Pekino

ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, en nordorienta Ĉinio
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Pekino (apartigilo)

Pekino[1][2] (malofte Bejĝingo[3][4] aŭ laŭ la pinjina metodo de EPĈ - Bejĝjingo; ĉine 北京 /pèi.tɕíŋ/ [pejĉing] Pri tiu ĉi sono aŭskulti) estas la ĉefurbo de la Popola Respubliko Ĉinio, kaj la politika, diplomatia, financa, ekonomia, eduksistema, esplora, turisma, sporta, trafika kaj kultura centro de la lando, kaj unu el la plej grandaj metropoloj kun internacia influhavo de Ĉinio.[5]. Pekino estas la 15-a laŭ la Listo de Mondaj Ĉefurboj.[6] Ĝi estas la plej loĝata ŝtata ĉefurbo en la mondo kun 21 milionoj da loĝantoj ene de administracia areo de 16,410.5 km².[7] Estante grandurbego, Pekino estas la dua plej granda ĉina urbo laŭ loka loĝantaro post Ŝanhajo.

Pekino
ĉine 北京, pinjine Běijīng
urbo
Beijing montage 2020.png
Oficiala nomo: 北京
Lando Ĉina Popola Respubliko Ĉina Popola Respubliko
Historiaj regionoj
Metroo Metroo de Pekino
Konataj lokoj
Situo Pekino
 - alteco 43,5 m s. m.
 - koordinatoj 39° 54′ 20″ N 116° 23′ 29″ O / 39.90556 °N, 116.39139 °O / 39.90556; 116.39139 (mapo)
Areo 16 808 km² (1 680 800 ha)
Loĝantaro 17 550 000 (2009)
Denseco 1 044,15 loĝ./km²
Parkoj Beihai Parko, Zoologia ĝardeno
Estiĝo 3-a jarmilo a.K.
Ĉefsekretario Liu Qi (刘淇)
Urbestro Guo Jinlong (郭金龙)
Horzono GMT (UTC+8)
Poŝtkodo 100000 - 102600
Telefona antaŭkodo +86/10
Aŭtokodoj 京A, C, E, F, H, J, K, L, M, N, P
京B (taksio)

京G, Y (antaŭurbe)
京O (polico kaj aŭtoritatoj)
京V (en ruĝa koloro) (milita stabejo, centra registaro)

IHD 0.891 — tre alta
ISO 3166-2:CN CN-BJ
Floroj de urbo Ĉina rozo, Krizantemo
Somera olimpiko Somera Olimpiko 2008
Situo enkadre de Ĉinio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉinio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Beijing
Retpaĝo: www.beijing.gov.cn

Ĝi situas en la nordorienta parto de la ŝtato, malantaŭ la montaroj YànShan (燕山) kaj TàiHángShan (太行山) en la oriento, estas ĉirkaŭita de Hebei-provinco kaj najbare de Tianjin.

La historio de la urbo havas 3400 jarojn proksimume kaj ankaŭ estis la ĉefurbo dum la dinastioj Yuan (元朝), Ming (明朝) kaj Qing (清朝). Tial ĝi estas unu el la plej antikvaj grandurboj de la mondo, kun historio de pli ol tri jarmiloj. Ĝi ĝuis de strategia loko kiel rezidejo de la imperiestro kaj disponis de urbomuregoj kaj fortikaĵoj. La urbo estas fama pro siaj luksaj palacoj, temploj, parkoj, ĝardenoj, tomboj, muregoj kaj pordegoj.[8] Ĝi havas sep lokojn kiel Mondajn heredaĵojn de Unesko — nome la Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Somera Palaco, Mingaj tomboj, Zhoukoudian, kaj partoj de la Granda Ĉina Muro kaj de la Granda Kanalo de Ĉinio — ĉiuj el kiuj estas popularaj turismaj altiraĵoj.[9] Siheĝŭanoj (kortohejmoj), nome la tradicia domostilo, kaj la hutongoj, nome mallarĝaj stratetoj inter siheĝŭanoj, estas gravaj turismaj altiraĵoj kaj estas abundaj en urba Pekino.

