Nepalo

lando en Azio inter Ĉinio kaj Barato

Nepalo, oficiale "Federacia Demokratia Respubliko Nepalo" (nepale संघीय लोकतान्त्रिक गणतन्त्र नेपाल, Sanghija Loktāntrik Gaṇatantra Nepāl), estas lando je la suda flanko de la montaro Himalajo, inter Barato kaj Tibeto (Ĉinio). Dum estis monarkio, ĝi estis la ununura regno religie hinduisma; nun estas laika respubliko. Tamen ĝi estos ĉiam unu el la plej altaj Ŝtatoj super la marnivelo: ja ĝi enhavas 8 el la 14 plej altaj mondaj montopintoj.

Nepalo
संघीय लोकतान्त्रिक गणतन्त्र नेपाल

La standardo de Nepalo

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Sajaun Thungā Phulkā
Nacia devizo: जननी जन्मभूमिष्च स्वर्गादपि गरीयसी
Patrino kaj patrolando estas pli karaj ol la paradizo
Lokigo
lando sen maralirosuverena ŝtatoregionolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Katmanduo
Oficiala(j) lingvo(j) nepala lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Nepalia (nacia), Nepala (el Katmanduo)
Plej ofta(j) religio(j) hinduoj (80 %) kaj budhistoj.
Areo 147 181 km²
- % de akvo 2,8 %
Loĝantaro 26 494 504 (2011)[1]
Loĝdenso 180 loĝ./km²
Horzono +5:45
(somere +5:45)
Interreta domajno np
Landokodo NP
Telefona kodo 977
Plej alta punkto Ĉomolungmo
Plej malalta punkto Kechana Kawal
Politiko
Politika sistemo Federacia demokratia respubliko
Ŝtatestro prezidanto Ram Chandra Paudel (राम चन्द्र पौडेल) ekde marto 2023
Ĉefministro Pushpa Kamal Dahal (पुष्पकमल दाहाल) ekde decembro 2022
Parlamento Parlamento de Nepalo (ekde marto 2018)
Nacia tago 28-a de decembro
Sendependiĝo neniam dependa; unuiĝis la 21-an de decembro 1768
Ekonomio
Valuto Nepala rupio (NPR)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Esperanto en Nepalo
vdr

Historio redakti

Frua historio redakti

Dum sia historio de kelkmil jaroj Nepalo travivis diversajn reĝajn dinastiojn. La plej antikva estis la Kiratoj, kiuj regis de la 9-a jarcento a.K. ĝis la 1-a jarcento p.K. Laŭ legendoj menciitaj de kronikistoj, la Budho vizitis Katmanduon en la sepa regado de la sekva dinastio, la Liĉavioj, kaj la imperiestro Aŝoko venis al la valo kaj konstruis kvin stupaojn en kaj ĉirkaŭ Patano. Danke al tre granda surskribita ŝtona kolono konstruita tie, oni scias, ke Aŝoko vizitis ankaŭ Lumbini.

Historiistoj estas certaj, ke Aŝoko iris al Lumbini, sed ankoraŭ mankas pruvoj, kiuj atestus, ke Aŝoko ja venis en Katmandoun, kvankam ekzistas famaj Aŝokaj monumentoj en Patan. Anstataŭe oni diris, ke lia fratino venis en Nepalon kaj starigis la templon "Ĉarumati".

La Liĉivioj regis de siaj palacoj en Katmanduo de la 1-a ĝis la 9-a jarcento p.K. Neniu el tiuj konstruaĵoj restas, sed oni trovas epigrafojn kaj skulptaĵojn faritajn tiam diversloke en la valo. Post la Liĉavioj venis la dinastio Malla, komence unuigita sed poste disfalonta en tri regnojn. Ankaŭ dum tiu tempo tre riĉaj kulturaĵoj estis kreitaj, multe el kiuj ankoraŭ ekzistas. Kvankam ili mem ne estis Nevaroj, ili akceptis la Nevaran (tiam nomatan Nepalbhasa, tio signifas nepala lingvo) kiel la oficialan lingvon kaj multe helpis kreskigi la lingvon kaj ĝian literaturon.

