Johano Paŭlo la 2-a

papo de la katolika eklezio

Sankta Johano Paŭlo la 2-a (naskiĝis la 18-an de majo 1920, mortis la 2-an de aprilo 2005; latine: Ioannes Paulus PP. II), Servus Servorum Dei (Servisto de Servistoj de Dio) dum 26 jaroj estis papo de la Katolika Eklezio kaj la ŝtatestro de Vatikano. Li fariĝis papo en 1978 en la aĝo de 58 jaroj. Estante polo, li estis la unua slava papo en la historio kaj la unua neitala de post 456 jaroj.

Papo
Papo
Johano Paŭlo la 2-a
Sankta papo
papo de la katolika eklezio
Naskonomo Karol Józef Wojtyła
Pontifiko de 16-a de oktobro 1978
ĝis 2-a de aprilo 2005
Antaŭulo Johano Paŭlo la 1-a
Sekvanto Benedikto la 16-a
Persona informo
Naskiĝo 18-a de majo 1920
en Wadowice, Pollando
Morto 2-a de aprilo 2005
en Vatikano
Mortokialo plena kadukiĝo • sepsoParkinsona malsanokorinfarkto [#]
Tombo Baziliko de Sankta Petro en Romo [#]
Alma mater Papa Universitato Sankta Tomaso de Akvino • Theology faculty of the Jagiellonian University • Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a” [#]
Lingvoj pola lingvoEsperantoitala lingvohispana lingvofranca lingvogermana lingvolatina lingvoportugala lingvoangla lingvoukraina lingvolitova lingvorusa lingvobelorusa lingvo [#]
Subskribo Johano Paŭlo la 2-a
Familio
Patro Karol Wojtyła [#]
Patrino Emilia Wojtyła [#]
Gefratoj Edmund Wojtyła [#]
ĉefepiskopo de Krakovo
Dum 1964–1978
Sanktulo
Honorata en Katolika Eklezio
Beatigo la 1-an de majo 2011 de Benedikto la 16-a
Kanonizo 27-a de aprilo 2014 de Francisko
Festotago 22-a de oktobro
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lia apostola devizo estis: Totus Tuus (Tute Via; pruntita de ensanktiĝa mariana preĝo de sankta Louis Maria Grignion de Montfort).

Li estis i.a. filozofo, teologo, intelektulo, poligloto, metafizika poeto kaj kristana mistikulo.

Vivo redakti

 
La Familia Domo de Karol Wojtyła en Wadowice tie li naskiĝis kaj loĝis dum juneco - nun troviĝas tie la muzeo pri lia vivo kiun vizitas jare pli ol 800 mil da vizitantoj

Li naskiĝis kiel Karol Józef WOJTYŁA ([ˈkaɾɔl ˈjuzεf vɔi̯ˈtɨwa] Esperantigite Karol Juzef Vojtiŭa) en Wadowice, Pollando la 18-an de majo 1920 kiel dua filo de Karol Wojtyła (suboficiro de aŭstria-hungara armeo kaj kapitano de pola armeo) kaj Emilia Kaczorowska (devenanta de metia familio). Lia patrino naskis lin en aĝo de 36 jaroj, post 15-jara atendo por infano. Kvankam la kuracistoj atentigis ŝin pri danĝeroj de la nasko, ŝi volis naski la infanon. Ŝi mortis en 1929, kiam li estis 9-jara. Karolo junaĝe ludis en teatraĵoj kun Halina Kwiatkowska, kun kiu li havis mildan rilaton.

Li estis juna viro, kiam germanoj invadis lian landon, kaj poste la sovetianoj. En 1942 li decidis fariĝi sacerdoto kaj sin kaŝis en la palaco de la ĉefepiskopo de Krakovo -- kie li mem estos ĉefepiskopo post du jardekoj. Dum la dua mondmilito li ankaŭ rolis en kontraŭ-naziaj teatraĵoj kaj helpis judojn forflugi for de la nazioj. Li fariĝis sacerdoto en 1946 kaj studis kaj instruis filozofion (kiel profesoro en Lublino kaj Krakovo). Mem li tre evoluigis fenomenologion de Max Scheler sur katolikismo. Li kritikis marksismon. Li fariĝis episkopo en 1958, ĉefepiskopo de Krakovo en 1964, kardinalo en 1967 kaj, fine, papo en 1978.

