara Ann Delano (1854-1941). Liaj gepatroj estis sesaj kuzoj[2] kaj ambaŭ estis de riĉaj malnovaj novjorkaj familioj. Ili estis de plejparte angla deveno; la patrolinia praavo de Roosevelt, Jacobus Roosevelt la 3-a, estis de nederlanda deveno, kaj la naskonomo de lia patrino, Delano, povus esti heredo de la franca hugenota enmigrinta prapatro de la 17-a jarcento.[3][4] Ilia sola infano[5] devis esti nomita Warren, sed la bebnevo de Sara de tiu nomo ĵus mortis.[6] Ilia filo estis nomumita laŭ la onklo de Sara nome Franklin Hughes Delano.[3]

Roosevelt kreskis en atmosfero de privilegio (laŭdire, kiam James Roosevelt prenis sian junan filon por viziti prezidanton Grover Cleveland en la Blanka Domo, la okupata prezidanto rakontis al Franklin, "mi havas unu deziron por vi, hometo, ke vi neniam estu Prezidanto de Usono."[7]) Sara estis posedema patrino; Jakobo, 54jaraĝa kiam Franklin estis naskita, estis konsiderita per iuj malproksima patro, kvankam biografiisto James MacGregor Burns indikas ke Jakobo interagis kun sia filo pli ol estis tipa tiutempe.[8] Sara estis la domina influo en la fruaj jaroj de Franklin;[9] ŝi siatempe deklaris, "mia filo Franklin estas Delano, ne Roosevelt entute."[2] Oftaj ekskursetoj al Eŭropo - li faris sian unuan en la aĝo de du, kaj iris kun siaj gepatroj ĉiun jaron de la aĝoj de sep al 15[10] - helpis Roosevelt iĝi sperta en la germana kaj la franca;[11] esti arestita kun sia tutoro fare de polico kvar fojojn en unu tago en Nigra Arbaro por negravaj deliktoj eble influis la opinion de la estonta prezidento pri germana karaktero.[12] Li lernis rajdi, pafi, remi, kaj ludi poloon kaj tenison. Roosevelt ankaŭ praktikis golfon en siaj adoleskaj jaroj, iĝante sperta allonga frapisto.[13] Li lernis veli, kaj lia patro donis al li velboaton en la aĝo de 16 kiujn li nomis "New Moon", "Novlunon".[14]

Roosevelt eniris en Lernejo Groton, nome episkopan loĝlernejon en Masaĉuseco; 90% de la studentoj estis de familioj en la elita socia registro. Li estis forte influita fare de ĝia lernejestro, Endicott Peabody, kiu predikis la devon de kristanoj por helpi al la malpli bonŝanculoj kaj instigis liajn studentojn por membriĝi en publikan servon. Kvardek jarojn pli poste Roosevelt diris pri Peabody, "Estis beno en mia vivo la privilegio havi [lian] gvidantan manon",[15] kaj la lernejestro restis forta influo dum lia vivo, plenumante ĉe lia geedziĝo kaj alvojaĝanta vizite al Roosevelt kiel prezidanto.[16] Peabody memoris Roosevelt kiel "trankvila, kontentiga knabo de pli ol ordinara inteligenteco, prenante bonan pozicion en lia formo sed ne brila",[17] dum samklasano priskribis Roosevelt kiel "simpatia, sed tute senkolora"; meza studento, kiun li nur elstaris ĉar estis la nura demokrata studento, daŭrigante la politikan tradicion de sia flanko de la Roosevelt-familio.[18] Roosevelt restis kohera en sia politiko; tuj post lia kvara elekto al la prezidanteco, li difinis sian enlandan politikon kiel "malgranda maldekstro de centro".[19][20]

Kiel ĉiuj krom du el liaj 21 Groton-samklasanoj, Roosevelt iris al Harvard College,[21] kie li vivis en ĉambro kiu nun estas parto de Adams House, en la "Gold Coast" areo loĝita fare de riĉaj studentoj. Denove meza studento akademie,[22] Roosevelt poste deklaris, "mi prenis ekonomikajn kursojn en kolegio dum kvar jaroj, kaj ĉio kion mi estis instruita estis malĝusta."[23] Li estis membro de la Alfa Delta Fi samideanaro[24] kaj la Muŝa Klubo.[25] Dum pluestante ordinara kiel studento aŭ atleto, li iĝis ĉefredaktisto de The Harvard Crimson ĉiutaga gazeto,[26] pozicio kiuj postulis grandan ambicion, energion, kaj kapablon administri aliajn.[27] Dum li estis ĉe Harvard, lia kvina kuzo Theodore "T. R." Roosevelt, Jr. (1858-1919) iĝis Prezidanto de Usono; lia forta gvidstilo kaj reformanta fervoro igis lin la rolmodelo kaj heroo de Franklin.[28] La pli juna Roosevelt restis demokrato, kampanjante por la kontraŭulo de Theodore William Jennings Bryan.[29]

 
Eleanor Roosevelt en sia nupta robo, 1905.

En mezo de 1902, Franklin estis formale prezentita al sia estonta edzino Anna Eleanor Roosevelt, la nevino de Theodore, sur trajno al Tivoli, Novjorko, (1884-1962) kvankam ili renkontis nelonge kiel infanoj.[30] Eleanor kaj Franklin estis kvinaj kuzoj.[31] Ŝi estis la filino de Elliott Bulloch Roosevelt (1860-94) kaj Anna Rebecca Hall (1863-92) de la Livingston-familio. Dum ilia engaĝiĝo, Roosevelt estis dudek du kaj Eleanor dek naŭ.[32] Roosevelt studentiĝis ĉe Harvard en 1903 kun A.B. en historio. Li poste ricevis honoran LL.D. de Harvard en 1929.[33]

Roosevelt eniris en la Columbia Law School (Jura Altlernejo) en 1904, elfalante en 1907 post pasigado de la New York State Bar-ekzameno.[34] Li poste ricevis postmortan juran doktorigon de Columbia Law School.[34] En 1908, li prenis postenon kun la prestiĝa Wall Street-firmao de Carter Ledyard & Milburn,[35] traktante plejparte entreprenan juron. Li unue estis iniciatita en la Independent Order of Odd Fellows (Sendependa Ordo de Strangaj Uloj) kaj estis iniciita pri framasonismo la 11-an de oktobro 1911, en Holland Lodge No. 8, Novjorko.[36][37]

Politika ekkariero (1910–1920) redakti

Novjorkia senatano (1910–1913) redakti

 
Roosevelt en 1912.

