Maoismo

la politika-ekonomika teorio de la Ĉinia politikisto Maŭ Zedong

Maoismo (aŭ maŭismo, ĉar en PIV aperis Maŭ Zedong) estas politika ideologio, kiu baziĝas sur verkoj de ĉina komunisto Mao Zedong. La plej konata verkaro estas la t.n. Mao-biblio (ankaŭ nomata "ruĝa libr(et)o") kun citaĵoj de la "granda stiristo" Mao Zedong. Dum la kultura revolucio oni montris ĝin amase kaj publike, oni aludis al ĝi kaj tio hegemoniis dum detruo de kulturaĵoj, politika persekutado kaj murdo de homoj ktp.

La teorio kaj influo en ĈinioRedakti

</noinclude> La plej gravan influon atingis la maoismo en la originlando (Popola Respubliko Ĉinio), kie ĝi iĝis gvidanta ideologio post la komunista venko en 1949 dum enlanda milito kontraŭ la ĉinaj naciistoj, kiuj estis estintaj aliancanoj kontraŭ Japanio dum la Dua Mondmilito.

La maoismo baziĝas sur verkoj de Karl Marx kaj Friedrich Engels, sed ankaŭ sur verkoj de Lenin kaj Stalin, kio klarigas la specifajn trajtojn de la maoismo.

Ĉar la ĉinaj komunistoj liberis la landon el la japana regado dum la mondmilito preskaŭ memforte, tiel ili ne akceptis centprocente la gvidantan rolon kaj ideologiojn de la SKP (Soveta Komunista partio), male al tio kio okazis en aliaj komunismaj reĝimoj de la dua duono de la 20.a jarcento. Post morto de Stalin, la ĉina komunisma maoisma reĝimo profitis la oportunon kaj pluevoluis sian ideologion pri hegemonio, neevitebla mondmilito kaj kontraŭsoveta vidpunkto.

La maoismo akcentis la praktikon (por stalinismo gravis la ideologio). La armeo de Mao ĉefe baziĝis sur la kamparanaj fortoj en la neindustria lando, tiel li tiris la konkludon, ke la provinco sieĝas pri la urboj. Same vidis ĝi en la malkoloniiĝa procezo sieĝon de periferio super centraj koloniismaj landoj. Pro tiuj spertoj gravis por li – kiu mem estis kamparano – la kamparanoj, kiuj laŭ li povos doni la revolucian forton.

Kvankam Mao ekis kampanjon pri industriigo (granda salto antaŭen), tio fiaskis (kiel similaj industriigaj kampanjoj en Sovetunio) kaj kaŭzis en Ĉinio malsatmortojn de milionoj.

Influo en aliaj landojRedakti

Krom la ruĝaj kmeroj en Kamboĝo, maoismo estis oficiala ideologio – krom Ĉinio - en Albanio post ties foriro el la Varsovia Kontrakto. Forta maoisma movado ekzistas en Nepalo, du aliaj konataj estas: la t.n. "Luma Vojo" en Peruo kaj la "Nacia Demokrata Fronto de Filipinoj".

En Okcident-Eŭropo (kaj parte en Orient-Eŭropo) maoismo disvastiĝis dum la 1968-aj studentaj protestoj. Kelkaj el la tiam maoismaj junuloj iĝis pli poste aktivaj apogantoj de kapitalismaj aŭ kontraŭkomunismaj ideoj, ekz.:

En 2009, usona direktoro de komunikoj por Barack Obama Anita Dunn[1], nomis Maon unu el siaj "plej ŝatataj politikaj filozofoj" kune kun Teresa de Kolkato, kaj eksiĝis post la rimarko fariĝis publika.

Legu ankaŭ pri ŝajn-maoisma partio Marksista-Leninista Partio de Nederlando, kreita de nederlanda sekreta servo.

ReferencojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

BildaroRedakti


Vidu ankaŭRedakti