La orgeno (greke ὄργανον órganon „ilo, instrumento, organo“) estas muzika instrumento ludebla per klavoj. La sono estas produktita per fajfiloj, tra kiuj blovas la aerfluo nomata faklingve „orgenvento“. Kontraste al elektronika orgeno, kiu ne havas fajfilojn, tiaspeca orgeno nomiĝas „fajfilorgeno“, kiu apartenas al la aerofonoj. La plej multaj orgenoj enhavas ĉefe lipfajfilojn, kaj dum trablovo de la aero tra fajflabioj la aerkolono en la interno ekvibras kaj produktas la tonon. Kroma tipo de fajfiloj estas la „anĉfajfiloj“, kies vibrantaj lamenoj kaŭzas la tonon.

Fasado de la Arp-Schnitger-orgeno en Stade, Germanio

De sur sia ludotablo la orgenisto povas en- aŭ elŝalti unuopajn fajfil-vicojn de diversaj tonaltoj kaj sonkoloroj (registroj). La fajfiloj estas mastrumataj per unu aŭ pluraj klavaroj kaj eventuale per la pedalaro, al kiuj la registroj estas fikse ligitaj. La premo sur la klavo transiras per la traktilaro mekanike, pneŭmatike aŭ ankaŭ elektre al la valvoj sub la fajfiloj.

Orgenoj estas konataj ekde la antikvo kaj evoluis precipe dum la baroka kaj romantika epokoj ĝis sia nuna formo.

Laŭ Francisko Azorín orgeno estas Granda, tubara muzika blovinstrumento, uzata speciale en la temploj. Elpensita de Tesibio en Aleksandrio (2ª jc. a.K.); estas fama tiu de Amiens, havanta 2.000 tubojn.[1] Li indikas etimologion el la greka organon, el ergon (verko) kaj de tie la latina organum. Kaj li aldonas la terminojn orgenisto, orgenklavaro, orgentubaro, orgenludi.[2]

Versioj kaj konstruo redakti

 
La Holzhey-orgeno en la monaĥopreĝejo Weissenau

Orgenoj troviĝas en variaj versioj kaj grandecoj plejparte en preĝejoj, sed ankaŭ en koncertejoj kaj privataj domoj (hejmorgeno). Malgranda, klavara orgeno sen pedalaro estas nomata pozitivo aŭ – laŭ kompakta konstrumaniero – kestorgeno. Porteblajn malgrandajn orgenojn oni nomas portativoj. Speciala formo de tiu ĉi estas la rigalo ekipita nur per lamenfajfiloj.

Starloko kaj akustiko redakti

 
Hirundonesta orgeno en la katedralo de Trier

La orgenkonstruisto havas la malfacilan kaj postuleman taskon konstrui la instrumenton optimume, kio tamen ofte estas nur parte realigebla pro la realaj kondiĉoj de la starloko. Ideale la orgensono devas esti egale laŭta en ĉiu punkto de la ejo kaj kapabli atingi ajnan lokon en ĝi. La resono ne tro vualigu la originan sonon.

En preĝejoj la lokado de orgeno malkaŝas multon pri ties liturgia destino kaj uzeblecoj. Dum la plej malnovaj instrumentoj ofte situas proksime de la ĥorejo aŭ en la formo de "hirundonestaj orgenoj", ekde la 17-a jarcento la orgeno kutime staras ĉe la okcidenta muro. Laŭtradicie la ĥororgeno (aŭ en Italio/Hispanio la evangelio-epistolo-orgenparo) estis destinita por katolika liturgio, kiu plejparte okazis en la ĥorejo de la preĝejo. Kiam post la reformacio la kantado de la komunumo pligraviĝis, la orgeno translokiĝis al la okcidenta muro kaj krome pligrandiĝis kaj plilaŭtiĝis, ĉar nun ĝi devis gvidi la komunumon kantantan en pleniĝinta preĝejo. En malgrandaj preĝejoj aŭ en tiuj kun specialaj arkitekturaj apartaĵoj oni ofte devas adaptigi la orgenon al la arkitekturo de la starloko, sendepende de ties liturgia graveco.

La grandeco de la orgengalerio multon sciigas pri la destino de la orgeno. Ekzemple en la grandaj preĝejoj de meza Germanio dum la 18-a jarcento oni kutime lokis sur la orgengalerion la ĥoron kaj instrumentensemblon, pro kio la ĉeforgenon ankaŭ eblis uzi kiel akompaninstrumenton.

En koncertsalonegoj la orgeno plejofte staras ĉe la muro super la orkestrejo.

Eksteraĵo redakti

Grandaj orgenoj distingigas per la formo de sia kesto kaj la antaŭaĵo (orgenfasado) la efikon de la ejo, en kiu ili staras. Dum la renesanco, kaj poste en la baroko, la graveco de la videbla eksteraĵo ofte rezultis en tio, ke la kostoj por la orgenkesto kun skulpturornamaĵo kaj ornamskulptaĵoj, pentraĵoj kaj orumaĵoj superis tiujn de la orgeno mem. La orgenfasado kune kun la skulpta kaj pentra ekipo kaj elformado de la preĝejo ofte servis al arkitektura universala koncepto.

Strukturo kaj teknikaĵoj redakti

Ventigilaro redakti

 
Funkciskemo kaj germanaj nomoj de la partoj

Ĝis la fino de la 19-a jarcento grandaj balgoj (ĉerp- kaj kejlbalgoj) liveris la komprimitan aeron, la t.n. venton. Tiujn funkciigis specialaj helpantoj, la balgotretantoj, helpe de alternaj pumpopedaloj. Depende de la grandeco de la orgeno foje ĝis dek du balgotretantoj pumpis samtempe la aeron. Poste elektraj ventigiloj provizis la orgenon per vento. Por tio tamen oni bezonis ĉiukaze magazenbalgon por reguli kaj stabiligi la ventpremon. Post ĉi tiu balgo la vento trablovas plejparte nur lignajn ventkanalojn kaj eniras la ventkestojn. Se (historiaj) orgenoj kun faldo- aŭ kejlobalgo ricevas elekrikan ventigilon, aŭ se (ĉe malgrandaj orgenoj) kestobalgoj sub la ventkestoj stabiligas la ludoventon, oni povas rezigni pri magazenbalgo.

La nunaj orgenkonstruistoj plu instalas elektrajn ventigilojn. Tamen dum la restaŭrado de malnovaj instrumentoj kaj ĉe la orgenoj novkonstruitaj laŭ malnova stilo, oni pli kaj pli ofte konstruas balgosistemojn laŭ historiaj modeloj. Krom tio oni uzas la eblon krominstali elektrikan blovilon aŭ movas la balgojn per elektromotoro anstataŭ per balgotretanto. Tiel la orgeno ricevas por la ludado de malnova muziko la preferatan vivan kaj trankvilan (senkirlan) orgenventon (ofte priskribata kiel la „spirado“ de la orgeno), dum ĝi ankaŭ profitas pro la ventostabileco bezonata por muziko, aperinta ekde la malfrua 19-a jarcento.

Ludotablo redakti

 
Ludotablo de granda, triklavara orgeno kun registroŝaltiloj, kombiniloj kaj ŝvelpedalo. Tuko protektas la pedalaron kontraŭ polvo.

Oni ludas orgenon per ludotablo. Sufiĉe grandaj orgenoj konsistas el pluraj suborgenoj ("pozitivoj"), al kiuj apartenas plejparte propraj klavaroj. Grandaj orgenoj samkiel iberaj barokorgenoj tamen ofte havas pli da suborgenoj ol klavaroj. Tiam la orgenisto enŝaltas la suborgenojn, kiuj ne disponas pri propra klavaro, per barvalvoj aŭ konektiloj. Per ambaŭ manoj oni ludas la klavaron, dum kiam la pedalaro estas kontrolata per ambaŭ piedoj.

La klavaroj de modernaj orgenoj plejofte havas tonamplekson ekde C ĝis g3 (ĉe la novkonstruitaj nur malofte ĝis f3), sed kelkfoje ankaŭ ĝis a3 oder c4. La pedalaro kutime etendiĝas ekde C ĝis f1, foje ankaŭ ĝis g1 aŭ a1. Orgenoj de la pasintaj jarcentoj disponas plejparte pri malpli granda tonamplekso. Ekzemple ĝis la dua duono de la 18-a jarcento tonamplekso de la klavaro ĝis c3 aŭ d3, kaj de la pedalaro ĝis c1 aŭ d1 estis la normo. En baspozicio malnovaj orgenoj ofte havas mallonganrompitan oktavon. Ĝis la komenco de la 19-a jarcento orgenoj ofte malhavis la malaltan C#. Oni nombras la klavarojn desupre-malsupren kaj nombras ilin per romiaj nombroj. Malgrandaj orgenoj havas unu aŭ du klavarojn, mezgrandaj orgenoj du aŭ tri kaj grandaj orgenoj tri, kvar aŭ kvin (fojfoje ankaŭ 6 aŭ 7) klavarojn. Iberaj barokorgenoj mezgrandaj foje disponas nur pri unu klavaro. Ĉe malgrandegaj orgenoj foje mankas pedalaro. En la historia orgenkonstruo (ekzemple en Nederlando, dum la 17-a kaj 18-a jarcentoj) ekzistis ankaŭ grandaj, plurklavaraj orgenoj sen memstara pedalaro.

Ventkesto redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ventkesto.
 
Transversa sekcio de kutima ŝablonoventkesto kun ventoĉambro (malsupre), tonĉambreto (meze) kaj registroŝablono (supre)

La ventkestoj, sur kiuj staras la fajfiloj, konsistigas la koron de la orgeno. Ekde la ludotablo mekanika, pneŭmatikaelektra ludo- kaj registrotraktilaro transigas la klavomovojn al la ventkesto. Tie troviĝas sub la fajfiloj valvoj, kiuj analoge malfermiĝas aŭ fermiĝas. Je ekpremita klavo la vento el la ventkesto povas travalviĝi en la fajfilon, eksonigante tiun. Krome ekzistas barŝovilo aŭ valvo destinita blokadi la venton antaŭ netiritaj registroj.

Ekzistas diversaj konstruformoj de ventkestoj. Ĝenerale oni distingas - depende de la sinsekvo de la valvoj por tono kaj registroj - inter tonĉambreta kesto (ŝablonokesto, saltokesto) kaj registrocambreta kesto (konusvalva kesto, membranventkesto) kaj unuĉambra kesto (sen ĉambretoj). Je tonĉambreta kesto ĉiuj fajfioloj apartenaj al unu klavo staras sur unu ĉambreto, je registroĉambreta kesto ĉiuj, kiuj apartenas al unu registro, kaj je unuĉambra kesto ĉiuj fajfiloj staras sur unu, ne disĉambretigita ventkesto. La plej malnova konstruformo de ventkesto kun aparte registreblaj fajfilaroj estas la registroŝablona ventkesto, kiun oni instalas ankaŭ je modernaj orgenoj denove preskaŭ nure pro siaj robusteco kaj sonaj avantaĝoj.

