Roboto

Roboto estas aŭtomata maŝino, kiu imitas la homon.
Roboto | |
---|---|
![]() | |
Informoj | |
Originala nomo | robot |


En literaturaj kaj filmaj sciencfikcioj, robotoj ordinare aspektas kiel homoj, foje kiel metala pupo, foje nedistingeble de la veraj homoj. En la teknika praktiko robotoj kutime ne klopodas imiti la homan aspekton, sed anstataŭigi komplikan aŭ danĝeran homan laboron.
Ili estas uzataj por esplori Lunon, por labori en altaj temperaturoj, en medioj kun venenaj gasoj, kiel persona asistanto en flegejoj, helpanto en biblioteko, akceptejisto en hotelo k.s. Hejmaj robotoj estas kutime kuireja maŝino, kiu havas plurajn funkciojn (muelilo, miksilo, raspilo, tranĉilo k.s.).
Vortdeveno Redakti
La vorton roboto enkondukis en la literaturon ĉeĥa verkisto Karel Čapek en sia filozofia dramo R.U.R. (Rossumovi univerzální roboti) en 1920.
La dramo priskribas fabrikon de inventisto Rossum (ĉeĥe : rozum = racio, prudento), en kiu oni fabrikas artefaritajn laboristojn, robotojn, virajn kaj inajn, kaj liveras ilin en la tutan mondon. La pigranta homaro komencas degeneri, sed la robotoj estas ĉiam pli perfektaj, ĉiam pli homecaj, ĝis ili fine fariĝas veraj homoj.
La verkisto komence volis nomi la artefaritajn laboristojn "laboroj" (el la latina), sed la vorto ŝajnis al li malmulte vireca. Tiam lia frato pentristo Jozefo elprenis penikon el la buŝo, donis konsilon "Do nomu ilin robotoj" kaj daŭrigis pentradon. En la slavaj lingvoj robota (aŭ rabota) signifas laboro, sed la ĉeĥa nun uzas vorton práce, kaj la vorto robota restis rezervita por historia servuta (duonsklava) laboro de senrajtuloj en la feŭdismaj tempoj. Per forigo de la ina finaĵo -a ekestis vorto robot kiel nomo por maŝina servutulo.
La dramo estis tradukita en la anglan, prezentita kun granda sukceso en Londono, poste la nomon transprenis ankaŭ aliaj verkistoj de sciencfikcio. Isaac Asimov eĉ verkis "dekalogon" por robotoj (roboto ne rajtas vundi sian mastron ktp.).
La dramo R.U.R. aperis ankaŭ en Esperanto en traduko de Moraviaj Esperanto-Pioniroj.
Historio de robotoj Redakti
Literatura instigo Redakti
Post 1923 (kaj la presigo de la dramo R.U.R. (Rossum's Universal Robots) ('Rosumaj Universalaj Robotoj')), robotoj kiel pensivaj "homaj" maŝinoj fariĝis ĉefa temo de la fantazia (fikcia) literaturo.
La penso pri maŝinuloj inspiris ankaŭ aliajn artiatojn, sed oni longe rigardis tiujn mekanikaĵojn nur kiel ludilojn.
La unuaj robotoj (1930-1960) Redakti
En 1939, ĉe la 1-a mondekspozicio de Novjorko oni prezentis produktaĵon de la usona firmao Westinghouse (uestinkhaus), la Electro-n, promenantan kaj parolantan roboton. Ĝia tasko estis informi la eventualajn aĉetontojn pri la plej novaj produktoj de Westinghouse. Unu jaron poste la firmao fabrikis la plej bonan amikon de Electro (elektro), la mekanikan hundon Sparko, kiu helpis per sia ĉarmo la agadon de la reklamroboto.