NomoRedakti

北京 (pinjine: Beijing; EPĈ-a metodo: Bejĝjing) signifas "ĉefurbo de la nordo". Tio ankaŭ estas konata kiel mallongigite: , antikv-nome: 燕京, aŭ 北平 "paco en la nordo"). Esperanta "Pekino" estiĝis laŭ la 15-a regulo el la pola "Pekin", la rusa "Пекин" [Pekin], la germana "Peking", hispana "Pekín" kaj la franca "Pékin", kiuj estas el la prononco de la malnova ĉinlingvo ĝis la komenco de la 18a jarcento.

HistorioRedakti

Antikva epokoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Pekino.
 
Zhoukoudian

La historio de la urbo estas tre antikva, image reiri ĝis pli ol 3000 jaroj malantaŭ. Dum la Periodo de Printempo kaj Aŭtuno kaj de la batalantaj reĝlandoj (770 a.K. - 221 a.K.) la reĝado de Ji (蓟国) havis ĝian ĉefurbon kie hodiaŭ troviĝas Pekino.

Dum la dinastioj Qin (), Han () kaj dum la periodo de la tri reĝlandoj, Pekino estis en la norda limo de la imperio. La urbo ŝanĝis la nomon multaj fojoj: JiChéng (蓟城), Yànduo (燕都), YànJùn (燕郡), YouZhou (幽州) aŭ (涿郡). Dum la Dinastio de Tang () nomiĝis YouZhou (幽州).

Dum Yuan-dinastio (元朝), Pekino fariĝis la ĉefurbo de la granda imperio, nome Dadu (大都).

En la komenco de Ming-dinastio (明朝), ekestis la nomo Beiping - 北平, kaj tiama ĉefurbo estis Nankino. Baldaŭ Yan-reĝo Zhu Di (朱棣) ekkapte fariĝis imperiestro kaj igis Beiping-n kiel ĉefurbon – Pekino. Je la komenco de la jaro 1421, Ming-dinastio ektranslokis sian ĉefurbon de Nankino al Pekino.

Imperiestro Shunzhi de Qing-dinastio (清朝) ekestis en Pekino per la sama urbnomo. Tiam manĉuroj rajte loĝis en la interna urbo kaj hanoj devige loĝis en la ekstera urbo.

Moderna epokoRedakti

 
Mao Zedong proklamis la fondiĝon de Ĉina Popola Respubliko en 1949.

Post 1911, Respubliko de Ĉinio prenis Nankinon kiel ĉefurbo, signife: ĉefurbo en la sudo. Samjare Ĝuan Ŝikai translokis la ĉefurbon en Pekinon. Dum la Beiyang registaro, tramo ekestis en Pekino, ankaŭ Tsinghua Universitato kaj Pekina Universitato.

Je la jaro 1937, Beiping estis okupita de Japana armeo. Ĝi ŝanĝis la nomon kiel Pekino-n. Renomiĝis Beiping post la kapitulaco de Japanio.

Je la 31-a de januaro 1949, generalo de Kuomintango Fu Zuoyi kun Ĉina Komunisma Partio faris la pacan interkonsenton, kaj volonte kapitulacis al la komunisma partio. Sekve Ĉina Liberiga Armeo pace eniris la urbon Beiping. Estis decidita samjare, ke ŝanĝu Beiping-n en Pekinon, kiu ekfariĝis la ĉefurbo. Je la 1-a de oktobro 1949, Mao Zedong proklamis la fondon de la Ĉina Popola Respubliko.

Geografio kaj klimatoRedakti

Pekino situas en la nordokcidento de Nord-Ĉina Altebenaĵo, najbare de Taihang Montaro kaj Ĝan Montaro. Pekino najbaras kun Tianjin, kaj estas kune ĉirkaŭitaj de Hebei-provinco, Averaĝa alto super la marnivelo estas je 43.5 m. La rivero Ĝongdingo fluas tra la urbo en la sudokcidento.

Klimato de Pekino estas musono de Mezvarma Zono, varmega kaj pluvofta en somero, frosta kaj seka en vintro. Averaĝa temperaturo estas 11.5 °C. Plej malvarma monato estas Novembro, ekstrema malvarma temperaturo estas ĝis -33.1 °C (je la 23-a de februaro 1966), ekstrema varmega je 43.8 °C (je la 15-a de junio 1942).