Roosevelt nemulte dediĉis sin al la praktiko de juro kaj diris al siaj amikoj, ke li planas eniri en politiko.[38] Spite sian admiradon por sia kuzo Theodore, Franklin kunhavis kun sia patro intereson kun la Demokrata Partio, kaj kiel preparo por la Novjorkia balotado de 1910, la partio rekrutis Roosevelt por kandidatiĝo al sidloko en la Novjorkia Ŝtata Asembleo.[39] Roosevelt estis konvinkiga rekrutito por la partio. Li havis la personecon kaj energion por la kampanjo, kaj li havis la monon por pagi sian propran kampanjon.[40] Sed la kampanjo de Roosevelt al la Novjorkia Ŝtata Asembleo finiĝis post la Demokrata rivalo, Lewis Stuyvesant Chanler, elektis kandidatiĝi por re-elekto. Anstataŭ haltigi siajn politikajn esperojn, Roosevelt kandidatiĝis por sidloko en la ŝtata senato.[41] La senata distrikto, en Dutchess, Kolumbio, kaj Putnam, estis tre ligita al Respublikanoj.[42] Roosevelt timis, ke la opozicio el Theodore povus finigi sian kampanjon, sed Theodore kuraĝigis sian kandidatecon spite siajn partiajn diferencojn.[39] Agante kiel sia propra kampanjo administristo, Roosevelt veturis tra la senata distrikto per aŭtomobilo en epoko kiam malmultaj povis disponi de aŭto.[43] Pro sia agresema kampanjo,[44] la agnosko de sia nomo en la Hudson Valo, kaj la Demokrata superigo en la usona elekto de 1910, Roosevelt atingis surprizan venkon.[45]

Spite mallongajn leĝofarajn sesiojn, Roosevelt traktis sian novan postenon kiel tut-tempa kariero.[46] Li elposteniĝis la 1an de Januaro, 1911, kaj tuj iĝis la estro de grupo de "Insurgents" (insurekciantoj) opozicie al la maŝino Tammany Hall kiu dominis en la ŝtata Demokrata Partio. En la elekto de 1911 el la Usona Senato en Novjorko, kiu estis determinita en kuna sesio de la novjorkia leĝofara asembleo, Roosevelt kaj aliaj dek naŭ Demokratoj okazigis longigitan senelirejon opoziciante serion de Tammany-apogitaj kandidatoj. Tammany apogis James A. O'Gorman, tre prestiĝa juĝisto kiun Roosevelt konsideris akceptebla, kaj O'Gorman venkis en la elekto fine de Marto.[47] Roosevelt dum tiu procezo iĝis populara figuro inter Novjorkiaj Demokratoj.[45] Gazetaj artikoloj kaj karikaturoj priskribis "la duan alvenon de Roosevelt", sendante "timotremojn al la spino de Tammany".[48]

Roosevelt opoziciis kontraŭ Tammany Hall apogante la sukcesan veton de la Novĵerzeja Guberniestro Woodrow Wilson por la Demokratia Nomumo en 1912.[49] La elekto iĝis tri-voja kiam Theodore Roosevelt lasis la Respublikan Partion por lanĉi trian partikampanjon kontraŭ Wilson kaj sidiĝi Respublikan Prezidenton William Howard Taft. La decido de Franklin apogi Wilson kontraŭ sia kuzo en la ĝenerala balotado de 1912 por la Usona prezidenteco malkontentigis kelkajn el liaj familianoj, escepte Theodore.[50] Roosevelt suferis atakon de tifoida febro, kaj kun helpo el ĵurnalisto Louis McHenry Howe, li estis re-elektita en la Novjorkia balotado de 1912. Post la elekto, li servis kiel parolanto de la Agrikultura Komitato, kaj lia sukceso ĉe leĝoj pri agrikulturo kaj laboro estis pionira de liaj politikoj pri "New Deal" kelkajn jarojn poste.[51] Li poste iĝis pli klare progresema, apoge al prilaboraj kaj socialaj bonfaraj programoj.[52]

Vic-Sekretario de Mararmeo (1913–1919) redakti

 
Roosevelt kiel Vic-Sekretario de Mararmeo, 1913.

La apogo faer de Roosevelt al Wilson kondukis al sia nomumo en Marto 1913 kiel Vic-Sekretario de Mararmeo, nome la duaranga oficiro en la Mararmea Departemento post Sekretario Josephus Daniels kiu preteratentis lin.[53] Roosevelt fakte sentis klinon al la Mararmeo, li multe legis pri la temo, kaj estis arda apoganto de granda, bonefika forto.[54][55] Kun apogo de Wilson, Daniels kaj Roosevelt instituis merit-bazotan promoci-sistemon kaj faris ankaŭ aliajn reformojn por etendi civilulan kontrolon super la aŭtonomaj departementoj de la Mararmeo.[56] Roosevelt superrigardis la civilajn dungitojn de la Mararmeo kaj atingis la respekto de sindikatestroj pro sia justeco en la solvado de disputoj.[57] Ne okazis strikoj dum lia pli ol sep-jara posteno,[58] dum li akiris valoran sperton en laboraj aferoj, milittempa administrado, mararmeaj aferoj kaj logistiko.[59]

