Silento estas senbrueco, sensoneco, do la foresto de ĉia aŭdebla aervibrado. Silenti ne nur signifas "ne brui", sed ankaŭ "ne paroli". En figura senco "silenti" estas uzata por "sin ne montri", "ĉesi".

Ilustraĵo pri la gesto de silentigo

Absoluto silento estas sentata kiel stato malagrabla, ankaŭ pro la manka akustika orientado. Ĝi povas sekvigi malhelpon de penskapablo kaj kaŭzi halucinojn, do ekz. en la Camera silens (latine "silentanta ĉambro) silento estas uzata kiel torturmetodo.

Silento en la senco de agrabla foresto de bruo, povas plialtigi koncentradon, laborpovon kaj bonfarton.

Mondvaste konata kaj en multaj ŝtatoj leĝe garantiita estas la "rajto silenti" en proceduroj. Per tio ekzemple memkulpigo aŭ kulpigo kontraŭ familiano estas malebligitaj.

En multaj religioj, ekz. en Budhismo kaj Taoismo, silento tre gravas, aparte se la ekleziulo aŭ la kredantoj koncentriĝu, ekzemple dum la preĝomedito.

Tago de Silento en la moderna mondo redakti

 

Oni ofte aludas al la malpurigo de la naturmedio per ĥemiaĵoj kaj rubo, en akvo, en aero kaj en grundo, kio konsistigas severan minacon al onia sano. Sed neofte oni parolas pri la malpurigo de la homa medio per bruo. Por multaj homoj estas malfacile trovi momenton de silento en la ĉiutaga vivo. Aŭtomobiloj, telefonaparatoj, sonaparatoj, maŝinoj, simpla troa parolado, laŭtparoliloj surstrate, televidaparatoj konstante funkciantaj en hejmoj — la kaŭzoj estas multaj. La Monda Tago de Silento celas konsciigi la homojn, ke ankaŭ tiu troa, konstanta bruado, povas damaĝi la homan sanon kaj vivkvaliton.

En multaj landoj, oni jam konsideras la son-malpurigon kiel krimon. Laŭ la Monda San-Organizo, oni akceptas ĝis 50 decibelojn en urboj, sed ofte tiu nivelo atingas la duoblon, en multaj lokoj. Oni krome memoru, ke ofta uzado de kapaŭskultiloj povas grave kaŭzi lezojn en la orelon de la uzanto.

Troa bruo povas kaŭzi malsanojn portempajn aŭ longdaŭrajn. Krom orelaj zumoj kaj perdo de aŭdkapablo, ĝi povas kaŭzi kapdoloron, maldormemon, anksion, perdon de koncentriĝo, malbonan humoron, agresemon. Kiam bruo okazas super 70 decibeloj, la homa korpo troviĝas en stato de “alarmo”, eĉ se oni dormas. Ĉi tio estigas produktadon de hormonoj de streso, kiuj influas la sangopremon kaj la koron. Oni povas facile imagi la rezultojn de tio ankaŭ ĉe infanoj kaj adoleskantoj.

Tamen, la Monda Tago de Silento atentigas onin pri alia, ne fizika aŭ korpa aspekto de la problemo. Oni memoru, ke silento estas necesa por meditado kaj plie por enmemiĝo. Ĉiu homo bezonas momenton en la tago, kiam li povu paroli kun si mem, ekzameni siajn pensojn kaj sentojn, kvazaŭ li parolus al amiko. Plie: homoj bezonas almenaŭ kelkajn minutojn por ripozigi la menson, por ĉesigi la tumultan pensofluon de la moderna vivo. Por tio estas nepre necesa iom da silento.

Ekzistas medicinistoj, kiuj asertas, ke por bona sano kvar faktoroj estas necesaj: bona nutriĝo, bona dormado, korpekzercoj kaj silento.

 
18 sekunda silento


Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
 

Vidu ankaŭ redakti