Monato Jan Feb Mar Apr Maj Jun Jul Aŭg Sep Oct Nov Dec Jaro
Avĝ alta temperaturo °C (°F) 1.6 (35) 4.0 (39) 11.3 (52) 19.9 (68) 26.4 (80) 30.3 (87) 30.8 (87) 29.5 (85) 25.8 (78) 19.0 (66) 10.1 (50) 3.3 (38) 17.7 (64)
Avĝ malalta temperaturo °C (°F) -9.4 (15) -6.9 (20) -0.6 (31) 7.2 (45) 13.2 (56) 18.2 (65) 21.6 (71) 20.4 (69) 14.2 (58) 7.3 (45) -0.4 (31) -6.9 (20) 6.5 (44)
Precipitaĵo mm (colo) 2.6 (0.1) 5.9 (0.23) 9.0 (0.35) 26.4 (1.04) 28.7 (1.13) 70.7 (2.78) 175.6 (6.91) 182.2 (7.17) 48.7 (1.92) 18.8 (0.74) 6.0 (0.24) 2.3 (0.09) 576.9 (22.71)
Sunbrilaj horoj 204.7 198.5 237.7 251.3 290.6 276.2 230.4 230.3 215.1 229.6 193.0 192.3 2,780.2
% Humideco 43 47 49 48 53 61 76 79 70 64 58 49 58
Fonto: Nacia Meteocentro de Ĉinio Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
 
Gvata Turo.

MedioRedakti

Pekina medio ofte estas kritikita, ĉefe pro la poluado el industrio kaj veturilaj gasoj. Estas ofte nebuleto kaj polvo en aero, eĉ polvoŝtormo je la komenco de somero ĉiujare. Laŭ la statistiko de Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, la ĉina registaro elspezis super 1700 cent milionoj da usonaj dolaroj regi medion de Pekino, inkluzive fermiĝon kaj translokiĝon de entreprenoj kun tro polua rezulto kontraŭ medio; la uzadon de aŭtobusoj funkciigitaj per pura energio de natura gaso kaj elektra energio; la barigon por registaraj kaj privataj aŭtoj; malmultekostigon de aŭtobusaj kaj metroaj biletoj; plantadon de arboj ĉirkaŭ Pekino ktp. Dum Somera Olimpiko 2008, 20% da sportejoj estis uzinta elektron per utiligebla kaj renoviĝa energio. Per kelkjara klopodo, aerpolua regado de Pekino grande sukcesis. Polva ŝtormo jam ne plu aperas preskaŭ.

Administraj distriktojRedakti

Striktsence Pekino estas Pekina kvartalo, nome ok distriktoj de Pekina interna urbo inkluzive de ĉirkaŭurboj, tamen larĝsence Pekino estas unu municipo (rekte sub la centra registraro) inkluzive de ĉirkaŭurboj kaj apartenitaj gubernioj.

Nuna Pekino administras dek ses distriktojn kaj du guberniojn.

Antaŭa Pekino enhavis nur Distrikton Dongcheng, Distrikton Xicheng (interna urbo) kaj Distrikton Chongwen, Distrikto Xuanwu (ekstera urbo) en la interno de la dua ĉirkaŭŝoseo. La kvar distriktoj oriente, okcidente, norde kaj sude estis tradiciaj urbaj kvartaloj. Nun ili estas nomite urbocentraj kvartaloj. Sekvante la grandigon de la urbo, multiĝon de loĝantoj kaj rapidan urbigon, multaj gubernioj ĉirkaŭ la urbo jam distriktiĝis, Haidian, Chaoyang kaj iuj ĉirkaŭurbaj regionoj de Pekino fariĝis la urbaj kvartaloj iom post iom, formiĝis tiel nomate 8 distriktoj. Fakte Pekinanoj ankoraŭ opinias, ke Haidian kaj Chaoyang estas ne-interna kvartalo, sed ekstera kvartalo de Pekino. La Pekina kvartalo laŭ la projekto estas en la interno de kvina ĉirkaŭŝoseo

En la 1-a de Julio 2010, Distrikto Dongcheng (东城区) kaj Distrikto Congwen (崇文区) unuiĝas kiel nova Distrikto Dongcheng, Distrikto Xicheng (西城区) kaj Distrikto Xuanwu Distrikto (宣武区) unuiĝas kiel nova Distrikto Xicheng. La urbaj distriktoj ŝanĝis de 8 ĝis 6.