En 1914, Roosevelt kandidatiĝis por la sidloko de retiriĝinta respublikana senatano Elihu Root de Novjorko. Kvankam li havis la apogon de la Trezora Sekretario William Gibbs McAdoo kaj Guberniestro Martin H. Glynn, li frontis gravan opozicianton en partiano de la Tammany-Hall tendaro nome James W. Gerard.[60] Mankis al li la apogo de Wilson, ĉar la prezidento bezonis la fortojn de Tammany por sia leĝofarado kaj reelekto de 1916.[61] Roosevelt estis pro multo venkita en la Demokrata unua raŭdo fare de Gerard, kiu siavice estis venkita en la ĝenerala elekto fare de la respublikano James Wolcott Wadsworth Jr. Li ekkomprenis, ke nur la federacia patronado, sed la apogo de la Blanka Domo, ne povos venki fortan lokan organizadon.[62] Post la elekto, li kaj la estro de Tammany Hall nome Charles Francis Murphy serĉis akomodon kaj alianciĝis.[63]

Roosevelt refokusiĝis al la Mararmea Departemento, dum la Unua Mondmilito estis eksplodinta en Eŭropo en Aŭgusto 1914.[64] Kvankam li he restis publike apoganto de Wilson, Roosevelt simpatiis kun la por milita movado "Preparedness Movement", kies estroj ege favoris la Aliancanaj Potencojn kaj alvokis por milita preparado.[65] La administracio Wilson iniciatis ekspansion de la Mararmeo post la sinkigo de la ŝipo RMS Lusitania fare de germana submarŝipo, kaj Roosevelt helpis establi la Mararmea Rezervo kaj la Konsilio de Nacia Defendo.[66] En Aprilo 1917, post Germanio deklaris, ke ĝi eniros en nelimigita submarŝipa militagado kaj atakis kelkajn usonajn ŝipojn, la Kongreso aprobis la alvokon de Wilson por militdeklaro kontraŭ Germanio.[67]

Roosevelt petis rajtigon servi kiel mararmea oficiro, sed Wilson insistis, ke li plue servu kiel Vic-Sekretario. Dum la sekva jaro, Roosevelt restis en Vaŝingtono por kunordigi la deplojigon de mararmeaj ŝipoj kaj personaro, dum la Mararmeo ekspansiis kvaroble.[68][69] En la somero de 1918, Roosevelt veturis al Eŭropo por inspekti mararmeajn instalaĵojn kaj kunsidi kun francaj kaj britaj oficiroj. Septembre, li revenis al Usono per ŝipo USS Leviathan. La 11-tagon de la vojaĝo, la viruso de la pandemia gripo atakis kaj mortigis multajn surŝipe. Roosevelt ege malsaniĝis je gripo kaj komplika pneŭmonio, sed rekuperiĝis je la momento en kiu la ŝipo alteriĝis en Novjorko.[70][71] Post Germanio subskribis la batalĉeson de 11a de Novembro, Daniels kaj Roosevelt superrigardis la malmobilizigon de la Mararmeo.[72] Kontraŭ la konsilo de pli veteranaj oficiroj kiel la Admiralo William Benson —kiu asertis, ke li ne povus "imagi ajnan uzadon kiun la ŝiparo povus iam havi por aviado"— Roosevelt persone ordonis la konservadon de la Aviada Divizio de la Mararmeo.[73] Dum la administracio de Wilson alvenis preskaŭ al sia fino, Roosevelt planis sian kandidatiĝon por la posteno. Li alproksimiĝis al Herbert Hoover por kandidati por la Demokrata prezidentbalota nomumo de 1920, kun Roosevelt kiel kunkandidato.[74]

Kampanjo por vicprezidenteco (1920) redakti

 
Cox kaj Roosevelt en Ohio, 1920.

La plano de Roosevelt por ke Hoover kandidatiĝu al nomumo malvalidiĝis post Hoover publike deklaris sin respublikano, sed Roosevelt decidis klopodi nomumon en 1920 por vicprezidento. Post Guberniestro James M. Cox de Ohio venkis en la partia porprezidenta nomumo en la Demokrata Nacia Konvencio de 1920, li elektis Roosevelt kiel kunkandidato, kaj la konvencio nomumis lin per aklamado.[75] Kvankam lia nomumo surprizis ple grandan parton de la homoj, li ekvilibris la kandidatecon kiel modera, Wilson-isma, kaj prohibiciisto kun fama nomo.[76][77] Roosevelt, tiam 38-jaraĝa, rezignis kiel Vic-Sekretario post la Demokrata konvencio kaj kampanjis tra la lando por la partia kandidateco.[78]

Dum la kampanjo, Cox kaj Roosevelt defendis la administracion de Wilson kaj la institucion de la Ligo de Nacioj, ambaŭ el kiuj estis tre nepopularaj proponoj en 1920.[79] Roosevelt persone apogis la usonan membrecon en la Ligo de Nacioj, sed, malkiel Wilson, li favoris kompromison kun Senatano Henry Cabot Lodge kaj aliaj "Rezervistoj".[80] La kandidateco de Cox–Roosevelt estis venkita de Respublikanoj Warren G. Harding kaj Calvin Coolidge en la prezidenta elekto de 1920 pro ampleksa diferenco, kaj la Respublikana kandidateco venkis en ĉiu subŝtato ekster la Sudo.[81] Roosevelt akceptis la malvenkon kaj poste meditis, ke la rilatoj kaj simpatioj kiujn li konstruis en la kampanjo de 1920 montriĝis grava valoro por lia kampanjo de 1932. En la elekto de 1920 okazis ankaŭ la unua publika partopreno de Eleanor Roosevelt kiu, kun la apogo de Louis Howe, establiĝis kiel valora politika agento.[82]

