Reenkarniĝo
Reenkarniĝo aŭ renaskiĝo estas proceso laŭ kelkaj kredoj per kiu, animo revenas post morto al Tero per nova korpo por nova vivo. Oni povas diri ke reenkarniĝo estas speciala tipo de metempsikozo. Sub tiu lasta koncepto la reenkarniĝo estis defendata en la antikva Grekio, unue de Ferecido el Siroso je la sesa jarcento a.K., poste de Orfeismo, Pitagoro kaj siaj disĉiploj kaj la kuracisto-folozofo Empedoklo. La reenkarniĝo estas regulata de karmo, tiu estas, la estonta vivo rezervas al la homoj punojn kaj ĝuojn konformajn al lia konduto, ĉu obeanta, ĉu malobeanta la Leĝon de Dio.

Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |

Laŭ Spiritismo, la Spiritoj estas kreitaj simplaj kaj sensciaj. Ili progresas intelekte kaj morale, pasante per reenkarnigo de malsupra ordo al sekvanta pli supra ordo, ĝis la perfekteco, ĉe kiu ili ĝuas senŝanĝan feliĉon. La Spiritoj reenkarniĝas tiom da fojoj, kiom necese por sia pliboniĝo. La Spiritoj ĉiam progresas. En siaj multaj korpaj ekzistadoj ili povas ne antaŭeniri, sed ili neniam malprogresas. La rapideco de ilia intelekta kaj morala progreso dependas de iliaj klopodoj por atingi la perfektecon.
Laŭ Spiritismo, la spirito konservas sian individuecon antaŭ, dum kaj post ĉiu enkarniĝo, laŭ aliaj kredoj tio ne okazas.
Renaskiĝo estas ankaŭ budhisma termino uzata por marki senĉesan procedon de morto kaj naskiĝo, per kiu trairas ĉiu estaĵo en sansaro, ĝis kiam ĝi ne atingos finan liberiĝon - nirvanon.
Metempsikozo redakti
La vorto metempsikozo aŭ animomigrado povas signifi la doktrinon pri la postmorta transmigrado de la animo el iu korpo en alian aŭ tiun transmigradon mem. Metempsikozo, larĝasence, ampleksas la transmigradon de animo de homo al alia besto, de besto al besto, de alia besto al homo aŭ de homo al homo (reenkarniĝo). Ĝenerale, metempsikozo estas uzata kiel sinonimo de reenkarniĝo, ĉar vere malmultaj kredas je intermikso de homaj kaj aliaj bestaj vivoj.
En antikveco Orfeismo, Pitagorismo kaj Empedoklo instruis pri metempsikozon, en eŭropa mezepoko Katarismo. Metempsikozo hodiaŭe estas agnoskita de Budhismo, Hinduismo kaj aliaj religioj. Ankaŭ sufiĉe multe da famaj pensuloj kredis pri tio.
Bigliografio redakti
- Stefania Rocchetta, Tornare al Mondo. Resurrezioni, rinascite e doppi nella cultura antica, Il Mulino, 2013, 978-88-15-23883-2
Eksteraj ligiloj redakti
- Prelegovideo pri reenkarniĝo kaj elkarniĝo laŭ spiritismo Arkivigite je 2016-08-13 per la retarkivo Wayback Machine