  Administraj Distriktoj
Distriktoj de Pekino
antaŭa Distrikto Xicheng - 西城区 urba distrikto
antaŭa Distrikto Dongcheng - 东城区 urba distrikto
antaŭa Distrikto chongwen - 崇文区 urba distrikto
antaŭa Distrikto Xuanwu - 宣武区 urba distrikto
Distrikto Shijingshan - 石景山区 urba distrikto
Distrikto Chaoyang - 朝阳区 urba distrikto
Distrikto Haidian - 海淀区 urba distrikto
Distrikto Fengtai - 丰台区 urba distrikto
Distrikto Changping - 昌平区
Distrikto Shunyi - 顺义区
Distrikto Tongzhou - 通州区
Distrikto Daxing - 大兴区
Distrikto Fangshan - 房山区
Distrikto Mentougou - 门头沟区
Gubernio Yanqing - 延庆县
Distrikto Huairou - 怀柔区
Gubernio Miyun - 密云县
Distrikto Pinggu - 平谷区

En ĉiu distrikto estas diversaj kvartaloj, kiel Niujie, kie estas diversaj etnoj.

LoĝantaroRedakti

Laŭ la statistiko de polico, laĝantaro de Pekino estas 1695 milionoj ĝis la fino de 2008, registre je 1204 milionoj, migrante je 491 milionoj. Averaĝa denso estas 1033 km kaj urbe: 22210, proksime antaŭurbe: 5862, malproksime antaŭurbe: 389. Loĝantara naskokvanto de 2005 estas 6.3‰ mortokvanto estas 5.2‰, loĝantara kresko estas 1.1‰.

En Pekino, 56 nacioj estas, Hanoj estas 95.7%, nome 1322.9 milionoj (2000). Hui, manĉuroj kaj mongoloj super dek mil.

 
Beihai Parko
Area kaj Loĝantara Statistikoj en ĉiu distrikto de Pekino (Jarfine de 2007)
Distrikt-nomo Aero(km²) Loĝantare Registre
Urbo Pekino 16,410.54 16,330,000 12,162,468
Distrikto Dongcheng 25.34 552,000 618,118
Distrikto Xicheng 31.62 665,000 773,639
Distrikto Chongwen 16.52 299,000 336,776
Distrikto Xuanwu 18.91 553,000 534,598
Distrikto Chaoyang 455.08 3,001,000 1,790,766
Distrikto Fengtai 305.80 1,693,000 1,017,894
Distrikto Shijingshan 84.32 546,000 353,676
Distrikto Haidian 430.73 2,814,000 2,052,947
Distrikto Mentougou 1,450.70 270,000 240,313
Distrikto Fangshan 1,989.54 887,000 763,593
Distrikto Tongzhou 906.28 965,000 643,348
Distrikto Shunyi 1,019.89 736,000 568,148
Distrikto Changping 1,343.54 896,000 504,341
Distrikto Daxing 1,036.32 978,000 582,626
Distrikto Huairou 2,122.62 316,000 276,296
Distrikto Pinggu 950.13 424,000 396,564
Gubernio Miyun 2,229.45 449,000 429,291
Gubernio Yanqing 1,993.75 286,000 279,534

TrafikoRedakti

BiciklojRedakti

Pekino delonge estas konata pro la granda nombro da bicikloj sur siaj stratoj. Kvankam la pliiĝo de motortrafiko kreis grandan kvanton da obstrukciĝo kaj biciklouzo malkreskis, bicikloj daŭre estas grava formo de loka transportado. Multaj biciklantoj povas esti viditaj sur la plej multaj vojoj en la grandurbo, kaj la plej multaj el la ĉefŝoseoj havas diligentajn biciklovojojn. Pekino estas relative plata, kio igas bicikladon oportuna.

La pliiĝo de elektraj bicikloj kaj elektraj skoteroj, kiuj havas similajn rapidecojn kaj uzas la samajn biciklovojojn, eble kaŭzis reviviĝon en rapida durada transporto. Eblas bicikli al plej multaj partoj de la urbo. Pro la kreskanta trafikŝtopiĝo, la aŭtoritatoj indikis pli ol unu fojon, ke ili volas instigi bicikladon, sed ne estas klare, ĉu ekzistas sufiĉa volo traduki tion en agadon en signifa skalo. La 30an de marto 2019, 6.5 km porbicikla leno estis malfermita, trankviligante la trafikŝtopiĝon inter Huilongguan kaj Shangdi kie ekzistas multaj altteknologiaj kompanioj. Biciklado vidis revigliĝon en populareco spronita per la apero de granda nombro da apo-bazitaj pruntbiciklo kiel ekzemple Mobike, Bluegogo kaj Ofo ekde 2016.