Materialoj redakti

La tradicia ĉefmaterialo por la orgenkonstruo estas ligno. Oni faras la eksteran keston, la ventkestojn, la klavojn kaj parton de la fajfiloj el ĝi. En mekanike mastrumataj orgenoj ligno ankaŭ uzatas por la mekaniko. Por la metalfajfiloj oni uzas plejparte stano-plumbo-alojojn (t.n. orgenmetalo), ekde la 19-a jarcento ankaŭ zinko kaj en la 20-a jarcento kupro (sporade ankaŭ porcelano, akrilvitro kaj plastoj). La blankaj klavoj de la klavaroj plejparte estis tegitaj per platetoj faritaj el bovostoj, je altvaloraj orgenoj ankaŭ el eburo, la nigraj ofte konsistas el masiva ebono aŭ nigrigita pirarboligno, nuntempe ofte el grenadilo. Malnovaj orgenoj ofte havas nigrajn malsuprajn klavojn kaj blanktegitajn suprajn klavojn, poste estis male. Je novaj orgenoj troviĝas ambaŭ konstruformoj.

Registroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Registro (orgeno) kaj Listo de orgenregistroj.
 
Diversaj labioregistroj de orgeno: principalo 8', fermregistro 8′, oktavo 4′(dekstre-maldekstren)

Orgeno havas plurajn fajfilvicojn, kiuj konsistas el orgenfajfilo de samaj konstruiteco kaj sonkoloro. Unu fajfilvico (kelfoje ankaŭ pluraj) estas kunigitaj en registro ŝaltebla ekde la ludotablo. Por en- kaj elŝalti la registrojn oni tiras resp. maltiras t.n. registrotirilojn je mekanika traktilaro. Kvankam modernaj orgenoj ofte havas baskulŝaltilojn, ankaŭ jen oni diras „tiri“ resp. „maltiri“ rilate la registradon.

Per konscia kombinado de diversaj registroj, la t.n. registrado, oni povas reguligi diferencajn sonkolorojn kaj laŭtecojn. La orgenista arto konsistas en tio, eltrovi el la disponebla provizo de unuopaj sonkoloroj registraĵon, kiu plej bone taŭgas por la ludota muzikaĵo. Ĉiu muzikhistoria epoko flegis sian apartan kaj preferitan sonidealon, kiun orgenisto devus koni. Krome oni ne povas interpreti ĉiun muzikaĵon sambone sur ĉiu ajn instrumento: malgraŭ la ebleco „tipigi“ ne ekzistas du ĝemelaj orgenoj, ĉar grandeco, teknikaĵoj kaj soneblecoj de ĉiu instrumento sin adaptas al la apartaĵoj de la starejo kaj dependas de la stiloj, gustoj kaj modoj de ilia konstruepoko.

La strukturo de orgeno inkluzive ĝiajn erojn kiel ekz. la ludhelpiloj (konektiloj ktp.) nomiĝas dispozicio. Pri tiu la orgenkonstruisto interkonsentas kun la komisianto, kaj ĝi destinas la uzeblecojn de la instrumento.

 
Supratonsintezo de orgeno: ludataj tonoj (supre), eksonantaj tonoj (malsupre)

Diferencigo laŭ tonalto redakti

La registroj povas havi diferencajn tonaltojn, kiujn oni indikas per la t.n. futotona nombro. Do oni nomas registron en normalpozicio (t.e. la klavo c1 sonigas la tonon c1) kiel 8′-registro, ĉar la longeco de la plej malalta fajfilo, granda C, de malferma labioregistroj sumiĝas je ĉirkaŭ 8 futoj (1 futo = ĉ. 32 cm). Registro unu oktavon pli malalta estas 16′-registro, 4′ signifas registron de unu oktavo pli alta. Kvintoj havas la futotonajn nombrojn 22/3′ aŭ 11/3′, tercioj ekz. 13/5′.

La diferencaj tonpozicioj bildigas la supratonaron. Per kombinado de bazregistro (kutime 8′-pozicio) kun unu aŭ pli supratonregistroj (ekz. 22/3′ aŭ 13/5′) oni aldonas mankajn supratonojn aŭ plifortikigas jam ekzistantajn, kio ŝanĝas la sonkoloron.

Diferencigo laŭ konstrutipo redakti

Registroj diferenciĝas krom laŭ tonalto (futotonpozicio) ankaŭ per sia konstrutipo kaj per tio laŭ tonekado, supratoneco (sonkoloro) kaj laŭteco.

Laŭ maniero de la tongenerado oni diferencigas inter lipfajfilojlabiofajfiloj (tongenerado kiel je bekfluto) kaj lamenfajfilojanĉfajfiloj (tongenerado kiel je klarneto). Labiofajfiloj povas esti malfermajfermaj, la fermaj sonas je sama longeco oktavon pli malalta. Pluaj diferencoj ekzistas laŭ materialoj, fajfilformoj kaj la mezuroj (la proporcioj de la diferencaj fajfilmezuroj). Krome ekzistas miksitaj voĉoj. Tiuj estas registroj, je kiuj pluraj tonoj por ĉiu klavo. Al tiuj apartenas ekz. la sonkronoj (aŭ miksturoj) kaj kolorregistroj kiel seskvialtero.

La pli detalajn klarigojn fizikajn pri la influo de la konstruformo de fajfiloj sur la sonkoloro prezentas la artikolo orgenfajfilo.

Kromregistroj redakti

Inter la registrotiriloj troviĝas la tremsonigilo. Ĝi periode ŝanĝas la ventopremon, osciligante tiel la tonon per kombinita (tremado resp. vibrado). En moderntempaj orgenoj la rapicedo de la oscilado estas foje regulebla. La tremsonigilo efikas sur ĉiujn registrojn de suborgeno, en kiu ĝi estas instalita. Je malnovaj orgenoj kelkfoje ekzistas unu tremsonigilo por la tuta orgeno, je aliaj orgenoj ankaŭ tian nur efikanta sur unu registron (ekz. schwebeflöte, vox humana).

Specialaj efektregistroj kiel kariljonoj aŭ timbaloj kompletigas je kelkaj orgenoj la dispozicion.

Ludhelpiloj redakti

 
Ludhelpiloj ĉe ludotablo

Ludhelpiloj estas aldonaj funkcioj, kiuj faciligas al orgenisto la ludadon, ebligante al li rapidan aliregistradon.

Konektiloj redakti

Konektiloj ebligas la samtempan ludadon de diferencaj suborgenoj per unu klavaro aŭ la ludadon de klavarregistroj per la pedalaro. Tiel eblas, ludi registroj de malsamaj klavaroj samtempe kaj atingi pli altan laŭtecon, sed ankaŭ kromajn kombineblecojn. T.n. suboktavaj resp. superoktavaj konktiloj kunaktivigas la tonojn oktavon pli resp. malpli altan ol la ludataj. Oni eĉ dumtempe konstruis kvintkonektilojn.

Konektiloj estas markitaj per tio, ke oni unue indikas la alkonektitan klavaron kaj poste la klavaron, sur kiu la konektilo efikas, ekz. „II – I“ (dua klavaro estas konktata je la unua) oder „I/Ped“ (La ĉefa suborgeno estas konektita al la pedalaro). Je oktavkonektiloj povas esti indikata la futotonaj nombroj, ekz. „III – I 4′ “ (tria klavaro estas konektita, ludante oktavon pli alte, al la unua).

Registradohelpiloj redakti

Registradohelpiloj signifas instalaĵojn ĉe orgeno, kiuj ebligas al la orgenisto flekseble ŝanĝi registraĵojn. Precipe orgenoj el la romantikismo ofte disponas pri ber fiksaj kombiniloj . Per tiuj orgenisto povas perbutone revoki registrokombinaĵojn antaŭfiksitajn de la orgenkonstruisto. Fiksaj kombiniloj estas plejparte gradigitaj laŭ dinamikaj gradoj, ekz. p, mf, f, ff.

 
Orgeno kun malfermita ŝvelkesto malsupre de la ĉefa suborgeno (Detalperspektivo)

Samepoke aperis la liberaj kombiniloj, kiuj ebligas al orgenisto antaŭelekti certan registraĵon. Iom grandaj orgenoj havas kutime du aŭ tri liberajn kombinilojn, modernaj orgenoj ofte havas elektronajn storiloj, sur kiuj oni povas programi iom grandan nombron da registraĵoj. La registrokateno blokas la tujan ŝanĝadon de registraĵo, tiel ke la muzikisto povas prepari novan registraĵon, kiun li ekfunkcigas per ŝaltilo.

Por romantika orgenmuziko ekzistas registroŝveligiloj (ĝeneralkresĉendo, rulŝveligilo), kiu enŝaltas laŭvice la registrojn ordigitajn laŭ laŭteco, ĝis kiam ĉiuj registroj eksonas (tuteco). Per tio eblas je grandaj orgenoj preskaŭ kontinua kresĉendo kaj dekresĉendo inter mallaŭtega ĝis laŭtega.

Pluaj registradhelpiloj estas la aroregistriloj ĉefe aperantaj en la franca orgenkonstruado de la romantiko, per kiu oni povas kune al- aŭ malŝalti certajn grupojn de registroj. Barvalvoj por forŝalti la ventalfluo al tutaj suborgenoj jam troviĝas en malnovaj orgenoj. En la germana orgenkonstruo romantika troviĝas forŝaltiloj kiel ekz. „lamenregistroj for“ aŭ „kresĉendo for“, por forŝalti registrogrupojn aŭ ludhelpilojn.

Ŝvelkesto redakti

Ŝvelkestoj povas dampi la tonojn de la enestaj registroj (ŝvelpozitivo) per malfermado de ĵaluzioj aŭ klapoj. Tiujn oni instalis dum la romantika epoko precipe en grandorgenojn, por ricevi la eblecon adaptitan al la orkestrosono de kresĉendo kaj dekresĉendo. Antaŭanto de la ŝvelkesto estis la eĥokestoj de hispanaj orgenoj el la 18-a jarcento. Ŝvelkestoj plejparte troviĝas ene de la orgeno, malofte ili estas instalita en la orgenfasado kiel sur la bildo, sed tio okazas ja nur je modernaj orgenfasadoj. Ŝveliloj kaj ŝvelkestoj kutime estas konstruitaj el ligno, nur malofte oni utiligas aliajn materialojn por atingi pli bonan efikon. Ekzemplo: Rieger-orgeno de la baziliko Vierzehnheiligen (kvarcosablo)

Historio redakti

 
Akvorgeno, desegnita laŭ la priskribo de Heron de Aleksandrio

La historia evoluo de la orgeno subdividas en la tuteca instalado (dispozicio), en la arta formado de la ekstera orgenkesto (vd. ankaŭ Orgenfasado), en la sona koncepto kaj la teknika instalado (vd. ventkesto, traktilaro kaj ludotablo).