Paraliziga malsano kaj politika reveno (1921–1928) redakti

Post la elekto, Roosevelt revenis al Novjorko, kie li praktikis juron kaj servis kiel vic-prezidento de la kompnaio Fidelity and Deposit Company.[83] Li ankaŭ klopodis konstrui subtenon por politika reveno por la balotado de 1922, sed lia kariero estis iom malhelpita pro malsano.[83] Kiam la familio Roosevelt estis ferie en la insulo Campobello en Aŭgusto 1921, li malsaniĝis. Liaj ĉefaj simptomoj estis febro; simetria, ascendanta paralizo; vizaĝa paralizo; misfunkcio de intesto kaj veziko; torporiĝo kaj hiperestezo; kaj descendanta modelo de rekuperado. Roosevelt restis permanente paralizita el talio malsupren kaj ricevis diagnozon de poliomjelito. Historiistoj ekkonis studon de 2003 kiu ege favoris diagnozon de Sindromo de Guillain-Barré,[84] sed ili plue priskribis lian paralizon kongrue kun la dekomenca diagnozo.[85][86][87][88]

 
Rara fotografio de Roosevelt sur rulseĝo, kun hundo Fala kaj Ruthie Bie, la filino de la zorgistoj de lia bieno de Hyde Park. Foto farita de lia kuzino Margaret Suckley (Februaro 1941).

Kvankam lia patrino favoris lian retiriĝon el la publika vivo, Roosevelt, lia edzino, kaaj amiko kaj konsilisto de Roosevelt nome Louis Howe, ĉiuj estis decidintaj, ke li pluigu sian politikan karieron.[89] Li konvinkis multajn homojn, ke li estis pliboniĝante, kion li konsideris esenca antaŭ reaperi por publikaj enpostenigoj denove.[90] Li laborege lernigis sin piediri mallongajn distancojn uzante helpilojn kaj bastono.[91] Li zorge klopodis neniam esti vidata uzanta sian rulseĝon publike, kaj ĉefe eviti foton por gazetaro kiu estus povinte fokusi sian diskapablon.[92] Tamen, lia diskapablo estis bone konata anatxau kaj dum sia prezidenteco kaj fakte iĝis grava parto de lia publika figuro. Li kutime aperis publike stare, subtenita unuflanke ĉu de helpanto ĉu de unu el liaj filoj.[93]

Dekomence en 1925, Roosevelt pasigis plej grandan parton de sia tempo en Suda Usono, dekomence en sia domboato, la Larooco.[94] Scivolema pri eblaj profitoj el hidroterapio, li establis rehabilitadan centron en Warm Springs (Varmaj Fonotj), Georgio, en 1926. Por krei la rehabilitan centron, li arigis fizikajn terapiistojn kaj uzis ple grandan parton de sia heredhavaĵo por aĉeti Merriweather Inn. En 1938, li fondis la Nacian Fondaĵon kontraŭ Infanparalizo, cele al la disvolvigo de kontraŭ-poliomelitaj vakcinoj.[95]

Roosevelt retenis kontaktojn kun la Demokrata Parto dum la 1920-aj jaroj, kaj li restis aktiva en politiko de Novjorko sed establante ankaŭ kontaktojn en la Sudo, precipe en Georgio.[96] Li publikigis malfermitan leteron direktitan al la sukcesa kampanjo por la elekto al guberniestro de Novjorko en 1922 fare de Al Smith, kio kaj helpis Smith kaj montris la daŭran gravon de Roosevelt kiel politika figuro.[97] Roosevelt kaj Smith devenis el diferencaj fonoj kaj neniam tute fidis unu la alian, sed Roosevelt apogis la progresemajn politikojn de Smith, dum tiu ĉi feliĉis havi la apogon de elstara kaj tre bone respektita Roosevelt.[98]

Roosevelt faris diskursojn por la prezidenteca nomumo por Smith en la Demokrataj Naciaj Konvencioj de 1924 kaj 1928; la diskurso en la Konvencio de 1924 markis la revenon al la publika vivo post lia malsano kaj konvalesko.[99] Tiun jaron, la Demokratoj estis ege dividitaj inter urba alo, estrita de Smith, kaj konservativa, rura alo, estrita de William Gibbs McAdoo. En la 101a baloto, la nomumo iris al John W. Davis, kompromisa kandidato kiu suferis klaran malvenkon en la prezidenta elekto de 1924. Kiel multaj aliaj tra Usono, Roosevelt ne abstini je alkoholaĵoj dum la Prohibicia erao, sed publike li serĉis trovi kompromison pri Prohibicio akceptebla por ambaŭ aloj de la partio.[100]

En 1925, Smith nomumis Roosevelt por la Komisiono de Taconic State Park, kaj liaj kunkomisionanoj elektis lin kiel proparolanto.[101] En tiu rolo, li tuj eniris en konflikto kontraŭ Robert Moses, nome protektito de Smith,[101] kiu estis la ĉefa forto malantaŭe de la Komisiono de Long Island State Park kaj de la Novjorkia Konsilantaro de Parkoj.[101] Roosevelt akuzis Moses pro la uzado de nomoj por agnosko de elstaraj individuoj kiel Roosevelt por atingi politikan subtenon por ŝtataj parkoj, sed poste devojigi fondusojn al tiuj kiuj Moses favoris en Long Island, dum Moses klopodis blokadi la nomumon de Howe al salajrita posteno kiel sekretario de la Taconic komisiono.[101] Roosevelt servis en la komisiono ĝis la fino de 1928,[102] kaj lia konflikta rilato kun Moses pluis dum iliaj karieroj progresis.[103]

