Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.

Alikvotregistroj (aŭ alikvotvoĉoj, supratonoregistroaldonvoĉoj) estas registroj, kiuj ne eksonas sur la tono de la frapita klavo, sed sur unu el siaj alikvotaj supratonoj.

Ĝenerale

redakti

Tiuj ĉi registroj kutime nur ludeblas lige kun almenaŭ unu baza registro (ekz. 8′-registro). En malmultaj kazoj tamen ankaŭ uzeblas kombinaĵoj kiel ekz. 4′ + 22/3′ aŭ 22/3′ + 2′. Esceptokaze ankaŭ kvinto 51/3′ aŭ 22/3′ aŭ tercio 31/5′ povas esti ludataj sole. Ĉar per uzado de alikvoto ŝanĝiĝas la supratona kunmetaĵo, tiaj alikvotoj utilas por la sonkolorigo. Esceptoj estas kvintoj en principalmezuro, tirataj kune kun labiovoĉa plenregistraĵo.

Aliquotregistrojn oni prefere uzas por soloregistraĵoj.

Je la soloregistrado validas jena regulo: La markita futotona nombro estas transformita en originalan frakcion kun sama dividanto, la numeratoro signifas tiam la baza registro uzenda kun la alikvotregistro (la bazregistro por 13/5′ = 8/5′ estas do 8′). Uzeblas tamen ankaŭ bazregistroj unu aŭ du oktavojn pli malaltaj, ĉar la alikvotregistro estas ankaŭ entenata en ilia supratonserio. Ekz. oni ofte uzas la kombinaĵon 8′+ 11/3′. Tre alte situantaj alikvotoj depende de la intonacio ne bone kunmiksiĝas kun la bazregistro; tiakaze oktavregistro situanta inter ili povas peri (8′ + 4′ + 11/3).

La plej multaj alikvotregistroj estas destinitaj por 8′-bazo (supratonoj je 8′, do kvinto 22/3′, tercio 13/5′, septimo 11/7′ kaj nono 8/9′). En la ĉefverko de grandaj orgenoj kaj en la pedalverko troviĝas ankaŭ alikvotregistroj, kiuj bezonas 16′-bazon. Alikvotregistroj je la 4′-bazo escepte de la kvinto 11/3′ maloftas, ĉar la tercio 4/5′ atingas pro la hodiaŭ kutima manualamplekso ĝis g3 preskaŭ la supran limon de la homa aŭdkapablo. La alikvotregistroj mem estas intonaciitaj plejparte baztone kaj nur kun malforta supratona spektro, ĉar fortaj supratonoj de la alikvotregistroj kontraŭus la sonan kunfandiĝon kun la aliaj tiritaj registroj (z. B. 8′, 4′, 2′, 1′) al tuteca sono. La tutosono „disfalus“. Pro tio oni preferas larĝajn mezurojn. Por la tipaj soloregistraĵoj oni kombinas la alikvotregistrojn plejofte kun larĝe mezuritaj registroj en oktavpozicio, por ricevi optimuman sonkunfadiĝon.

Orgenvoĉo el pluraj alikvotviĉoj estas miksita voĉo.

Unuopaj alikvotregistroj

redakti

Kvinto

redakti

La kvinto estas registro, kiu eksonigas la 3-an supratonon. Ĝi do havas trionfutan mezuron.

Oni uzas malfermajn kaj fermajn labiofajfilojn. Kvintojn je principalmezuro oni tiras ene de labiopleno, larĝe mezuritajn kvintojn (nasat, nasard) oni uzas kutime por soloregistraĵoj. Kvintoj konsistaj el lamenfajfiloj (trumpeta kvinto) maloftegas. La pozicioj 11/3′ kaj 22/3′ plejparte estas malfermaj, la pli malaltaj pozicioj kutime estas fermaj. Kvinto 11/3′ ekzistas eĉ en la plej multaj etorgenoj kaj pozitivoj. En grandaj orgenoj staras ofte en la ĉefverko ankaŭ larĝe mezurita kvinto 51/3′ (france: gros nasard).