En la jaroj 1950-aj W. Grey Walter (grej volter), brila sciencisto, kreis mekanikajn "testudojn", kiuj kapablis sensi lumfontojn, kaj ili movis sin proksimen al ili. Tiuj mekanismoj pruvis, ke simplaj kombinaĵoj de elektronikaj kaj mekanikaj elementoj povas konduti aŭtomate, sed simile al bestoj kaj insektoj.
Fruaj esploradoj pri Artefarita intelekto (1960-1980) Redakti
Komence de la 1960-aj jaroj mondvaste oni instalis laboratoriojn por esplori la artefaritan intelekton. Tiutempe vagadia tra koridoroj de Universitato Johns Hopkins (ĝons) estaĵo nomita hopkinsa bestio. Ĝi estis nutrata de piloj, kaj ĝi prizorgis,ke tiuj piloj estu ĉiam ŝargitaj. Sian decid-kapablon gi demonstris per tio, ke ĝi mem decidis, kiam ĝi devas konektiĝi "nutrocele" al konektiloj de siaj koridoroj. Ĝissate "nutrinte sin" la bestio daŭrigis sian vagadon, dume ĝi atentis la sekvan palatotiklan konektilon.
En 1969 Andy Reichel (endi rajfiel) pretigis reklamroboton kun 82-kilograma maso kaj 158-centimetra alto, por la entrepreno Quasar Industrie (kvasar industri). La entrepreno nomis ĝin "androido helparta vendadon", sed gia sonsistemo foje paneis, pro tio ke ĝi ripetadis la esprimon "you talk" (vi parolas) deformitan "klatu", tiel fariĝis ĝia nomo.
En 1969 kaj 1971 esploristoj de Stanford Research Institute International finis konstrui du versiojn de memmova robotobaptita per la nomo Shakey (ŝeki = tremema), trafa pro ĝia ŝanceliganta moviĝo. Ambaŭ estis konstruitaj por moviĝi en tiaj ejoj, en kiuj troviĝas grandaj blokoj. En la mekanismo, direktebla per radio, surmetita televida kamerao, tuŝo- kaj distanco-mezuraj elementoj, la sistemoj kaj la programad-lingvoj de la du versoj estis malsimilaj.
En 1970 oni prezentis en mond-ekspozicio de OOsaka – rikoltante grandan sukceson -la robot-ensemblon en la FUJI-pavilono. La lud-aŭtomataj tradicioj de la lastaj tri jarcentoj, la rezultoj de la laboratorioj esplorantaj la artefaritan intelekton kaj la agado de entuziasmaj amatoroj kune rezultigis, fine de la jaro 1982, la amasan aperon de "personaj robotoj". Iuj robotoj, direktataj de siaj ultrasona aŭ ultraruĝ-sensiloj, kapablas iri ĉirkaŭ domo, aliaj "parolas", sed ili malkapablas "silenti", aliaj kelnerece servas trinkaĵojn aŭ portas la poŝtajn sendaĵojn en la domon. Ankaŭ tiaj personaj robotoj estas fabrikataj kiuj "scipovas" purigi per polvosuĉilo.
Graviĝo de robotoj (1980-Nun) Redakti
En 1985, che la mondekspozicio de Tsukuba (cukuba), urbo de sciencistoj, 60-km-ojn de Tokio, la robotoj ricevis signifan rolon. Oni prezentis "muzikist-roboton" ludantan per sintezilo. La "piktor-roboto" pentranta per peniko faris la portreton de vizitantoj. La roboto de la firmao, Toshiba (toŝiba) havis la spektaklaĵon, ke iu "ĵonglistroboto" metia zum-turbon sur la tranĉ-eĝon de japana glavo tenata de ĝia "kunulo". La "ŝintopastro-roboto" geedzigis japanajn gefianĉojn.
La du-braka Wabot-robotmaŝino,prezentita en 1990, entreprenis ludi eĉ malsimplajn pianmuzikojn. En la japana Universitato Waseda oni perfektigis la pianludajn robotmanojn,rezulte de kio la roboto kapablis prezenti ne nur simplajn melodiojn, sed eĉ komponaĵojn de LISZT (list).