Paco estis la moto de la 1920-aj jaroj, kaj en 1923 Edward Bok establis la American Peace Award (Usona Pacpremio) kun 100 000 dolaroj por la plej bona plano kiu alportu pacon al la mondo. Roosevelt havis liberan tempon kaj intereson, kaj li skizis planon por la konkurenco. Li neniam proponis ĝin ĉar lia edzino Eleanor Roosevelt estis elektita kiel juĝisto por la premio. Lia plano alvokis al nova monda organizaĵo kiu anstataŭu la Ligon de Nacioj.[104] Kvankam Roosevelt estis kandidato al vic-prezidenteco en la Demokrata kandidataro de 1920 kiu apogis la funkciaodn de la Ligo de Nacioj, ĉirkaŭ 1924 li estis preta ataki ĝin. Lia skizo de "Socio de Nacioj" akceptis la rezervojn proponitajn de Henry Cabot Lodge en 1919 en senata debato. La nova Socio ne agados en la Okcidenta Hemisfero, kie dominis la Monroe doktrino. Ĝi ankaŭ ne havos kontrolon super militajn fortojn. Kvankam la plano de Roosevelt neniam publikiĝis, li amplekse cerbumis pri la problemo kaj aligis kelkajn ties ideojn de 1924 al la dezajno por Unuiĝintaj Nacioj en 1944–1945.[105]

Guberniestro de Novjorko (1929–1932) redakti

 
Gub. Roosevelt kun sia antaŭulo Al Smith, 1930.

Smith, nome Demokrata porprezidenta nomumito por la elekto de 1928, petis Roosevelt kandidatiĝi por guberniestro de Novjorko en la ŝtata balotado de 1928.[106] Roosevelt dekomence malakceptis, ĉar li estis malpreta lasi Warm Springs kaj timis Respublikan venkegon en 1928.[107] Partiestroj finfine konvinkis lin, ke nur li povus venkegi super la Respublikana guberniestra nomumito, nome la Novjorka Ĝenerala Akuzisto Albert Ottinger.[108] Li venkis en la partia guberniestra nomumo per aklamado kaj denove turniĝis al Howe por ke li estru sian kampanjon. Roosevelt estis helpita en la kampanja teamo de asociuloj Samuel Rosenman, Frances Perkins kaj James Farley.[109] Kvankam Smith perdis la prezidentecon per malvenkego, kaj estis venkita fakte en sia hejma ŝtato, Roosevelt estis elektita guberniestro pro nur unu-procenta marĝeno,[110] kaj iĝis batalanto por la sekva prezidenta elekto.[111]

Roosevelt proponis la konstruadon de hidroelektraj energigeneriejoj kaj frontis la pliiĝantan agrikulturan krizon de la 1920-aj jaroj.[112] Rilatoj inter Roosevelt kaj Smith suferis post li decidis ne reteni gravajn nomumitojn de Smith kiel Moses.[113] Li kaj lia edzino Eleanor establis interkomprenon por la cetero de sia kariero; ŝi laboreme servis kiel edzino de guberniestro sed ankaŭ estis libera sekvi siajn proprajn agendon kaj interesojn.[114] Li ankaŭ komencis elsendi "apudfajrajn babiladojn", en kiuj li rekte adresis al siaj subulojn pere de radio, ofte preme por ke la Novjorkia Ŝtata Parlamento antaŭeigi lian agendon.[115]

En Oktobro 1929, okazis la Borsa Katastrofo, kaj kun ĝi okazis la Granda Depresio en Usono.[116] Roosevelt komprenis la seriozecon de la situacio kaj establis ŝtatan komision por dungado. Li iĝis ankaŭ la unua guberniestro kiu publike apogis la ideon de pago al sendungitoj.[117]

 
Rezulto de la guberniestra balotado de 1930 en Novjorkio.

Kiam Roosevelt ekkandidatiĝis por dua regotempo en Majo 1930, li ripetis sian doktrinon el la kampanjo de antaŭ du jaroj: "ke progresiva registaro pro siaj propraj difinoj devas esti vivanta kaj kreskiĝanta afero, ke la batalo por ĝi estas senfina kaj ke se ni haltiĝas por unusola momento aŭ unusola jaro, ne nur ni restos senmovaj sed ankaŭ falos reen en la antaŭeniro de la civilizacio."[118] Li funkciis per platformo kiu alvokis al helpo al terkulturistojn, plena dungado, pago al sendungitoj, kaj pensioj por maljunuloj.[119] Li estis elektita por dua regotempo per 14% de diferenco.[120]

Roosevelt proponis ekonomihelpan politikon kaj establon de Temporary Emergency Relief Administration (Provizora Urĝa Helpadministracio) por distribui tiujn fondusojn. Estrita unue de Jesse I. Straus kaj poste de Harry Hopkins, la agentejo helpis ĉirkaŭ unu trionon de la novjorka loĝantaro inter 1932 kaj 1938.[121] Roosevelt ankaŭ startigis esploradon pri koruptado en Novjorko inter juĝistaro, policanoj, kaj organizkrimuloj, preme al la kreado de la Komisiono Seabury. La esplorado Seabury eksponis organizon de ĉantaĝo, kondukis multaj publikajn funkciulojn al elpostenigo, kaj okazigis, ke la dekadenco de Tammany Hall estus neevitebla.[122]

Roosevelt apogis rearbarigon per la Hewitt Amendment en 1931, kiu naskis la Novjorkian Arbaran Sistemon.[123]

Prezidenta elekto de 1932 redakti

 
Roosevelt komence de la 1930-aj jaroj.