AŭtojRedakti

Trafiko en Pekino estas disvolviĝinta. Pekino estas la plej granda centro por fervojo,aŭtoŝoseo kaj aviado. La urba trafika reto estas relative bonega. La urbaj stratoj svarmas pro la multiĝo de personaj aŭtoj proksime ekde 2000 jaro. Laŭ la statistiko, aŭtoj en Pekino superas 3 milionojn, kaj multiĝas super 10% jare.

FervojoRedakti

 
Pekina Stacidomo.

Historio pri pekina fervojo longas ĝis Qing-dinastio. La plejfrua fervojo estis konstruita de inĝeniero Zhan Tianyou nome Fervojo Pekin-zhangjiakou en 1909. Tiu ĉi estas la unua fervojo konstruita de ĉino mem. Nun en Pekino troviĝas naciaj fervojoj je pli ol 1000 km.

Pekino estas la centro de nacia fervoja reto de Ĉinio. Ĉi-tie renkontiĝas Linio Pekino-Qinhuangdao, Linio Pekino-Harbin, Linio Pekino-Ŝanhajo, Linio Pekino-Kaŭluno, Linio Pekino-Guangzhou, Linio Pekino-Baotou, Linio Pekino-Ĉengde ktp. Ankaŭ interurba fervojo Pekino-Tianjin kaj ekspresa fervojo Pekino-Ŝanhajo (konstruata). La plejrapida rapideco de plur-unua ekspresa trajno atingas 200–250 km. Ekspresa trajno je 160 km, ordinara rapida trajno je 14–160 km.

Pekino jam fariĝas plej rapida kaj avantaĝa trafika urbo. Nun troviĝas:

  • Pekina Stacidomo
  • Okcidenta Stacidomo de Pekino
  • Suda Stacidomo de Pekino
  • Norda Stacidomo de Pekino.
 
Pekina Metroo.

Ankaŭ en la antaŭurbo troviĝas:

  • Changping Stacidomo
  • Huairou Stacidomo
  • Miyun Stacidomo
  • Tongzhou Stacidomo
  • Fengtai Stacidomo
  • Yanqing Stacidomo
  • Huangchun Stacidomo
  • Yizhuang Stacidomo.

MetrooRedakti

Pekino estas la unua urbo kun metroo en Ĉinio je la 1-a de julio de 1965. Nun estas 9 linioj kaj 228 km longe. Ĝi havas 19 liniojn kaj 561 km longe je 2015 jaroj.

AviadoRedakti

En Pekino estas 5 flughavenoj: Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno, Pekina Daksinga Internacia Flughaveno (civila),[10] Okcidenta Antaŭurba Flughaveno, Nanyuan Flughaveno kaj Lianĝiang Flughaveno (militista).

La ĉefa flughaveno estas Ĉefurba Internacia Flughaveno, kiu estas la unua civila flughaveno post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko, kaj kiu havas la plej grandan avidstacian domegon kun viglaj linioj kaj enlandaj kaj internaciaj.

ŜoseoRedakti

Tutlanda ŝosea reto formas kiel radia formo de Pekino. Multe da naciaj vojoj startas de Pekino.

EkonomioRedakti

 
Pekina financa strato.

Pekino estas unu el la evolu-rapidaj municipaj urbegoj de ĉina ekonomio, ankaŭ la plej evoluinta urbo en Ĉinio por la terciara sektoro. Dum 2007~2008, la malneta enlanda produkto (MEP-GDP) de Pekino estas la 13-a tutlande. Dum 29 jaroj de 1979 ĝis 2007, MEP de 2007 estas 82,75 obloj kontraŭ la jaro 1978 laŭ absolut-numera komparo; la averaĝa kreska procento de MEP estas 10,4% laŭ komparebla prezo (averaĝa nivelo de tutlanda prezo), superas same tiun de la tuta lando je 9,8%, estas la 9-a tutlande. Ekde 1999, danke al la stimuligo de Somera Olimpiko 2008, MEP de Pekino restis kontinuige 10% da kreska procento, tiu de 1994 je cent miliono, tiu de 2003 trarompis 5 cent milionojn, tiu de 2008 trarompis mil cent milionojn. MEP popersone de Pekino trarompis 5 mil dolarojn (RMB) je 1991, dek mil je 1994, dudek mil je 1999, kvardek mil je 2004, kvindek mil je 2005, sesdek mil je 2008. La totala sumo de MEP de Pekino je 2007 (la fina konfirmita sumo[11])atingis 9 006,23 miliardojn, kreskis je 12,3% kompare kun tiu de lasta jaro, 3,3% por tuta lando.