Antikva epoko redakti

La unuan orgenecan instrumenton konstruis ĉirkaŭ 246 a. K. Ktesibios, inĝeniero en Aleksandrio. La nomo de la instrumento estis „hydraulos“ (el malnovgreka ὕδωρ (hydor) „akvo“ kaj aulos „tubo“), ĉar helpe de akvo oni generis konstantan ventpremon, kiu trairis la bronzajn fajfiltubojn. La ventgenerado per balgoj ekestis nur poste. La romianoj transprenis la orgenon de la grekoj kiel nure profana muzikilo, per kies muziko ili kolorigis en siaj arenoj la fonon de teatraĵoj. La praaj kaj fruaj kristanoj ankoraŭ ne uzis la orgenon.

Dum arkeologiaj elfosadoj en la proksimeco de Budapest, la iama romia Aquincum, provinco Panonio, oni trovis restojn de orgeno el la jaro 228 p.K.. Krome oni malkovris partojn de orgeno el malfru-romia epoko en Avenches (tiam Aventicum). En la grekmakedonia Dion elfositaj fragmentoj ŝajnas eĉ deveni de orgeno el la 1-a jarcento antaŭ nia tempokalkulo.

Mezepoko redakti

 
Portativo; detalo el la pentraĵo „Sankta Cecilia ludas sur orgeno“ el la meza tabulo de la „Bartholomäusaltar“ de la Majstro de la Bartolomeo-Altaro (1501)

En la okcident-romia imperio dum la elorienteŭropaj popolmigradoj (ĉ. 400 p.K.) la uzo de orgenoj ne estas dokumentita. La bizanca imperio tamen levis la orgenon kiel grava instrumento por la imperiestraj ceremonioj. Per tio ĝi alproksimiĝis ankaŭ en la sferon de ekleziaj ceremonioj. La karolidaj kronikoj raportas, ke en la jaroj 757 kaj 811 alvenis po unu senditaro de la bizanca imperiesto al la franka kortego kaj alportis orgenon por Pipino la pli juna resp. por ties filo kaj posteulo Karolo la Granda. Laŭ imperia kronikoj la filo de Karolo la Granda, imperiestro Ludoviko la Pia, 826 komisiis sacerdoton nome Georgo devenantan el Venecio konstrui orgenon por sia palaco en Akeno, supozeble la unua orgeno, kiun oni produktis ekde pluraj jarcentoj en okcidenta Eŭropo.[3]

Dum la 9-a jarcento la unuaj episkopaj preĝejoj en okcidenta Eŭropo komencis akiri orgenojn, monaĥejaj preĝejoj ja nur post la 11-a jarcento. La preĝeja orgeno unue estis statussimbolo , nur dum la gotiko ĝi evoluis iom post iom al ĉefmuzikilo por la kristana liturgio. La fru- kaj altmezepokaj orgenoj estis t.n. blokorgeno, t.e. oni ankoraŭ ne povis al- aŭ for-ŝalti unuopajn registrojn: Se oni ekigis tonon, aŭtomate eksonis ĉiuj fajfiloj algrupigitaj je tiu ĉi tono. Krome ne ekzistis klavaroj aŭ klavaroj. Oni ekigis tonon tirante tutmane lignolaton kaj malbarante tiel la ventalkondukon al la fajfiloj por ĉi tiu tono.

En la Mezepoko ankaŭ ekestis la unua etorgeno, la portativo.

Renesanco redakti

 
Paul (III.) Lautensack ĉe sia hejmorgeno, senpedala pozitivo, 1579

La 14-a kaj 15-a jarcentoj alportis gravajn novaĵojn: nun ekestis unuope elekteblaj registroj, manklavaroj kaj unuopaj suborgenoj. Pro la esprimo „bati la orgenon“ fiksiĝis la supozo, ke tiuj ĉi instrumentoj estus malfacile ludeblaj, kaj ke oni ekfunkcius la klavojn per granda fortoelspezo, kelkfoje eĉ per pugnoj same kiel je kariljonoj. Tamen la muziko konservita el tiu tempo konkludigas, ke ankaŭ ekzistus facile ludeblaj orgenoj, kiuj permesis rapidan ludadon. Fakte ekzistas bildoj pri klavoj de ĉi tiuj orgenoj, kiujn oni supozeble manipulis tutmane, kio tamen ne indikus fortan pugnobatadon. Ekz. la bildoj en Syntagma musicum de Michael Praetorius montras la klavarojn de la katedralorgeno en Halberstadt de 1361 kun tiaj klavoj. La „batado“ rilatas pli ĝuste je „frapado“; ankaŭ ekz. la liuto estas „batata“. La orgenoj de la frurenesanco ankoraŭ memoras pri la tempo de la reenkonduko de registroj en la finiĝanta mezepoko (voĉoseparo). Ili enhavas relative malmultajn registrojn (ekz. prestanto, oktavo, hintersatz kaj cimbalo el la gotika blokpozitivo, aldone unu ĝis du flutoj, trumpeto kaj la rigalo) kaj ofte disponas nur pri unu klavaro kaj alkroĉita pedalaro. Ekzistanta rigalregistro estas aranĝita facile alirebla super la ludotablo, ĉar ĝiajn fajfilojn oni ofte devas reagordi. El ĉi tiu aranĝo poste evoluis la brustverko, en kiu la rigalfajfiloj staras ankoraŭ facile alireblaj tute antaŭe. En ĉi tiu epoko ekestis ankaŭ la du etorgenaj tipoj pozitivo kaj rigalo.

En la altrenesanco evoluis plene ekonstruitaj orgenoj. La sonidealo orientiĝis je la tiam kutima ensemblomuziko sur samspecaj instrumentoj. Do principaloj, miksturoj kaj cimbalo reprezentas la propran „orgensonon“. Tiujn aliĝas multaj registroj, kiuj imitu la sonon de tiam kutimaj instrumentoj, precipe blovinstrumentoj. Je la lamenregistroj tio estas ekz. trumpeto, trombono, clariono, ŝalmo, dulciano, rankedo, krumorno kaj sorduno, je la labioregistroj ekz. bekfluto, transversa fluto (plejparte ne kiel preterblova registro) kaj ĉamkorno. La nombro de klavaroj estas inter unu kaj tri, kiu kun propra suborgeno, al tio kutime apartenas memstara pedalpozitivo. Sur tiaj orgenoj oni povas realigi krom sakrala muziko ankaŭ la profanan muzikon de la renesanco. Dum la malfrua renesanco komencis elformiĝi unuaj regionaj diferencoj en la orgenkonstruo.

Baroko redakti

En la 17-a kaj 18-a jarcentoj la orgenkonstruo atingis en kelkaj eŭropaj landoj sian florepokon. Je orgenoj el la barokepoko oni povas subdividi la registrojn laŭ sonkoloro kaj aplikado en tri funkciajn grupojn, kiuj tamen estas disdonitaj sur la tuta orgeno:

  • La unuan grupon formas voĉoj elstaraj pro sia tipa „orgenosono“, kiuj alcelas fortikan tutecan sonon, la t.n. tuteco. Al tiu ĉi apartenas la principaloj, oktavoj, kvintoj en principalmezuro kaj miksturoj, sed ankaŭ plenkalikaj lamenvoĉoj, kiujn oni aldonas al la tuteco aŭ kiuj formas memstara lamenvoĉan tutecon.
  • La dua grupo male havas pli mildajn, flutecajn tonojn, kiu estas bonege intermikseblaj. Estas la larĝaj, la malfermaj, la konusaj, la fermaj voĉoj en ĉiuj variaĵoj.
  • La tria gruo estas la voĉoj, kiuj plej bone uzeblas sole, kiel ekz. alikvotregistroj, lamenvoĉoj kaj unuopaj arĉinstrumentoj.

Pozitivstrukturo redakti

 
Arp-Schnitger-orgeno en la preĝejo St. Jacobi en Hamburgo (Germanio). Je ĉi tiu tipe baroka orgeno oni bone ekkonas la pozitivstrukturon kun pedalturoj, dorspozitivo, supra pozitivo ĉefpozitivo

Tipa distingilo de barokaj orgenoj de kelkaj kulturregionoj, precipe de la nordgermana-hansa regiono, estas la t.n. pozitivprincipo: Ĉiu parta suborgeno (ekz. ĉefa pozitivo, dorsopozitivo, supra pozitivo, brustpozitivo, pedalpozitivo) estas konceptita kiel orgenunuo memstara kaj samvalora kun aliaj partorgenoj. Ĉiu suborgeno havas tutecon kaj ebligas solo- kaj bazvoĉan registradojn; La suborgenoj distingiĝas nur per la sonkaraktero. Plua dinamika aŭ funkcia diferencigo (ĉefa pozitivo, ŝvelpozitivo, krompozitivo, eĥopozitivo) aŭ intermiksado (pluraj suborgenoj en unu kesto) evoluis nur dum la romantikisma epoko.

La nur mekanika ludotraktilaro kaŭzas pluajn apartaĵojn:

  • klavararanĝo: je triklavara orgeno kun dorsopozitivo, ĉefa pozitivo kaj brustpozitivo la ĉefa pozitivo ĉiam estas la meza klavaro, ĉar alikaze la ludotraktilaroj sin krucigus.
  • Grando de suborgenoj: ĉiu aldona registro sur ventkesto plialtigas pro la tiam utiligata mekanika traktilaro la ludopezon de la klavo. Tio metas naturajn suprajn limojn, ĉar alikaze orgeno ne plu estus ludebla. En la nordgermana baroko oni do trovas ekz. nur ege malmultajn orgenojn kun pli ol dek ĝis dek du registroj sur ventkesto.
  • Konektiloj: je triklavara orgeno la klavarkonektiloj sin limigas ekde la III. sur la II. samkiel ekde la I. sur la II. klavaro. Konektilo inter la III. kaj la I. klavaro ankoraŭ teknike ne realigeblis, ĉar oni plejparte uzis ŝovkonektilojn .

Ĉe barokorgenoj sur la ibera duoninsulo oni realigis la suborgenan principon ofte alimaniere. Tiuj ĉi instrumentoj kun registroŝablonoj ofte havas nur unu klavaron, ĉiam kun ŝablondivido ĉe c1/cis1. La diferencaj suborgenoj (kutimas: órgano mayor (ĉefa pozitivo), cadereta exterior (dorsopozitivo), cadereta interior (ena pozitivo en la ŝvelkesto), trompeteria (horizontala lamenregistra fajfilaro) en ĉi tiu kazo estas enŝaltataj per kombiniloj . En ĉi tiuj orgenoj 15 registroj sur ventkesto ne maloftas. La stumpo- aŭ butonpedalaro estas alkroĉita kaj disponas nur pri malmultaj registroj en 16′- kaj 8′-pozicioj, sporade ankaŭ en 32′-pozicio. Pli malgrandaj instrumentoj rezignas pri subdivido en plurajn suborgenojn.