Dum la prezidenta elekto de 1932 alproksimiĝis, Roosevelt turnis sian atenton al la tutlanda politiko, establis kampanjan teamon estritan de Howe kaj Farley, kaj "konsilantaron" de politikaj konsilantoj, komponita ĉefe de profesoroj de la Universitato Columbia kaj de Universitato Harvard.[124] Estis kelkaj kiuj ne estis tiom entuziasmaj pri liaj ŝancoj, kiel Walter Lippmann, veterano de politikaj komentistoj, kiu observis pri Roosevelt: "He is a pleasant man who, without any important qualifications for the office, would very much like to be president."[125]

Tamen, la klopodoj de Roosevelt kiel guberniestro por fronti la efikojn de la depresio en sia propra ŝtato establis lin kiel ĉefa konkurencanto por la Demokrata porprezidenta nomumo de 1932.[125] Roosevelt aliĝis al la progresistaj apogantoj de la administracio de Wilson kvankam alvokante multajn konservativulojn, establante sin mem kiel la ĉefa kandidato en la Sudo kaj la Okcidento. La ĉefa opozicio al la kandidateco de Roosevelt venis el nordorientaj konservativuloj, la prezidento de la Parlamento John Nance Garner de Teskaso kaj Al Smith, la Demokrata prezidenta nomumito de 1928.[125]

Roosevelt eniris en la konvencio kiel delegitestro pro sia sukceso en la Demorkata unua raŭndo de 1932, sed plej parto de delegitoj eniris en la konvencio neligitaj al ajna preciza kandidato. En la unua prezidenta baloto de la konvencio, Roosevelt ricevis la voĉdonojn de pli ol duono sed malpli ol du trionoj de la delegitoj, kaj Smith resultis en tre fora dua loko. Roosevelt tiam promesis la vic-prezidentecan nomumon al Garner, kiu kontrolis la voĉdonojn de Teksaso kaj Kalifornio; Garner ekhavis apogon malantaŭ Roosevelt post la tria baloto, kaj Roosevelt sekurigis la nomumon en la kvara baloto.[125] Roosevelt flugis el Novjorko al Ĉikago eksciinte, ke li estis venkinta en la nomumo, iĝante la unua grav-partia prezidenta nomumito kiu akceptis la nomumon persone.[126] Lia apero estis esenca, por montriĝi kiel vigla, spite la detruiga malsano kiu miskapabligis lin fizike.[125]

 
Rezultoj de la balotado de 1932.

En sia akceptocela diskurso, Roosevelt deklaris, "I pledge you, I pledge myself to a new deal for the American people... This is more than a political campaign. It is a call to arms."[127] Roosevelt promesis sekurigan regularon, redukton en impostoj, apogon al agrikulturo, registar-financitaj publikaj vorkoj, kaj aliajn registarajn agadojn por batali kontraŭ la Granda Depresio.[128] Montrante ŝanĝojn en publika opinio, la Demokrata platformo inkludis alvokojn por la abolo de la Prohibicio; Roosevelt mem ne estis adoptinta publikan sintenon pri la temo antaŭ la konvencio sed promesis to subteni la partian platformon.[129] Krome, la ĉefa kampanja strategio de Roosevelt estis prudenta, klopodante eviti erarojn kiuj estus devojiĝoj el la malsukcesoj de Hoover en ekonomiko. Liaj asertoj atakis la enpostenulon kaj ne inkludis aliajn specifajn politikojn aŭ programojn.[125]

Post la konvencio, Roosevelt ricevis apogojn el kelkaj progresemaj Respublikanoj, kiel George W. Norris, Hiram Johnson kaj Robert M. La Follette Jr.[130] Li ankaŭ reamikiĝis kun la konservativa alo de la partio, kaj eĉ Al Smith estis konvinkita apogi la Demokratan teamon.[131] La fitraktado fare de Hoover de la afero de Bonus Army plue damaĝis la popularecon de la fukcianta reganto, ĉar gazetoj tra la tuta lando kritikis la uzadon de forto por dissolvi asembleiĝintajn veteranojn.[132]

