Antikva epoko

(Alidirektita el Antikvo)

La nocioj antikvoantikva epoko (aŭ malnovepoko) markas historian periodon de estiĝo kaj evoluo de la unuaj civilizoj en Mezoriento kaj en la regiono de Mediteraneo, tempe limigita per fino de la praepoko (la 4-a jarmilo a. K.) kaj per komenco de la mezepoko (ekde la 6-a/7-a jarcento). Ĉi tiu vasta nocio de antikvo interalie ankaŭ entenas la grek-romian antikvon.

Pendĝardenoj de Semiramiso, malantaŭe elstaras Babilona turo.
Babilona turo, bildo de Pietera Bruegela pli aĝa

La komencon de antikvo eblas limigi per tempo de disvastiĝo de skribsistemo sur teritorio de orientaj imperioj de Proksima Oriento - en Mezopotamio (Sumer, Akado, Babilono, Mitano, Asirio) en regiono de Irana Altebenaĵo (Elam, Medujo, Persa imperio), en Sirio (Ugarito), sur teritorio de Malgranda Azio (hititoj, Frigio, Lidio) kaj en antikva Egiptio.

La fino de antikvo falas en tempon de disfalo de romia, respektive sasanida imperio kaŭzita pro migrado de nacioj kaj islama ekspansiemo (pereo de Okcident-Romia Imperio (476), morto de imperiestro Justiniano la 1-a (565), morto de profeto Mohamedo en la jaro 632). Nuntempaj precipe germanaj historiistoj markas la etapon de ŝanĝo de la antikvo en mezepokon (ekde fino de la 3-a jarcento ĝis komenco de la 7-a jarcento) kiel memstara periodo de la t.n. Malfrua antikvo. Iam oni ankaŭ parolas pri Malhela mezepoko.

Kuproepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Kuproepoko.

La antikva civilizoj plene evoluis en periodo de eneolitiko ekde la 4-a miljaro antaŭ Kristo, kiu signis sin per evoluinta agrikulturo (kampa mastrumado, bredado de brutaro), per socia dividado de laboro, bazaj teknikoj de prilaborado de kupro, per komenco de komercado, magazenigado de nutraĵoj kaj krudmaterialoj kaj per estiĝo de la unuaj daŭraj sidejoj. La evoluo de kulturo estis kunigita kun la ampleksigado de la kono de skribsistemo, kiu anstataŭis ĝis nun uzatajn piktogramojn kaj ideogramojn troviĝantaj jam ekde la tempoj de paleolitiko (kavernaj surmuraj pentraĵoj). Per uzado de la grafikaj simboloj por konservi informojn en regiono de Meza oriento disvastiĝis jam ekde la duono de la 4-a miljaro antaŭ Kristo. Iliaj aspekto kaj estiĝo estis sendube forte influitaj per kojna skribo en Mezopotamio kaj per hieroglifoj en Egiptio. Tiuj ĉi grafikaj markoj pere de fenicianoj pli poste evoluis en nian hodiaŭan alfabeton. La invento de skribo ebligis al naskiĝantaj ŝtatoj enkonduki administrantan kaj religian aparatojn, kio estas konsiderata kiel la evoluo de civilizo.

Mezopotamio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Mezopotamio.
 
Antikva Oriento

La unua progresinta civilizo evoluis de duono de la 4-a jarmilo en suda Mezopotamio en sumeraj urbaj ŝtatoj, el kiuj la plej signifaj estis Uruk, Ur, Eridu, Larsa, Lagaŝ kaj Kiŝ. Precipe Uruk markis sin rilate al aliaj ĉirkaŭaj urboj per granda potenco. La ekspansiemo de tiuj ĉi sidejoj estis kaŭzita per inĝenia kaj komplika sistemoj de konstruado de akvumigado, kiu estis organizita kaj gvidata enkadre de templa ekonomio. Pere de argilaj rompitaĵoj, sigeloj kaj diversaj aliaj artefaktoj de tiu ĉi tempo estas pruvita komerca kunigo kun Arabio kaj Barato. La grava impulso de la ekonomia ekspansio de la sumeraj urbaj ŝtatoj estis ankaŭ invento de rado kaj potista rado. Samtepe okazanta kresko de la komerco kaj la evoluo de agrikulturo kontribuis al rapidigo de la evoluo de skribsistemo, kiu unue servis sole al registrado de la krudmaterialoj kaj la agrikulturaj produktoj. La funkcio de skribsistemo iom post iom ŝanĝiĝis: el la ilo de gvidado de kontoj fariĝis rimedo de persona aŭ kolektiva montro, kio estas dokumentita per la plej malnovaj literaturaj verkoj, kiuj estas ekzemple Eposo pri Gilgameŝ, traktanta pri mita reĝo de urbo Uruku el 26-a jarcento antaŭ Kristo.

La politika gvidado de la urbaj ŝtatoj apartenis al pastroj, kiuj en siaj manoj tenis la plenan potencon. Arkitektura montro de la sumera politeisma religio estis preskaŭ kvindek metroj altaj gradecaj piramidoj - ziguratoj - kiuj krom tio, ke ili servis kiel palacoj, plenumis evidente ankaŭ reprezentan taskon en rilato al la subuloj. La unuopaj urboj ja gvidis kontraŭ siaj najbaroj fakte seninterrompaj militoj je la akvo, la komercaj padoj kaj tributo, tamen tiuj ĉi militoj atingis nur lokan karakteron kaj ili neniam fariĝis impulso al estiĝo de pli grandaj imperioj ensumigantaj la tutan teritorion de Mezopotamio. De komence de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo la riĉaĵo de sumeroj komencis allogi nomadajn tribojn de nordo. Atestas pri tio abunda trovo de ŝemidaj nomoj en sumeraj listoj de reĝoj (la sumera ne apartenas al tiu ĉi lingva familio). En tiu ĉi periodo, kiu markis sin per neniigado de monumentalaj palacoj, okazis apartiĝo de ĝis nun unueca profana kaj religia potenco. La regantoj de tiu ĉi periodo lasis por si konstrui grandegajn palacojn kun tomboj, en kiuj ili estis sepultataj komune kun sia trupo. Fine de tiu ĉi protodinastia periodo la sumera influo disvastiĝis ĝis regionoj apud Mediteraneo.

Egiptio – arkaika periodo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Egiptio.

Diference de Sumero okazis en la Egiptio jam fine de la 4-a miljaro antaŭ Kristo politika unuiĝo de la lando. Tiun ĉi evoluon helpis geografie donita izoliteco de la lando donanta ŝirmon kontraŭ eksteraj influoj. Multnombraj malgrandaj reĝlandoj, kiuj grupiĝis en du ŝtatojn: Supra Egiptio (kun centrejo en urbo Buto) estis dum kelke da generacioj daŭranta proceso iam en duono de la 32-a jarcento a. K. unuigita sub regadon de la supraegipta reganto. En la plej malnovaj konservitaj skribfontoj el la arkaika periodo troviĝas diversaj nomoj de regantoj kiel Skorpio, Narmer kaj Aha. Ĉiuj ĉi reĝoj laŭ pli postaj fontoj markas unusolan figuron de faraono Meneso, unuiginto de Egiptio. Fine de la arkaika periodo (fino de la 28-a jarcento a. K. la potenco de la faraonoj tuŝis ĝis Sinajo. Egiptio tiam disponis rektan komerca komuniko kun urbo Bibloso, situanta jen en la malproksima Libano.

Jam la regantoj de la 1-a dinastio apogis sian potencon pri sistemo de centre direktataj administraj oficejoj kaj kulton de la propra dieco, ĉar ili proklamis sin kiel korpigon de la dio de ĉielo, Horuson. Egipta religio markis sin ankaŭ per adorado de diaj bestoj (leonoj, virbovoj kaj bovinoj). La karakteriza estis por ili ankaŭ forta kredo je postmorta vivo. En Sakaro proksime de Menofero kaj en Abido estis el brikoj konstruitaj grandegaj religiaj konstruaĵoj kaj kriptoj. La unuigita Egiptio do jam en la arkaika periodo disponis per la alte evoluiĝinta kulturo. Hieroglifa skribsistemo trovis sian validigon en la religiaj kaj administraj aferoj (imposta registro), dum difinado de jarsezonoj kaj kreskanta mezuro ankaŭ en artista kreado.

Ekspansio de la unuaj imperioj en la kuproepoko redakti

Mezopotamio redakti

En la tereno de la sumera kulturo okazis en la dua duono de la 3-a jarcento antaŭ Kristo abruptaj ŝanĝoj. Sargono de Akado, la reĝo de urbo Akado situanta norde de la sumera teritorio, kreis potencan imperion, kiam li unuigis sub sian regadon la tutan Mezopotamion. Sargono estis evidente eminenta gvidanto. Al lia potenco helpis lin ankaŭ armea reformo, danke al kiu la akada soldataro estis pli moviĝema ol la soldataroj de la ceteraj sumeraj urboj, per kio ĝi superis ilin. Sargono antaŭ sia morto regis al la imperio, kiu etendiĝis ekde Persa Golfo ĝis Mediteraneo, dum kio estas alskribata al li ankaŭ la unua aktivigo de la surmara potenco.

Egiptio – malnova imperio redakti

 
Piramido de Keopso kun Granda sfinkso en Gizo antaŭe

Per veno de la 3-a dinastio, kiu estas metata en la jaron 2707 a. K., komenciĝas periodo de malnova imperio. Egiptio tiutempe plu trankvile evoluis. Post prirego de delto de rivero Nilo la imperio ekspansis suden - ĝis Nubio. La regantaj kaj administraj strukturoj same kiel la egipta kulturo akiris sian definitivan aspekton. Tiu ĉi etapo de evoluo de la antikva Egiptio markas sin precipe per konstruado de monumentalaj kriptoj, kiu atingis sian kulminon per konstruado de piramidoj dum regado de la 3-a kaj la 4-a dinastioj.

