Sikismo

monoteisma religio indiĝena al Panĝabio

Ne konfuzu kun sika popolo, indonezia etna grupo kaj sikanoj!


Sikismo
flago
principaj grupoj de religioj • vivstilo
hinda religio • monoteisma religio
Komenco 1469 vd
Antaŭe hinduismo vd
Fondinto(j) Guru Nanak vd
vdr
Khaṇḍā, la emblemo de sikismo.
Sika pilgrimo ĉe la Ora Templo (Harmandir Sahib) en Amricaro, Panĝabo, Barato.

Sikismo (laŭ PIV, ankaŭ siĥismo)[noto 1] (panĝabe ਸਿੱਖ, sikkh [sɪkkʰ]) estas unudia religio fondita inter la 15-a kaj la 16-a jarcentoj en la regiono Panĝabio de la Hinda subkontinento (Barato kaj Pakistano) fare de Guru Nanak (1469-1540), fondinto de la religio en la kunteksto de la konfliktoj inter Hinduismo kaj Islamo[1] kaj pluprogresis sub la dek sinsekvaj Sikguruoj (la dekunua kaj lasta guruo estus la sankta verko Guru Granth Sahib. Guru Granth Sahib estas kolekto de la verkoj de la sikguruoj, kiu estis kompilita de la 5-a sikguruo).

Laŭ grandeco ĝi estas inter la 5-a ĝis 9-a plej granda organizita religio en la mondo (depende de la klasigaj konsideroj), kun proksimume 30 milionoj da sekvantoj.[2][3] La ŝtato de Panĝabo en Barato estas la nura ŝtato en la mondo kun majoritato de sika loĝantaro.

La panĝaba vorto sikkh [sɪkkʰ] signifas disĉiplon aŭ lernanton. Siko (aŭ siĥo) estas tiu, kiu kredas je unu dio kaj je la instruoj de la dek guruoj, tenitaj en la sankta libro de sikismo, Guru Granth Sahib. En Guru Granth Sahib legeblas poemoj, kiujn skribis kvin Sikguruoj kaj kiuj akordas kun la instruo de Guru Nanak. Ĉiu Guru opiniis tre grava ke la homoj bone komprenu la instruon, oni trovas ĝin en la panĝaba kun sanskritaj vortoj kaj fremdvortoj el la araba kaj la persa.

Siatempe, budhismo kaj ĝajnismo estis inspiritaj de religiaj kaj sociaj ideoj el la prahindua etoso. Sikismo estas pli nova kaj influita de islamo, iom sinkretisme. Sikismaj kredoj koincidas kun islamo, ekzemple pri unudiismo, aŭ kun hinduismo, ekzemple pri devoteco (bhakti). Tamen, ĝi ne estas nur mikso de du antaŭaj religioj, sed io nova. Sikoj kredas, ke nova dia revelacio igas ĝin prava. La fundamentaj kredoj inkludas la spiritan meditadon konstantan pri la nomo de Dio, esti gvidita de la guruo anstataŭ submetiĝi al kaprico, vivi la vivon de normala familiestro anstataŭ monaĥismon, la sinceran aliĝon al Darmo (rekteco, honesteco, morala devo), la egalecon de ĉiuj homaj estaĵoj kaj kredo en la gracio de Dio.[4][5] La ŝlosilaj konceptoj estas Simran, Seva, la tri pilieroj de sikismo kaj la kvin fidartikoloj.

Historio redakti

Guru Nanak redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Guru Nanak.
 
Guru Nanak (14691539).

Guru Nanak (1469-1539) estis la fondinto de sikismo, la unua el la dek majstroj de tiu religio. Guru Nanak naskiĝis en hindua familio en la urbo Talvandi, nune nomita Nankana Sahib, proksima al Lahoro en el nordokcidenta Hindio (nun ene de teritorio de Pakistano). Lia patro, Mehta Kalu, estis "patvari" (kalkulisto de la enspezoj de la registaraj teroj). La patrino de la guruo estis Mata Tripta kaj li havis ankaŭ pli aĝan fratinon nome Bibi Nanki. Laŭ Gurú Nanak, lia fratino Bibi Nanki vidis en li la lumon de Dio, sed konfesis tiun sekreton al neniu. Ŝi estas nun rekonata kiel la unua sekvanto de Guru Nanak. Ekde tre frue, Guru Nanak fasciniĝis per religio kaj eĉ abandonis sian hejmon. Li vagadis tra tuta Hindio keil faris la sanktaj hinduismaj pilgrimantoj. En tiu periodo Guru Nanak konis Kabir (1441-1518), sanktulo adorata de multaj hinduistoj kaj islamanoj. Post kvar longaj vojaĝoj en kvar malaj direktoj ― (nome norden suden, orienten kaj okcidenten, al Tibeto, Srilanko, Bengalio, Mekko kaj Bagdado ―, Guruo Nanak predikis kaj al hinduistoj kaj al islamanoj, tiel kaptante nombran grupon de sekvantoj (sikoj). Tiuj kvar vojaĝoj estas nomataj udasis.