Roosevelt ricevis 57% de la popola voĉdonado kaj akiris ĉiujn escepte nur ses ŝtatojn. Historiistoj kaj politik-sciencistoj konsideras la balotadon de 1932–36 kiel politika ŝanĝaro. La venko de Roosevelt estis ebligita per la kreado de koalicio por New Deal, formita de malgrandaj agrikulturistoj, sudaj blankuloj, katolikoj, politika maŝinaro de grandurboj, sindikatoj, nordaj Afrik-usonanoj (suduloj estis ankoraŭ sen voĉdonrajto), judoj, intelektuloj, kaj politikaj liberalaluloj.[133] La kreado de tiu koalicio por New Deal transformis usonan politikon kaj startigis tion kion politik-sciencistoj nomas la "New Deal" Partisistemo aŭ Kvinpartia Sistemo.[134] Inter la Usona Enlanda Milito kaj 1929, Demokratoj malofte kontrolis ambaŭ ĉambrojn de la Usona Kongreso kaj estis venkintaj ĝuste nur kvar el dek sep prezidentaj elektoj; el 1932 ĝis 1979, Demokratoj venkis en ok el dek du prezidentaj elektoj kaj ĝenerale kontrolis ambaŭ ĉambrojn de la Kongreso.[135]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Roosevelt estas angligita formo de la nederlanda familinomo 'Van Rosevelt' aŭ 'Van Rosenvelt', signife 'el rozkampo.', "Roosevelt – Surname Meaning, Origin for the Surname Roosevelt Genealogy". The New York Times. Konsultita la 23an de Novembro, 2007.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Burns 1956, p. 7.
  3. 3,0 3,1 Roosevelt Genealogy. Franklin D. Roosevelt Presidential Library and Museum. Arkivita el la originalo je 20a de Decembro, 2012. Alirita 6a de Marto, 2014.
  4. Person, The Peerage, p. 13944, http://thepeerage.com/p13944.htm#i139433 
  5. Roosevelt Facts and Figures. Franklin D. Roosevelt Presidential Library and Museum. Alirita 20a de Decembro, 2012.
  6. Gunther 1950, pp. 158–59.
  7. Gunther 1950, p. 168.
  8. Burns 1956, p. 4.
  9. Lash 1971, p. 111.
  10. Gunther 1950, p. 169.
  11. Smith 2007, p. 20.
  12. Gunther 1950, p. 170.
  13. Smith 2007, p. 110.
  14. Black 2005, p. 21.
  15. Burns 1956, p. 16.
  16. Gunther 1950, p. 174.
  17. Smith 2007, p. 28.
  18. Gunther 1950, pp. 172–73, 202.
  19. Gunther 1950, p. 351.
  20. Burg, David F. (2005) The Great Depression. Eyewitness History. Facts on File, p. 182. ISBN 978-0-8160-5709-2.
  21. Gunther 1950, p. 172.
  22. Smith 2007, p. 30.
  23. Burns 1956, pp. 18, 20.
  24. "Family of Wealth Gave Advantages", The New York Times. Kontrolita 20a de Decembro, 2012.
  25. Gunther 1950, p. 176.
  26. Smith 2007, pp. 31–32.
  27. Gunther 1950, p. 175.
  28. Burns (1956), p. 24.
  29. Gunther 1950, p. 177.
  30. 1884–1920: Becoming a Roosevelt. The Eleanor Roosevelt Papers Project. George Washington University. Arkivita el la originalo je 24a de Novembro, 2012. Alirita 24a de Novembro, 2012.
  31. Question: How was ER related to FDR?. The Eleanor Roosevelt Papers. NPS. Arkivita el la originalo je 2002-12-04. Alirita 25a de marto 2011.
  32. Burns 1956, p. 26.
  33. "Obama joins list of seven presidents with Harvard degrees", Harvard Gazette, Nov 2008, http://news.harvard.edu/gazette/story/2008/11/obama-joins-list-of-seven-presidents-with-harvard-degrees/ 
  34. 34,0 34,1 Presidents Roosevelt Awarded Posthumous JDs, Columbia, Sep 2008, archived from the original on 2016-12-21, https://web.archive.org/web/20161221083043/http://www1.law.columbia.edu/media_inquiries/news_events/2008/september2008/roosevelt_jds, retrieved 2014-12-06  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-21. Alirita 2021-08-29.
  35. "Masonic Presidents". Grand Lodge of Pennsylvania. Retrieved May 6, 2009.
  36. Masonic Presidents. Grand Lodge of Pennsylvania. Arkivita el la originalo je 2009-01-22. Alirita 6a de Majo, 2009.
  37. "History", Holland Lodge, http://www.hollandlodgeno8.org/ 
  38. Smith 2007, pp. 58–60.
  39. 39,0 39,1 Dallek 2017, p. 41.
  40. Smith 2007, pp. 60–62.
  41. Smith 2007, pp. 60–64.
  42. Smith 2007, p. 65.
  43. Smith 2007, pp. 65–66.
  44. Gunther 1950, pp. 202–03.
  45. 45,0 45,1 Burns 1956, p. 34.
  46. Smith 2007, pp. 68–69.
  47. Brands 2009, pp. 57–60.
  48. Gunther 1950, pp. 205–06.
  49. Burns 1956, p. 49.
  50. Black 2005, pp. 62–63.
  51. Burns 1956, pp. 44–46.
  52. Burns 1956, p. 43.
  53. Smith 2007, pp. 97–101.
  54. Burns 1956, p. 51.
  55. J. Simon Rofe, " 'Under the Influence of Mahan': Theodore and Franklin Roosevelt and their Understanding of American National Interest." Diplomacy & Statecraft 19.4 (2008): 732-745.
  56. Smith 2007, pp. 102–06.
  57. Smith 2007, pp. 113–14.
  58. Burns 1956, p. 52.
  59. Gunther 1950, p. 212.
  60. Smith 2007, pp. 122–23.
  61. Burns 1956, p. 56.
  62. Burns 1956, pp. 57, 60.
  63. Smith 2007, p. 125.
  64. Smith 2007, pp. 125–26.
  65. Dallek 2017, pp. 59–61.
  66. Smith 2007, pp. 130–32.
  67. Dallek 2017, pp. 62–63.
  68. Dallek 2017, pp. 65–66.
  69. Smith 2007, pp. 139–40.
  70. Dallek 2017, pp. 67–68.
  71. Goldman & Goldman 2017, p. 15.
  72. Smith 2007, pp. 171–72.
  73. Underwood 1991, p. 11.
  74. Smith 2007, pp. 176–77.
  75. Smith 2007, pp. 177–81.
  76. Burns 1956, p. 73.
  77. Gunther 1950, pp. 215–16.
  78. Smith 2007, p. 181.
  79. Smith 2007, pp. 181–82.
  80. Smith 2007, pp. 175–76.
  81. Burns 1956, p. 74.
  82. Smith 2007, pp. 182–83.
  83. 83,0 83,1 Smith 2007, pp. 184–85.
  84. (2003) “What was the cause of Franklin Delano Roosevelt's paralytic illness?”, Journal of Medical Biography 11 (4), p. 232–40. doi:10.1177/096777200301100412. Alirita 4a de Julio, 2017.. 
  85. Alter 2006, p. 355.
  86. Lomazow, Steven. (2010) FDR's Deadly Secret.
  87. Rose, David M.. (2016) Friends and Partners: The Legacy of Franklin D. Roosevelt and Basil O'Connor in the History of Polio, p. 179.
  88. Wooten, Heather Green. (2009) The Polio Years in Texas, p. 192.
  89. Smith 2007, pp. 195–96.
  90. Rowley 2010, p. 125.
  91. Rowley 2010, p. 120.
  92. Ward & Burns 2014, p. 332.
  93. Smith 2007, p. 220.
  94. Smith 2007, pp. 213–14.
  95. Smith 2007, pp. 215–19.
  96. Smith 2007, pp. 255–56.
  97. Dallek 2017, pp. 87–88.
  98. Dallek 2017, pp. 87–96.
  99. Morgan 1985, pp. 267, 269–72, 286–87.
  100. Black 2005, pp. 160–67.
  101. 101,0 101,1 101,2 101,3 Caro 1974, pp. 289–91.
  102. F. Roosevelt, E. Roosevelt, p. 21.
  103. Smith 2007, p. 231.
  104. Conrad Black, Franklin Delano Roosevelt: champion of freedom (Hachette UK, 2012) p 160.
  105. Selig Adler, The isolationist impulse: its 20th-century reaction (1957) pp 200–201.
  106. Burns 1956, p. 100.
  107. Dallek 2017, pp. 96–98.
  108. Smith 2007, pp. 223–25.
  109. Smith 2007, pp. 225–28.
  110. Burns 1956, p. 101.
  111. Smith 2007, p. 229.
  112. Smith 2007, pp. 237–38.
  113. Smith 2007, pp. 230–33.
  114. Smith 2007, pp. 235–37.
  115. Smith 2007, pp. 238–39.
  116. Smith 2007, pp. 240–41.
  117. Smith 2007, pp. 242–43.
  118. Burns 1956, pp. 119–20.
  119. Smith 2007, pp. 243–44.
  120. Burns 1956, p. 121.
  121. Smith 2007, pp. 250–52.
  122. Allen, Oliver E.. (1993) The Tiger: The Rise and Fall of Tammany Hall. Addison-Wesley Publishing Company, p. [htt://archive.org/details/tigerrisefalloft00alle/e/233 233–250]. ISBN 978-0-201-62463-2.
  123. History Of State Forest Program – NYS Dept. of Environmental Conservation. Alirita 28a de Junio, 2021.
  124. Smith 2007, pp. 261–63.
  125. 125,0 125,1 125,2 125,3 125,4 125,5 Leuchtenburg, William E.. FDR: Campaigns and Elections. Univ. of Virginia Miller Center of Public Affairs (4a de Oktobro 2016). Alirita 28a de Januaro 2022.
  126. Brands 2009, pp. 232–36, 246–51.
  127. Burns 1956, p. 139.
  128. Smith 2007, pp. 276–77.
  129. Smith 2007, pp. 266–67.
  130. Smith 2007, p. 278.
  131. Smith 2007, p. 279.
  132. Smith 2007, pp. 282–84.
  133. Leuchtenburg 1963, pp. 183–96.
  134. Sternsher 1975, pp. 127–49.
  135. Campbell 2006, pp. 127–49.