Por barokaj orgeno la traaŭdebleco de la sono estas antaŭranga. Tial altaj registroj samkiel alikvotregistroj estis ege disvastigitaj kiel soloregistroj. Je la alikvoto la limo estis atingita per la granda tercio (kvinonfuta mezuro). Laŭ sonidealo la individuaj fajfiloj ne asimilu, kiu pozitive efikis precipe je polifonia muziko.

Regionaj orgentipoj redakti

 
Orgeno de Gottfried Silbermann en la kortega preĝejo en Dresdeno

La klasika orgeno estas ligita kun la starloko pro sia konstrua kaj akustika adaptado al la spaco. Ankaŭ la aktiveco de la orgenkonstruistoj plejparte estis limigita je unu certa regiono. Ĉar krome la interŝanĝo de sonimagoj antaŭ la elektrona registrado de muziko nur eblis per buŝaj aŭ skribaj priskriboj, orgenoj distingigas treege laŭ regiono. Ĉar granda nombro de orgenoj aŭ almenaŭ de dispozicioj estas konservitaj ekde la baroko, oni do povas diferencigi laŭ naciaj aŭ regionaj apartaĵoj t.n. orgenregionojn:

  • Anglio: En Anglio nur estis malgrandaj orgenoj, plejparte sen pedalaro, ĉar ĝis 1660 la uzado de la orgeno dum la diservo estis malpermesata (puritana kalvinismo). Unuaj ŝvelverkoj tie ekestis en la 18-a jarcento.
  • Norda Germanio/Nederlando/Danio: Tiuj ĉi orgenoj precipe estas karakterizataj per la konsekvenca suborgena strukturo kaj la klare ordigita fasado (nomata „Hamburga orgenfasado“ laŭ la Arp-Schnitger-orgeno en St. Jacobi, Hamburgo). Oni transprenis multajn registrojn (lamenvoĉoj kaj flutoj) de la renesancorgeno. La sonkronoj plejparte konsistas el kvintoj kaj oktavoj, kiu emfazas la arĝentecan sonon de la miksturtuteco. Tipa soloregistro estas la terciocimbalo, oni konstruis ĉiujn klavarojn tutecivaj. Famaj orgenkonstruistoj estas Hans Scherer, Gottfried Fritzsche kaj Arp Schnitger. En Nederlando la Kalvinismo dumlonge malpermesis la uzadon de la orgeno en la diservo, poste ĝi estis nur permesata por la subteno de la psalmokantado. La prestiĝaj orgenoj en la ĉefpreĝejoj de nederlandaj urboj do precipe estis profanaj instrumentoj de la urbokomunumoj, per kiuj oni muzikis nur por la distrado.
  • Meza Germanio/Pollando: En la dispozicioj jam fruege troveblas kvintadoj kaj arĉinstrumentecaĵoj, lamenvoĉojn oni komence konstruis en la pedalpozitivo. Silbermann alportis meze de la 18-a jarcento influojn de la franca orgenkonstruo al meza Germanio. famaj reprezentantoj estis Tobias Heinrich Gottfried Trost, Gottfried Silbermann kaj Zacharias Hildebrandt.
  • Suda Germanio/Aŭstrio: Karakterizaj estas la komplete elkonstruitaj principalaroj; kompare kun la nordgermana orgeno la instrumentoj havas pli mildan sonon. La sonkronoj ofte estas tercienhavaj (oreca principaltuteco), liberstaraj ludotabloj eblas. Tipas krome la rompita aŭ mallonga oktavo kaj 18-klava pedalaro. Famaj reprezentantoj estis Johann Christoph Egedacher, Joseph Gabler kaj Johann Nepomuk Holzhey.
  • Francio: En Francio oni jam relative frue unuecigis la dispozicion. La ĉefa suborgeno enhavas kompletan principalaron, ofte sur 16′-bazo, kun miksturoj en relative malalta pozicio (plein jeu) kaj plenkalikaj lamenvoĉoj, kiuj formas kune kun la korneto apartan lamenplenon (grand jeu). Krome ĉiu suborgeno enhavas larĝmezuran registroĥoron almenaŭ ĝis la tercio (jeu de tierce). La pedalpozitivo enhavas nur kelkajn bazajn voĉojn samkiel ege fortikan trumpeton 8′ por tenoraj kantoj firmaj, kiu povas venki kontraŭ la pleno de la ĉefa suborgeno (plein chant). La pedalklavaro ne malofte entenas ĝis 30 klavojn. Klasikaj soloregistroj estas trompette, cromorne kaj cornet. La sonkronoj enhavas nur kvintojn kaj oktavojn. La normigo de la dispozicio sekvigis komponadon de liberaj orgenaĵoj por konkretaj registraĵoj. Famaj orgenkonstruistoj estis François Thierry, Robert Clicquot (1645–1719), Claude Parisot (1704–1784) kaj François-Henri Clicquot (1732–1790).
  • Italio: La italaj orgenoj preskaŭ nur enhavis malfermajn fajfilojn principalmezuritajn. Plurĥoraj sonkronoj estas nekutimaj, anstataŭe ekzistis unuopaj registroj (oktavoj kaj kvintoj) ĝis en la pintaj pozicioj (inter alie ankaŭ ripetaj unuopaj registroj). Tercienhavaj registroj kaj lamenregistroj maloftas. Tipaj registroj estas la voce umana aŭ la fiffaro (batotone agordita principalo). Famaj orgenkonstruistoj estis Graziadio kaj sia filo Costanzo Antegnati.
  • Iberio: Kutimis la kromatika registroŝablono, ofte kun mallonga grandoktavo. Tipa estas la dispartigo en baso kaj diskanto unuece je c1/cis1. La pedalpozitivoj estas prefere rudimenta kaj taŭgas nur por la realigo de unuopaj longeltenataj tonoj (pedaltono). Eĥokestoj (ne ŝvelpozitivoj!) por influi la sonon de unuopaj registroj estis kutimaj (eĥokornedo, eĥotrumpeto). Pluaj tipaj karakterizaĵoj estas la horizontalaj lamenregistraroj („hispana trumpeto“, ĉamado), duonaj registroj kaj malsimetriaj registroj. La unueca divido en baso kaj diskanto sekvigis la komponadon de apartaj orgenaĵoj [ Tiento de medio registro (Tiento por duonregistro)]. La plej fama reprezentanto estas Jordi Bosch.

La plejmulto de la malnovaj orgenoj en suda Eŭropo kaj sporade ankaŭ en la sudgermana orgenregion troviĝas male al tiuj de norda Eŭropo kaj Francio ne sur okcidenta jubeo, sed en la absido ambaŭflanke de la altaro, nome vidate ekde la navo maldekstre la epistolorgeno kaj dekstre la evangeliorgeno. Anglaj orgenoj ofte staris sur la absidobarilo.

Romantikismo redakti

 
Grandes Orgues en Dipatrino de Parizo konstruita en 1868

Post kiam dum la klasika epoko la orgeno perdis pli kaj pli da atento (famaj komponistoj kiel Mozart kaj Beethoven malmultegon komponis por orgeno), dum la 19-a jarcento kune kun la romantika orgeno ekestis nova, komplete alia, orkestreca sonidealo, kiu ankaŭ kaŭzis iaspecan tutmondiĝon en la orgenkonstruado. Male al la barokorgeno la 8′-pozicio, en la pedalpozitivo ankaŭ la 16′-pozicio, estas plurfoje okupata per diferencaj voĉoj imitantaj orkestrinstrumentojn, kaj pro tio la pli altaj iom cedas. Malfone staris la idealo de la „intermiksaĵo“ – La orgeno devu soni kiel orkestro, ne plu ekkoneblu rompoj en la sono. Pro tiu romantikaj orgenoj ofte enhavas arĉajn registrojn kaj preterblovatajn flutojn. Arĉaj voĉoj estas malvastege mezuritaj fajfiloj, en kies supratona spektro dominas la dua partotono (la oktavo) . Arĉinstrumentaj fajfiloj povas formi batotonojn, nomatajn vox coelestis („ĉiela voĉo“), je kiu intence du fajfilvicoj estas iomete misagorditaj, produktante tiel batan tonon. Preterblovaj flutoj estas larĝe mezuritaj malfermaj labiofajfiloj, kiuj estas duoble longaj kiel normalaj malfermaj fajfiloj de la sama tonalto. Ilia sono estas aparte volumoza. ankaŭ lamenregistroj pli ofte aperas, en grandaj orgenoj precipe de la anglalingva kulturregiono oni ankaŭ ofte trafas sur t.n. altpremajn registrojn kiel ekz. tuba mirabilis, stentorvjolgambo resp. -flutoroyal trumpet.

 
Unua orgeno de Aristide Cavaillé-Coll (konstruita en 1841) en Baziliko de Saint-Denis

Al la plej eminentaj majstroj de la romantika orgenkonstruo apartenas la franco Aristide Cavaillé-Coll, la germanbelga konkuranto Merklin&Schütze samkiel la orgenkonstruistoj kaj orgenkonstruaj firmaoj Eberhard Friedrich Walcker, Friedrich Ladegast, Wilhelm Sauer, Henry Willis, Steinmeyer, Gebr. Link, Harrison & Harrison, Norman & Beard, firmao Weigle kaj multaj aliaj.

En la romantika epoko multfoje okazis alikonstruado de pli malnovaj orgenoj. Barokajn orgenojn, kiujn oni opiniis kiel tro „kriema“, oni romantikigis, anstataŭigante altajn alikvotojn per arĉaj aŭ aliaj romantikaj registroj kaj ŝanĝante la agordon. Ĝis en la 1939-aj jaroj oni „pneŭmatigis“ aŭ „elektropneŭmatigis“ altvalorajn malnovajn orgenojn.

Ludhelpiloj de la romantikismo kaj malfrua romantiko redakti

Krome ĉiuj grandaj romantikismaj orgenoj disponis pri multnombraj ludhelpiloj kaj teknikaj specialaĵoj. Tipa estas la t. n. ŝvelpozitivo: parto de la fajfiloj troviĝas ene de la orgeno en kesto kun latŝutro, kiun oni povas fermi aŭ malfermi per pedalo ĉe la ludotablo. Tio unuan fojon ebligas senŝtupan ŝanĝadon de la dinamiko. Multaj romantikaj orgenoj krome havas kresĉendorulon, kiu ebligas alŝalti iom post iom ĉiujn registrojn de la orgeno per rulo aŭ pedalo perpiede, sen ke oni devas manipuli la konvenajn registrobotonojn unuope permane. Multaj romantikaj komponistoj kaj ties orgenkomponaĵoj kondiĉigas kresĉendorulon (ekz. Max Reger). Krome la romantika orgeno ofte havas sub- kaj superoktavaj konektiloj.