Poste venis la dinastio Ŝāha. De ĝia bazo en Gurka (100 km nordokcidente de Katmanduo) ĝi etendis sian potencon ĝis la valo de Katmanduo kaj poste unuigis la tutan teritorion de Nepalo. La reĝo Prithvi Narājan Ŝāha, kiu atakis la valon ĉirkaŭ la jaro 1768, estis tiom kruela, ke li tranĉis la nazojn de la venkitoj el Kirtipur. Do sekvis subpremo de la loka lingvo, kulturo kaj tradicio. Dum ĉirkaŭ 100 jaroj (de 1850 ĝis 1950) la Rana dinastio regis la landon. Kvankam ili ne estis reĝoj, ili herede regis ĝin kiel ĉefministroj, kiam la reĝoj nur estis kiel bildoj. Ili regis la landon kun helpoj de Britoj kiuj tiam regis la Hindan subkontinenton.

La Reĝlando Nepalo (en nepale नेपाल अधिराज्य) estis ŝtato formita en 1768 per la unuiĝo de Nepalo fare de la reĝo Prithvi Narajan kaj kiu ekzistis dum 240 jaroj ĝis la abolo de la monarkio en 2008.

Post la Dua Mondmilito redakti

Inter 1955 kaj 1972 la reĝo estis Mahendra. En 1972 heredis la tronon Birendra, kiu daŭrigis la absolutisman regadon en la stilo de la antaŭaj monarkoj.

En 1996 ekis la perarmila revolucio de la Maoistoj, kiuj postulis egalajn rajtojn por ĉiuj etnoj. Mortis pli ol 13.000 da homoj dum la Enlanda milito en Nepalo.

En 2001 okazis masakro de la nepala reĝfamilio, dum kiu, laŭ la oficiala raporto, la Princo Dipendra mortigis siajn patron, la reĝon Birendra, patrinon, gefratojn kaj aliajn kaj poste mortigis sin mem.

 
Hindaj temploj en Patan, la ĉefurbo de unu el la tri mezepokaj dinastioj.

Heredis la tronon la frato de la reĝo Birendra, Ĝanendra, kiu reĝis rekte, ekde februaro 2005. Ne estis parlamento kaj li mem elektas homojn por igi ilin ministroj.

En aprilo 2006, dum la Dua Popola Movado (जन अन्दोलन २), li forlasis la rektan reĝadon kaj reregis la parlamento. La nova registaro forprenis ĉiujn politikajn rajtojn de la reĝo. Baldaŭ kreiĝis granda okpartia registaro kun partopreno de la Maoistoj.

La okpartia registaro planis asembleon de elektitoj por verki la novan landan konstitucion. La Maoistoj proponas krei federan respublikon de Nepalo, kie estus ĉirkaŭ 9 - 13 ŝtatoj kun aŭtonomaj rajtoj por la ĉefaj gentoj. Pro disputo inter la Maoistoj kaj la aliaj sep partioj la proponitaj elektoj de novembro 2007 prokrastiĝis.

La proponitaj elektoj finfine okazis la 10-an de aprilo 2008. La Maoistoj gajnis la plejmulton da parlamentaj seĝoj, nome 220 el 601. La 28-an de majo 2008 la Parlamento voĉdonis la proponon aboli la monarkion post 240 jaroj de tia regado; nur 4 diputitoj el eta monarkia partio voĉdonis kontraŭe.[2]

Jam la 12-an de novembro 2009 miloj da maoistaj aktivuloj manifestaciis en Katmanduo, por protesti kontraŭ la registara koalicio. Skandante sloganojn kaj salutante per ruĝaj flagoj, manifestaciantoj ĉirkaŭis la ĉefan registaran komplekson kaj blokis ĉiujn enirejojn de la loko. Ilin kontraŭstaris armitaj kontraŭtumultaj policistoj. La Maoistoj diris, ke ili deziras debaton en parlamento pri la etendo de prezidentaj povoj, ĉar la prezidento Ram Baran Jadav agis malkonstitucie, kiam li malakceptis ilian decidon maldungi la armean ĉefon pli frue ĉi-jare. La Maoistoj akuzis la estron de la armeo, ke li kontraŭis la mikson de miloj da siatempaj maoistaj ribeluloj en la nacian armeon. Tiu prezidenta decido jam estigis la disfalon en majo de la registaro gvidata de Maoistoj. La koalicia registaro rifuzis diskuti pri la postuloj kaj petis, ke la Maoistoj ĉesigu siajn protestojn.[3]