Bibliografio redakti

  • Black, Conrad (2005) [2003], Franklin Delano Roosevelt: Champion of Freedom (interpretive detailed biography), ISBN 978-1-58648-282-4.
  • Brands, HW (2009), Traitor to His Class: The Privileged Life and Radical Presidency of Franklin Delano Roosevelt, ISBN 978-0-385-51958-8: despite the title, a highly favorable biography by scholar. Plus Author Webcast Interview at the Pritzker Military Library on January 22, 2009
  • Burns, James MacGregor (1956). Roosevelt 1. Easton Press. ISBN 978-0-15-678870-0.
  • ——— (1970). Roosevelt: the soldier of freedom 2. Harcourt Brace Jovanovich. ISBN 978-0-15-678870-0..
  • Cook, Blanche Wiesen (1992). Eleanor Roosevelt 1. Penguin. ISBN 0-14-009460-1.
  • Davis, Kenneth S (1972), FDR: The Beckoning of Destiny, 1882–1928 (popular biography), ISBN 978-0-399-10998-0.
  • Freidel, Frank (1952–73), Franklin D. Roosevelt (4 vol), OCLC 459748221: the most detailed scholarly biography; ends in 1934.
  • ——— (1990), Franklin D. Roosevelt: A Rendezvous with Destiny (one volume) (scholarly biography), ISBN 978-0-316-29260-3; covers entire life.
  • Goodwin, Doris Kearns (1995), No Ordinary Time: Franklin and Eleanor Roosevelt: The Home Front in World War II, ISBN 978-0-684-80448-4; popular joint biography
  • Gunther, John (1950), Roosevelt in Retrospect, Harper & Brothers
  • Hawley, Ellis (1995). The New Deal and the Problem of Monopoly. Fordham University Press. ISBN 0-8232-1609-8.
  • Jenkins, Roy (2003), Franklin Delano Roosevelt (short bio from British perspective), ISBN 978-0-8050-6959-4.
  • Lash, Joseph P (1971), Eleanor and Franklin: The Story of Their Relationship Based on Eleanor Roosevelt's Private Papers (history of a marriage), ISBN 978-0-393-07459-8.
  • Morgan, Ted (1985), FDR: A biography (popular biography), ISBN 978-0-671-45495-1.
  • Pederson, William D (2011), A Companion to Franklin D. Roosevelt, Companions to American History, Blackwell; 35 essays by scholars.
  • Rowley, Hazel (2010). Franklin and Eleanor: An Extraordinary Marriage. Farrar, Straus & Giroŭ. ISBN 978-0-374-15857-6.
  • Siracusa, Joseph M.; Coleman, David G. (2002). Depression to Cold War: a history of America from Herbert Hoover to Ronald Reagan. Greenwood Publishing. ISBN 978-0-275-97555-5.
  • Smith, Jean Edward (2007). FDR. New York: Random House. ISBN 978-1-4000-6121-1.
  • Tully, Grace (2005). Franklin Delano Roosevelt, My Boss. Kessinger Publishing. ISBN 978-1-4179-8926-3.
  • Ward, Geoffrey C (1985), Before The Trumpet: Young Franklin Roosevelt, 1882–1905, ISBN 978-0-06-015451-6
  • ——— (1992), A First-Class Temperament: The Emergence of Franklin Roosevelt (populara biografio), ISBN 978-0-06-016066-1: covers 1905–32.
  • Winkler, Allan M. (2006). Franklin D. Roosevelt and the Making of Modern America. Longman. ISBN 0-321-41285-0.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:32-a Prezidento de UsonoPoste: 
Herbert C. Hoover1933-1945Harry S. Truman