20-a jarcento redakti

Orgenoj ekster preĝejoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kinorgeno.

Plej malfrue ekde fino de la 19-a jarcento oni konstruis orgenojn en koncertejoj kaj komence de l' 20-a jarcento ankaŭ en la kinejoj, aperantaj kun la unuaj mutaj filmoj, tie nomataj kinorgenoj. La orgenoj por koncertejoj jam montris tendencojn de universala orgeno. La kinorgeno tamen ankoraŭ orientiĝis je la sonidealo de la romantikisma orgeno. Sed aliĝis pli kaj pli lamenvoĉoj, kiuj malgraŭ siaj malnovaj nomoj estis nov- aŭ alikonstruitaj, kaj antaŭ ĉio diversaj efektregistroj (tamburoj, sonoriloj, tintiloj, ksilofonoj kaj pluaj bruetoj kiel ekz „telefontintado“) ne troveblaj en aliaj, precipe preĝejaj orgeno.

 
Ludotablo de la Wanamaker-orgeno en la Lord & Taylor Department Store en Philadelphia

Multnombraj teknikaj novigadoj (pneŭmatiko, elektrotekniko kaj novaj konstrumaterialoj) ebligis konstrui pli kaj pli grandajn instrumentojn kaj ankaŭ forpozitivojn. Ĝuste tiutempe oni ekkonstruis kelkajn gigantorgenojn troveblajn ĉe foje vere nekutimaj lokoj. Ekz. dum ĉi tiu tempo ekestis ambaŭ ĝis hodiaŭ plej grandaj fajfilorgenoj de la mondo en eventejo kaj en grandmagazeno. Jen kelkaj ekzemploj: la Steinmeyer/Eisenbarth-orgeno de la katedralo de Passau (konstruita ekde 1924 ĝis 1928, en 1981 renovigite de Eisenbarth, nuntempe 239 registroj, la fama Wanamaker-orgeno en Philadelphia (Lord & Taylor Department Store, konstruita ekde 1904 ĝis 1930, 357 registroj) kaj la nominale plej granda orgeno de la mondo, la Boardwalk-Hall-orgeno, en la Boardwalk Hall (konstruita ekde 1929 ĝis 1932, tamen ĝis hodiaŭ ne komplete funkcikapabla) kun 337 registroj je 449 fajfilvicoj kaj ĉirkaŭ 32.000 fajfiloj.

Memstara nordamerika orgenkonstruo troveblas nur ekde la 20-a jarcento. Precipe la koncert- kaj kinorgenoj kontrastas kontraŭ la sono de la eŭropaj sakralaj orgenoj. En orgenegoj ofte kin- kaj sakralorgenoj estas unuigitaj en unu instrumento laŭ la konsisto de registroj. Entute la nordamerika orgenkonstruo emas troigi (skurilaj fasadoformoj, orgenegoj, 64′-registroj en la pedalverko kaj 32′-registroj en la klavarverkoj, ekstreme laŭtaj altpremaj registroj, ludotabloj kun ĝis sep klavaroj).

Multspecorgenoj redakti

Samtempe per multspecorgenoj oni provis ŝpari kostojn kaj spacon je la orgenkonstrudo. Tiun ĉi principon ni trovas je multaj kinorgenoj de la1920-aj kaj 1930-aj jaroj. Ĉar jen oni generis el unu fajfilvico per transmisio kaj ekstenso diferencajn registrojn, la koncepto ne povis muzike konvinki, ĉar nun mankis aparta karakteristiko. Krome ekzistis la problemo, ke dum plurvoĉa ludado je oktavaj akordoj kaj kvintekstensoj el la sama fajfilvico ankaŭ je kvintakordoj eksonas malpli fajfiloj ol je aliintervalaj akordoj, pro kio la totala sono aŭdiĝis nur malfortika kaj malekvilibra.

Hodiaŭ la ekstensadon ankoraŭ oni aplikas je tre malaltaj pedalregistroj (64′, 32′, 211/3′) pro spacaj, pezaj kaj kostaj kialoj. Ĉar en tiaj kazoj samkonstruaj registroj sonantaj oktavon pli alta ekzistis aparte de tio, oni devas nur aldoni la dekdu fajfilojn por la plej malalta oktavo de la registro, la resto uzas la ekzistajn fajfilojn de la registro sonanta unu oktavon pli alta. En ĉi tiuj pozicioj ekstreme malaltaj oni povas neglekti la problemon de perdo de aparta karakteristiko de la registroj.

La orgenmovado redakti

La t.n. orgenmovado havas sian antaŭulon en la alsaca-novgermana orgenreformo de la frua 20-a jarcento. Tiu ĉi kritikis orgenojn novkonstruitajn dum la Periodo de spekulanto-kompanioj en Germanio kaj en centra Eŭropo kiel nearta laŭ sonformado kaj krome troŝarĝitaj per ludhelpiloj („fabrikorgeno“). Pozitive tamen ĝi taksis la orgenojn de la franca malfruromantiko (Aristide Cavaillé-Coll), sed ankaŭ germanajn kaj anglajn instrumentojn ĝis ĉirkaŭ 1860. La reformon krome ekigis konsiderinde la remalkovro de la kvalitaj de barokorgenoj, ekz. de la instrumentoj de Johann Andreas Silbermann en Alzaco. Gvidantoj de la alsaca orgenreformo estis Albert Schweitzer, Émile Rupp kaj Franz Xaver Matthias. En Germanio la ideo de rekonscio pri la frubaroka (nordgermana) orgeno estis kaptita en la 1930-aj jaroj, i.a. de Hans Henny Jahnn kaj ĉefe de Karl Straube. Instrumentoj kun romantika sonkaraktero nun estis malestimataj kiel „fabrikorgenoj“. Samtempe tamen komencis la okupado pri la barokaj sonidealoj kaj principoj de la orgenkonstruo dronitaj en forgeson, kiu sekvigis la evoluigo de „novbaroke“ orientitaj novaj kaj la ekinteresado pri la restaŭrigo de malnovaj orgenoj.

En la 1930-aj ĝis 1950-aj jaroj la mezuroj estis troige larĝaj, tamen denove troviĝis barokaj registroj en la dispozicioj. La intonacio egalis al tiu de la romantiko, kaj la reiro al la mekanika glitŝablono ankoraŭ ne ekis, kvankam la orgenkonstruisto Paul Ott jam returnis sin al ĉi tiu tekniko.

En la 1950-aj ĝis 1970-aj jaroj (novbaroko) multaj romantikaj orgenoj devis cedi lokon al novaj instrumentoj kun akra dispozicio (malmulte da baztono, multe da supratono). Ĉar krome dum la Dua Mondmilito multaj instrumentoj estis perditaj aŭ estiĝis neuzeblej, kaj ambaŭ grandaj konfesioj ekkonstruis novajn preĝejojn, en okcidenta Germanio komencis vera „orgenhaŭso“ , kiu parte kondukis al „fabrikeca“ serioproduktado utiliganta malplivalorajn materialojn (ventkestoj el tavolligno, ludtraktilaroj fabrikitaj el aluminio aŭ plasto). Multaj romantikaj, ja eĉ malfrubarokaj verkoj, kies dispozicioj ne ŝajnis esti sufiĉe barokaj, dum ĉi tiu epoko estis pli kaj pli „barokigitaj“. Iliajn dispoziciojn oni ekzemple ŝanĝis per tio, ke oni anstataŭigis la malŝatatajn arĉovoĉojn per altaj alikvotoj. Ofte metodoj kaj sukcesoj estis dubindaj. (Tipa ekzemplo estas la „forsegado“ de violonĉelo 8′ en la pedalverko al ĥoralbaso 4′.) Kelkloke oni ekuzis en tio epoko altajn alikvotojn (septimo, nono), kiuj ne ekzistis en originale barokaj dispozicioj. La mezuroj estis klare, se ne eĉ trograde pli mallarĝaj ol tiuj de la modeloj. La intonacimaniero estis tute nova kaj ne plu havis multan komunan kun la baroka.

La orgenoj rezultaj el tio male al tiuj de la baroko ofte distingiĝas per akreco, malfortika basfundamento kaj manka forto en la meza pozicio. La orgenmovado do laŭ nuntempa vidpunkto transiris la celpunkton, sed ĝi ankaŭ grave influis la historieman okupon pri la orgenhistorio kaj parte eĉ nur inicis ĝin.

Klare influitaj de la orgenmovado estis precipe la germanlingvaj landoj. Male en la anglalingvaj landoj oni longe teniĝis je la registroplena, simfoniorkestreca orgeno kun elektrikaj traktiloj. En Francio dum la 1920-aj jaroj formiĝis la novklasikisma orgentipo (l’orgue néoclassique), kiu je elektrikaj traktilaroj pliriĉigis la registraron de la francaj malfruromantikjn orgenojn per unuopaj alikvotoj kaj miksturoj samkiel parte historiemaj lamenvoĉoj. Per tio oni kredis trovinti universalan instrumenton por muziko de Bach kaj la malnovaj germanaj majstroj samkiel por la tuta franca skolo. Nur dum la 1970-aj jaroj en Francio amasete aperis instrumentoj, kiuj orientiĝis laŭ la franca klasikismo aŭ laŭ la norgermana baroko.

Universala kaj laŭstila orgeno redakti

 
Ekzemplo por universalorgeno: La Rieger-orgeno de la Frankfurta Katharinenkirche

La pliampleksiĝo de la orgenista repertuaro, la enprofundiĝinta okupado pri instrumentoj en aliaj landoj kaj la nostalgia perceptado de la 19-a jarcento kondukis ekde la 1970-aj jaroj al kritikado de la instrumentotipoj pregitaj de la orgenmovado.

Valoro kaj pravigo de romantikaj orgenoj kaj ilia specifa muziko reeniris la konscion. Aktuale regas tendenco, nuligi „barokigojn“. Ankaŭ la nombro de novkonstruadoj kreskis fine de la 20-a jarcento, ĉar multaj instrumentoj trohaste konstruitaj postmilite iom post iom estas anstataŭigataj. Je tio tamen minacas la danĝero, ke ankaŭ eminentaj orgenoj estus rezignataj.