En 1993, la unua hospitalo en la mondo aplikis roboton, la hospitalo de Kantono Lausanne (lozan,Svislando), ĉe nervologia operacio. La roboto "Minerva" estis enkonstruita en "skanilo" (esplorilo), kiu kapablas videbligi laŭ tuta fajneco la strukturon de la cerbo, sen malfermo de la kranio.
En la asembleo de Brita Sciencevoluiga Kompanio, en 1993, Kevin WARWICK (ŭorik), profesoro de Universitato Reading (riding) en Anglio, prognozis ke post ne pli ol dek kvin jaroj oni povos konstrui robotojn kun homeca pli alta intelekto. La profesoro kaj lia grupo konstruis intelektajn robotojn. En la komputil-cerbo de la eksperimentaj ekzempleroj, grandaj kiel persona aŭteto, estas observebla la konscio de insekto. La maŝinetoj fuĝas pro danĝero, poste ili daŭrigas sian agadon. Ili orientiĝas per ultrasono, la brita elektro-retaro aplikas ilin por kontroli telekablojn.
Por kio robotoj? Redakti
Se ekzistas almenaŭ unu afero pri robotoj pri kiu oni konsentas, tiu certe estas ke la celo de kreado de robotoj estas la plifaciligo de vivo. Ekde la kreo de la unua simpla maŝino, la homaro penadas plifaciligi la pezan fizikan laboron.
Tiucele oni kreis robotojn. Ili estas aplikataj en preskaŭ ĉiuj teritorioj de la ekonomio.
Krimaj uzoj de robotoj Redakti
Robotoj povas esti aplikataj ne nur por utilaj celoj. Ankaŭ bankrabistoj interesiĝis pri ili.
Specifaj ekzemploj Redakti
Je ne bagatela konsterniĝo de la polico en Nov-Jorko, krimulo sukcese elevoluigis novan "sef-rompilon". Ili transformis bor-masinon en roboton por plifaciligi la penetron en la sopiratan sef-ĉambron.
En 1993 oni alarmis la policistojn ĉe iu mon-institucio en la kvartalo Queens (kvins) de NovJorko. La ordo-gardistoj, rapidintaj al la banko, trovis borilon starigitan ĉe muro, kiu ĝuste tiam "provis malfermi vojon" en la trezorejon.
Kiel klariĝis per la ekzamenoj, la bank-rompistoj starigis la borilon sur fajro-estinga krano ĉe la malantaŭa muro, poste ili nutris ĝin per la elektra reto de la strat-1umigo. La inĝenia inventinto tiel aliigis sian bormaŝinon, ke ĝi aŭtomate pasis antaŭen. La inventaĵo tiom bone funkciis, ke post tridek minutoj ĝi estus enrompinta la muron kaj la flankon de la sefo. En la kalkuloj intervenis nur unu erareto: la vibrado estigita de la maŝino alarmis la sekureco-gardiston de najbara vendejo.
Kiaj estos la venontaj robotoj? Redakti
Japanaj sciencistoj laboras pri tia roboto, kiu havas la inteligentecon minimume de kato. La komputil-cerbo de tiuj maŝinoj baziĝas sur la teknologio de la nervoreto imitanta la funkciadon de la reala nervosistemo (nervoretara teknologio).
En Japanio inter la evoluintaj industriaj landoj daŭras plej energioplene la evoluigo de robotmaŝinoj. La kreintoj de Wabot, pianludanta roboto dekfingra, celis konstrui la unuan generacion de antropoidaj robotoj. En la esplorlaboratorioj de Universitato Waseda, sub la gvidado de IĈIRO Kato oni "vestis" la pianisto-roboton ne nur per la kapablo legi la muziknotojn mem, sed ili taŭgigis ĝin ankaŭ por atenti per siaj son-analiziloj la voĉon de la kantisto, tiel ĝi estas aplikebla ankaŭ kiel akompan-pianisto.