En la pedalverko la ferma kvinto 102/3′ formas kune kun prefere malferma 16′-registro akustikan 32′-registron helpe de la virtuala tono aŭ subtenas ekzistantan 32′-registron, analoge la ferma kvinto 211/3′ formas kune kun prefere malferma 32′-registro akustikan 64′-registron aŭ subtenas jam ekzistantan 64′-registron.

Kvintojn entenas la plej multaj miksitaj voĉoj (miksturo, scharff, cimbalo, seskvialtero, terciano, korneto).

La tria supratono, do 22/3′ je 8′-bazo, rezultigas iomete obtuzan kolorigon de la sono, ĝi samtempe reliefigas la baztonon, ĉar ĝi ne estas rilatigebla kun alia tono (ekz. 4′). La kombinaĵo el ferma 8′ kaj nasat 22/3′ rezultigas sonon, kiu similas al kvintadeno 8′. La 6-a supratono, do 11/3′ je 8′-bazo, tamen pliheligas la sonon kaj reliefigetas la oktavon. El ĉiuj alikvotregistro la kvinto kaŭzas la plej malfortan.

Je la kvinto ekzistas apartaĵo. Je samŝtupa agordo la samŝtupa kvinto deflankiĝas de la pura kvinto nur −2 cendojn. Pro tio kvintoj ne ĉiam estas konstruataj kiel aparta fajfilserio, sed ankaŭ ekstraktataj per ekstensado el oktavofajfilaj serioj. Tiun ĉi oni aplikas precipe en malaltaj pozicioj (211/3′, 102/3′). Precipe oni ofte realigas la kvinton 211/3′ tiamaniere. La ununura kvinto ĝis nun konata, kiu disponeblas trans la tutan pedalamplekso kaj staras en la Boardwalk-Hall en Atlantic-City (Usono), estas ekstensio el la ekzistanta 64′-registro. En la Cadet Chapel en West Point (Usono) troviĝas du kvintoj 422/3′, kiuj tamen estas ekstraktataj el ekzistantaj 32′-registroj kaj do eksonas nur ekde pedalklavo F.

Tercio

redakti

La tercio (tertia, Terz, tierce) estas plejofte malferma, larĝe mezurita labioregistro, kiu eksonigas la 5-an supratonon. Tial ĝi havas kvinonfutan mezuron.

Plejoftas la tercio 13/5′, en grandaj orgenoj ofte staras en la ĉefverko ankaŭ tercio 31/5′ (frz.: Grosse Tierce). La tercion oni kutime utiligas por soloregistradoj. Pli malaltaj pozicioj ol 31/5′ maloftegas en la pedalverko, tiam ili konsistas kutime el fermaj labiofajfiloj kaj subtenas 32′- aŭ 64′-registron aŭ formas akustikan 32′- aŭ 64′-registrojn helpe de la virtuala tono. La tercio ankaŭ estas ero de diversaj miksitaj voĉoj (korneto, seskvialtero, terciocimbalo). La sonkolorigo per tercio estas ege pli forta ol tiu per kvinto, sed malpli forta ol tiu per septimo.

La nura tercio plejparte ne sufiĉe miksiĝas kun la baza registro. Oni tial peras per aldono de kvinto kaj ofte ankaŭ de unu aŭ du oktavoj, do ekz. 8′ + 4′ + 22/3′ + 13/5′. Apartaĵo estas la registrado sen 8′-baza registro, do 4′ + 22/3′ + 2′ + 13/5′. Je tiu ĉi tiel la 8′ ekestas kiel virtuala tono. Tiu ĉi registrado taŭgas precipe por rapidaj basaj soloj, ĉar per tiu oni preteras la foje iomete inertan eksondadon de 8′ en la basregiono.

Septimo

redakti

La septimo estas plejparte malferma, larĝe mezurita labioregistro, kiu eksonigas la 7-an supratonon. Tial ĝi havas seponfutan mezuron.

Plej oftas la septimo 11/7′, grandaj orgenoj enhavas en la ĉefverkon foje septimon 22/7′. La septimon oni utiligas kutime por soloregistraĵoj. Pli malaltaj pozicioj ol 22/7′ nur malofte estas en la pedalverko, tiam ili konsistas kutime el fermaj labiofajfiloj kaj subtenas 32′- aŭ 64′-registrojn aŭ formas akustikajn 32′- aŭ 64′-registrojn helpe de la virtuala tono. La septimo ankaŭ estas ero de diversaj miksitaj voĉoj (septimkorneto, septimcimbalo, Hölzern Gelächter).

La nura septimo plejparte ne sufiĉe miksiĝas kun la baza registro. Oni tial peras per aldono de kvinto kaj unu aŭ du oktavoj, do ekz. 8′ + 4′ + 22/3′ + 11/7′, aŭ oni krome aldonas tercion. Septimo bezonas pro sia forta sonkolorigo sufiĉe fortan fundamenton kun bazregistroj kaj pli malaltaj alikvotoj, por eviti disfaladon de la tutecan sonon.

La nono estas plejparte malferma, larĝe mezurita labioregistro, kiu eksonigas la 9-an supratonon. Tial ĝi havas naŭonfutan mezuron.

Plej oftas la nono 8/9′, grandaj orgenoj enhavas en la ĉefverkon foje nonon 17/9′. La nonon oni utiligas kutime por soloregistraĵoj. Pli malaltaj pozicioj ol 17/9′ nur malofte estas en la pedalverko, tiam ili konsistas kutime el fermaj labiofajfiloj kaj subtenas 32′- aŭ 64′-registrojn aŭ formas akustikajn 32′- aŭ 64′-registrojn helpe de la virtuala tono. La nono ankaŭ estas ero de diversaj miksitaj voĉoj (noncimbalo, Hölzern Gelächter).

La nura nono plejparte ne sufiĉe miksiĝas kun la baza registro. Oni tial peras per aldono de kvinto kaj unu aŭ du oktavoj, do ekz 8′ + 4′ + 11/3′ + 8/9′, aŭ oni krome aldonas tercion kaj septimon. Je registradoj kun nono la risko de la disfalo de la tuteca sono grandegas, pro tio la spaco inter nono kaj la sekvonta pli malalta registro en la tutsono ne estu tro granda. La sonkolorigo per nono estas pli malforta ol tiuj per tercio aŭ septimo. Tio kaŭzas i.a. en tio, ke la nono ne nur estas harmonia supratono sur la baza registro (9-a supratono ekz. 8/9′ je 8′), sed ankaŭ al kvinto (3-a supratono, ekz. 8/9′ zu 8/3′ = 22/3′).

Pli altaj supratonoj

redakti

Sur 16′-bazo kaj sur 8′-bazo foje ekzistas pli altaj alikvotoj kiel apartaj registroj, ekzemple la undecimo en dekunuonfuta mezuro (je 8′: 8/11′; je 16′: 15/11′), la tredecimo en dektrifuta mezuro (je 8′: 8/13′; je 16′: 13/13′) kaj la kvintdecimoperfekta granda septimo en dekkvinonfuta mezuro (je 8′: 8/15′; je 16′: 11/15′). Je la 15-a supratono ekestas simila efekto kiel je la nono, ĉar la perfekta granda septimo ne nur estas harmonia supratono sur la bazregistro (15-a supratono, ekz. 8/15′ zu 8′), sed ankaŭ je la tercio (3-a supratono, ekz. 8/15′ zu 8/5′ = 13/5′). Tiun ĉi efekton utiligas la malofta registro tercioseptimo 2-obla 13/5′ + 8/15′. La malgranda sekundo en 17-ona futmezuro ekzistas nur en miksitaj voĉoj. Ankaŭ la malgranda tercioperfekta minortercio en 19-ona futmezuro ekzistas kiel unuopa registro kiel 16/19′ je 16′-bazo. Foje en miksitaj voĉoj aperas ankoraŭ eĉ pli altaj alikvotoj.

Ankaŭ la ceteraj ĉi tie menciitaj alikvotoj enestas plejparte miksitajn voĉojn (Hölzern Gelächter, Stabspiel, Unruh, supratonoj).

Pli altaj alikvotoj produktas iom strangajn sonkolorigojn, kiuj en alta pozicio povas transiri en murmuradon. Krome pli altaj alikvotoj pri 8′ staras antaŭ la problemo, ke ili transpaŝus en la plej alta pozicion la aŭdeblecolimon. Por ĉi tiu problemo ekzistas tri solveblecoj. Oni simple forfaligas ĉi tiujn alikvotojn je atingado de la fiksita tonlimo. Je atingado de la tonlimo oni anstataŭas ilin per pli malaltaj alikvotoj aŭ realigas oktavripeton. Tio lasta tamen postulus ekde la ripetopunkto 16′-bazon, kio povus esti probleme por la tutosono.

Miksitaj alikvotregistroj

redakti

Al la miksitaj alikvotregistroj apartenas la registroj korneto, seskvialtero kaj terciano samkiel pli maloftaj registroj kiel Hölzern Gelächter, GlockentonFaberton. La miksturoj ne apartenas al la alikvotregistroj, eĉ se ili entenus tercion aŭ eĉ septimon.

Vd. ankaŭ: miksitaj voĉoj

Neharmoniaj alikvotregistroj

redakti

Minortercio

redakti

De la minortercio ekzistas du variaĵoj. Povas temi pri la harmonia (perfekta) malgranda tercio, kiu eksonigas la 19-an supratonon (vd. „Pli altaj supratonoj“). La neharmonia minortercio ne estas harmonia supratono al la bazaj voĉoj (oktavoj). La frekvencproporcio de ĉi tiu minortercio al la kvinto estas 5:6. Ĉi tiu minortercio estas markita ekz. per 12/3′ aŭ 31/3′. La neharmonia minortercio plejparte estas ero de miksitaj voĉoj.

Kvartseksta cimbalo

redakti

Jen temas pri speciala konstrumaniero de la cimbalo. Tiu ĉi konstrumaniero – ankaŭ nomata „modelo Cappel“ funkcias jene: sur ĉiu C kaj ĉiu F okazas la ripetadoj. Sur ĉiu F eksonas la tonoj f4, a4 kaj c5, kio egalas maĵorakordon en baza pozicio. Ĉar la tri ĥoroj estas pure intonaciitaj, ili estas harmoniaj supratonoj pri la bazaj voĉoj, same ankaŭ kiel je la terciocimbalo. La bazpozicia maĵorakordo eksonas sur ĉiu el la tonoj F ĝis H. Sur ĉiu C denove eksonas la tir tonoj f4, a4 kaj c5, kiu egalas maĵoran akordon en kvartseksta pozicio, je kio la tonoj f4 kaj a4 ne estas harmoniaj supratonoj pri la bazvoĉoj. La maĵorakordo en kvartseksta pozicio eksonas sur ĉiu el la tonoj C ĝis E.

Cymbelki

redakti

Tiun ĉi registron oni trovas foje en orienteŭropaj orgenoj. Ĝi enhavas 6 ĝis 12 ĥorojn, kiuj eksonas ripetantaj en la kvina kaj sesa oktavo, je kio la unuopaj ĥoroj plejparte formas neniujn harmoniajn supratonojn super la bazvoĉoj. La sonimpreso estas pli murmura brueto ol tono.

Historiaĵoj

redakti

Ne konatas, sed neverŝajnus, ĉu la orgenoj de la antikvo, kiuj parte disponis pri registroj, ankaŭ entenis alikvotregistrojn. Eble kvinto penseblus. Kun la reenkonduko de orgenregistroj (voĉseparado) en la finiĝanta mezepoko unue aperas kvintoj, kiuj tamen strikte dirite ankoraŭ ne estis alikvotregistroj, sed estis tirataj kadre de la „labiopleno“. En la orgenoj de la renesanco aperis la unuaj veraj alikvotoj, larĝe mezuritaj kvintoj kaj nun ankaŭ la tercio. Dum longa tempo per la tercio oni atingis la limon. Dum la 18-a jarcento ekestis unuaj eksperimentoj per la septimo, sed tiu ĉi venkis nur en la 20-a jarcento. La nono nur ekuzatis en la 20-a jarcento. En modernaj grandorgenoj foje ankaŭ estas dispoziciitaj pli altaj alikvotoj.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti
Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Aliquotenregister » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 1562851 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)