Ekde la 1980-aj jaroj oni pli kaj pli ofte eksperimentas je novkonstruaĵoj per „universala orgeno“, kiu plejbone taŭgu por ĉiuj specoj kaj stiloj de orgenliteraturo. Je iom grandaj orgenoj (ekde tri klavaroj kaj ĉirkaŭ 40 registroj) oni atingas uzeblajn rezultaĵojn, kombinante neŭtralan ĉefpozitivon ekz. kun baroka dorspozitivo kaj franca-romantika ŝvelpozitivo. Laŭ dispozicio la rezulto memoras a la alsaca-novgermana reformo aŭ la franca novklasikismo. Tamen la teknikaj kaj sonaj ecoj de diferencaj epokaj aŭ regionaj stiloj nur limigite estas unuigeblaj en unu instrumento. Je iom malgrandaj orgenoj la intermiksado de stilelementoj montriĝas pli problema.

La en Germanio dominan idealon de orgeno de stila sintezo kontraŭas pro la kreska graveco de la historiema koncertmaniero pli kaj pli tiu de stilfida instrumento. Detalaj sciencaj konoj pri la historia instrumentkonstruo kaj daŭre kreskintaj spertoj per zorgemaj restaŭradoj ebligas al la orgenkonstruo prezenti novajn instrumentojn laŭ modeloj el diversaj epokoj kaj artregionoj. Ekzemplo por la novkonstruado laŭ stilo de hispana barokorgeno estas la „hispana orgeno“ en la preĝejo Hof- und Stadtkirche St. Johannis en Hanovro. Ankaŭ rekonstruadoj de pereintaj instrumentoj estas elprovitaj (orgeno de Johann Andreas Silbermann en Villingen-Schwenningen). La kontraŭaj pozicioj – stilpura orgena aŭ universala orgeno – kunpuŝiĝis speciale dum la disputo pri la formado de la orgeno en la reekkonstruita preĝejo „Frauenkirche“ en Dresdeno.

21-a jarcento redakti

Nomindaj teknikaj progresoj estas sur la kampo de ludhelpiloj kaj la elektra traktilaro. La elektroniko ebligis pli grandajn kombinilarojn, parte eĉ jam preĝejaj orgenoj estas kombinebla kun komputilo kaj povas esti mastrumataj per tiu. Ankaŭ la ligo kun eksteraj songeneriloj kiel ekz. sinteziloj tiel eblas, pro kio ekestas novaj impulsoj por komponado kaj improvizado. Plue oni esploras, kiel realigeblus iaspeca „frapdinamiko“ je la orgeno kaj kiel la interaktiva agmaniero de mekanika traktilaro estas imitebla mekatronike je elektraj traktilaroj. Kie mekanikaj traktilaroj ne estas konstrueblaj, optikaj fibroj forŝovas la elektrikajn traktilarojn .

En malgrandajn orgenojn (ĝis ĉirkaŭ 15 registroj) oni pli kaj pli enmetas la ŝanĝoŝablono , kiu ebligas ludi la registrojn de unu suborgeno laŭplace aŭ sur la supra aŭ la malsupra klavaro.

Diĝitorgenoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektronika orgeno.

Plua varianto, kiu kun la progreso de la cifereca teĥniko pli kaj pli konkeris sian lokon, estas la diĝitorgeno (aŭ diĝita konzert- kaj sakralorgeno). Ĝi troveblas precipe kiel ekzercinstrumento en privataj domoj samkiel en malgrandaj preĝejoj kaj kapeloj. La intertempe konvinka sona kaj reprodukta kvalitoj faras diĝitan sakralorgenojn pli kaj pli grava alternativo por pli grandaj preĝejoj kaj koncertejoj. Tamen diĝita orgeno ne povas atingi la gradon de interagado kaj „natureca“ nesimetrio, kiun fajfilorgeno proponas al la ludanto. Precipe proksime al instrumento diĝita orgeno perdas je spaca profundeco kaj plastieco, kio faras tiujn instrumentojn al la orgenistoj ofte ne favoraj. Ĉe sonregistraĵoj aktualaj diĝitorgenoj preskaŭ ne estas distingeblaj de klasikaj fajfilorgenoj.

En 2006 oni uzis en la Berlina katedralo diĝitorgenon kiel diserva kaj koncerta instrumento dum kvarmonataj renovadlaboroj ĉe la „aŭtenta“ orgeno.[4] Eĉ famaj orgenistoj kiel ekz. Matthias Eisenberg intertempe ludas koncertojn sur digitalorgenoj.[5]

Provoj, kombini „aŭtentajn“ orgenojn kun digitalajn („kombinorgeno“), ĝis nun pro facile kompreneblaj problemoj (agordo, intermiksebleco) ne venkis. Precipe en Usono oni tamen ofte realigas multkostajn basajn kaj lamenajn registrojn diĝite.

Historiaj orgenoj redakti

 
Valeria-orgeno en Sion (Svisio) el malnovgotika epoko, ĉirkaŭ 1435

Ekzistas nur malmultaj malnovaj orgenoj, kiuj estas laŭ ilia substanco esence konservitaj. En la pasinteco oni ĉiam denove alikonstruis, renovigis kaj laŭmode (dispozicio, intonacio, agordo, tekniko) adaptigis orgenojn. Kelkfoje nur spuroj de la originala tekniko estas malkovreblaj, kaj ofte entute nur partoj de la fajfilaro estas konservitaj – eble en modifita formo. Plej malofte oni lasis verkojn en sia historia malsamŝtupa agordo. Tiel ekz. ofte okazas, ke malantaŭ baroka orgenfasado sin kaŝas teknikaĵoj el la 20-a jarcento.

Je la rekonstruo de historiaj orgenoj oni parolas aŭ pri restaŭrado (se la disponebla materialo ekkonigas la alstrebatan staton) aŭ pri rekonstruado (se oni devas novkonstrui grandajn partojn de verko laŭ la imagita celo). Regule je tio ekestas konfliktoj kun la principo de la monumentrotektado, ke la konservado de ekzista, „evoluinta“ stato estas preferenda al la reakirado de perdinta.

Al la plej malnovaj orgenoj ankoraŭ ludeblaj orgenoj tutmonde oni kalkulas la Valeria-orgenon en Sion (Svisio) el malfrugotika epoko (ĉ. 1435) samkiel la orgenojn en Rysum, Ostönnen[6] kaj S-taj Dionysius kaj Valentinus en Kiedrich; krome la epistolorgeno (maldekstra instrumento de la orgenparo) de la baziliko San Petronio en Bolonjo. Ili tamen enhavas pokaze nur partoj el la plej malnova epoko de siaj konstruhistorioj.

Eĉ certaj orgenoj el la unua duono de la 20-a jarcento jam povas esti rigardataj kiel historiaj kaj konservindaj. En individuaj kazoj oni diskutas, ĉu orgenoj de la novbaroko estu konservindaj.

Agordoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Agordoj (muziko).

Supozendas, ke la unuaj orgenoj utiligis la pitagoran agordon. Nur pro la kreska muzika kaj teknika evoluoj de la orgeno povis venki modifita pura agordo. Je tio oni enkondukis, por eviti la sintonikan komon, iomete plimalaltigitaj kvintojn, de kiuj kvar sinsekve tavoligitaj unu sur la alia formis puran grandan tercion. La meztona agordo ekestis dum la 16-a jarcento kaj estis utiligata ĝis la 18-a jarcento kiel orgena agordo.

Dum la 17-a jarcento oni sentis la limigon sur centraj tonaloj pli kaj pli ĝena. ekestis la t.n. bontemperataj agordoj. Ekzemploj por tio estas la agordoj de Andreas Werckmeister, precipela t.n. Werckmeister-3-temperado aŭ la agordoj de la orgenkonstruisto Gottfried Silbermann. Tamen multaj orgenoj ĝisvaste en la 18-a jarcento estis meztone agorditaj. Nur en la 19-a jarcento finfine venkis la egalŝtupa agordo kiel normo.

Nuntempe denove ekestas diskutoj pri tio, kiel orgenoj devus estis agordataj. Multaj historiaj komponaĵoj postulas diferencajn sonecojn de diferencaj tonaloj kaj akordoj, kiuj ne estas reprodukteblaj sur egalŝtupe agorditaj orgenoj; tio ĉi precipe gravas je la historiema koncertado. Orgenojn do nuntempe oni agordas – kompromise – laŭ modera temperado.

La alteco de la agordotono diferencis multe dum diferencaj epokoj kaj en diversaj regionoj Eŭropaj. Ekestis tendenco de normigo dum la 17-a jarcento. En la unua duono de la 18-a jarcento oni konstruis kaj agordis orgenojn aŭ laŭ la ĉambrotono (ĉ. duontonon pli mlalta ol hodiaŭ), laŭ la ĥortono (ĝis malgrandan tercion pli alta ol hodiaŭ) aŭ laŭ la inter tiuj situa klarion-tono. Ekde 1858 validis kiel normo a1 = 435 Hz. En 1935 oni fiksigis la hodiaŭan altecon de la agordotono je a1 = 440 Hz (je 18 °C).

La alteco de la agordotono je la orgeno ankaŭ dependas de la aertemperaturo. La misagordo sumiĝas ja nur je malmultaj cendoj po celsiusa grado, tamen povas eble sumiĝi eĉ je kvarontono. Eĉ la varmoproduktado de la blovilmotoro, sunradidado aŭ tuŝado (ekz. dum la agordado) povas kaŭzi misagordojn. Ankaŭ aerpremo kaj atmosfera humideco rolas en tio.

Orgenmuziko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Orgenmuziko.

Historia superrigardo redakti

 
Kodekso de Robertsbridge

Liel plej malnova, skribe postlasita orgenmuziko oni taksas la muzikon el la kodekso de Robertsbridge (apendico ĉirkaŭ 1350). Kelkaj malmultaj fontoj devenas el la gotika epoko, ekz. la kodekso de Faenza (ĉ. 1420), la orgenpecoj el la predikokolekto el Winsen (1431), la orgentabulaturo de Oldenburg de magistro Ludolf Lying (1445) kaj la tabulaturo de Adam Ileborgh el Stendal (1448). El la epoko de fundamenta ŝanĝo de la muziko ekde la mezepoko al la renesanco devenas la por tiamaj cirkonstancoj tre ampleksa Bŭheimer Orgelbuch (orgenlibro de Bŭheim, 1460/1470). En la 16-a jarcento aperis jam multnombraj, entabulaturigitaj orgenpecoj. La orgenmuziko travivis sian unuan florepokon. Konataj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. Arnolt Schlick (~1460~1521), Leonhard Kleber (~1495–1537), Hans Kotter (~1485–1541), Antonio de Cabezón (1510–1566) kaj Jacob Paix (1556–1623?). Pro la Tridekjara Milito en ne plu rekonstruebla kvanto perdiĝis fontoj kaj orgenoj el mezepoko kaj renesanco.