La plej signifaj konstruintoj de tiu ĉi periodo estis faraonoj Ĝoser (kiu kiel la unua lasis konstrui por si gradigitan piramidon), Snofru, Keopso kaj Raĥef. Pri perfekteco de tiuj ĉi gigantaj arkitekturaj konstruaĵoj atestas ankaŭ artista ornamaĵaro de la interioro de piramidoj. La pentraĵo kaj skulptaĵo atingis kulminan nivelon. En la religio akiris grandan signifon la suna dio Reo. Faraono Raĝedef estis la unua reganto, kiu nomiĝis "filo de Reo" kaj dum la regado de la 5-a dinastio Reo plene ombrigis la ĝisnunan kulton de dio Horuso.

Bronzepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bronzepoko.

Ekde fino de la 3-a miljaro la kupro komencis estis malrapide anstataŭigata per bronzo. Por ties produkto necesis krom la ĉie ĉeestanta kupro ankaŭ stano, kiu estis importata en Mezopotamion verŝajne el okcidenta Irano kaj el teritorio de la nuna Uzbekio.

En Egiptio la uzado de kupro kaj bronzo validiĝis relative malfrue. La kupro ĉi tie neniam akiris la gravecon tiom kiel en Mezopotamio. Kontraŭe al tio la bronzo, kiun oni verŝajne entute ne produktis en Egiptio, sed oni sole importis ĝin, rapide realiĝis kaj en arto kaj en armeaferoj. Sed tio prezentis gravan problemon por la plua evoluo de imperio, ĉar Egiptio malhavis mineralajn materialojn kaj ĝi tial devis eksplicite fidi al ties importo el eksterlando. La uzado de bronzo kaj pli poste ankaŭ de fero ĉi tie disvastiĝis malpli rapide, kies sekvo estis la relativa malprogresiĝo de Egiptio.

Egiptio – meza imperio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meza Imperio.

Fine de la 23-a jarcento a. K. okazis en Egiptio la unua intermita periodo. La ekzistanta potenco de faraonoj dumtempe pereis kaj la imperio disfalis en kelke da pli malgrandaj formacioj. Per veno de la 11-a dinastio je 200 jaroj pli poste Egiptio komencis novan periodon de ekspansio. Faraono Amenemhet la 1-a subtenis la ascendon de la kulto de dio Amono, kiu baldaŭ fariĝis la plej grava egipta diaro. La limoj de imperio estis denove transŝovitaj profunden suden en Nubion. Egiptio spertis la periodon de interna stabileco kaj riĉeco, al kio kontribuis tamen la intensaj komercaj rilatoj kun fenicianoj, tamen deakvigo de fajuma oazo. Faraono Senusret la 3-a el la 12-a dinastio fariĝis ĝis nun la plej potenca reganto de Egiptio. Sed tiun ĉi epokon de ekfloro kaj prospereco finigis invado de ŝemidaj hiksosoj en delton de Nilo en la jaro 1648 a. K.. Al Egiptio daŭris plua unu jarcento ol ĝi rearanĝis kun tiu ĉi fremda potenco.

Kulmino de la bronzepoko redakti

Mezopotamio redakti

 
Detalo de babilona pordego de Iŝtar

Akada imperio pereis jam mallongtempe post morto de sia fondinto, la reĝo Sargono. La interna nestabileco kaj la ekstera endanĝerigo gvidis al renovigo de la sendependeco de iamaj sumeraj urbaj ŝtatoj. Sed tiu ĉi stato ne daŭris longe, ĉar en Mezopotamion senĉese pli enpenetris ĉirkaŭaj triboj de elamoj kaj amoridoj, kiuj en la najbareco de Sumero kreis potencajn imperiojn. La fino de la sumera regado en Mezopotamio estis malrapida. La unuopaj sumeraj regantoj laŭ modelo de Sargono klopodis renovigi la unuecon de Mezopotamio. La plej potenca urbo unue fariĝis Larsa, sed kiu estis baldaŭ konkerita fare de ĝis tiu tempo nekonata urbo Babilono, kies reganto estis Hamurabi. Hamurabi atingis en Mezopotamio preferencan potencan postenon kaj li fondis ĉi tie la duan imperion, kiu ja ne atingis la grandecon de iama akada imperio kaj mallongtempe post la morto de Hamurabi ĝi denove disfalis, sed ĝi havis grandan influon al estonta evoluo de Mezopotamio. La escepteco de Hamurabi konsistis en tio, ke li lasis krei unu el la plej malnovajn kodeksojn en la mondo, la t.n. kodekson de Hamurabi. Eĉ spite al la sekva pereo de Babilona imperio ne trafis Babilonon mem diference de Akado disfalo. Male. Baldaŭ ĝi fariĝis la plej granda kaj la plej signifa urbo en la tuta Mezopotamio.

En regiono de la irana enlando okazis tiutempe ascendo de tribo kasitoj, kiuj entreprenis senĉese pli oftajn invadojn en Mezopotamion. Tamen mortiga bato venis el okcidento - el Malgranda Azio. Hititoj ĉi tie kreis potencan imperion kaj ĉirkaŭ la jaro 1530 antaŭ Kristo ili atakis Babilonon. Kvankam ili konkeris la urbon kaj terure ili rabis ĝin, ili baldaŭ denove retiriĝis al siaj teritorioj. Sed la malfortecon de la babilonia imperio eluzis nun la kasitoj kaj ili tiel fariĝis mastroj de Babilono.

Sirio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sirio.

En la tempo, kiam la kasitoj konkeris la regadon en Babilono, la potenco de la hitita imperio disvastiĝis suden, per kio la hititoj venis en konflikton kun imperio Mitani, etendiĝanta norde de Mezopotamio ĝis siria marbordo de Mediteraneo. En Sirio okazis granda kultura ekspansio, kies komencoj estas datitaj en la tempon post la pereo de la akada imperio. Ne estiĝis ĉi tie unueca, centraligita ŝtata formacio, sed kelke da grandaj urboj (ekzemple Ugarito, Aradoso, Bibloso kaj Tiro), kiuj per la komerco helpis sin al granda riĉeco kaj influo.

Egiptio – nova imperio redakti

La pli supre menciitaj siriaj urboj falis el pli granda parto al Egiptio, kiu post sukvesa ekspansio en Nubion turniĝis ankaŭ en Antaŭan Azion abundanta per mineralaj krudmaterialoj. Kanaano, Fenicio kaj la ceteraj siriaj urboj estis subigitaj ĉirkaŭ la jaro 1500 a. K.. La ekspluatema egipta politiko atingis sian kulminon dum regado de faraono Tutmoso la 3-a (1479 -1425 a. K.), kiu ŝovis la limojn de Egiptio ĝis rivero Eŭfrato. Dum regado de faraonoj de la 18-a dinastio tiel Egiptio atingis sian historie plej grandan amplekson kaj potencon. Amenhotepo la 4-a, konata pli kiel Aĥnatono, klopodis enkonduki religiajn kaj sociajn reformojn, sed kiuj kaŭzis grandan reziston precipe en vicoj de influemaj pastroj de dio Amono. Aĥnatono volis realigi monoteismon de suna dio Atono. Ĉefurbo de la imperio estis el Veseto transŝovita en nove konstruitan Aĥetatonon. De tie la reĝo konservis eminentajn diplomatiajn rilatojn kun la najbaraj ŝtatoj. Sed lia klopodo pri la ekigo de ununura diaro estis mallonge post lia morto vana. Egiptio rapide revenis al adorado de malnovaj dioj, en kiu la centran postenon okupis kulto de dio Amono.

Kreto kaj Grekio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Kreto kaj Antikva Grekio.
 
Leona pordego en Mikeno

Insulo Kreto fariĝis ĉirkaŭ la jaro 2000 a. K. centrejo de la progresinta kulturo nomata minoa kulturo. La arkeologiaj elfositaĵoj ebligas nur limigitan rekonstruon de tiu ĉi alte evoluinta kreta palaca kulturo. La religiaj kaj la politikaj strukturoj de tiea kulturo restas por ni ĝis nun tute kaŝitaj. Certe estas, ke grandan signifon ricevis surmara transporto kaj komerco. Eĉ estas verŝajne, ke la kretanoj gvidis sian propran kolonian ekspansion. Siatempe Kreto estis antaŭa potenco de la tuta regiono de Egea Maro, sed ĉirkaŭ la jaro 1450 a. K. tiu ĉi kulturo subite pereis, eĉ ne konservinte kia ajn atesto pri la kaŭzo de tiu ĉi aperaĵo. Ĉirkaŭ la jaro 1300 a. K. Kreto fariĝis parto de regiono de agado de la mikena kulturo.

Sed la mikena kulturo jam evoluis precipe sur la teritorio de la kontinenta antikva Grekio, kiu estis tiam dividita en multe da malgrandaj reĝlandoj, el kiuj la plej signifaj estis Mikeno, Piloso kaj Ateno. La greka kulturo atingis en tiu ĉi periodo sian ĝis nun plej grandan ekspansion, malgraŭ tio, ke mikenanoj estis evidente ankaŭ agresemaj kaj kruelaj atakantoj. Troja milito estas onidire laŭ kelkaj opinioj romantika priskribo de la mikenaj rabemaj ekspedicioj en Azion.

Malfrua bronzepoko redakti

La kreskanta ekspansio de hititoj alkondukis ilin en konflikton kun Egiptio. Post tio, kiam la hititoj konkeris la siriaj urboj, okazis en la jaro 1274 a. K. batalo apud Kadeŝo, kiu estas konsiderata kiel la ĉefa evento de la malfrua bronzepoko. La batalo mem ne havis klaran venkinton. Sed el vidpunkto de la monda historio ĝi estas pli signifa evento la sekva unua historie dokumentita packontrakto, kiu enankrigis ekvilibron de fortoj inter la egiptoj kaj la hititoj.