 
Loko de la paf-atenco kontraŭ Johano Paŭlo la 2-a, markita per memorŝtono sur la Placo de Sankta Petro en Romo.
 
Postmorte: Granda foto de Johano Paŭlo la 2-a en la strato de pola urbo

La 13-an de majo 1981 li estis pripafita de turko Ali Ağca. Kolektita materialo (220 volumoj de dokumentoj) dum 8-jara enketado de la atenco kaj finita la 7-an de majo 2014 - gvidata de la Filia Komisiono pri Postkuro de Krimoj kontraŭ Pola Nacio en Katowice, kadre de la Instituto pri Nacia Memoro - ne lasas ajnan dubon ke la atencinto agis en krima asocio, kiun eniris turkaj krimuloj kaj bulgaraj funkciuloj.

En 1994 la usona magazino TIME elektis lin kiel "Homo de la Jaro".

En 2003 konfirmis Vatikano, ke li suferas je parkinsono.

Komence de 2005, gripo gravigis lian malsanon, tiel ke li kelkfoje ne povis aperi antaŭ la kredantoj, ĉar li estis en hospitalo. Johano Paŭlo la 2-a mortis la 2-an de aprilo 2005 en sia loĝejo en Vatikano, post longa malsano.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Funebro en Pollando post morto de Johano Paŭlo la 2-a.

Lin sukcedis Benedikto la 16-a, kiu la 1-an de majo 2011 deklaris Johanon Paŭlon beatulo.

Papado redakti

 
Papo Johano Paŭlo la 2-a sur flughaveno de Gdinio (Gdynia), Pollando (1987)
 
Johano Paŭlo la 2-a en Pola Sejmo en 1999
 
Johano Paŭlo la 2-a kaj Prezidento de Usono George H. W. Bush
 
Renkontiĝo de papo Johano Paŭlo la 2-a kun Prezidento de Rusio Vladimir Putin en 2000.

Johano Paŭlo la 2-a kiel papo 104 fojojn pilgrimis eksterlanden, 1348 personojn beatigis kaj dum 51 kanonizoj 482 proklamis sanktuloj. Dum sia lasta vizito en Pollando la papo konsekris sanktejon al Faustyna Kowalska en Krakovo kaj vizitis Kalwaria Zebrzydowska.

Pripafita de turka atencinto dum ĝenerala renkonto kun la kredantoj sur Placo de Sankta Petro maje 1981 la papo subiĝis al 6-hora operacio. Lia resanigado en malsanulejo daŭris 22 tagojn. La papo kredis, ke sian saviĝon dankas ne nur al bonŝanco, kion esprimis per la vortoj: Unu mano pafis, kaj la alia direktis kuglon. La atenco okazis la 13-an de majo, simile al la unua revelacio de Dipatrino en Fátima en 1917. Precize unu jaron poste li iris al Fátima por danki pro savo de la morto. Tiam li estis atakita per bajono fare de estinta hispana pastro, sed sen seriozaj vundiĝoj.

En 1992 la papo konfesis kaj bedaŭris, ke la Romkatolika Eklezio maljuste kondamnis Galileon en 1633.

En 1995, en la papa letero Evangelium Vitae, li ekstaris kontraŭ mortpuno, finante la longdaŭran toleron de la Eklezio pri tio.

En 2000 Johano Paŭlo konfesis kaj pardonpetis pro la multaj pekoj de anoj de la katolika eklezio dum la unuaj du jarmiloj kontraŭ la rajtoj kaj digno de gentoj, judoj kaj alireligianoj:

Ni pardonas kaj pripetas pardonon! Ni ne povas ne rekoni la perfidojn kontraŭ la evangelio faritaj de iuj el niaj fratoj, precipe dum la dua jarmilo… Kristanoj iafoje cedis al sentoleremo, ne estinte fidelaj al la granda ordono de amo, tiel malpurigis la vizaĝon de la Eklezio.