Inter la 25-a de majo 2009 kaj la 6-a de februaro 2011 estis ĉefministro Madhav Kumar Nepal. De februaro 2011 la ĉefministro estas Jhala Nath Khanal, prezidanto de la Komunista Partio de Nepalo (Uniiĝinta Marksista–Leninista) (CPN (UML)). La 28-an de aŭgusto elektiĝis D-ro Baburam Bhattarai, la vic-prezidanto de la Unuiĝinta Komunista Partio de Nepalo (Maoista) kiel ĉefministro.

La 20-an de septembro 2015 la Parlamento jesis pri la nova Konstitucio.

La 11-an de oktobro 2015 nova ĉefministro elektiĝis: K.P. Oli.

Tuj poste Barato komencis bloki la landon malpermesante iun importon, ĉefe nafton. Tio paralizas la tutan landon.

Bidhya Devi Bhandari, komunisto, ekde la 29-a de oktobro 2015 estis la unua ŝtata prezidantino de la respubliko Nepalo.

Geografio redakti


 
Mapo de Nepalo
 
Topografio de Nepalo

Nepalo estas kamparana trapezforma lando; ĝi longas 800 kilometrojn kaj larĝas 200 kilometrojn kaj entute kovras 147.181 km². Nepalo kutime dividiĝas en tri regionoj; la monta (himāl हिमाल), monteta (pahāḍ पहाड) kaj ebenaĵa (tarāi तराई) regionoj. Tiuj naturaj zonoj etendiĝas de oriento al okcidento kaj apartiĝas de la grandaj riveroj de Nepalo.

La Tarai-ebenaĵoj, kiuj limas al Hindio, estas parto de norda montdorso de la Indo-Gangetikaj ebenaĵoj. Ili estis formitaj kaj daŭre estas akvumitaj de tri grandaj riveroj; la Koŝio, la Narajanio (la Gandak-rivero de Hindio) kaj la Karnalio. La regiono havas varman, humidan klimaton.

La monteta regiono (Pahāḍ) apudas la montojn kun alteco de 1.000 ĝis 4.000 metroj. Du malaltaj montregionoj nome la Mahabharat Lek kaj Ŝivalik-regiono (ankaŭ nomita Ĉuria regiono) kuŝas en la regiono. La Katmandu-valo kuŝas en la monteta zono kaj estas la plej fekunda kaj popolriĉa areo de la lando.

En la monta regiono (Himāl), kiu atingas altecon de pli ol 3000 metroj, loĝas nur malmultaj homoj.

Vidu artikolon Orient-himalajaj foliaj kaj koniferaj arbaroj.

Tertremoj redakti

Nepalo apartenas al la landoj, kie la eblo pri tertremoj estas tre granda. Numero kvar en la listo de landoj. Jam en la jaro 1933 (laŭ nepala kalendaro 1990) okazis tertremo. La 25-an de aprilo 2015 okazis denove forta tertremo kun forto 7,9 sur la skalo de Richter. Supozeble la nombro de mortintoj atingas 8000 personojn. Vunditoj estas 14000. Multaj kulturaj heredaĵoj estis detruitaj. Nepalanoj nomas tiun tertremon Tertremo de Gorkha.

Administra divido redakti

Nepalo estas dividita en 14 zonoj kaj 75 distriktoj grupitaj en kvin regionoj. Ĉiu distrikto estas estrata de distrikta ĉefo kiu respondecas por firmteni la leĝon kaj ordon kaj kunordigas la laboron de agentejoj de la diversaj registraraj ministrejoj.

La 14 zonoj estas:
 
1 Bāgmati 8 Lumbini
2 Bheri 9 Mahākāli
3 Dhavalāgiri 10 Meĉi
4 Gaṇḍaki 11 Nārājaṇi
5 Ĝanakpur 12 Rāpti
6 Karṇāli 13 Sagarmāthā
7 Kosi 14 Seti

Kulturo kaj heredaĵoj redakti

Nepalo estas lando fascine multkolora: kun antikva historio, viglaj kulturoj kaj popoloj, biodiverseco kaj majestaj pejzaĝoj. Ĝiaj geografiaĵoj etendiĝas de belaj altaj neĝpintoj en la nordo, tra malpli altaj montoj en la mezo ĝis bela, fekunda ebenaĵo kun multaj arbaroj en la sudo. Situante inter Tibeto (Ĉinio) kaj la Ganga ebenaĵo (Barato), Nepalo tra sia historio sentis la influon de du tre malsamaj civilizoj, sed samtempe kreis identecon por si mem. La lando havas preskaŭ 23 milionojn da homoj, parolantaj 70 lingvojn aŭ dialektojn.