Laŭ liaj instruoj, religio devus esti ligila rimedo inter homoj, sed praktike ĝi ŝajnas fronti unujn kontraŭ aliulojn. Tiusence, li bedaŭris speciale la konfliktojn inter hinduoj kaj islamanoj, same kiel la ceremoniajn praktikojn kiuj fakte apartigis la homojn disde la serĉado al Dio. Lia intenco estis alveni al realo trans la supraĵaj diferencoj inter ambaŭ religioj. De tie lia unua kaj fama instruaĵo «na ko hindú, na ko musalmán» (‘nek estas hinduistoj, nek estas islamanoj’). La doktrina sinteno de Guruo Nanak estas apogita sur baza fakto: la aŭtoritato de la unika ununura Dio, nome la Kreinto. Guruo Nanak nomis Dion la «Vera Nomo» ĉar li volis eviti la uzadon de preciza nomo. Guruo Nanak instruis, ke la Vera Nomo, kvankam ĝi povus ricevi nombrajn nomojn en diferencaj lokoj, estas esence la ununura Dio, suverena kaj ĉiopova.

Guruo Nanak opoziciis kontraŭ la kastosistemo, sed li konservis la hinduisman koncepton "maja" (‘iluzio’). Laŭ tio la mondo manifestiĝas kvazaŭ ĝi estas reala, sed la aŭtenta realo estas nur tiu de Dio. La materia mondo estas iluzio kiu malhelpas al multaj homoj, kaptitaj de la materiaj plezuroj, vidi la unikan kaj aŭtentan realon de Dio. La sikisma kredo konservas la hinduisman kredon en la reenkarniĝo, sed ĝi konsideras, ke homoj povas liberiĝi de la ciklo de reenkarniĝoj pere de la virto, kiu ebligas atingi la logejon de la amo de Dio. Male, la hinduistoj kredas, ke la virto produktas nur reenkarniĝon en pli bonaj vivkondiĉoj.

Sukcedantoj redakti

 
Guruo Amardas (5a de Majo 1479 – 1a de Septembro 1574) estis la tria Guruo de dek unu Sikaj Guruoj.

Antaŭ sia morto, Guru Nanak nomumis novan majstron en 1538, nome lia disĉiplo Bhai Lena kiel sukcedanto anstataŭ siajn filojn. Bhai Lehna estis renomita Guruo Angad kaj tiel iĝis la dua guruo de sikoj. Li pluigis la laboron komencitan de Guruo Nanak. Guruo Amardas iĝis la tria guruo de sikoj en la jaro 1552 estante 73-jaraĝa. Goindval iĝis grava sikisma centro en la tempo de Guruo Amardas. Li plue predikis la principojn de la egaleco de la virino, la malpermeson de satio (praktiko laŭ kiu vidvino memoferas sin side sur la funebra brulŝtiparo de sia mortinta edzo) kaj la praktikon de "langar" (komunuma manĝado). En 1567 eĉ la imperiestro Akbar sidiĝs kun la malriĉaj kaj marĝenigitaj personoj de Panĝabo por realigi "langar". Guruo Amardas instruis 140 personojn ― el kiuj 52 estis virinoj ― por prediki kaj disvastigi la religion tra la tuta Hindio. Antaŭ sia morto en 1574 estante 95-jaraĝa, nommumis sian spiritan filon, nome Jetha, kiel kvara sikisma guruo.

 
La Ora Templo en Amricaro.