Dum la barokepoko la orgenmuziko trapasis sian duan kulminon. La tiutempe plene perfektigitaj, laŭregione tre diferencaj orgentipoj sekvigis respektive multspecan kaj same varian orgenmuzikon. Orgenmuziko el la barokepoko estas ankoraŭ nuntempe fiksa ero de multaj orgenkoncertoj, kion kaŭzas, ke el tiu tempo multaj fontoj, sed ankaŭ kelkaj orgenoj, transdaŭris ĝis hodiaŭ. La plej famaj reprezentantoj el ĉi tiu epoko estas Heinrich Scheidemann (1596-1663), Franz Tunder (1614-1667), Johann Adam Reincken (1623-1722), Dietrich Bŭtehude (1637–1707), Vincent Lübeck (1654-1740), Georg Böhm (1661-1733) kaj Nicolaus Bruhns (1665-1697) en la nordgermana regiono, Samuel Scheidt (1587-1654), Johann Pachelbel (1653–1706), Johann Kuhnau (1660-1722), Friedrich Wilhelm Zachow (1663−1712), Johann Gottfried Walther (1684–1748) kaj laste, sed ne balaste Johann Sebastian Bach (1685–1750) en la mezgermana regiono, Johann Jakob Froberger (1616-1667), Johann Caspar Ferdinand Fischer (~1665–1746) kaj Gottlieb Muffat (1690–1770) en la sudgermana regiono, Jan Pieterszoon Sweelinck (1562-1621) en Nederlando, François Couperin (1668–1733) en Francio kaj Juan Bautista José Cabanilles (1644–1712) en Hispanio.

 
  Jacob Paix (1556–1623?) (eld.):Ein gůter newer Teutscher Tantz

Kiam finiĝis la barokepoko meze de la 18-a jarcento, la intereso pri orgenoj ege malpliiĝis. post longa paŭzo dum la klasikisma epoko la orgenmuziko travivis sian trian kulminon en la epoko de la romantikismo, en kiu krom la revekiĝinta intereso pri malnovaj formoj ligataj kun la nova tonlingvo ankaŭ evoluis la simfonia orgenmuziko. Plej famaj reprezentantoj ĉiepokaj estas i.a. Felix Mendelssohn Bartholdy (1809–1847), Johannes Brahms (1833–1897) kaj Max Reger (1873–1916) en Germanio, César Franck (1822–1890), Jacques-Nicolas Lemmens (1823-1881), Alexandre Guilmant (1837-1911) kaj Charles-Marie Widor (1844–1937) en Francio.

En la unua duono de la 20-a jarcento ekestis aparta novbaroka skolo (Siegfried Reda, Johann Nepomuk David), aliflanke komponistoj kiel Sigfrid Karg-Elert, Louis Vierne, Maurice Duruflé, Jean Langlais pluevoluigis la simfonian muzikon por orgeno. Ankaŭ komponistoj de la dekdutonisma (Arnold Schönberg) kaj poste la seria muziko (Olivier Messiaen) verkis por orgeno. La plifortikita orgenkonstruado ekster sakraldomoj (kinorgeno, koncerteja orgeno) konsekvencis, ke oni ankaŭ ludis pli da profanan muzikon sur la orgeno. Kiam aperis elektromekanikaj orgenoj kaj poste elektronikaj orgenoj, grandparto de tiu nova profana muziko estis transigita al tiuj ĉi instrumentoj. Ekde la dua duono de la 20-a jarcento oni uzas ankaŭ eksperimentemajn erojn kaj novajn komponajn manierojn (tonfaskoj ĉe György Ligeti, grafika notacio ĉe Mauricio Kagel). Krome influas tamen ankaŭ elementoj de pli malnovaj (gregoria ĉanto, mezepoko, renesanco, baroko) kaj fremdĝenraj (blueso, ĵazo, roko) muzikspecoj la orgenmuzikon. Ankaŭ pruntaĵoj el la filmmuziko estas observeblaj, kvankam tio ne celas revivigi la malnovan kinorgenan tradicion.

Orgenregionoj kaj funkcioj de orgenmuziko redakti

Dua diferenciga kriterio krom la historia rilato estas tiu de la orgenregiono, ĉar orgenmuziko, ofte ligita kun sia naskiĝloko, estis inspirata de konkretaj instrumentoj aŭ instrumentotipoj.

Tria diferenciga kriterio estas la diferenco inter „sakrala“ kaj „profana“ orgenmuziko. Kiel sakrala orgenmuziko validas, kio estas ludata dum religiaj ceremonioj aŭ baziĝas sur religia kanto. Al tio apartenas ekz. ĝis nur malmultaj esceptoj tiu orgenmuziko, kiun oni ludas kadre de kristana diservo. Profana orgenmuziko estas religie sendependa muziko, ekz. la antikva orgenmuziko sur la akvorgeno, la aranĝaĵoj de dancoj kaj profanaj dum la renesancepoko, kutime ludataj sur hejmorgenoj, pozitivoj kaj rigaloj, aŭ ankaŭ la akompanado de silentfilmoj per la kinorgeno.

Sur la kampo de sakrala orgenmuziko kutimas diferencigo inter „ĥoralligita“, do baziĝanta sur sakrala kanto, kaj „libera“ literaturo .

Solista orgenludado kaj improvizado redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Listo de orgenkomponistoj kaj Liturgia orgenludado.
 
Orgenisto je la ludotablo

La solokomponaĵoj estas la plej arta inklino de orgenisto. Ekde la barokepoko iliaj plej gravaj formoj estas: preludo, tokato, fantazio, voluntario, tiento, ĉakono, pasakaljo, riĉerkaro, fugo, variacioj, suito, sonato, triosonato kaj orgensimfonio; je kio ankaŭ ofte troviĝas kombinaĵoj de fugo kun antaŭa plua peco (ekz. preludo, tokato aŭ fantazio). Ĉi tiujn orgenaĵojn oni nomas „libera“ orgenmuziko, ĉar ili baziĝas sur temoj, kiujn la komponisto libere verkas. Krome ekzistas ĥoralligitaj komponaĵoj pri liturgiaj temoj: gregoriaj ĉantoj respektive protestantaj kaj katolikaj ekleziaj kantoj, kiuj parte ankaŭ estas komponitaj laŭ la antaŭe priskribitaj formoj. Ofta formo de la orgenaranĝo de plejofte protestanta eklezia kanto estas la ĥoralpreludo.

La improvizado estas intime ligita kun la orgeno. Tio rilatas kun tio, ke muzikisto sole, do sen kunagado de aliaj instrumentoj, povas ludi plurvoĉan improvizaĵon. Aliflanke improvizado estas bona ebleco por muzikisto konatiĝi kun nekonata orgeno, sen esti limigita per sonidealoj, kiujn ja entenas komponitaj orgenaĵoj.

La improvizado estas gravega por la sakrala muziko kaj pro tio fiksa ero de la eklezimuzikista instruo; Ĝi estas ankaŭ en ĥoralpreludoj kaj intonacioj fiksa ero de la liturgia orgenludado kaj ekestis el la prefere funkcionalaj postuloj al la muziko en la diservo.

En la profana orgenmuziko improvizado estas de ĉiam estas akompananto de la orgenmuzikado. Ekzemplo portio estas la muzika fonkolorigo de silentfilmoj sur la kinorgeno. Je tio preskaŭ ĉiam estas improvizata, kion la muzikisto devas efektivigi paralele kun la sinrula filmo. Tio normale nur eblas, kiam la muzikisto jam konas la filmon.

Ĉambromuziko kaj orkestro redakti

La orgeno en la jen priskribita formo ne grave rolas en la ĉambra muziko. Malgrandaj orgenoj estas disvastigitaj ekde la baroko precipe kiel baso-kontinua-instrumento. Orkestromuziko kun orgeno estis flegata unue en la baroko, aparte en la orgenkonĉertoj de Georg Friedrich Händel, pli malofte en la klasika epoko, kaj sporade dum la romantiko – en la lasta kazo por doni al la orkestroj, dumfine de la 19-a jarcento pli kaj pli gigantiĝintaj, pli da sonkolora varieco kaj pliigi la tonamplekson ĝis en la subkontraoktavon (32′-registro de la orgeno). Bona ekzemplo: la 8-a simfonio de Gustav Mahler, 1-a parto ("Veni creator spiritus").

Ludpraktiko redakti

Ludotekniko redakti

 
La komenco de orgenkomponaĵo el la „Fundamentbuch“ (fundamenta libro) de Hans Buchner, tabulaturo kaj transskribaĵo kun originala fingrado

Por la tekniko de la klavarludado la prempunkto de la klavoj estas decida. Je mekanikaj orgenoj ĝi troviĝas pli komenca al la klavovojo (kiel ĉe la klaviceno), ĉar oni unue devas superi la premon pezantan sur la valvo. Ĉikaze oni povas influi la ek- kaj elsonadon de la fajfilo. Jen klara diferenco al piano, je kiu la kordo estas frapata nur fine de la klavovojo kaj la svingo de la klavo destinas la kvaliton de la dum tio ekestanta sono. Tial oni preferas ĉe orgeno la el-fingran ludadon, se la bezonata fortostreĉo permesas tion, malsame kiel ĉe la pianludado, je kiu oni levas la manon por ĉerpi svingon por la fingrofrapo.

Je pneumatikaj aŭ elektronaj traktilaroj tamen la prempunkto ne estas sentebla, ĉar la kontraŭpezon de la klavo kaŭzas ne la valvo, sed propraj risortoj. La fortostreĉo estas malalta, tiel ke plenmane ludenda muziko estas pli facile realigebla. Tamen oni ne povas influi la fariĝon de la valva malfermado. Pneŭmatikaj traktilaroj krome malfaciligas pro sia malrapida reago la artikuladon kaj postulas alkutimiĝon de la ludanto. Sur orgeno oni kutime pli klare frazigas kaj artikulas ol sur klavarinstrumentoj kun kordoj, ĉar la tono ne perdiĝas.

Pedalaron oni povas ludi kaj per la pintoj kaj per la kalkanoj (kalkanumoj) de ambaŭ piedoj. Pro tio oni povus ludi ĝis kvarvoĉa, kio tamen praktike nur maloftegas. Grava metodo estas la antaŭen- aŭ malantaŭen metado de piedo, ankaŭ la glitado de klavo al klavo estas kutima. La piedumadon oni povas noti kiel la fingradon per apartaj signoj en la notojn, sed ne ĉiuj orgenistoj sammaniere uzas ilin. Ĝis en la 19-a jarcento multaj orenistoj preferis la perpintan ludadon, ofte ja pro la konstruformo de la pedaloj, kiu ebligis sencoplene uzi la kalkanumon nur ĉe kombinaĵoj inter malsupraj kaj supraj klavoj . La Germani-tekniko (laŭ Fernando Germani) samrangigas pinton kaj kalkanumon, kio unuan fojon ebligis striktan ligadon ankaŭ sur la pedalaro.

Dum la ludado de antikva muziko oni nuntempe ree atentas historiajn fingradojn kaj piedumadojn samkiel senteman artikuladon. Ankaŭ la realigo de la ornamentado gravegas pri tio.

Pedagogio redakti

Kontraŭe al la ludado de multaj aliaj instrumentoj la orgenludadon kutime oni ne povas lerni ĉe muziklernejo. Krom la konservatoriojmuzikaj altlernejoj unuavice instruas ĉefoficaj eklezimuzikistoj. Ĉar ankaŭ bezonatas provluda instrumento, kaj se tiu ĉi ne disponeblas ekz. en muzika altlernejo, necesas strikta kunlaboro kun loka eklezikomunumo. Kompense tiu ĉi ofte postulas kunagadon je la muzika formado de la diservo. Ekde la apero de digitalaj sakralorgenoj tamen nun disponeblas pli provludaj instrumentoj, kio ĉirilate malpliigas la dependecon de eklezia komunumo. Ofte ontaj orgenistoj jam sufiĉe kontentige ludas pianon, je kio tamen oni ne subtaksu la gravajn diferencojn en la ludotekniko. Studado ĉe piano ne povas anstataŭi la orgenon, ne nur pro la manka pedalaro. Multaj pedagogoj postulas la pianludon kiel kondiĉo por la orgenludo, tamen laŭ ludodeknika konsidero la regado de la pianludado ne necesas por la ellernado de la orgenludo.

Sistemaj instrulibroj ekzistas nur ekde la mezo de la 19-a jarcento. Al la plej konataj verkoj apartenas la instrulibroj de Karl Straube, Ernst Kaller, Marcel DupréRolf Schweizer, kiuj tamen preskaŭ nur temas pri la literaturludado. Sur la kampo de la improvizado estas nur malmulte da renoma literaturo, tiel ke improvizadon oni lernas plejparte transfake aŭ en la flankaj fakoj kiel kompozicio kaj muzikteorio.

Akirado kaj vartado redakti

La akirado de orgeno estas granda projekto komparebla pli malpli kun domkonstruado. Nur je instrumentoj ĝis la grando de ĉirkaŭ hejmorgeno la dimensioj estas pli malgrandaj. La fazo de planado, do antaŭ ol oni ekproduktos la orgenon, nur malofte finiĝas antaŭ unu jaro. Dum ĉi tiu fazo la komisianto (ekz. eklezia komunumo, tenanto de koncertejo, altlernejo), orgenisto(j) kaj orgenkonstruisto samkiel eventuale ekspertizistoj kaj oficejoj (monumentprotekta, eklezia oficejo) decidas la dispozicion kaj la aspekton de la orgeno kaj evoluigas financoplanon. Post la plandado de orgeno la konstruado de mezgranda instrumento mem daŭras ĝis unu kaj duona jaro (ĉ. 4000 laborhoroj). Ĉi tiu finiĝas per tio, ke oni komplete muntas la orgenon en la metiejo. La enkonstruado en la destinitan ejon postulas ĉirkaŭ du kromajn monatojn, aldoniĝas ĉirkaŭ kvar ĝis ses semajnoj por la sona alĝustigo (vd. ankaŭ: intonacio). Unuopa novkonstruita orgenregistro kostas nun, depende de grando, materialo kaj konstrumaniero inter 50.000 kaj 20.000 eŭrojn.

Orgenojn oni agordas plejofte ĉiujare, je kio tamen nur ĉiun duan jaron okazas kompletagordo inkluzive miksturoj. La lamenvoĉojn laŭbezone mem agordas la orgenistoj. Agordado de mezgranda orgeno (20 ĝis 30 registroj) daŭras ĉirkaŭ unu tagon kaj kostas ĝis mil eŭrojn. Proksimume ĉiujn 15 ĝis 25 jarojn oni devas komplete purigi orgenon, ĉar alikaze sedimentoj de polvo kaj malpuraĵoj influas la teknikan solidecon, kaj ekz. malgrandaj, malfermaj fajfiloj ne plu estus ludeblaj. Dum kompletpurigo oni elkonstruas kaj ĝenerale vartas la kompletan fajfilaron samkiel ĉiujn ventkestojn. Je mezgranda orgeno ĉi tiuj laboroj kostas 20.000 ĝis 30.000 eŭrojn, kaze ke ne necesas kromaj riparlaboroj.

Ekde meze de la 1990-aj jaroj la merkato por uzataj malgrandaj kaj mezgrandaj orgenoj pligraviĝas, ĉar en Eŭropo pli kaj pli preĝejoj estas malfunkciigataj aŭ alie uzataj, kaj pro tio la oferto estas sufiĉe granda. Tio ĉi precipe por finance malfortaj tenantoj estas interesa alternativo, ĉar translokigo estas klare malpli kosta ol novkonstruaĵo, malgraŭ la konsiderindaj elspezoj por la alĝustigo.

Aliflanke ankaŭ la orgenkonstruistoj interesiĝas pri unuopaj historiaj registroj uzeblaj por rekonstruadoj aŭ restaŭrigoj. Tio precipe kaŭziĝas en tio, ke la malpurigoj kaj misproporciaĵoj en la orgenmetalo estas nur elspezege reprodukteblaj.

En Germanio nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 170 orgenkonstruaj firmaoj kun 2500 dungitoj.[7] En la Orgeldatenbank Berlin (dokumentejo pri orgenoj) tiutempe estas registritaj 53.000 orgenoj en Germanio.[8] Kompare: La katolika eklezio posedas enGermanio ĉirkaŭ 24.500 preĝejojn.[9]. Kia estas la situacio en aliaj landoj, tio estas esplorenda.

Famaj orgen-konstruistoj redakti

Gravaj komponistoj, kiuj verkis por orgeno redakti

Vidu ankaŭ redakti

La klarigoj de kelkaj fakterminoj pri la orgeno troviĝas en la Orgen-glosaro.

Variantoj kaj parencaj instrumentoj

Krome

Referencoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 153-154.
  2. Azorín, samloke.
  3. Reichsannalen zum Jahr 826. in: Quellen zur karolingischen Reichsgeschichte. Hrsg. v. R. Rau. Bd 1. Darmstadt 1968, S. 144–147; Astronomus: Vita Hludowici. Kap. 40. Rottweil 1982.
  4. Bericht auf der Homepage von Roger[rompita ligilo], Zugriff am 5.11.2006
  5. Sächsische-Orgelakademie, Zugriff am 5.11.2006
  6. Restaurationsbericht Arkivigite je 2008-06-07 per la retarkivo Wayback Machine,NMZ[rompita ligilo], Zugriff am 6.11.2006
  7. FAQ Orgel, Zugriff am 5.11.2006
  8. Homepage des ORDA-Projektes[rompita ligilo], Zugriff am 5.11.2006
  9. Deutsches Liturgisches Institut, Zugriff am 5.11.2006

Literaturo redakti

Vortaroj, leksikonoj redakti

  • Hermann J. Busch, Matthias Geuting (Hrsg.): Lexikon der Orgel, Laaber-Verlag, Laaber 2007, ISBN 978-3-89007-508-2
  • Praet, Wilfried (red.). Orgena Vortaro - nederlanda, angla, germana, dana, norvega, franca, hispana, katalana, itala, Esperanto. Zwijndrecht (Belgio): CEOS 1989, 330 p. (la Esperanta parto de David G. Hill; kun multaj ilustraĵoj). ISBN 90-900274-2-4

Orgenkonstruo redakti

  • Wolfgang Adelung: Einführung in den Orgelbau. 2., überarb. u. erw. Auflage, Breitkopf & Härtel, Wiesbaden 1992, ISBN 978-3-7651-0279-0
  • Hans Klotz: Das Buch von der Orgel. 13. Auflage, Bärenreiter, Kassel 2000, ISBN 978-3-7618-0826-9
  • Michael Bosch, Klaus Döhring, Wolf Kalipp: Lexikon Orgelbau. Bärenreiter, Kassel 2007, ISBN 978-3-7618-1391-1
  • Alfred Reichling (Hrsg.): Orgel. MGG Prisma. Bärenreiter, Kassel u. a. 2001, ISBN 978-3-7618-1622-6
  • Bernhard Ader: Orgelkunde. In: Hans Musch (Hrsg.): Musik im Gottesdienst. Band 2, ConBrio, Regensburg 1994, S. 256ff. ISBN 978-3-930079-22-3
  • Winfred Ellerhorst: Handbuch der Orgelkunde. Einsiedeln 1936, Frits Knuf, Buren 1986 (3. Repr.), ISBN 90-6027-519-5
  • Bédos de Celles, Dom François. L’art du facteur d’orgues. Band/Tome I: 1766; Band/Tome II: 1770; Band/Tome III: 1778; Faksimile-Nachdruck hrsg. v. Christard Mahrenholz. Bärenreiter, Kassel, 1976/1977

Orgenmuziko redakti

  • Klaus Beckmann: Repertorium Orgelmusik: Komponisten, Werke, Editionen; 1150–1998; 41 Länder; eine Auswahl = A bio-bibliographical index of organ music. Schott, Mainz 1999, 2., neu bearb. und erw. Aufl., ISBN 3-7957-0358-1
  • Rudolf Faber, Philip Hartmann (Hrsg.): Handbuch Orgelmusik. Komponisten, Werke, Interpretation. Bärenreiter, Kassel 2002, ISBN 3-476-01877-6
  • Victor Lukas: Reclams Orgelmusikführer. Reclam, Stuttgart 2002, ISBN 3-15-008880-1
  • Arnfried Edler (u. Mitarb. von Siegfried Mauser): Geschichte der Klavier- und Orgelmusik, in 3 Bänden, Laaber-Verlag, Laaber 2007, ISBN 978-3-89007-674-4
  • Hermann J. Busch: Zur Interpretation der französischen Orgelmusik, Verlag Merseburger, Kassel 1986, ISBN 3-87537-214-X

Historio de la orgeno redakti

  • Peter Williams: The Organ in Western Culture 750–1250. Cambridge University Press, Cambridge 1993, ISBN 0-521-61707-3 (engl.)
  • Sonnaillon, Bérnard: L’ orgue. Instrument et musiciens. Office du Livre, Editions Vilo. Paris 1984, ISBN 2-7191-0211-3
  • Sumner, William Leslie: The Organ. Its Evolution, Principles of Construction and Use. St. Martin’s Press. New York 1981
  • Curt Sachs: The History of Musical Instruments. W. W. Norton & Company, Inc. Publishers. New York, 1968 (Titel der deutschen Originalausgabe: Geist und Werden der Musikinstrumente, 1929)

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Orgel » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 1512802 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)