Nepalo estis oficiale hindua reĝlando, sed fakte ĝi ĉiam estis kaj ankoraŭ restas lando de multaj religioj. La templo de Paŝupatinat en Katmanduo estas unu el la kvar plej gravaj lokoj por adorantoj de Ŝiva. La Budho, la "Lumo de Azio," naskiĝis en Lumbini, kiu situas en la suda ebenaĵo, faronte Nepalon sankta celo por pilgrimantoj. La multaj etnoj ofte kultas siajn proprajn diojn.

Kvar lokoj de Nepalo estas agnoskitaj de UNESKO kiel mondheredaĵoj. En la unua, la valo de Katmanduo, reliefiĝas la urbo de Baktapuro, la reĝaj placoj de Katmanduo kaj Patano, la stupaoj de Svajam­bunat kaj Baŭdnat, kaj la temploj de Paŝupatinat kaj Ĉangu Narajan. Dua kultura heredaĵo estas Lumbini.

Plie estas la naturaj zonoj Everest Nacia Parko (1.148 km²) kaj Reĝa Ĉitaŭn Nacia Parko (932 km²). Vidu apartan artikolon Naciaj parkoj en Nepalo.

Demografio redakti

La Gurungoj, nomitaj ankaŭ Tamu, estas etna grupo el diversaj partoj de Nepalo.

La valo de Katmanduo redakti

Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super marnivelo la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km² en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude.

Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron.

La Nevaroj, kiuj originale nomiĝis Nepaloj, estas la indiĝenoj de la valoj, kiuj ornamis kaj fortigis la valon politike, ekonomie, socie kaj religie dum la pasintaj 2,000 jaroj. La elstaraj monumentoj de la valo, kiuj nun estas la zonoj de la Monda Heredaĵo, estas ekzemploj de la arto kaj arkitekturo de la Nevaroj. Kaj same, dekoj da festivaloj ankaŭ estas vivantaj heredaĵoj de ili.

La urbo Katmanduo dekomence estis fando­poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon kun kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj verkistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo. Nun, pro amasa enlanda migrado, homoj el ĉiuj etnoj loĝas en la ĥaosa ĉefurbo.

Festoj redakti

Holio (Hindia, होली, holī), populara kiel la festo de koloro, estas fama printempa festo en Barato kaj Nepalo. La festo daŭras du tagojn ekde la plenluna tago inter la mezoj de februaro kaj marto.

Naturo redakti

Nepalo en Esperanto redakti

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 11an ĉapitron "Fabelo el Nepalo" al komentoj pri la lando; poste ŝi rakontas interesan fabelon pri paserino kaj pizo kiuj interrilatas kun la altaj instancoj de la ŝtato.[4]

Krome:

Esperanto en Nepalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-movado en Nepalo.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nepala Esperanto-Asocio.

Ceteraj informoj redakti

  • Eksporto: greno, lignaĵo, herboj.
  • Pokapa GNP: 200 $. Nepalo estas unu el la dek plej malriĉaj landoj el la mondo.
  • Organizoj: UNO (1955)
  • Heredaĵo: Sagarmāthā nacia parko, valo de Katmando, Ĉitvana reĝa parko, Lumbini (naskiĝloko de Budho).

Referencoj redakti

  1. Zensus 2011: General Bureau of Statistics, Kathmandu, Nepal, Nov. 2012
  2. El País, 29-a de majo 2008, Georgina Higueras, "Nepal se declara república federal después de 240 años de monarquía".
  3. Maoistoj protestas en Katmanduo[rompita ligilo] esperante
  4. Marjorie Boulton, Faktoj kaj fantazioj, progresiga libro, Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 1984, dua eldono 1993. Paĝoj 95-97.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti