Maŝino estas kompleksa ilo el moveblaj kaj nemoveblaj eroj, kies ĉefa celo estas transformi energion ĉefe cele al intencita ago.

Bonsack's machine
Maŝino de James Albert Bonsack por ruligi cigaredojn, inventita en 1880 kaj patentita en 1881.
Movanta meĥanismo.
dentrado uzata por transmiti forton de komponanto al alia ene de maŝino.

Laŭ Francisko Azorín maŝino estas Aparato por reguligi mekanike fortojn, diverscele.[1] Li indikas etimologion el la greka makĥane (maŝino) kaj de tie la latina machina[2]

Maŝino kapablas funkcii kiel memstara unuo, esence sendepende de la ĉirkaŭaĵo. Ĝiaj unuopaj eroj ne estas celkonvene uzeblaj ekster la tutaĵo de la maŝino. Maŝino estas komplika establaĵo (instalaĵo). Por ĝusta kaj efika laboro havas ĉiu elemento, ĉiu parto, sian difinitan funkcion, taskon. Maŝino estas sistemo de elementoj farantaj devigajn movojn kaj produktantaj utilan laboron aŭ ŝanĝantaj energion (energiformon). Se temas nur pri movo (deviga) sen produktiva laboro, oni parolas pri meĥanismo.

Maŝinoj estas funkciigitaj danke al energio havigita per meĥanikaj, kemiaj, termikaj, aŭ elektraj rimedoj, kaj estas ofte motorenhavaj. Historie, ankaŭ energiilo postulas moveblajn partojn por klasiĝi kiel maŝino. Tamen, la alveno de elektroniko kondukis al disvolvigo de energiiloj sen moveblaj partoj kiuj estas konsiderataj maŝinoj.[3]

Simpla maŝino estas aparato kiu simple transformas la direkton aŭ magnitudon de forto, sed ekzistas granda nombro de pli kompleksaj maŝinoj. Ekzemploj estas vehikloj, elektronikaj sistemoj, molekulaj maŝinoj, komputiloj, televidiloj, kaj radioelsendiloj.

Etimologio redakti

La vorto maŝino derivas el la latina vorto machina,[3] kiu siavice derivas el la greka (Dora μαχανά makhana, Ionia μηχανή mekhane "invento, maŝino, aparato",[4] derivaĵo el μῆχος mekhos "rimedo, turneblo"[5]).

Pli ampleksa signifo kiel "fabriko, strukturo" troviĝas en klasika latina, sed ne en greka uzado. Tiu signifo troviĝas en malfrua mezepoka franca, kaj estis adoptita el la franca en anglan en la mezo de la 16a jarcento.

En la 17a jarcento, la vorto povus ankaŭ signifi skemon aŭ planon, signifo nune esprimita de la derivita maŝinadomaĥinacio. La moderna signifo disvolvigas el specializita aplikado de la termino uzata en teatro kaj por milita sieĝarmoj, kaj en la fino de la 16a kaj komenco de la 17a jarcentoj.

La OED markas la formalan, modernan signifon de la verko de John Harris nome Lexicon Technicum (1704), kiu havas:

Maŝino, aŭ motoro, en Meĥaniko, estas ajno kiu havas sufiĉan forton por levi aŭ haltigi la movon de korpo... Simplaj maŝinoj estas komune agnoskitaj kiel Ses laŭ Nombro, nome Pezilo, Levilo, Pulio, Rado, Apog-punkto, kaj Ŝraŭbo... Komponitaj Maŝinoj, aŭ motoroj estas sennombraj.

La vorto motoro uzata kiel (preskaŭ-)sinonimo kaj de Harris kaj en posta lingvaĵo derivas laste el la latina moveo "movi".

Historio redakti

 
Pramaŝino nome permana hakilo trovita en Winchester.

Eble la unua ekzemplo de homfarita ilo desegnita por havigi povon estas la manhakilo, farita per dispecigo de siliko por formi kojnon. Kojno estas simpla ilo por dispartigi objektojn aŭ fendi objekton; kojno funkcias per transmisio de forto laŭ la meĥanika principo de dekliva ebeno kaj transformas flankan forton kaj movon de la ilo en transversaj forto kaj movo de la laborilo.

La ideo de simpla maŝino originiĝis ĉe la greka filozofo Arkimedo ĉirkaŭ la 3a jarcento a.K., kiu studis la arkimedajn simplajn maŝinojn: nome levilo, pulio kaj ŝraŭbo.[6][7] Li malkovris la principon de meĥanika avantaĝo en la levilo.[8] Postaj grekaj filozofoj difinis la klasikajn kvin simplajn maŝinojn (eksklude la deklivan ebenaĵon) kaj kapablis proksimume ĉirkalkuli ties meĥanikan avantaĝon.[9] Herono de Aleksandrio (ĉ. 10–75) en sia verko Meĥaniko listigas kvin meĥanismojn kiuj povas "teni ŝarĝon en movo"; nome levilo, tornilo, pulio, kojno, kaj ŝraŭbo,[7] kaj priskribas ties fabrikadojn kaj uzojn.[10] Tamen la greka kompreno estis limigita al statiko (nome ekvilibro de fortoj) kaj ne inkludis dinamikon (nome intermezo inter forto kaj distanco) aŭ la koncepton de laboro.

Dum la Renesanco la dinamiko de la Meĥanikaj Povoj, kiel estis nomitaj la simplaj maŝinoj, komencis esti studita el la vidpunkto de kiom multan utilan laboron ili povus plenumi, kondukante eventuale al la nova koncepto de meĥanika laboro. En 1586 la flandra inĝeniero Simon Stevin derivis la meĥanikan avantaĝon de la dekliva ebenaĵo, kaj ĝi estis inkludita kun la aliaj simplaj maŝinoj. La kompleta dinamika teorio de simplaj maŝinoj estis prilaborita fare de la itala sciencisto Galileo Galilei en 1600 en Le Meccaniche ("Pri Meĥaniko").[11][12] Li estis la unua kiu ekkomprenis ke simplaj maŝinoj ne kreas energion, kaj male ili simple transformas ĝin.[11]

La klasikaj reguloj de glita frotado en maŝinoj estis malkovrita de Leonardo da Vinci (1452–1519), sed restis nepublikigitaj en liaj notlibroj. Ili estis remalkovritaj de Guillaume Amontons (1699) kaj poste estis disvolvigitaj de Charles-Augustin de Coulomb (1785).[13]

Industria Revolucio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Industria Revolucio.
 
Skizo de vapormaŝino de James Watt.

Tipoj redakti

Meĥanikaj redakti

Transmisiilo estas maŝino en povodissenda sistemo, kiu provizas kontrolitan aplikon de la povo. Ofte la termino transmisiilo simple referencas al la rapidumskatolo kiu uzas rapidŝanĝilojn kaj ilarajn trajnojn provizi rapidon kaj tordmomantaj konvertiĝoj de rotacianta potenco fonto al alia aparato.

Elektraj redakti

La generatoro de Van de Graaff aŭ bendgeneratoro estas elektrostatika maŝino kiu uzas moveblan bendon por amasigi grandajn kvantojn de elektra ŝargo sur la surfaco de kava metala sfero. La diferencoj de potencialo tiel atingitaj per generatoro de Van de Graaff povas atingi kvin megavoltojn. La diversaj aplikoj de ĉi tiu maŝino inkludas la produktadon de ikso-radioj, sterilizon de alimentoj kaj eksperimentojn de partikla fiziko kaj nuklea fiziko.

Molekulaj maŝinoj redakti

Maŝinelementoj redakti

Funkciado redakti

Maŝinisto estas persono kiu uzas maŝinojn por fari aŭ modifi partojn, ĉefe metalajn partojn, procezo konata kiel maŝinado.

Sociaj aspektoj redakti

Ekde la komenco de la Industria Revolucio ekestis debato ĉu la disvolvigo de maŝinoj malbonigos la situacion de la laboristaro, konsiderante, ke ju pli da laboro farita de maŝinoj des malpli da laboristoj necesas kaj estas dungitaj. Albert Ferrer Galmés en dupaĝa artikolo pritraktas la aferon kaj venas al la konkludo, ke ja pravas la ĝenerala malpliigo de dungado, sed aliflanke la aktuale moderne robotizitaj entreprenoj tuj atingas pli altajn enspezojn, kaj povas investi en dungoj kaj plibonigo de la ĝenerala vivnivelo. Kontraste la nerobotizitaj entreprenoj perdas merkatoparton kaj enspezojn, pro kio devas maldungi laboristojn kaj plialtigi la varprezojn, kio rezultas en malplibonigo de la ĝenerala vivnivelo. Tial oni devas konsideri la apartan konsiston de la diversaj entreprenoj kaj sektoroj.[14]

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverbo pri maŝino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[15]:

  •  
     Li mensogas maŝine. 

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 134.
  2. Azorín, samloke.
  3. 3,0 3,1 The American Heritage Dictionary, Second College Edition. Houghton Mifflin Co., 1985.
  4. "μηχανή", Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, on Perseus project
  5. "μῆχος", Henry George Liddell, Robert Scott, A Greek-English Lexicon, on Perseus project
  6. Asimov, Isaac (1988), Understanding Physics, New York, New York, USA: Barnes & Noble, p. 88, ISBN 0-88029-251-2. [1] Alirita la 5an de novembro 2015.
  7. 7,0 7,1 Chiu, Y. C. (2010), An introduction to the History of Project Management, Delft: Eburon Academic Publishers, pp. 42, (ISBN 90-5972-437-2), http://books.google.com/books?id=osNrPO3ivZoC&pg=PA42&dq=%22heron+of+alexandria%22++load+motion#v=onepage&q=%22heron%20of%20alexandria%22%20%20load%20motion&f=false 
  8. Ostdiek, Vern. (2005) Inquiry into Physics. Thompson Brooks/Cole. ISBN 0-534-49168-5.
  9. Usher, Abbott Payson. (1988) A History of Mechanical Inventions. Usono: Courier Dover Publications, p. 98. ISBN 0-486-25593-X.
  10. Viktor Strizhak, Igor Penkov kaj Toivo Pappel, Evolution of design, use, and strength calculations of screw threads and threaded joints en HMM2004 International Symposium on History of Machines and Mechanisms, Kluwer Academic publishers, 2004, http://books.google.com/books?id=FqZvlMnjqY0C&printsec=frontcover&dq=%22archimedean+simple+machine%22&source=gbs_summary_r&cad=0 isbn = 1-4020-2203-4, alirita la 2008-05-21 en paĝo 245.
  11. 11,0 11,1 Krebs, Robert E.. (2004) Groundbreaking Experiments, Inventions, and Discoveries of the Middle Ages. Greenwood Publishing Group, p. 163. ISBN 0-313-32433-6.
  12. Stephen, Donald. (2001) Wheels, clocks, and rockets: a history of technology. USA: W. W. Norton & Company, p. 85–87. ISBN 0-393-32175-4.
  13. Armstrong-Hélouvry, Brian. (1991) Control of machines with friction. Usono: Springer, p. 10. ISBN 0-7923-9133-0.
  14. Albert Ferrer Galmés, "Ĉu vi pensas, ke maŝinoj forprenas nian laboron?", Kontakto, n 308, pp. 18-19. ISSN = 0023-3682
  15. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-12.

Eksteraj ligiloj redakti

En Esperanto redakti

  • [www.eventoj.hu/steb/vortaroj/masxinfaka-vortaro-wuster/masxinfaka-vortaro-eo-de-hu.xls Maŝinfaka vortaro de Wüster] - Esperanta-hungara-germana - en xls-formato (versio 2012. okt.)
  • Maŝinfaka [www.eventoj.hu/steb/vortaroj/masxinfaka-vortaro-wuster/masxinfako_wuster_hungara-jav1.xls Esperanto-hungara vortaro] - kaj [www.eventoj.hu/steb/vortaroj/masxinfaka-vortaro-wuster/masxinfaka-vortaro-hu-esp.xls hungara-Esperanta vortaro] - en formato xls

Alilingve redakti