Jetha iĝis Guruo Ramdas kaj vigle entreprenis siajn funkciojn kiel nova guruo. Li estis la responsulo pri la kreado de la urbo Ramdaspur kiu, poste ricevis la nomon Amritsar. En 1581, Guruo Arjan ― la plej juna filo de Guruo Ramdas ― estis la kvina guruo de la sikoj. Krom esti la responsulo de la konstruado de la Ora Templo (Harmandir Sahib), preparis la Sri Gurúu Granth Sahib Ji (‘sankta skribaĵo de la guruoj’) enhavanta la instruaĵojn de la antaŭaj guroj kaj aldonis 2 000 pliajn himnojn, kreitajn de li mem. En 1604 li deklaris, ke la Sri Guru Granth Sahib Ji estas la sankta libro de la sikoj.

 
Guru Arjan ĉevalrajde portanta falkon. Pentraĵo el Faizabad, ĉirkaŭ 1760.

En 1606, la nova imperiestro mogola Ĝahangir (1569-1627) monpunis lin pro religiaj tialoj. Li ordonis kelkajn ŝanĝojn en vortoj de antaŭj guruoj (en vortoj kiujn Ramdas estis verkintaj en la Adi-granth) sed Arjan malakceptis plenumi tion. Oni ordonis al li pagi enorman monsumo kiel monpuno, sed Arjan ankaŭ malakceptis plenumi tion. La sanktulo de sufiismo nome Hazrat Mian Mir Sant (amiko de la Guruo Arjan) kaj liaj sekvantoj klopodis por peri al sia favoro, sed Arjan, dirante, ke li estis farinta nenion kiu pravigu tiun monpunon, petis al ili ne interveni kontraŭ la volo de Vaheguru (Dio). Arjan estis arestita kaj akre torturita. En unu momento oni permesis lin banadi en proksima rivero. Liaj sekvantoj vidis lin piediri al la rivero, suferante pro gravaj brulaĵoj kaj vundoj en la piedoj, kaj tuj li eniris en la akvo kaj ne eliris. Tiel li iĝis la unua martiro de sikoj.

Guruo Har Gobind iĝis la sesa guruo de la sikoj, Li portis du glavojn: unu pro spiritaj tiloj kaj unu pro sekularaj tialoj. Ekde tiu momento, la sikoj iĝis militista forto kaj ĉiam trejniĝis por povi defendi sian sendependecon. En 1644, la Guruo Har Rai estis lia sukcedanto kaj siavice estis sukcedita de la Guruo Har Kriŝan, la infana guruo en 1661. En 1665, Guruo Teg Bahadur estis la naŭa guruo sika kaj estris la sikojn dum dek jaroj. En 1675, la hinduistaj panditoj de Kaŝmiro petis al li helpon ĉar la mogola imperiestro Aŭrangzebo estis kondamninta ilin, ĉar ili ne konvertiĝis al islamo. Laŭ la tradicio, la Guruo Teg Bahadur promesis protekti ilin, pro kio la imperiestro ordonis lian publikan ekzekuton.

Lia filo kaj sukcedanto, Gobind Rai, iĝis guruo kaj estis alinomita kiel Guruo Gobind Rai. Li promociis la militistigon de la sekvantaro. Tuj antaŭ sia morto, Guruo Gobind Singh ordonis, ke li estu la lasta guruo homa, ĉar ekde tiam li ordonis, ke la Sri Guru Granth Sahib Ji ―la sankta skribaĵo de la sikoj― anstataŭos la linion de la homaj guruoj, kaj ĝi devos esti konsiderita la nura spirita aŭtoritato de la sikoj.

La sankta libro redakti

 
Guru Gobind Singh (tenante rabobirdon, eble islameca aŭ bataleca simbolo) renkontiĝas kun Guru Nanak (tenante plumojn de pavo, eble hindia simbolo). Pentraĵo de la 18-a jarcento pri imagita renkontiĝo.

La sekvantoj de Guruo Nanak estis nminta lin «guruo» (‘majstro’). Antaŭ sia morto, li deklaris novan guruon kiel sukcedanton, kaj komisiis al li la estrecon de la sika komunumo. Tiu proceduro de nomumado de sukcedanto pluis ĝis la deka guruo, Guru Gobind Singh (mortinta en 1708), starigis la sikisman kulton en la jaro 1699, havigante al sikoj identecon kiel sendependa religio kaj deklaris la sanktan libron Sri Guri Granth Sahib Ji kiel dekunua kaj definitiva guruo porĉiama.

La lasta kaj deka en la sinsekvo de majstroj, nome Guru Gobind Singh (1666-1708), komencis la ceremonion de sika bapto en 1699, tiel apartigante la sikojn. La unuaj baptitaj sikoj, la kvin amatoj (Panj Pjare) tiam baptis la majstron. Tiel la estro agnoskis la ĉefecon de la komunumo (ĥalsa). Iom antaŭ sia morto, la majstro ordonis, ke la sankta libro de sikismo Guru Granth Sahib, estu la spirita aŭtoritato kaj la malspiritan aŭtoritaton havu la sika komunumo (Ĥalsa Pant). La libron fajte ekkompilis kaj ekeldonis la kvina majstro Guru Arjan en 1604. En historio, malmultaj sanktaj libroj estas kompilataj de la kredofondintoj mem. Ĝi estas verkita en gurumuĥa skribmaniero, sed en diversaj lingvoj, ĉefe en panĝaba lingvo kun partoj en sanskrito, persa, bojpura kaj urdua. La originala ekzemplero estas konservita en la Ora Templo, sed estas ankaŭ kopio en ĉiu templo. Ĉiun ekzempleron oni traktas kvazaŭ vivantan personoj, oni kuŝigas ĝin sur lito en la templo ĉiun nokton dum oni ventumilas ĝin por komfortigi, bonfartigi kaj bone endormigi ĝin.

Sikaj teritorioj redakti

Sika Imperio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sika Imperio.
 
Sika Imperio ĉirkaŭ 1839.

La Sika Imperio estis grava imperio en la Hinda subkontinento, kiu kreiĝis sub la estreco de Maharaĝo Ranjit Singh kiu establis la imperion sur baze ĉirkaŭ la Panĝabo. La imperio ekzistis el 1799, kiam Ranjit Singh kaptis Lahore, al 1849 kaj estis formita per la fondo de gurua kvinopo nome Ĥalsa el kolekto de aŭtonomaj sikismaj ŝtatoj nome misloj.[6][7] Je ties plej granda etendo en la 19-a jarcento, la Imperio etendis el la Ĥibera Montopasejo en okcidento al okcidenta Tibeto oriente, kaj el Mithankot en la sudo al Kaŝmiro norde. Ĝi estis la lasta ĉefa regiono de la subkontinento kiu estis konkerita de Britio.

Kalistano redakti

En 1980, la sendependisma movado estrita de sikaj naciistoj, kiu intencas la kreadon de suverena sikisma ŝtato, rezultis en la deklaro de sendependeco de Kalistano. Post tio sekvis batalaron kontraŭ barata armeo sendita de la ĉefministrino Indira Gandhi por okupi la Oran Templon de Amritsar (sankta loko de la sikoj) por forigi grupon de naciistaj sikaj aktivuloj, kio finiĝis per la Operaco Blua Stelo en kiu oni bombardadis la templon en kiu estis rifuĝintaj la ribeluloj, interveno kiu okazigis pli ol 500 mortoj.

Tiu agado de la barata armeo, eniranta en sankta loko de sikismo, estis konsiderata insulto fare de multaj sikoj. En Barato, la sikoj estis celo de atakoj post la murdo de Indira Gandhi, kiun oni faris kiel reprezalio fare de ŝiaj propraj sikaj korpogardistoj. Fakte pro la militemo de sikoj, tiuj estis grava parto de la barataj diversaj militkorpusoj. Post la murdo de Indira Gandhi, la diversaj atakoj kontraŭ sikoj rezultis en kelkaj miloj da mortintoj.

Diskriminacio kontraŭ sikoj redakti

La sikaj sendependentistoj [8] asertas, ke en Barato estas forta diskriminacio kontraŭ la sika komunumo, konsistanta en sentialaj arestoj, seksa perfortado kontraŭ sikaj virinoj kaj junulinoj, batado, malaperoj ktp. Aliflanke, aliuloj argumentas, ke tio ne estas tute vera. Ĉiuokaze, la ĉefministro de Barato ĝis la 26a de majo 2014, Manmohan Singh (n. 1932) estis siko li mem.

Jam en la 21-a jarcento, post la atencoj de la 11-a de septembro 2001, okazis en Usono atakoj kontraŭ sikoj (el tre multnombra komunumo), erare miskomprenitaj kiel islamanoj (eble pro la uzado de turbanoj). Tiu atakoj kaj minacoj kontraŭ sikoj kondukis la Usonan Senaton fari kondamnan deklaron kontraŭ la diskriminacio adresita al sikoj. Ekzemple la 5-an de aŭgusto 2012 okazis atako kontraŭ sika templo en Viskonsino (Usono) en kiu mortis ses personoj kaj pliaj tri estis vunditaj.

En Francio, la leĝo pri laikeco kiu ekde septembro 2003 malpermesis la uzadon de religiaj simboloj en la publikaj lernejoj (por defendi laikan ŝtaton kiu garantiu la egalecon inter ĉiuj religioj ekzistantaj en Francio) rezultis en la malpermeson ankaŭ de la sika turbano en la publikaj lernejoj, kio okazigis protestojn de la malgranda sika komunumo franca.

Doktrino kaj moroj redakti

 
Teksto de Mul mantar (la ĉefa preĝo de sikismo), en alfabeto gurumuĥa.

La bazaj instruoj konsistas el[9]:

  • Nam Japo (simran): mediti je la Nomo de Dio
  • Kirt karo: gajni la vivon per honesta vivo kaj laboro.
  • Wand chhaka: kuniĝi kun aliaj, ne nur kun aliaj sikoj aŭ familianoj, sed ankaŭ kun kiu bezonas helpon, helpante donante sian tempon. Langar, la senpaga kuirejo tion ankaŭ esprimas. En la langar oni ankaŭ montras ke ĉiu estas samvalora por Dio, manĝante kune la saman manĝaĵon.

Ekzistas 4 ceremonioj:

  • Anand karaj: la edzigo. La Guruoj edziĝis ĉar tio donas la plej grandan oportunon por vivi honesta kaj dia;
  • Amrit: inico al Sikismo. Tiel oni akceptas sekvi la devojn kiuj estas skribitaj en la libroj. Porti la "5 K" kiujn Guru Gobind donis;
  • Naam karan: "elekti nomon", estas post la naskiĝo aŭ Amritpreno;
  • Kremacio.

Fundamenta doktrino redakti

La doktrino de Nanako prezentas sin kiel simplan. La kerna koncepto, kiu koherigas sikismon, estas la rego de ununura dio, kreinto. Nanako nomis tiun dion la "vera nomo", por eviti jam konatajn terminojn pri dio. Li predikis, ke la vera nomo, kvankam multmaniere kaj multloke aperanta, estas eterne unu, ĉiorega kaj ĉiopova dio, transmonda kaj ĉimonda, kreanto kaj detruanto.

 
Ilustracio pri reenkarniĝo el arto de Hinduismo

Nanako ankaŭ kredis je maja. Kvankam li taksis materiaĵojn realaj kaj esprimoj de la vero de Dio, ili emas konstrui "muron el malvero" ĉirkaŭ tiuj vivantaj en la malspirita sfero de materiaj deziroj. Tio malebligas al ili vidi la veran dion, kiu kreis materion kiel vualon ĉirkaŭ si, tiel ke spiritaj mensuloj, liberaj je deziro, kapablas ĝin travidi.

Mondo estas ekanalize reala ĉar maja sensebligas ĝin, sed finanalize estas malreala ĉar nur dio estas vere reala. Nanako konservis la hinduan instruon pri reenkarniĝo kaj karmo, kaj predikis ne daŭrigi pro egoismo kaj frandemo la ciklon de reenkarniĝo, kiu apartigas de dio.

Oni pensu pri dio, kaj senĉese ripetu ties nomon (Nama Japam), tiel unuiĝonte al li. Savo ne estas eniro en Paradizon post Fina Juĝo, sed unuiĝo kaj ensorbiĝo en dion, la veran nomon.

La instruoj de la Dej sikaj Guruoj redakti

La instruoj de la Dej sikaj Guruoj (same kiel tiuj de aliaj hinduaj kaj islamanaj saĝuloj) estas enhavataj en la Sri Guru Granth Sahib Ji. Tiuj instruoj proponas la jenajn valorojn:

  • Vidi Dion en ĉiu; kompreni kaj praktiki la egalecon inter ĉiuj rasoj sendepende de la koncerna kasto, religio, la haŭtkoloro, la statuso, la aĝo, la sekso, ktp.
  • Memori Dion la tutan tempon, ĉiam praktiki la simran (‘rememoro de Dio’), la pra-ento, virta, mizerikorda, malavara, kuraĝa kaj kreinto de ĉio, esti ĉiam atentinta sian personon kaj agadi konsekvence.
  • Valorigi kaj respekti la pozitivajn idealojn, kiel la vero, la kompato, la ĝojo, la humileco, la amo, ktp. (kiuj estas respeguloj de la karakteroj de Dio).
  • La subpremado de la internaj malbonoj kiel la volupto, la kolero, la avaremo, la materia dependeco, la egoismo, ktp. (kiuj estas respeguloj de la karakteroj de Kontraŭdio).
  • La homo devas fari vivon produktivan, honestan kaj paceman kiel familiestro; labori malpigre dum oni retenas la figuron de Dio ene de si.
  • Praktiki aŭ partopreni en la seninteresa servo (seva), helpi konstrui vivon komunuman de amo kaj kontribui al la socio ĉiam kiam eblas.
  • Esti preparita por protekti kaj reprezenti la rajtojn de la malfortuloj por lukti por la justeco kaj la egaleco por ĉiuj.
  • Akcepti ĉiam la volon de Dio (hukam), kaj centriĝi kaj reteni spiriton kaj pozitivan kaj optimisman (ĉardikala), ktp.

Terminologio redakti

 
Siko kun turbano.

Radikoj √Sik- kaj √Siĥ- en PIV redakti

Ekzistas granda konfuzo pri la esperantigo de la panĝaba vorto Sikkh (ਸਿੱਖ [sɪkkʰ]). PIV elektis aldoni la radikon √Siĥ- kune kun √Sik- pro miskompreno de la elparolo de la panĝaba digrafo kh [kʰ].

La uzo de ĥ por vorto sikkh transdonas tiun eraron al aliaj vortoj el panĝaba fonto kaj ekas grava konfuzo. Transskribi Khalistān kiel Ĥalistano anstataŭ Kalistano kaj Visākhī kiel Vajsaĥi anstataŭ Vajsakio aŭ Visakio estas eraro.

Malsamo okazas kun la vorto Ḫālsā (ਖ਼ਾਲਸਾ, [xaːlsaː]), kelkfoje angle nur transkribita kiel Khalsa, kiu ja estas Ĥalsa. La simileco inter literoj ਖ kaj ਖ਼ helpas la konfuzon.

Nomoj redakti

La dua nomo Singh, kiu signifas virleonon, estas tipa ĉe sikoj, kvankam ne ĉiu Singh estas siko. Sikinoj uzas la familinomon Kaur ("leonino"), sed plimulto da regnoj permesas nur la viran Singh. Ekster Hindio, por multaj sikoj ĝi iĝis familinomo:

  • akcidente pro oficistaj konfuzoj inter diversaj nomoj
  • intence por forgesigi familinomon de malalta kasto
  • intence kiel signon de sikeco.

Eksteraj simboloj (Kvin K) redakti

 
Tri de la kvin eksteraj simboloj: kanga, kara kaj kirpan.

La 5 eksteraj simboloj kiujn sikoj, virinoj same kiel viroj, portas, estas:

  • Keŝ: ne tranĉi hararojn, la kapharojn oni gardas en turbano;
  • Kanga: ligna kombilo;
  • Kachhera: mallonga pantalono;
  • Kara: la metala brakringo, kiu estas kvazaŭ dio-edziĝa brakringo;
  • Kirpan: glavon, ponardonpoŝtranĉilon.

La honesta vivmaniero kaj volo esti bona por la kreado estas pli grava ol porti ilin.

Siko neniam tondu sian hararon, por montri tutvivan serĉon de spiriteco kaj akcepton de diaj donacoj al homoj. La kombilo ordigas la hararon, signante ke oni ne nur akceptu la dian donon, sed ankaŭ konservu ĝin. La pantalono simbolas ĉaston kaj unu-edzinecon. La brakringo (kara) estas ligo al Dio, ja siko submetiĝu antaŭ neniu krom dio. Kaj per konstanta teno de armo ĉe si sikoj memorigas pri persekutoj kontraŭ sia religio kaj pri la devo defendi malpotenculojn. En moderna socio, tamen, poŝtranĉilo aŭ malgranda ponardo sufiĉas por konservi la simbolon.

Sikaj viroj ĉiam surmetas turbanon sur sian longan hararon. La turbano estas malsama ol tiu de islamaj klerikoj.

Situacio de sikismo redakti

Sikoj en Barato redakti

 
Gurdvaro Bangla Sahib en Delhio

La politika premo de ĉirkaŭaj islamaj regnoj trudis sindefendon al sikoj. Meze de 19-a jarcento, ili regis Panĝabon kun landoj nun parte en Barato kaj parte en Pakistano. La sika militistaro plurfoje povis repeli la britan armeon.