En Mezopotamio tiu ĉi tempo markas sin per klopodo de asirianoj pri konstruo de la propra imperio. La militiroj de asiriaj reĝoj el sia devena teritorio ĉirkaŭ urbo Assur alkondukis inter la jaroj 1300 a. K. ĝis 1200 a. K. sub ilian regadon la tutan Mezopotamion. La asirianoj klopodis akcepti la kulturon de la loka mezopotamia loĝantaro, per kio ili volis senigi sin de surgluaĵo de fremdaj regantoj kaj doni tiel validecon al siaj pretendoj por la regado. Okcidente la asiria imperio atingis riveron Eŭfrato, kio alkondukis ĝin al kontakto kun la hititoj. Simile kiel la egiptoj kapablis eĉ la asirianoj egaligi la konfliktojn per diplomata vojo. La rezulto de ilia lerta diplomatio estis estiĝo de la potenca ekvilibro inter Asirio, Egiptio kaj la hititoj. Sed tiu ĉi aranĝo havis nur mallongan daŭron, ĉar ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ Kristo sur marbordo de la orienta Mediteraneo aperis la t.n. maraj nacioj. Temis evidente pri granda kvanto de etaj triboj verŝajne de hindoeŭropa deveno, al kiuj pli antaŭe estis alskribata kulpo pro kolapso de la mikena kulturo kaj la hitita imperio. Sed laŭ pli novaj opinioj la falo de ambaŭ tiuj ĉi civilizoj estis kulpigita pli prefere per lokaj konfliktoj kaj la internaj konfliktoj.

Sed fakte estas, ke la atakoj de maraj nacioj evidente helpis disfalon de tiuj ĉi kulturoj. Kelkaj anoj de la maraj nacioj (filistoj) sukcesis ekloĝi en Sirio kaj en Palestino (nelonge post tio en tiu ĉi lando ekloĝis ankaŭ judoj). Mallonge post tio ili ekatakis ankaŭ kontraŭ Egiptio. Sed faraono Ramseso la 3-a kapablis eĉ spite al gravaj perdoj repuŝi ilin. En la sama tempo la hititoj devis alfronti al invado de frigoj, kio evidente fine plirapidigis la perfortan pereon de ilia imperio. La asiria imperio falis en la internan maltrankvilon kaj ĝi devis tial utile al la plifortiĝanta Babilono dumtempe rezigni pri pozicio de hegemonulo en Mezopotamio. Samtempe sur limoj de Mezopotamio aperis triboj de aramejoj. Sole Egiptio kapablis, malgraŭ tre malfortigita pro kunpuŝiĝo kun la maraj nacioj, konservi sian ŝtatan aranĝon kaj la potencemajn strukturojn.

Ferepoko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ferepoko.

Fine de la 2-a miljaro antaŭ Kristo komencis akiri signifon prilaborado de fero. Sed la transiro al la uzado de tiu ĉi metalo okazis malrapide, nur ĉirkaŭ la jaro 1000 antaŭ Kristo la fero tute forpuŝis la uzadon de bronzo en la tuta regiono de Meza Oriento.

Antaŭa Azio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antaŭa Azio.

Post la pereo de imperio de la hititoj kaj fare de la aramejoj kaŭzita disfalo de la kasita potenco en Babilono en la tuta antaŭazia spaco kreiĝis potenca vakuo, kiu estis denove plenigita nur de asirianoj dum Tiglatpilesar la 1-a (1114 a. K. - 1076 a. K.). Tiglatpilesar la 1-a sukcesis denove disvastigi la asirian imperion ĝis Mediteraneo. Sed la asiria potenco post lia morto rapide detruiĝis influe de daŭrigantaj aramejaj atakoj. La asirianoj estis sekve forpuŝitaj reen en la regionon ĉirkaŭ urbo Aŝŝur.

 
Asiria flugigita virbovo

La asirianoj nun devis defendis sin al la tuta vico de eksplodemaj aramejaj ŝtatoj. Nur pli ol cent jaroj post la morto de Tiglatpilesar kapablis reĝo Aŝŝurdan la 2-a (934 a. K. - 912 a. K.) renovigi la asirian ekspansion. La asirianoj denove atingis la suverenan pozicion en la norda Mezopotamio kaj fine ili subjugis la tutan teritorion de Urmia lago kaj montaro Zagros ĝis marbordo de Mediteraneo. Pli poste ili subjugis ankaŭ Babilonion, Sirion kaj Palestinon. Ili haltigis ankaŭ ekspansion de imperio Urartu norde. Sur kulmino de sia potenco, en la jaro 663 a. K., ili eĉ kontrolis Egiption ĝis Veseto.

Sed la asiria imperio montriĝis esti tro ampleksa. La internaj problemoj kaj neunueco destabiligis la imperion, kies reganta strukturo iom post disfalis. En Babilono estiĝis rilate al konkerantoj grandega malamo. La sekva babilona ribelo subtenata de medoj finiĝis en plena disfalo de la asiria imperio. La asiriaj sidejurboj Aŝŝur kaj Ninive estis fine de la 7-a jarcento antaŭ Kristo neniigitaj ĝis la fundamentoj. Post morto de la lasta asiria reĝo Aŝŝur-uballit la 2-a la imperio pereis.

En Babilono intertempe venis al potenco ĥaldejoj. Kuniginte kun la medoj ili kapablis disvastigi sian sian regadon super granda parto de iama asiria teritorio. Dum Nabukadnezar la 2-a la babilonia imperio per sia amplekso preskaŭ same identa kun iama imperio de la asiriaj reĝoj. Tiutempe urbo Babilono atingis sian plej grandan kulturan prosperecon. La grandiozaj konstruaĵoj de Nabukadnezar kiel ekzemple pendĝardenoj estis pli poste ensumigitaj inter la sep mirindaĵoj de la mondo. Jam ekde la tempoj de Hamurabi la ekzistanta kulto de dio Marduk spertis sian kulminon per 90 metroj alta zigurato - biblia babilona turo. Babilono havanta tiam ĉirkaŭ unu milionon da loĝantoj fariĝis la plej kaj la plej brila urbo de sia tempo. Sed tiun ĉi brilan prosperon oni povis estis atingita nur malutile de la subigitaj nacioj, precipe de judoj, kiuj estis post sia malvenko fortiritaj en babilonan militkaptitecon.

Sur la ruinoj de la imperio de hititoj en Malgranda Azio estiĝis proksime de urbo Gordio imperio de frigoj. La hititoj mem ankoraŭ ian tempon tenis la sendependecon, tamen ilia influo estis jam neglektebla. La frigoj devis baldaŭ batali kontraŭ el nordo penetrantaj kimeroj kaj skitoj. Fine ili falis kiel viktimo de la kreskanta potenco de lidia imperio kun centrejo en Sardo.

Egiptio redakti

La imperio sur Nilo troviĝis fine de la 2-a miljaro antaŭ Kristo en krizo kaŭzita per disfalo de ŝtata potenco, per sekvaj politikaj ĥaosoj kaj iompostiomaj konfliktoj. La potenco de la pastroj de dio Amono kreskis tiom, ke en Supra Egiptio ili eĉ fondis certan specon de teokrata ŝtato. En la 8-a jarcento antaŭ Kristo Egiptio falis sub regadon de kuŝitoj, kiuj provis haltigi la kreskantan potencon de la asirianoj. Sed tio fine kondukis al konkero de la valo de Nilo fare de la asirianoj, kiuj forpelis la kuŝitojn el la lando. Post detruiĝo de la asiria potenco estis denove revenigita regado de la enlandaj egiptaj faraonoj. Ĉar la egiptoj estis devligitaj al la asirianoj pro la forpeligo de la kuŝitoj el la lando, okazis post falo de Asirio konflikto kun Babilono, sed en kiu Egiptio estis malvenkita. La daŭranta politika kaj armea malforteco de la lando poste venis al konkero de la lando fare de persanoj fine de la 6-a jarcento antaŭ Kristo.

Mediteraneo redakti

En regionoj sur marbordo de Mediteraneo okazis tiutempe principaj ŝanĝoj. En la 10-a jarcento antaŭ Kristo la fenicia koloniigado de la norda Afriko kaj Iberio. La sendependaj feniciaj urboj pere de la komerco akiris grandan riĉaĵon kaj prospero, kio gvidis al abrupta kresko de loĝantaro, sed kiu ne kapablis vivteni sin en Fenicio kaj minacis tiel troloĝiĝo. Celigo de la koloniigo en la regionojn de la norda Afriko kaj Hispanio estis sendube motivigita ankaŭ per ekonomiaj vidpunktoj, ĉar tiuj ĉi regionoj estis riĉaj je valoraj mineralaj materialoj. La fekundeco de tiuj ĉi regionoj kaj alirebleco de diversaj komercaj produktoj, inkluzive de arĝento kaj oro, kontribuis al tio, ke la feniciaj kolonioj estis baldaŭ tiel riĉaj kiel iliaj patrinurboj. Al la plej signifaj tiam fonditaj urboj apartenas ekzemple Kartago, Utica, KadizoPalermo.

En regiono de Egea Maro okazis post la pereo de la mikena kulturo grandaj sociaj ŝanĝoj kaj turniĝoj kaŭzitaj per plua invado de triboj de nordo. Tiu ĉi tempo pro mankantaj tiutempaj fontoj nomiĝas "Malhela periodo". Sur Peloponezo okazis komenco de ekspansio de unu el ĉi tieaj urbaj ŝtatoj - Sparto. En aliaj regionoj de Grekio okazis anstataŭigo de ĝisnuna reĝlanda registaro de pli novaj establoj. Fine de tiu ĉi proceso en plimulto de poliso realiĝis demokrata establo. Sed troviĝis ankaŭ diversaj aŭtoritataj politikaj sistemoj, kiuj aŭ pli poste evoluis en demokration aŭ ili daŭris eĉ plu en formo de tiranio, en kiu staris sur pinto de la ŝtata potenco unusola aŭtoritata reganto.

La densa loĝiĝo fariĝis ankaŭ en Grekio iniciato al transmaraj ekspedicioj, kies sekvo estis greka koloniigado de Mediteraneo kaj Nigra Maro (la t.n. Granda kolonigado). La kolonigado eliris plejparte el urboj Korinto, Megara, Chalkis kaj Milétos. Inter la ĉefaj celoj de kolonigistoj apartenis Sicilio, la suda Italio (Magna Graecia), la norda marbordo de Egea Maro kaj la tuta ĉirkaŭaĵo de Nigra Maro. Sed la greka kolonigado escepte de la nordokcidenta Afriko tuŝis fakte de ĉiuj landoj prilavataj de Mediteraneo. Sur Sicilio okazis kontakto de la grekaj kolonigistoj kun jam la ekzistantaj feniciaj kolonioj. La rezulto estis daŭraj konfliktoj inter grekoj kaj punikoj, kiuj estas por la historio de insulo karakterizaj ĝis tempo de ties konkero fare de romianoj.

Ankaŭ sur Apenina duoninsulo okazis eĉ sub la proksima greka influo profundaj sociaj ŝanĝoj enkadre de ĉi tieaj triboj. Ĉirkaŭ la jaro 900 a. K. ĉi tie komencis evolui etruska kulturo. Ĝis la jaro 500 a. K. la etruskoj disvastigis sian regadon super granda parto de la duoninsulo inkluzive de regionoj apud rivero de Pado kaj ĝis Kampanio. Sed la etruskoj atingis nur kulturan unuecon, ne ŝtatan. Simile kiel la grekoj aŭ la fenicianoj ili estis disfragmentiĝintaj en unuopajn rivalantajn urboŝtatojn, sed kiuj laŭekstere prezentiĝis unuece, precipe pro kontrasto kun la grekoj kaj la diversaj italaj tribaj ligoj, kiel estis ekzemple latinoj, umbroj, sabinojvenetoj. Ĉar pri iliaj lingvoj ni posedas ekstreme malmulte da ekzemploj, kvankam la lingvoj ĝeneralaj estas ja konataj de la fakuloj, la scio pri ilia kulturo estas ĉerpata precipe el la malkovritaj tomboj.

Klasika antikvo redakti

Meza Oriento redakti

 
Persa imperio sur kulmino de sia potenco dum Dario la 1-a (490 a. K.)

La babilona registaro en Mezopotamio kaj Sirio jam baldaŭ post sia destino komencis eriĝi. La sekvantoj de Nabukadnezar ne sukcesis teni sian potencon super la konkeritaj landoj. La ŝatatemo de la reĝa familio tre falis en Babilonio mem. Novan dominantan personecon de Proksima Oriento devis fariĝi Persa imperio, kies fondinto estis Kiro la 2-a.

Kiro estis devene reganto de Persiso, la vasala ŝtato de la meduja imperio. Sed kiam li malvenkis Astiageson, la medujan reĝon kaj konkeris lian ĉefurbon, li fariĝis la reĝo de medoj kaj persanoj. Je kelke da jaroj pli poste li subjugis al si la lidian imperion de reĝo Kroiso kaj la grekajn vilaĝojn situantaj sur malgrandazia marbordo. En la jaro 539 a. K. al liaj piedoj falis Babilono mem. Kiro poste ekiris al ekspedicio kontraŭ mesagetoj ĝis meza Azio, sed dum bataloj kontraŭ ili li estis mortigita. Lia filo Kambizo la 2-a daŭrigis en invadoj kaj en la jaro 525 a. K. li konkeris Egiption. Post neatendita morto de Kambiso en la jaro 522 a. K. kaj sekvaj ĥaosoj minacis al la imperio pereo. Sed unu ano de la kortego de Kambizo, Dario la 1-a sukcesis ekpreni la regadon. En la imperio baldaŭ eksplodis pluaj gravaj ribeloj, kies prirego postulis du jarojn, antaŭ ol Dario povis fine firmigi sian regadon.

Eĉ spite al komenca nestabileco Dario kapablis dum sia regado unuigi la imperion kaj ŝovi ties limojn ĝis rivero Induso oriente kaj al duoninsulo Kirenaiko okcidente. Li ankaŭ partoprenis en en la regiono de Egea Maro. Unue kontraŭ la ribeliĝintaj malgrandaziaj grekoj kaj sekve kontraŭ Ateno, kiu subtenis ilin. Sed en la milito kontraŭ atenanoj li suferis malvenkon en batalo apud Marathon en la jaro 490 a. K.. Malvenkoj de la persanoj en batalo apud Salamino en la jaro 480 a. K. kaj batalo apud Platajo en la sekvanta jaro dum greka-persa milito signifis haltigon de la persa ekspensiemo.

Jam dum Dario la 1-a estis enpraktikigataj ampleksaj politikaj kaj sociaj reformoj. Eĉ spite al realigo de la persa juro en ĉiuj regionoj de la politika kaj el granda parto ankaŭ de la kultura vivoj de la ŝtato ne eblas paroli pri absoluta domino de la persa kulturo en la tuta teritorio de imperio. La persoj manipulis kun la tradicioj, la kulturo kaj la politika sistemo de la subjugitaj nacioj eĉ plu kun granda respekto. Ankaŭ titolon "grandreĝo" ne eblas tiel kompreni kiel markigon por reĝo de la persa imperio, sed prefere kiel reĝo de reĝoj eventuale reĝo de landoj kaj triboj. Tiu ĉi sento de kun-aparteneco estas esprimita ankaŭ sur multaj reĝaj surskribaĵoj kaj reliefoj en la reĝaj rezidejoj: en Suzo, en Persepoliso, en Pasargado kaj en Hamadano, same kiel sur tombŝtonoj en Nakŝ-e Rustam.

Malgraŭ tio la persa superregado estis de kelkaj nacioj, precipe de la egiptoj, sentata kiel subpremo. Komune kun la kreskanta malforteco de la persa regado, kiun uzis kelkaj administrantoj de provincoj - satrapoj - por ribeloj, tio kondukis al grandaj perdoj de teritorio de la imperio komence de la 4-a jarcento antaŭ Kristo. Sed Artaĥŝaŝt la 3-a (359 a. K. - 328 a. K.) ankoraŭ unufoje sukcesis firmigi la potencon de la imperio kaj denove li alligis al la persa imperio plimulton de defalintaj limregionaj teritorioj (precipe Egiption). Sed al pli profunda plifirmigo de la imperio malebligis lia murdigo. Je kelke da jaroj pli poste la persa imperio estis konkerita fare de Aleksandro la Granda.

Grekio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Antikva Grekio.

La politika kaj la kultura vivo en Antikva Grekio je interŝanĝo de la 6-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento antaŭ Kristo kondukis al prospero de epoko, kiu markis sin per filozofiaj, politikaj kaj kulturaj ideoj. El la politika vidpunkto komence de tiu ĉi epoko la grekaj poleis troviĝis en konflikto kontraŭ la persa imperio. La grekaj-persaj militoj kaŭzis inter la helenoj fortan senton de reciprokeco. La loĝantoj de grekaj vilaĝoj konsideris sin kiel ŝirmantoj de la civilizo kontraŭ la orientaj barbaroj (tiam tiu ĉi nocio ankoraŭ ne havis tiun hodiaŭan pejorativan nuancon, sed nur temis pri markigo por negrekaj nacioj, homoj parolantaj per fremda nekomprenebla lingvo aŭ "barbaj"). Malgraŭ tio la greka mondo ankaŭ plu karakterizis sin per profunda interna neunueco, kiu estis nur dumtempe superita rilate al la ekstera endanĝerigo.

La helenoj sukcese defendis sin al la persanoj (vidu pli supre) kaj ĉirkaŭ la jaro 477 a. K. ili liberigis la grekajn vilaĝojn sur la okcidenta marborde de Malgranda Azio. La sekvbanta periodo estis karakteriza per rivalado de Ateno kaj Sparto pri antaŭa pozicio en Grekio. En la jaro 431 a. K. eksplodis inter ambaŭ urboj peloponeza milito, kiu estas iam neĝuste nomata kiel antika monda milito. Tiu ĉi longa kaj pretendema konflikto finiĝis en la jaro 404 a. K. per venko de Sparto. Sed jam je kelke da jaroj pli poste la grekaj vilaĝoj kunpuŝiĝis en la t.n. korinta milito (395 a. K. - 386 a. K.), kiu estis finigita nurper reĝa paco. Tiu ĉi paco signifis konfirmon de la potenca superforto de Persio, ĉar la grekaj vilaĝoj ne kapablis per propraj fortoj trovi akcepteblan modus vivendi. Tiu ĉi kontrakto enhavis ankaŭ proklamon, ke ĉiuj grekaj urboŝtatoj devas esti sendependaj. Tiu ĉi deklaro havis nur formalan valoron por pli malgrandaj vilaĝoj, sed por Ateno, Sparto aŭ Teboj tio havis grandan signifon. Sparto estis konsiderata kiel garantulo de la persa politika domino en Grekio kaj danke al la persa subteno ĝi okupúis hegemonan pozicion. Sed realigi la ĝeneralan pacon, koiné eiréne, spartanoj ne sukcesis, kiam stariĝis kontraŭ ili Ateno kaj Teboj. Kaj ĝuste Teboj melvenkis Sparton en batalo apud Leukner, per kio la spartanoj perdis sian privilegian pozicion. Sed la hegemonio de Teboj ne havis longan daŭron, ĉar la potenco de Teboj estis tro kunigita kun unusola persono, armeestro Epameinondo, kiu prezentis la gvidantan figuron de la teba politiko. Sed post tio, kiam li en batalo apud Mantineio en la jaro 362 a. K. falis, Teboj trovis neniun simile kapablan, kiu anstataŭus lin.

Multe da helenoj vivantaj tiutempe, sentis, ke iama brilo de ilia civilizo pro daŭranta politika premo falas. Kelkaj oratoroj, kiel ekzemple Izokrato, tial apelis al unuigo de la grekaj vilaĝoj por celo de reciproka militiro kontraŭ la persoj. Realigon de tiu ĉi celo ekprenis makedona reĝo Filipo la 2-a, kiu en la jaroj 359 a. K. ĝis 338 a. K. konkeris preskaŭ la tutan Grekion kaj grandan parton norde kaj oriente de Makedonio situantaj teritorioj Ilirio kaj Trakio. En la jaro 338 a. K. li kulminis sian venkon, kiam en batalo apud Chaironei li neniige malvenkis unuiĝintan atenan kaj teban soldataron. Kiel nova greka hegemonulo li planis militiron kontraŭ la persa imperio. Sed lia intenco estis en la jaro 336 a. K. vanigita per mano de murdisto.

Sciencista kaj kultura vivo en Grekio redakti

 
Busto de filozofo Sokrato en galerio Luvro

La klasika greka periodo estas ĝenerale konsiderata kiel elirpunkto de la okcidenta kulturo kaj civilizo. La bazo de la greka literaturo estis eposoj Iliado kaj Odiseo de Homero, kiuj estis jam de la helenoj konsiderataj kiel sanktaj. Tiaman plej ŝatatan amuzon de vastaj tavoloj de la greka loĝantaro prezentis teatro. Dramaj verkoj de Esĥilo, Aristofano, Sofoklo aŭ de Eŭripido donis direkton de ĉiu pli posta eŭropa literaturo. Historiaj verkoj de Herodoto en la 5-a jarcento antaŭ Kristo signifis komencon de historiografio, kiu unuafoje detale kaj fidele rekonstruis historiajn eventojn. Tucidido, la kronikisto de la peloponeza milito, fariĝis fondinto de scienca historiografio.

Sed evidente la plej signifa rezulto de la pastra vivo de la greka civilizo montriĝas klasika filozofio. En ideoj kaj verkoj de filozofoj Sokrato, Platono kaj Aristotelo la antikva filozofio atingis sian zeniton. Sur principoj enhavitaj en ili estas ĝis hodiaŭ starigita la plena kristanisma kaj eŭropa etiko. Aliaj artistaj formoj kiel muziko, arkitekturo, skulptado kaj pentrado signifis same sian prosperon. La sukcesoj atingitaj fare de la helenoj en tiuj ĉi terenoj kreis bazajn ŝtonojn por pli posta evoluo de arto.

Okcidenta regiono de Mediteraneo redakti

Kartago, fondita ĉirkaŭ la jaro 800 a. K. sur norda marbordo de Afriko, atingis danke al siaj komercaj aktivecoj signifan potenceman pozicion en regiono de la okcidenta marbordo de Mediteraneo. Malgraŭ tio ke Kartago estis devene kolonio de urbo Tiro, ĝi baldaŭ kapablis akiri kontrolon super ĉiuj ĉirkaŭaj feniciaj sidejoj. La kartagaj interesoj sur Sicilio baldaŭ kruciĝis kun interesoj de tieaj grekaj kolonioj, precipe kun la potenca Sirakuso, kio sekve kondukis al senĉesaj militoj inter ambaŭ urboj. Eĉ spite al ambaŭ aliancoj kun la persanoj kaj etruskoj la kartaganoj tamen ne sukcesis eldevigi decidigon.

Kartago ne signis sin per tiel forta sciencista kaj kultura evoluo, kia regis en Grekio, ĉar en la urbon danke al la komercaj kontaktoj entreprenis la kulturaj influoj el la tuta Mediteraneo. La kartaganoj solenis grandajn sukcesojn en alia tereno - en marnavigacio. Kartago de ĉiam, precipe pro sia iama dependeco de Tiro, orientiĝis al Mediteraneo, kio helpis al evoluo de ŝipa transporto. La kartaganoj do fariĝis la unua mediteranea civilizo, kiu entreprenis ekspediciojn ekster regiono de Mediteraneo. Jam en la 6-a jarcento antaŭ Kristo okazis malkovrigaj navigacioj ĝis marbordo de hodiaŭa Gabono kaj en Skandinavion. Herodoto alskribis al la kartaganoj ĉirkaŭnavigacion de la tuta afrika kontinento, kion faris jam fenicianoj el komisiigo de la egipta faraono Neko la 2-a.

Helenismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Helenismo.
 
Aleksandro la Granda

Post murdigo de Filipo la 2- transprenis la regadon en Makedonio lia filo Aleksandro. Post tio, kiam li firmigis la makedonan hegemonion en Grekio, li komencis en la jaro 334 a. K. militiron kontraŭ la persa imperio. Unue li liberigis la grekajn vilaĝojn en Malgranda Azio kaj sekve li enpenetris en la persan enlandon. Dum du jaroj li konkeris ĉiujn persajn landojn laŭlonge laŭ la orienta marbordo de Mediteraneo, inkluzive de Egiptio. Dum tio en batalo apud Isso (333 a. K.) stariĝis al rezisto la persa grandreĝo Dario la 3-a. La makedonanoj venkis en tiu ĉi batalo, sed Dareio eskapis kaj amasigis novan soldataron, kontraŭ kiu Aleksandro ekbatalis sur plataĵo proksime de urbo Gaŭgamelo en la norda Mezopotamio en la jaro 331 a. K.. Kiam ankaŭ en tiu ĉi batalo Aleksandro atingis venkon, li sekve priregis sen pli grandaj obstakloj Babilonon kaj Suzon kaj fine li enpenetris ĝis la koro de Persio mem, kie li subjugis Persepolon kaj Hamadanon. La reciproka militiro kontraŭ la persanoj tiel finiĝis.

Sed Aleksandro daŭrigis en persekutado de Dareio al oriento. Sed atendata decida batalo ne okazis, ĉar dareio estis perfide murdita fare de satrapo Bessos, kiu poste la titolon de grandreĝo uzurpis por si. Aleksandro decidiĝis venĝi tiun ĉi perfidon kaj antaŭiris ĝis Baktrio en meza Azio, kie li atingis Bessoson kaj kruele ekzekutis. Bataloj en la meza Azio ŝanĝiĝis en gerilan militon kontraŭ lokaj triboj, kiun finigis nur paco en la jaro 327 a. K.. Aleksandro poste entreprenis kampanjon en valon de rivero Induso, kie li renkontiĝis kun la tuta vico de indiĝenaj barataj reĝoj, antaŭ ol liaj elĉerpintaj soldatoj fine devigis lin por reveni. Survoje reen ĝis Persio la soldataro de Aleksandro suferis grandajn perdojn dum marŝo tra dezerto en Gedrozio. Reveninte Aleksandro en la jaro 325 a. K. ekloĝis kun sia trupo en Babilono, kie li dum planado de militiro en Arabion je du jaroj pli poste mortis.

La devenan motivon kaj ideon de militiroj orienten - venĝon de la grekoj - Aleksandro pase forlasis kaj pli poste male komencis realigi ideon de unuiĝo de la grekoj kun negrekoj - barbaroj. Aleksandro tial dum la militiro fondis sur la konkeritaj teritorioj multajn novajn urbojn kaj aranĝis amasan nupton inter la makedonaj soldatoj kun noblaj persaj virinoj, kio donis al la reĝlando de Aleksandro orientalajn trajtojn. Sed li kaŭzis reziston per tio ĉe la makedonanoj. La ideo de unuiĝo de la grekoj kaj la barbaroj mortis fakte samtempe kun la morto de Aleksandro. Sed plu daŭris la klopodo realigi la grekan kulturon en la orientaj landoj. Sed tio kunpuŝigis kun nekonsento de la subjugitaj nacioj kaj la sekvantoj de Aleksandro (diadoĥoj) estis tial iom post iom forpuŝataj el Persio. Malgraŭ tio konserviĝis spuroj de la greka civilizo precipe en Baktrio kaj en Mezopotamio, kie la greka ĉeesto konservis plej longe. Pli okcidente situantaj landoj kiel Sirio, Malgranda Azio kaj Egiptio estis ekspoziciataj al multe pli forta agado de la greka civilizo. En Egiptio eĉ la loka kaj la greka kulturoj tute unuiĝis, precipe en nova ĉefurbo Aleksandrio. En Malgranda Azio kaj parte ankaŭ en Sirio la greka civilizo plene realiĝis malutile al la devenaj lokaj kulturoj.

La interna malkonkordemo kaj malforteco de la helenistaj imperioj kondukis tamen al tio, ke la tuta helenista mondo estis iom post iom kaptita per la ekspansiema romia imperio. Paradokse per konkero de Oriento fare de la romianoj la influo de la helenista kulturo en oriento estis ankoraŭ pli fortigita.

Antikva Romio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Antikva Romio kaj Romia respubliko.

Leviĝo redakti

Romo estis en siaj komencoj nura urboŝtato, en kiu regis reĝoj de etruska deveno. Sed iam je interŝanĝo de la 6-a jarcento antaŭ Kristo kaj la 5-a jarcento antaŭ Kristo la romanoj detronigis tiujn ĉi reĝojn (laŭ roma tradicio tiel okazis en la jaro 509 a. K., sed fakte tio okazis eble nur ĉirkaŭ la jaro 475 a. K.) kaj la etruska registaro en Romo estis per tio finigita. El la registaro fariĝis res publica - afero publika. La sekvantan iompostioman romian ekspansiemon haltigis eĉ ne invado de galoj, kiuj prirabis Romon en la jaro 387 a. K.. La romanoj transiris baldaŭ denove reen en ofensivon. Post la tuta vico dekomence de defendmilitoj kontraŭ la najbaraj triboj de etruskoj, latinanoj, samnitoj, umbroj kaj fine kontraŭ suditalaj grekoj la romianoj atingis komence de la 3-a jarcento antaŭ Kristo kontrolon super la tuta Italio.

En la jaro 264 a. K. eksplodis pro disputoj de la romianoj kun kartaganoj sur Sicilio la unua punika milito, en kiu la romianoj en la jaro 241 a. K. venkis kaj priregis Sicilion. Post sia venko la romianoj disvastigis sian potencon al pli antaŭaj kartaganaj insuloj - Sardinio kaj Korsiko, dum la kartaganoj kompenzis siajn perdojn per konkero de Hispanio. Denova kresko de streĉo inter ambaŭ ŝtatoj finiĝis en dua punika milito post tio, kiam kartagana armeestro Hanibalo konkeris romian aliancanan urbon Saguntum. Hanibalo gvidis militiron en Italion, kiu kulminis per neniiga kartagana venko super la romianoj en batalo apud Kann en la jaro 216 a. K.. Hanibalo malgraŭ tio ne kapablis konkeri Romion kaj restis relative izolita en la suda Italio, kio ebligis al la romianoj renovigi sian soldataron. La romianoj direktis sian militan klopodon kontraŭ la kartaganaj landoj en Hispanio, kiujn ili tute subjugis dum kelke da jaroj kaj elŝiris tiel tiun ĉi landon el la kartagana potenco. Post tio, kiam post malvenko en batalo super Metaŭro malsukcesis lasta kartagana provo je renverso, Hanibalo estis devigita reveni reen en la nordan Afrikon, kie li estis en batalo de Zamo en la jaro 202 a. K. definitive malvenkita fare de Scipio Africanus.

Pro la venko en la dua punika milito la romianoj fariĝis gvidanta potenco de la okcidenta regiono de Mediteraneo. La tria punika milito, kiu okazis en la jaro 149 a. K., finiĝis per totala neniigo de Kartago. La urbo estis egaligita kun la tero, la grundo malbenita kaj ties teritorio estis kiel provinco Afriko aneksita fare de la romianoj.

Post la jaro 200 a. K. la romianoj komencis realiĝi ankaŭ en Grekio kaj en la orienta regiono de Mediteraneo. Dekomence ili prezentiĝis kiel liberigintoj de la grekaj vilaĝoj de la makedona superregado, sed dum la sekvantaj militoj ili akiris kontrolon super la tuta Grekio kaj definitive ili tiel senigis la helenojn de la libereco. En la jaro 133 a. K. Romio heredis post morto de reĝo Atalo la 3-a pergamonan reĝlandon kaj akiris tiel firman bazejon por pluaj ekplodoj en Azio.

Krizo de la respubliko redakti

Fine de la 2-a jarcento antaŭ Kristo Romio estis endanĝerigita pro invado de kimbroj kaj teŭtonoj, kiuj ekiris el siaj devenaj sidejoj direkte al la sudo. Post kelke da gravaj malvenkoj la romianoj subgvide de Gaio Mario, kiu faris principan reformon de la romia soldataro, sukcesis venki super la atakantaj triboj. La romianoj ankaŭ nove aranĝis rilatojn en la oriento post la venko super Mithridato la 6-a, la pontusa reĝo. Sed la socia streĉo kaj nesufiĉo de soldataj fortoj kaŭzis politikajn ĥaosojn en Romo mem. Provo de fratoj Gracĥidoj solvi tiujn ĉi problemojn per vojo de agrara reformo ne sukcesis. Ambaŭ fine finiĝis per perforta morto. La politika aranĝo de la respubliko plie montriĝis kiel nesufiĉa por priregi tiel grandegan imperion, en kian Romo fine de la 2-a jarcento antaŭ Kristo diskreskis. La krizo de respubliko estis ankoraŭ malbonigata per diversaj ambiciaj politikistoj kaj soldatoj, kiuj observis proprajn celojn. Senato estis disunuiĝinta pro batalo de la rivelantaj frakcioj - de optimatoj kaj popularoj. Gvidanto de la optimatoj Lucio Kornelio Sulao uzurpis en la jaro 82 a. K. potencon en Romo. La internaj disputoj estis dumtempe egaligitaj per ekigo de diktaturo, kiu daŭris ĝis lia foriro en la jaro 79 a. K..

 
Morto de Cezaro (bildo el la 19-a jarcento)

Renovigi la stabilan politikan medion malgraŭ tio ne sukcesis. Ampleksa ribelo de sklavoj de Spartako gvidita fare de Spartako montris la internan malfortecon de la respubliko. En la jaro 60 a. K. fermis tri signifaj romiaj armeestroj - Krasso, Pompeo, Cezaro la t.n. unuan triumviraron. Julio Cezaro estis tiu, kiu kapablis el tiu ĉi alianco ekspluati plej multe. En la jaro 59 a. K. li foriris Galion, kiun li dum kelke da jaroj plene konkeris kaj alligis al la romia imperio. Kiam Kraso en la jaro 53 a. K. falis en batalo apud Karrh kontraŭ partoj, la triumviraro disfalis.

La senato pro iniciato de Pompeo starigis Cezaron ekster la leĝo, pro kio Cezaro estis provokigita al antaŭenmarŝo kontraŭ Romo kaj al eksplodigo de romia civitana milito. En la jaro 48 a. K. Pompeo estis malvenkita en la Batalo de Farsalo kaj Cezaro fariĝis ununura senjoro de Romo. Sed en la jaro 44 a. K. li estis en la senato murdita kaj la romia ŝtato tiel denove falis en la interpolitikajn ĥaosojn. Marko Antonio, Oktaviano kaj Marko Lepido kreis la duan triumviraron celita kontraŭ la murdistoj de Cezaro. En la jaro 42 a. K. la triumviraranoj venkis super ili en batalo apud Filippo, sed nelonge post tio ili turnis la armilojn kontraŭ si. Post venko super Marko Antonio en batalo apud Aktio en la jaro 31 a. K. Oktaviano akiris la plenan potencon en la romia ŝtato.

La frua kaj kulmina imperio redakti

Oktaviano klopodis venki impreson de remalkovro de la respubliko, sed fakte li estis unusola reganto de la ŝtato, per kio li ekigis novan sistemon de la regado nomata princlando. Li fariĝis la unua romia imperiestro kaj akceptis honoran titolon Augusto. Dum lia regado estis al Romio alligitaj pluaj teritorioj en Hispanio, en Malgranda Azio kaj la limoj de la imperio estis ŝovitaj ĝis Danubo kaj Rejno. Ankaŭ Egiptio fariĝis parto de la romia imperio. Provo konkeri Ĝermanion tamen malsukcesis, kiam tri romiaj legioj estis neniigitaj en Teŭtobura arbaro. Dum regado de liaj sekvantoj: Tiberio, Kaligulo, Klaŭdio kaj Nerono la principato estis plu firmigita. Dum Tiberio estis en provinco Judea krucumita Jesuo Kristo. La imperio akiris pluajn teritoriojn en Britio, en la norda Afriko kaj en la oriento, malgraŭ tio la sekvantoj de Aŭgusto estis nur mezproksime kapablaj kaj okaze de Kaligulo kaj Nerono temis pri malamataj tiranoj. Post murdigo de Nerono en la jaro 68 okazis mallonga intercivitana milito, kies venkinto kaj nova imperiestro fariĝis Vespasiano.

Vespasiano reorganizis la ŝtatajn financojn kaj stabiligis la administradon de la imperio. Simile ankaŭ liaj filoj Tito kaj Domitiano agadis sume sukcese, kvankam Domitiano en la jaro 96 fariĝis viktimo de konspiro kaŭzita pro lia aŭtoritata maniero de la regado. Flaviidojn alternigis sur la trono la t.n. adoptaj imperiestroj, dum kies regado la romia imperio troviĝis sur zenito de sia potenco. Dum Trajano la imperio atingis per konkero de Dacio, Mezopotamio, Asirio kaj Armenio sian plej grandan teritorian ekspansion. Tamen sekvanto de Trajano, Hadriano, denove rezignis pri plimulto de tiuj ĉi teritorioj. La plej grandan ekonomian ekfloron la imperio spertis dum regado Antonino Pia. Sed la tempo de regado de Marko Aŭrelio jam markis sin masiva invado de ĝermanoj kaj sarmatoj en la imperion. Nur kun dono de granda klopodo la imperiestro sukcesis repuŝi ilian torenton dum kelke da penegaj militiroj. Post morto de Komodo, la nekapabla filo de Marko Aŭrelio, eksplodis en la jaro 192 intercivitana milito, el kiu eliris venke Septimo Severo. Sed Severo ne kapablis sekurigi al la imperio daŭran stabilecon kaj post murdigo de lia sekvanto Karakalo en la jaro 217 la imperio malrapide komencis fali en ĥaoson. Kulmino estis ribelo de la romia soldataro en Mogontiaco en la jaro 235 kaj murdigo de Aleksandro Severo, la lasta imperiestro el la dinastio de Severidoj, fare de liaj soldatoj. Sekvis kritika periodo en la historio de la romia imperio - regado de soldataj imperiestroj.

