KGB

KGB (ruse Комитет государственной безопасности, Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, signifante Komitato pri Ŝtata Sekureco, akronime konata КГБ) estas Mallongigo de inteligenteca servo de Sovetunio inter 1954 kaj 1991.
KGB | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
![]() | |||||
sekureca servo vd | |||||
Dum | 12-a de marto 1954 - 3-a de decembro 1991 | ||||
Antaŭulo | Ministry for State Security | ||||
Sekvanto | Inter-republican Security Service of the USSR | ||||
Sidejo | Lubjanka | ||||
Lando(j) | Sovetunio | ||||
| |||||

Ĝia sidejo lokinta en Lubjanka, Moskvo. Post Dissolvo de Sovetunio, ĝi dividiĝis en la SVRR, inteligenteca servo pri eksterlanda informo, kaj la FSB, servo de kontraŭspionado.
Dum la malvarma milito, Kun CIA, KGB estis ĉefa informa servo de socialismaj ŝtatoj.
Historio redakti
La historia fondinto povas esti nomata Feliks Dzerĵinskij - bolŝevika gvidanto, ĉefo de la unua soveta superpolica organizo t. n. "La Tutrusia Eksterordinara Komisiono", ruslingve Всероссийская Чрезвычайная Комиссия (Vserosiskaja Ĉrezviĉajnaja Komisija), kiu iĝis pli konata per siglo ЧК (prononce "Ĉeka"). Interesa rimarko: anoj de tiu organizo nomiĝis ĉekistoj, kaj tiu ĉi nomo apartenis al membroj de ĉiuj sekvaj rusiaj organizaĵoj pri ŝtata sekureco: GPU, NKVD, KGB kaj nun FSB.
En 1953, Ministro pri enlandaj aferoj de USSR, Lavrentij Berija anekcis Ministerion pri Ŝtata Sekureco (MGB) en MVD, sian ministerion. Post la ekzekuto de Lavrentij Berija, Inteligenteca servo dispartiĝis el MVD. En 1954 establinta kiel Komitato pri Ŝtata Sekureco, sub la Soveto de Ministroj.
Dum la ekzisto, KGB administris inteligentecon (1-a ĉefoficejo), kontraŭspionadon (2-a ĉefoficejo), gvatadon de militfortoj (3-a ĉefoficejo), protekton de altpostenuloj (9-a ĉefoficejo), ktp.
En 1991, post la Aŭgusta puĉo, KGB fakte haltigis siajn aktivecojn. La 3-an de decembro 1991, KGB oficiale dissolviĝis.
En 1975 Vladimir Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB. En la jaroj 1985—1990 li servis kiel kolonelo kaj estis rezidento de KGB en Dresdeno (Germana Demokratia Respubliko).
Ĉefoj redakti
- Ivan Serov (1954-1958)
- Aleksandr Ŝelepin (1958-1961)
- Vladimir Semiŝĉastnij (1961-1967)
- Jurij Andropov (1967-1982)
- Vitalij Fedorĉuk (1982)
- Viktor Ĉebrikov (1982-1988)
- Vladimir Kruĉkov (1988-1991)
- Leonid Ŝebarŝin (1991)
- Vadim Bakatin (1991)