Pro sia batalema tradicio sikoj aperas en pli granda proporcio en la barata kaj pakistana armeoj ol en la loĝantaro ĝenerale.

En finaj 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, separatismo aperis, celante apartan sikan regnon, Kalistano, en Panĝabo.

Sikoj en la mondo redakti

 
Sikoj celebrantaj la festivalon Vaisakhi en Toronto, Kanado.

Nun, sikoj estas en tuta Hindio kaj ceterloke en mondo. La suma nombro de sikoj estus ĉirkaŭ 25,8 milionoj, kio estus 0.39% el la monda loĝantaro. Ĉirkaŭ 19 milionoj loĝas en Barato, ĉefe en Panĝabo, nome 75% el la tiea loĝantaro. Grandaj komunumoj de sikoj loĝas en la najbaraj ŝtatoj kiaj la barata subŝtato Harjano kiu estas hejmo de la dua plej granda sika loĝantaro en Barato kun 1.1 milionoj da Sikoj ĉe la censo de 2001, kaj povas troviĝi grandaj komunumoj de sikoj tra Barato. Tamen, Sikoj estas nur ĉirkaŭ 2% el la barata loĝantaro.[10]

Granda nombro da sikoj estas en Britio, Kanado kaj Usono. Sika migrado al Kanado ekis jam en la 19a jarcento kaj kondukis al la kreado de gravaj sikaj komunumoj, hegemonie en la sudo Vankuvero, Surrey (Brita Kolumbio), kaj Bramptono. Nuntempe temploj, gazetaro, radiostacioj, kaj merkatoj multas ĉe iuj grandaj, mult-generaciaj barat-kanadaj grupoj. Sikaj festivaloj kiaj Divali kaj Vaisakhi estas celebrataj en tiuj kanadaj urboj fare de la grandaj grupoj de sekvantoj en la mondo for de Panĝabo.

Sikoj migris ankaŭ al Orienta Afriko, Okcidenta Afriko, Mezoriento, Sudorienta Azio, Unuiĝinta Reĝlando same kiel al Usono kaj Aŭstralio. Tiuj komunumoj disvolviĝis kiel sikoj formigrintaj el Panĝabo por plenigi truojn en la koloniimperia labormerkato[11]. Komence de la 20a jarcento grava komunumo ekformiĝis ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Pli malgrandaj loĝantaroj de Sikoj troviĝas en multaj landoj en Okcidenta Eŭropo, Maŭricio, Malajzio, Fiĝio, Nepalo, Ĉinio, Pakistano, Afganio, Irako, Singapuro, Meksiko, Usono kaj multaj aliaj landoj.

Persekutoj kontraŭ sikoj redakti

 
Ĉefa vidaĵo de la Ora Templo.

Estas diversaj kontraŭaj pritaksoj ĉu ekzistas persekutoj kontraŭ sikoj, ĉefe en Barato, sed ne nur.

En 1984, grupo da separatismaj (laŭ iuj, terorismaj) sikoj anoj de Jarnail Singh Bhindranwale sin ŝirmis en la Ora Templo de Amricaro, sika sanktejo. La barata armeo, laŭ ordonoj de Indira Gandhi, sturmis la templon. 83 armeanoj kaj 493 sikoj mortis, kaj multaj estis vunditaj. Multaj sikoj taksis perforton en sia sanktejo nepardonebla. Sikaj gardistoj de Indira Gandhi poste venĝe murdis ŝin. Post la murdo, multaj sikoj estis atakitaj de la Kongresa Partio de Gandhi, tiam regita de ŝia filo, Rajiv Gandhi. Multaj sikoj mortis tiel.

Post la atakoj de 11-a de septembro 2001 en Usono, iuj usonanoj atakis sikojn, konfuzante iliajn kaptukojn kaj barbojn kun tiuj de la islamanoj kaj siavice identigante islamanojn ĝenerale kun la atakintoj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. PIV havas ambaŭ formojn, kaj siko kaj siĥo. La panĝaba vorto Sikkh (ਸਿੱਖ [sɪkkʰ]) uzas surogatan digrafon kh [kʰ], homofono de Esperanta k, kaj ne de ĥ [x]. La uzo de ĥ por vorto sikkh transdonas tiun eraron al aliaj vortoj el panĝaba fonto, kiuj uzas tiun digrafon kaj okazas grava konfuzo: transskribo de Khalistān kiel Ĥalistano anstataŭ Kalistano i.a.