La malfrua imperio redakti

Krizo de la imperio en la 3-a jarcento alportis al la romia ŝtato plenan pereon. La daŭrantaj atakoj de la ĝermanaj triboj sur la norda limo kaj plifortigita premo de la sasanida Persio oriente signifis por Romio gravan minacon, ĉar samtempe okazis al granda nombro de uzurpadoj de la imperiestra trono elflanke de diversaj komandantoj de la romiaj soldataroj kaj per tio al preskaŭ permanenta intercivitana milito. Kelkaj teritorioj de la imperio estis dumtempe perditaj (Galio, Britio kaj la orientaj provincoj). La limregiona teritorio en Ĝermanio kaj en Dacio devis esti forlasitaj por daŭre. Nur dum Diokleciano helpe de ampleksaj reformoj sukcesis en la imperio okazigi trankvilon. La imperio estis nun administrata sume fare de kvar imperiestroj regantaj en reciproka harmonio (Tetrarkio). Dum Diokleciano ankaŭ okazis lasta granda persekutado de la kristanoj. Sed la tetrarkio ne supervivis sian kreinton. Jam post la abdiko de Diokleciano la imperio denove trafalis sin en intercivitanajn militojn, sur kies finoj śtaris venke Konstantino la 1-a la Granda. Konstantino lasis sur Bosporo konstrui novan ĉefurbon de la imperio, kiu portis laŭ li nomon Konstantinopolo. En la jaro 313 li eldonis en Mediolano edikton, per kiu li permesis la kristanismon. La vojo por la kristianigo de la tuta romia imperio tiel estis preparita. Definitive finigita ĝi estis en la jaro 391, kiam Teodosio la 1-a malpermesis okazigado de ĉiuj paganaj kultoj.

Ekde duono de la 4-a jarcento kreskis intensemo de invadoj de ĝermanoj sur la teritorio de imperio. En la jaro 375 gotoj estis forpuŝitaj fare de hunoj el siaj sidejoj norde de Danubo kaj sekve ili ekloĝis sur la romia teritorio. Tiu ĉi evento estas tradicie konsiderata kiel komenco de periodo de migrado de nacioj, kiu daŭris preskaŭ 200 jaroj kaj kies viktimo fariĝis la okcidenta duono de la romia imperio. La ĝermanoj penetrantaj en la imperion estis parte ekloĝantaj sur la romia grundo kiel foederatoj. Sed iliaj daŭrigantaj atakoj gvidis al malrapida kreigado de ĝermanaj ŝtatoj sur la teritorio de imperio kaj al perdo de la tutaj provincoj. Malgraŭ tio kapablis defendi sian orientan limon kontraŭ ekspansiema sasanida imperio, ankaŭ en tiu ĉi regiono estis iama potenculema superforto neredonigeble perdita.

Post morto de Teodosio la 1-a en la jaro 395 la imperio estis dividita inter liaj filoj Arcadio kaj Honorio. Kvankam temis pri la sole formala divido de la regado super unu tuteca imperio, simile tiel ofte okazis en la pasinteco, precipe pro kaŭzo de pli efektiva administrado kaj defendo de la ampleksa imperio, tiu ĉi divido estis montriĝonta la daŭra. La okcidenta imperio ekspoziciata al pli forta premo de la ĝermanoj, ne kapablis defendi siajn limojn kaj en la jaro 410 visigotoj gvidataj de estro Alariko la 1-a plenrabis Romon. Post tio, kiam pro iniciato de imperiestro Valentiniano la 3-a estis murdita romia komandanto de soldataro Flavio Aetio, kiu komunikinte kun la ĝermanoj kapablis defendi la imperion antaŭ la hunoj, la okcidentromia defendo fakte detruiĝis. En la jaro 476 post abdiko de la lasta imperiestro Romulo Augusto la okcidenta imperio pereis, per kio la historio de la romia imperio estis en okcidento finigita, malgraŭ tio ke la antikaj tradicioj, kulturo kaj klereco ĉi tie daŭrigis ĝis la 6-a jarcento. Kontraŭe al tio la orienta imperio disponanta per pli favoraj geografiaj kaj ekonomiaj kondiĉoj defendis sin al la ĝermanaj kaj la persaj atakoj. Dum Justiniano la 1-a estis eĉ konkerita reen parto de teritorio de iama okcidenta imperio. Tamen la kreskanta influo de la kristanismo kaj precipe de la greka kulturo komune kun sorta premo de islamo en la 7-a jarcento kaŭzis iompostioman ŝanĝon de karaktero de la ŝtato. La malfrue antikva orientromia imperio tiel ŝanĝiĝis en mezepokan Bizancon.

Persio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Persio.

Helenismo en Irano realiĝis nur limigite, ĉar la influo de la greka kulturo reprezentita de seleŭka imperio finiĝis jam en la 3-a jarcento antaŭ Kristo per formiĝo de partoj, kiuj en Persio fondis propran arzakidan imperion. La potenco de la partaj reĝoj estis proporcie decentraligita utile al ties vasaloj. Tiu ĉi imperio agadis en certa mezuro kiel peranto inter la okcidenta greka-romia mondo kaj la orientaj civilizoj en Barato kaj en Ĉinio. Partoj devis senĉese defendi sin kaj kontraŭ la romia minaco en la okcidento kaj kontraŭ nomadaj triboj atakantaj de la nordo. La defendon de imperio malfaciligis precipe du faktoj: la nestabila interna aranĝo de la imperio kaj oftaj sekvantulaj disputoj. Unu tia disputo je la trono ekzemple malebligis al la partoj eluzi ilian venkon super la romianoj en batalo apud Karr. Sed Romio pli poste montriĝis esti kiel grava kaj danĝera rivalo kontraŭ la partoj, kiu ofte donis al ili neniigajn malvenkojn kaŭzante al ili grandajn teritoriajn perdojn.

 
Imperiestro Valeriano surgenuanta antaŭ Ŝapuro la 1-a sur ĉevalo (reliefo en Nakŝ-e Rustam).

En la jaro 114 atakis la partan imperion Trajano. Dum sia antaŭenmarŝo li okupis Mezopotamion, la centrejon de la parta potenco kaj kaŭzis per tio katastrofan malvenkon al arzakidoj. Post tio, kiam Hadriano en la jaro 117 grandioze rezignis pri tiu ĉi teritorio, povis la partoj denove renovigi sian potencon kaj denove tiel fariĝi decidiĝinta malamiko de la romianoj. En la jaro 161 atakis Armenion (eterna pomo de kverelo inter la romianoj kaj la partoj, respektive pli poste sasanidoj). En plua jaro ili estis malvenkitaj fare de soldataroj de armeestro Avidio Kassio. La romianoj konkeris en la jaro 165 la partan ĉefurbon Ktesifonon, tamen ili baldaŭ denove retiriĝis. Post sia reveno el la oriento la romiaj soldatoj enhaŭlis en la imperion peston. Proksimume tiutempe komencis kreiĝi ĝermoj de pli posta falo de la parta imperio. La parta vasalo kaj reganto Persiso el dinastio de sasanidoj eluzis la kreskantan malkontentecon kun la parta registaro kaj nove vekiĝinta nacia fiereco en Persio por plifortigi propran potencon.

La militiro de la romia imperiestro Septimo Severo fine de la 2-a jarcento, dum kiu denove estis rabita Ktesifono, signifis por la parta imperio baton, el kiu ĝi jam ne plu rekonsciiĝis. En Persido baldaŭ ekbrulis ribelo gvidata de ĉi tiea princo Ardaŝiro la 1-a. En la jaro 224 Ardaŝiro venkis super la parta reĝo Artabano la 4-a. La persa dinastio de sasanidoj tiel ekprenis la potencon kaj fondis la sasanidan imperion. Ardaŝiro kaj lia filo Ŝapuro la 1-a akiris kontrolon super la tuta iama parta teritorio kaj ekatakis la romian imperion. La persanoj sukcesis konkeri Armenion kaj kelkfoje venkis la romiaj soldataroj. En la jaro 260 estis en Edessa eĉ militkaptita la romia imperiestro Valeriano.

Ofensivon kontraŭ la romianoj denove renovigis Ŝapuro la 2-a (309 - 379). Imperiestro Juliano Apostato ja en la jaro 363 invadis kun granda soldataro en Mezopotamion, sed en unu malpli granda batalo li estis mortigita. La romianoj devis sekve fermi hontigan pacon, en kiu ili utile al la romianoj rezignis pri kelkaj limregionaj teritorioj. Komence de la 5-a jarcento sur la nordorienta limo de Persio aperis nova malamiko de la sasanidoj - hefthalitoj (Blankaj Hunoj). En la jaro 484 falis en batalo kontraŭ ili grandreĝo Perozo la 1-a. La persanoj estis sekve de tiu ĉi malvenko devigitaj pagi al la hefthalitoj tributon. En la sama tempo eksplodis en la imperio mortado pro malsato, kiu finis en multnombrajn ribelojn.

La malfortigon de la nobelaro sekve de la ribeloj kaj la mortoj pro malsato eluzis Husravo la 1-a, la plej signifa sasanida reganto, por realigi principajn reformojn. En la jaro 532 li kontraktis kun la romianoj pacon, sed kiun li mem jam en la jaro 540 rompis. La persa soldataro invadis en la romian Sirinon kaj konkeris kaj plenrabis la gravan romian urbon Antioĥion ĉe rivero Orontes. Husravo la 1-a ankaŭ sukcesis neniigi la imperion de hefthalitoj. La persa potenco estis dum lia regado ampleksigita ĝis Arabio kaj Jemeno. Lia nepo, Husravo la 2-a, ŝovis la limojn de la persa potenco ankoraŭ plu. Li konkeris la romiajn provincojn Sirio kaj Egiptio kaj en la jaro 626 kuniginte kun la avaroj li malsukcese sieĝis Konstantinopolon mem. Sed kontraŭbato de imperiestro Herakleio en la jaro 627 alkondukis al la persanoj neniigan malvenkon. Husravo estis sekve murdita dum palaca ribelo. Persio trafalis sin en la internan anarkion kaj batalojn je la trono, kiuj karakterize malfortigis la imperion kaj malfermis tiel la vojon al la araboj por konkero de Persio post la jaro 634. Post morto de la lasta sasanida grandreĝo Jazdkarto la 3-a en la jaro 651 la persa imperio pereis.

Antikva Hindio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Historio de Barato kaj Historio de Pakistano.
 
Statuo de pastro-reĝo trovita en Mohenĝo-Daro.

La historio de Hindio havas nomon laŭ Panĝabo, Kvinriverejo de rivero Induso. Ĝi estas pli juna ol la historioj mezopotamia, egipta kaj palestina. Ĝi okazis en tri civilizaj ondoj, kiam unuigantan kaj kulturan rolon estis ludinta la antikva hinda religio.

Harapa kulturo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Induso-civilizacio.

La harapa kulturo estis en la dua duono de la 3-a miljaro antaŭ Kristo. La nomigo estiĝis laŭ urbo Harapo, kiu estis la unua centrejo. La dua estis Mohenĝo-Daro, malproksima proksimume 500 km de Harapo. Ambaŭ lokoj estas historie dokumentitaj. En la regiono de Harapo estis trovitaj ŝutejoj por greno kaj restaĵoj de konstruaĵoj el brikoj. En la regiono de Mohenĝo-Daro estis trovitaj kanaliza reto, ilaro kaj armiloj el bronzo kaj fero.

Civilizo de arjoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Arjoj.

La civilizo de arjoj aperis en Barato en duono de la 2-a miljaro antaŭ Kristo. Tiu ĉi ondo estas pli progresinta, ĝi kreis sociajn strukturojn: pastroj - brahmanoj, kŝatrioj - elito reganta en Barato, vajŝoj - laboris en agrikulturo, komerco, ŝudroj - la plej malriĉa tavolo.

Enkadre de la civiliza ondo de arjoj estas ludanta gravan rolon la religio:

  1. la religio de vedoj (1500 a. K. - 1000 a. K.). Temas pri antikvaj memorigaĵoj, precipe poemaj (psalmoj). Eblas ellegi el ili la aspekton de la vivo de arjoj. Tio estas mita, kultiva religio. Baratano solenis la dion helpe de kulta ofero (en la oferad li vidis religian faron).
  2. la religio de upaniŝado (1000 a. K. - 500 a. K.). Temas pri 200 tekstoj precipe literaturaj, sed samtempe ankaŭ religiaj, el kiuj eblas ellegi novan etapon de antikva-barataj religiaj imagoj kaj ties koncepto. Ĝi diferenciĝis de la religio de vedoj per tio, ke ĝi proprumas religian supertuŝon. Tiu montriĝas per tio, ke krom dio Brahmao, kiu ekzistas ekster la homo, ili adoras ankoraŭ duan dion Atmanon, kio estas dio interne de la homo. Ili kredis en reenkarniĝo. La stato de la postmorta feliĉo nomiĝis karmo. El tiu ĉi religio evoluis hinduismo.
  3. budhismo: ĝi estas derivita de mita Budho. Ĝis hodiaŭ staras baza historie-religia demando, ĉu temas pri la religia sistemo aŭ pri projekto de morala. Budho nome asertas, ke la kaŭzo de la homaj problemoj kaj konfliktoj estas la internaj homaj volemaĵoj. La stato de la postmorta feliĉo nomiĝas nirvano.

En la tempo de arjoj kreiĝis politikaj centroj: Koŝala, Magadha. Okazis batalo inter ili, en kiu Magadha venkis. Estis destinita nova ĉefurbo - Pataliputra.

Dinastio de Maŭrjoj redakti

La dinastio de Maŭrjoj eluzos ĥaosojn en la lando, kiuj estiĝis sekve de atako de Aleksandro la Granda en la jaroj 327 a. K. - 325 a. K.. La potencon prenas gvidanto Ĉandragupta. La plej grandan evoluon la lando atingas dum Aŝoko, kiu unuigis la landon en unu tutaĵon. Li venis en kontakton kun Sirio. La antikva Barato venis al sia kulmino.

Kulturo redakti

En tereno de kulturo estiĝis du eposoj - Mahabharata, kiu konsistas el 200 000 versoj, temas pri la plej granda verko de ĉiuj tempoj, kaj Ramajanam.

Antikva Ĉinio redakti

 
Bi-disko el la tempo de la kulturo Liangzhu.

En la dua duono de la 3-a miljaro en Ĉinio disvastiĝis neolitika kulturo kun pentrita ceramiko. Homoj ekloĝis en fekundaj regionoj proksime de riveroj. Ili okupiĝis per kulturado de greno kaj bredado de brutaro. El interŝanĝo de la 3-a kaj la 2-a miljaroj devenas nigra ceramiko, produktata jam sur potista rado.

El la 18-a jarcento a. K. - 11-a jarcento antaŭ Kristo devenas la unua dokumentita ĉina dinastio Ŝang, por kiu pli poste alkutimiĝis markigo Jin. En la 11-a ĝis la 8-a jarcento antaŭ Kristo en antaŭon venis dinastio Ĉoŭ. Pri tiuj ĉi dinastioj ne estas multe da informoj, eblas ilin neniel aparte dokumenti. Ununuraj memorigaĵoj estas orakolejoj kaj surskriboj sur testudaj karapacoj kaj ostoj de bestoj, kio estas precipe respondoj de la orakolejoj al demandoj de regantoj.

En la 7-a ĝis la 5-a jarcento antaŭ Kristo okazas ekspansio de la ĉina vivo. Evoluis metia produktado, kreskis signifo de la komerco kaj estis stampitaj moneroj. En la 6-a kaj la 5-a jarcento a. K. estiĝis en Ĉinio doktrinoj, kiuj unuigis la religiajn imagojn kun la racia pensado. La plej konatan el ili fondis Konfucio. Li emfazis la moralajn ecojn de homo kaj precipe de la regantaj personoj. Kiel ĉefan kategorion li konsideris noblecon de homa personeco kaj ties agado - tio estis valoroj gvidotaj al savo.

La periodo de la 5-a ĝis la 3-a jarcento a. K. estas markata kiel tempo de militantaj ŝtatoj. La feran ilaron anstataŭis produktojn el kupro kaj bronzo. Grandan evoluon atingis teksa produktado, precipe produktado de silko. El la bataloj inter la militantaj ŝtatoj eliris venke okcidentĉina ŝtato Ĉĥin. Ties reganto havas ankaŭ en sia nomo la nomon de tiu ĉi ŝtato (Ĉĥin Ŝ'Ĥuang-ti 246 - 210). En tiu ĉi periodo estas konstruita tre potenca kaj granda imperio, kiu alportis interesajn civilizajn elementojn: per siaj limoj ĝi tuŝis ĝis Vjetnamio, estis faritaj ŝanĝoj en la ŝtata administrado (anstataŭ nobelaro estis enoficigataj novaj oficistoj), unuigo de pesiloj kaj mezuriloj. Estis konstruita Granda ĉina muro, mezuranta 4000 km, atinganta altecon 6 - 10 m. Ĝi estis konstruita kontraŭ invadoj de triboj, sed samtempe ĝi izolis Ĉinion de la ĉirkaŭa mondo.

 
Silka vojo

En la jaroj 206 a. K. - 220 p. K. estas venanta lasta periodo, kiam regas lasta dinastio Han. Ties regado estas por mallonga tempo interrompita komence de la nova erao (la malnova Han). Okazis aligo de parto de Koreo. La ŝtata ideo fariĝis konfuciismo. Estis kreita "granda silka vojo" kuniganta Ĉinion kun helenismaj ŝtatoj. Tio estis vejno de komerco inter Eŭropo kaj Azio ĝis tempoj de selĝukaj turkoj. La evoluo Han estas interrompita en la jaroj 9 ĝis 23, kiam per la palaca renverso venis al potenco Wang Mang. Post lia foriro el la gvidanta posteno en Ĉinio okazas historio de pli juna Han, kiu finas ĉirkaŭ la jaro 220. Tio estis tempo de ekspansio - ekspansio de astronomio, agrikulturo, medicino. Grandan signifon havis invento de universala skribŝtofo - papero.

Literaturo redakti

  • BIČ, Miloš, Při řekách babylonských, Praha, Vyšehrad, 1990. ISBN 80-7021-032-X
  • BURIAN, Jan, Civilizace starověkého středomoří, Praha, Svoboda, 1984
  • GRANT, Michael, Dějiny antického Říma, Praha, BB art, 1998. ISBN 80-7257-009-9
  • KLÍMA, Otakar, Sláva a pád starého Íránu, Praha, Orbis, 1977
  • KRAMER, Noah, Samuel, Historie začíná v Sumeru, Praha, Odeon, 1965
  • NOVÁKOVÁ,Julie - PEČÍRKA,Jan: Antika v dokumentech.I.-II., Praha, SNPL 1959 a 1961
  • PEČÍRKA, Jan, Dějiny pravěku a starověku, Praha, Státní pedagogické nakladatelství, 1979 (skriptum)
  • PEČÍRKOVÁ, Jana, Asýrie: od městského státu k říši, Praha, Academia, 2000. ISBN 80-200-0348-7
  • OLIVA, Pavel, Zrození evropské civilizace, Praha, Epocha : Arista, 2003. ISBN 80-86410-37-4
  • RAY, D., John, Ve stínu pyramid, Praha, Albatros, 2003. ISBN 80-00-01228-6
  • RICHTER, Stanislav, Kartágo: Po stopách Punů, Římanů a Vandalů, Praha, Vyšehrad, 1975
  • ZAMAROVSKÝ, Vojtěch, Řecký zázrak, Praha, Euromedia Group - Knižní klub : Erika, 2000. ISBN 80-242-0403-7
  • ZAMAROVSKÝ, Vojtěch, Za tajemstvím říše Chetitů, Praha, Mladá Fronta, 1964

Vidu ankaŭ redakti