Misilo
Misilo estas projektilo mempropulsita, kiu povas esti gvidita ĝis sia celo dum tuto aŭ parto de sia vojo. Estas tre diversaj grandecoj, ekde la kontraŭ-tankaj misiloj, kiuj povas esti lanĉitaj por nur unu persono, ĝis la grandegaj interkontinentaj balistikaj misiloj.

Oni povas klasifiki la misilojn, laŭ distancatingeblo, en tri tipoj:
Alia klasifiko estas laŭ ĝia uzo:
- Aer-aeraj misiloj
- Aer-teraj misiloj
- Kontraŭ-balistikaj misiloj
- Kontraŭ-satelitaj armiloj
- Kontraŭ-ŝipaj misiloj
- Kontraŭ-tankaj misiloj
- Ter-aeraj misiloj
- Ter-teraj misiloj
Misiloj grave influas povon de la nuklea armilaro, ĉar ili potenco difinas distancon je kiu povas esti liverataj la nukleaj bomboj. Tiel timo antaŭ progreso de la nuklearmila programo de Nord-Koreio dum longa tempo mildiĝis danke al manko de misiloj, kapablaj liveri nordkoreajn nukleajn bombojn je mezaj kaj longaj distancoj. Tamen ankaŭ tiukampe la nordkoreaj militistoj atingas ĉiam pli grandajn sukcesojn. La 2-an de oktobro 2019 Nord-Koreio testis balistikan misilon faritan por lanĉo el submarŝipo. La sudkoreaj militistoj supozis, ke temas pri la Bukkeukseong-tipo lanĉebla el submarŝipo. La lanĉo okazis en la maro apud la marborda urbo Vonsano en la provinco Kangŭon. Seulo asertas ke la misilo flugis ĉirkaŭ 450 kilometrojn, sed atingis altecon de 910 kilometroj, kio signifas ke ĝi estis lanĉita laŭ alta trajektorio kaj ke ĝia flugdistanco povus esti multe pli longa. Se ĝi flugus laŭ ordinara trajektorio kun la sama ŝarĝo, la plej longa flugdistanco de la misilo estus ĉirkaŭ 1900 kilometroj, do temas pri la mezdistanca (1000 ĝis 3500km) misilo.