Referencoj redakti

  1. Singh, Patwant; (2000). The Sikhs. Alfred A Knopf Publishing. Paĝoj 17. ISBN 0-375-40728-6.
  2. "Sikhism: What do you know about it?". Kontrolita 13a de Decembro 2012.
  3. Zepps, Josh, "Sikhs in America: What You Need To Know About The World's Fifth-Largest Religion". Kontrolita 13a de Decembro 2012.
  4. Arvind-pal Singh Mandair (2014). Pashaura Singh; Louis E. Fenech, eld. The Oxford Handbook of Sikh Studies. Oxford University Press. pp. 302–314. ISBN 978-0-19-100411-7.
  5. William Owen Cole; Piara Singh Sambhi (1995). The Sikhs: Their Religious Beliefs and Practices. Sussex Academic Press. pp. 130–133, 200.
  6. Encyclopædia Britannica Eleventh Edition, (Edition: Volume V22, Date: 1910-1911), Paĝo 892.
  7. Grewal, J. S.. (1990) The Sikhs of the Punjab, Chapter 6: The Sikh empire (1799–1849), The New Cambridge History of India. Cambridge University Press. ISBN 0 521 63764 3.
  8. date=20090209214019
  9. Evi Van Hamme, Sik-religio, Esperanto3000, paĝoj 4-5, n-ro 2, jarkolekto 36, aprilo-junio 2015.
  10. Singh Kalsi, Sewa. (2007) Sikhism. Londono: Bravo Ltd., p. 12. ISBN 978-1-85733-436-4.
  11. (en) Ballantyne, Tony, Between Colonialism and Diaspora: Sikh Cultural Formations in an Imperial World, paĝoj 69-74, Duke University Press, 2006,  ISBN 978-0-8223-3824-6.
  12. (eo) Valora intelektulo, p. 1, Heroldo de Esperanto, nov. 2020

Bibliografio redakti

  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2008), Sikh Twareekh, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2008.
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2012), Sikh History (10 volumoj), publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2010–12.
  • Duggal, Kartar Singh (1988), Philosophy and Faith of Sikhism, Himalayan Institute Press, ISBN 978-0-89389-109-1
  • Kaur, Surjit, Amongst the Sikhs: Reaching for the Stars, New Delhi, Roli Books, 2003 ISBN 81-7436-267-3
  • Khalsa, Guru Fatha Singh, Five Paragons of Peace: Magic and Magnificence in the Guru's Way, Toronto, Monkey Minds Press, 2010, ISBN 0-9682658-2-0, gurufathasingh.com Arkivigite je 2011-07-11 per la retarkivo Wayback Machine
  • Khalsa, Shanti Kaur, The History of Sikh Dharma of the Western Hemisphere, Sikh Dharma, Espanola, NM, 1995 ISBN 0-9639847-4-8
  • Singh, Khushwant (2006), The Illustrated History of the Sikhs, Oxford University Press, India, ISBN 978-0-19-567747-8
  • Singh, Patwant (1999), The Sikhs, Random House, India, ISBN 978-0-385-50206-1
  • Takhar, Opinderjit Kaur, Sikh Identity: An Exploration of Groups Among Sikhs, Ashgate Publishing Company, Burlington, VT, 2005 ISBN 0-7546-5202-5
  • Teece, Geoff (2004), Sikhism: Religion in focus, Black Rabbit Books, ISBN 978-1-58340-469-0
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (1997), The Sikh Reference Book, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 1997.
  • Dilgeer, Dr Harjinder Singh (2005), Dictionary of Sikh Philosophy, publikigita de Sikh University Press & Singh Brothers Amritsar, 2005.
  • Chopra, R. M. (2001), Glory of Sikhism, publikigita de Sanbun, New Delhi, ISBN 978-3-473-47119-5
  • Chopra, R. M. (2014). "The Philosophical and Religious Thought of Sikhism", publikigita de Sparrow Publication, Kolkata, ISBN 978-81-89140-99-1.

Eksteraj ligiloj redakti

Aŭda versio de la Guru Granth Sahib, la sankta libro de sikismo.

Sikhi Wiki. Redaktebla enciklopedio skribita laŭ sika vidpunkto (angle).

La historio de sikismo Arkivigite je 2021-05-08 per la retarkivo Wayback Machine (angle).

Sikismo Rusio (ruse).