La konfeso estas ĝenerala kaj malpreciza, ne parolas pri la eklezio entute, nur pri iuj unuopuloj, menciante nek la Krucmiliton, Inkvizicion, la perfortan konverton de idolanoj en Afriko kaj Ameriko, nek la silenton de la eklezio dum la gentomortigado de Hitlero.

Li rolis en la liberigo de orienta Eŭropo for de Sovetio, kaj malkaŝe subtenis la polan sindikaton Solidarność.

Li estis la unua papo, kiu vizitis sinagogon kaj moskeon. Dum vizito en Sirio, li kisis la Koranon.

Same kiel la usona prezidento Ronald Reagan, Johano Paŭlo la 2-a estis persone tre sorĉa kaj populara, sed en kredo kaj celo tre konservativa kaj nefleksebla, elektante por episkopoj spegulantojn. Kaj same kiel Reagan, li estis pelata ĉefe de sia kredo, ne de sia deziro por potenco.

Pri disputataj demandoj, Johano Paŭlo la 2-a staris kontraŭ aborto, artefarita naskolimigo, la sacerdotiĝo de virinoj aŭ edzoj, kaj samseksumado. Li ankaŭ subtenis politikajn kaj ekonomiajn rajtojn en malriĉaj landoj.

Katolikoj en Usono emis vidi lin kiel prezidenton de la Eklezio, ne kiel reĝon aŭ papon.

La papo rigardis Interreton kiel donacon de la Sankta Spirito por la evangeliigado de la mondo.

Papaj dokumentoj redakti

Enciklikoj

Enciklikoj estas la plej gravaj kaj fundamentaj papaj dokumentoj. Li verkis ilin en la pola lingvo, tamen oficialan karakteron ĉiam havis latina versio de la teksto, kiu servis por pluaj tradukoj al la nuntempaj lingvoj. Konforme al la tradicio titolon de encikliko kreas unuaj vortoj de la oficiala teksto. La papo eldonis 14 enciklikojn:

Apostolaj leteroj

Johano Paŭlo la 2-a verkis pli ol 40 apostolajn leterojn, inter kiuj Christifideles Laici.

Postsinodaj leteroj La papo verkis 14 leterojn lige al kunvokitaj de li kaj okaziĝintaj 15 Sinodoj de la Episkopoj, inter kiuj Christifideles Laici.

Apostolaj konstitucioj

La papo verkis 11 apostolajn konstituciojn:

Kritiko redakti

Malgraŭ lia populareco, Johano Paŭla la 2-a estis ankaŭ multe kritikata. Unu akuzo estis ke lia opono al komunismo igis lin subteni politike dekstrajn diktatorojn. Li kelkfoje renkontiĝis kun la ĉilia diktatoro Augusto Pinochet. Li fakte proponis al Pinochet restarigi la demokration, sed ne tiom akre kondamnis lin kiel li kondamnis la komunistajn ŝtatestrojn.

Liaj kredoj pri kontraŭkoncipiloj ankaŭ estis multe kritikataj. Laŭ li la uzo de ĉia kontraŭkoncipilo estas malmorala ago. Multaj homoj malkonsentis kun tio, kaj eĉ kelkaj homoj, kiuj konsentis, argumentis, ke estas krimo kondamni kondomojn, kiam la venerea aidoso disvastiĝas. Aldone oni akuzas lian administracion pri disvastigo de nepruvita aserto, ke ili ne baras la disvastiĝon de HIV. Surbaze de ĉi tiuj du akuzoj, oni akuzis lin pri kontribuo al la aidosa epidemio en Afriko kaj aliloke. Liaj subtenantoj asertas ke lia emfazo je abstinenco kaj fidelo havas grandan efikon en la batalo kontraŭ aidoso en landoj kiel Ugando, sed nova studo kontestas tion[mankas fonto].