La robotoj estas kreaĵoj de homoj, mekanismoj konstruitaj de homoj, kvankam eĉ nun ŝvebas cirkaŭ ili la obskuro de mitoj. En pli kaj pli multe da terenoj estontece ili fariĝos utilaj helpkunuloj de la homaro.
Robotoj povas esti speciale utilaj ĉie, kie homoj ne povas labori: danĝeraj lokoj i.a. en kemio, en radioaktivaj lokoj, je tro altaj temperaturoj, profunde en la maro.
En Japanio surmerkatiĝos en 2019 specala roboto nomata Lovot, kies ununura funkcio estas peti kareson[1].
Bildgalerio Redakti
-
Toyota Robot at Toyota Kaikan.jpg Roboto de Toyota
-
ITB2016 hotel robot (2) Travelarz.jpg roboto en hotelo
Sociaj aspektoj Redakti
Ekde la komenco de la Industria Revolucio ekestis debato ĉu la disvolvigo de maŝinoj malbonigos la situacion de la laboristaro, konsiderante, ke ju pli da laboro farita de maŝinoj des malpli da laboristoj necesas kaj estas dungitaj. Albert Ferrer Galmés en dupaĝa artikolo pritraktas la aferon kaj venas al la konkludo, ke ja pravas la ĝenerala malpliigo de dungado, sed aliflanke la aktuale moderne robotizitaj entreprenoj tuj atingas pli altajn enspezojn, kaj povas investi en dungoj kaj plibonigo de la ĝenerala vivnivelo. Kontraste la nerobotizitaj entreprenoj perdas merkatoparton kaj enspezojn, pro kio devas maldungi laboristojn kaj plialtigi la varprezojn, kio rezultas en malplibonigo de la ĝenerala vivnivelo. Tial oni devas konsideri la apartan konsiston de la diversaj entreprenoj kaj sektoroj.[2]
En literaturo Redakti
Mi, roboto (angle I, Robot) estas libro de Isaac Asimov kiu unue estis publikigita fare de eldonejo Gnome en 1950. La libro enhavas kolekton de naŭ noveloj, ligitaj en unu kadrorakonto. La rakontoj unue aperis en la usonaj revuoj Super science stories, kaj Astounding science fiction, inter la jaroj 1940-1950. Ĉiuj rakontoj traktas robotojn kun artefarita cerbo, kiuj estas kondiĉigitaj de la robotleĝoj de Asimov - la leĝoj kiuj malhelpas ilin damaĝi homojn aŭ sin. La rakontoj en la libro estas rilatitaj al la serio de robotoj fare de Asimov.
Mi, roboto (angle I, Robot) estas usona scienfikcia filmo de 2004 reĝisorita de Alex Proyas, surbaze de lia originala filmo "Hardwired", kaj inspirita de la samnoma novelaro de Isaac Asimov.[3] Mi, roboto estis publikigita en Usono la 16-an de julio 2004 kaj en aliaj landoj inter julio kaj oktobro 2004. Produktita per buĝeto de 120 milionoj da dolaroj, la filmo atingis 346 milionojn tutmonde kaj ricevis miksitajn recenzojn de kritikistoj, kun laŭdoj pro la vidaj efikoj kaj aktorado sed kritikoj pro la intrigo. Ĉe la 77-a Akademiaj Premioj, la filmo estis nomumita al Plej bonaj vidaj efektoj.
Vidu ankaŭ Redakti
Eksteraj ligiloj Redakti
- Prelego de Ralph Dumain Centjariĝo de Stanislaw Lem kaj centjariĝo de R.U.R. de Karel Ĉapek, kun socipolitikaj aldonoj kaj temo de robotoj, en Jutubo
- Internacia Federacio de Robotiko
- Robotika Nacio
- robotoj
- Malfermita Aŭtomato Projekto