Poligloto redakti

Kiel papo, li oftege pilgrimis tra la mondo kaj mastris dekdu lingvojn : la polan, latinan, italan, hispanan, portugalan, francan, anglan, germanan, ukrainan, kroatan, slovakan kaj Esperanton. Li verkis ekleziajn leterojn, librojn kaj eĉ poezion.

Johano Paŭlo la 2-a kaj Esperanto redakti

 
 
Roma Meslibro en Esperanto (1995)
 
Telegramo (en la latina) kun rajtigo al Metropolito Karol Wojtiła celebri meson en Esperanto, 1977

Papo Paŭlo la 6-a rajtigis al Karol Wojtyła, tiam la Metropolito de Krakovo, la celebradon de meso en Esperanto, dum la kongreso de katolikaj esperantistoj en Ĉenstoĥovo (Częstochowa), aŭgusto 1977. Tiu permeso estis akirita danke al la perado de Pavol Mária Hnilica, slovaka episkopo, kiu sukcesis konvinki la Papon, kvankam ne multe pli frue (16.11.1976) la Kongregacio por la Sakramentoj kaj la Dia Kulto estis akre riproĉinta la Helpan Episkopon de Varsovio Władisław Miziołek. Tiu ĉi en septembro 1976 estis “aŭdacinta” celebri en Esperanto dum la Itala Kongreso de Esperanto de Massa[1].

 
Papo Johano Paŭlo la 2-a kaj la Esperanta Roma Meslibro kaj E-Legaĵaro (E-lekcionario). Sur la foto estas la momento de la enmanigo (en septembro 1997), tio estis finalo de la streboj de episkopo Władysław Miziołek el Varsovio. Episkopo Miziołek gvidis la komisionon por la aprobo de la Roma Meslibro en Esperanto. Tiu ĉi aprobo jam efektiviĝis en 1990

Johano Paŭlo la 2-a estis la unua papo kiu publike parolis Esperanton. Estis dum la 6-a Monda Junulara Tago en Ĉenstoĥovo, kie la 14-an de aŭgusto 1991 li adresis siajn salutojn al pli ol unu miliono da junaj ĉeestantoj:

Mi donas ankaŭ en Esperanto bonvenan saluton al la junaj pilgrimantoj el la tuta mondo en ĉi tiu tago de universala frateco, kiu vidas nin unuigitajn kiel filojn de unu sama Patro en la nomo de Kristo, vero de la homo.

La postan tagon li denove direktis siajn plurlingvajn salutojn al la junuloj en Ĉenstoĥovo. En Esperanto li diris:

Karegaj junuloj! La sperto de kredo, travivita ĉe la piedoj de la "Nigra Madono", restu neforigeble gravurita en viaj koroj. Sanktega Maria akompanu vin!

Preskaŭ du jarojn poste, en 1993, Johano Paŭlo la 2-a donis sian apostolan benon al la Universala Kongreso de Esperanto en Valencio:

"Lia Papa Moŝto sincere salutas la organizantojn kaj partoprenantojn de la 78-a Universala Kongreso de Esperanto okazanta en Valencio kaj ilin kuraĝigas daŭrigi sian estimindan klopodon por realigi mondon, kie regu la interkompreniĝo kaj unueco.
 
Papo Johano Paŭlo la 2-a transprenas la Esperantajn Roman Meslibron kaj Legaĵaron en septembro 1997
Samtempe, la Sankta Patro instigas la partoprenantojn, kiuj reprezentas diversajn landojn, kulturojn kaj kredojn, sed parolas komunan lingvon, elmontri per tia renkontiĝo la fratecon kiu, sen ajna diskriminacio, devus regi inter ĉiuj homoj kiel membroj de la granda familio de la filoj de Dio, kaj plifirmigi la personan kaj kolektivan konsciiĝon esti konstruantoj de la paco en siaj hejmaj medio kaj socio.
Kun tiuj ĉi deziroj kaj alvokante la Dian protekton al la laboroj kaj partoprenantoj de la kongreso, Lia Papa Moŝto plezuras disdoni la sopiratan Apostolan Benon."

La 3-an de aprilo 1994 Papo Johano Paŭlo la 2-a unuafoje parolis sian paskan saluton antaŭ la beno Urbi et orbi ankaŭ en Esperanto, dezirante "Feliĉan Paskon en Kristo resurektinta". En la sama jaro sekvis la kristnaska bondeziro "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron". Ekde tiam la papo ĉiujare ripetis tiujn ĉi salutojn.

En 1997 okazis en Romo kaj Rimini la jubilea 50-a IKUE-Kongreso. Kadre de ĝenerala aŭdienco sur la placo de Sankta Petro la 3-an de septembro 1997 Johano Paŭlo la 2-a salutis la partoprenantojn rekte en Esperanto:

Mi ĝojas bonvenigi la responsulojn de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, engaĝitajn en sia kvindeka kongreso. Karegaj, la temo de via renkonto reprenas la misian taskon konfiditan de Kristo al sia Eklezio. Akceptu ĝin malavare kun tiu spirito de universaleco, kiu estas ĉe la bazo de la lingvo, kiun vi kulturas.

La Roma Meslibro estas la ĉefa liturgia libro de la Katolika Eklezio. Ĝi enhavas preĝojn de la meso kaj priskribas la liturgiajn agojn. La Esperantaj Meslibro kaj Legaĵaro (lekcionario) por dimanĉoj kaj festoj aperis, kun Vatikana imprimaturo, en 1995 enforme de du bele binditaj volumoj. Krome ĝi estis eldonita kiel la lumdisko OekuRom de IKUE kaj KELI en 2002.

La 10-an de junio 1999 en la historia ĉefurbo de Podlaĥio Drohiczyn, dum ekumena diservo Johano Paŭlo la 2-a ricevis la unuan ekzempleron de la Medalo de Toleremo aljuĝitan al li de la fondaĵo Fondumo Zamenhof, kaj enmanigis la medalon persone nepo de Ludoviko Zamenhof d-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof ĉe la altaro kune kun la profesorino Hanna Konopka la tiama prezidantino de la fondaĵo Fondumo Zamenhof - oni povis rekte rigardi la scenon pere de televido kune kun milionoj da spektantoj.

La unuaj ZEO-j ligitaj kun Johano Paŭlo la 2-a aperis en la jaro 2009, la unua estis la E-monumento omaĝe al la papo en Italio en Rimini kaj la dua inaŭgurita la 2-an de aŭgusto 2009 en Pollando en Malbork, ĝi estas la E-memorŝtono omaĝe al papo-esperantisto.

Distingoj redakti

 

Johano Paŭlo la 2-a estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko. Johano Paŭlo la 2-a ricevis la Ordenon en la jaro 1993 kiel la unua Kavaliro de la Ordeno post ĝia restituo.

 
La usona Prezidenta medalo de libereco

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • M. Filipiak, A. Szostek, Bibliografia prac naukowych kardynała Karola Wojtyły (Bibliografio de sciencaj laboraĵoj de kardinalo Karol Wojtyła), ZN KUL (Sciencaj Kajeroj de Katolika Universitato en Lublin) 22 (1979), n-ro 1-3, p. 155-170
  • Tadeusz Styczeń, Kardynał Karol Wojtyła - filozof moralista (Kardinalo Karol Wojtyła - filozofo moralisto), RF (Filozofia Jarlibro) 27 (1979), kajero 2, p. 15-32
  • George Weigel, Witness to Hope. The Biography of Pope John Paul II (Atestanto de espero. Biografio de papo Johano Paŭlo la 2-a), 1999
  • G. Reale, Karol Wojtyla, Un pellegrinio dell' assoluto, Milano 2005 (Karol Wojtyła - pilgrimo de absoluto)
  • O filozofii Karola Wojtyły (Pri filozofio de Karol Wojtyła), Ethos 19 (2006), n-ro 4
  • Zofia J. Zdybicka, Jan Paweł II filozof i mistyk (Johano Paŭlo la 2-a filozofo kaj mistikulo), Lublin 2009

Aliaj projektoj redakti

  Trovu « Johano Paŭlo la 2-a » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»

Eksteraj ligiloj redakti