 
Pekina CBD Komerca Centro.

La primara sektoro estas je 101,28 miliardoj kaj 1,12%; La sekundara sektoro 2 479,31 miliardoj kaj 27,53%; La terciara sektoro 1 245,68 miliardoj kaj 71,35%; MEP averaĝe de Pekino popersone je 56 044 dolaroj (RMB), la dua tutlande sekvante Ŝanhajon. 10 488 miliardoj kaj 63 029 dolaroj (RMB) averaĝe de MEP popersone por 2008 laŭ unuapaŝa kalkulo [12]

Pekino estas unu el gravaj komercaj kaj financaj centroj, inkluzive de kvar ŝtataj bankoj: Ĉina Industria kaj Komerca Banko, Ĉina Konstrua Banko, Ĉina Banko kaj Ĉina Agrikultura Banko.

Estas en Pekino ankaŭ la ĉefstabejoj de financaj reguligaj organoj de plej gravaj financaj institucioj, kiel la Ĉina Popola Banko, la Banka Reguliga Komitato, La Valorpapera Reguliga Komitato kaj la Ĉina Asekura Reguliga Komitato.

 
Wangfujing estas la plej vigla strato en Pekino.
 
Zhongguancun estas teknologia nabo en Distrikto Haidian.

Komercaj centroj

PolitikoRedakti

KulturoRedakti

Pekino estas kultura urbo fama pro mil-jara historio, ankaŭ kultura centro de moderna Ĉinio.

La personoj de la urbo parolas la pekinan dialekton, kiu apartenas al la mandarena subdivido. Tiu ĉi dialekto estas la bazo de la normiga Ĉina normlingvo, oficiala lingvo de la Popola Republiko de Ĉinio. Ekster la urbo la personoj uzas aliajn proprajn dialektojn de Hebei-provinco.

La Palaco de Kulturo de la Naciecoj havas muzeon (50 000 ekspoziciaĵoj, konstanta ekspozicio pri la materia kulturo de la etnaj malplimultoj de Ĉinio), bibliotekon (600 000 volumoj), teatron kaj hotelon.

Ankaŭ estas grava diri, ke en Pekino okazis la 89-a Universala Kongreso de Esperanto en 2004.

Vidu Nacia biblioteko de Ĉinio.

LiteraturoRedakti

Famaj verkistoj en Pekino estas jenaj:

Tradiciaj artojRedakti

Pekino estas unu el kvar antikvaj ĉefurboj de Ĉinio, kiu havas diversajn specialajn popularajn morojn.

Pekina Opero estas tre grava elemento de la ĉina kulturo. Ĝi estas kombino de kanto, muziko, dialogo, pentrarto, grimaco, uŝuo, literaturo kaj akrobataĵo. Pekina Opero estas tre ŝatata de pekinanoj. Surstrate, oni hazarde aŭdeblas kadencan Pekinan Operon. Pekina Opero naskiĝis en 1790, antaŭ jam pli ol 200 jaroj. Ĝi kunfandiĝas kun kelkaj lokaj operoj.

Laozihaoo de PekinoRedakti

 
Muzika Skulpturo Surstrate

Laozihaoo (malnova komercmarko) de Pekino:

  • 全聚德 -- Pekina Rostita Anaso restoracio
  • 东来顺 -- Hŭogŭoo restoracio
  • 都一处 – Restoracio famiĝas pro sia ŝaomajo
  • 馄饨侯 -- Huntuno (hundun) restoracio
  • 六必居 — Piklojvendejo
  • 同仁堂 – Tradicia Ĉina Medikamento
  • 张一元 — Teovendejo
  • 瑞蚨祥 – Fulardovendejo
  • 内联升 — Ŝuovendejo
  • 盛锡福 — Ĉapelvendejo

ArtoRedakti

Arta prezentado en Pekino estas tre glora. Estas centfoje okazigita koncerto, opero, dramo jare. Ĉefaj prezentejoj:

KomunikadoRedakti

Multe da stabejoj komunikilaj estas en Pekino.

PresejoRedakti

TelevidoRedakti

RadioRedakti

TurismoRedakti

 
Granda Muro.

Troviĝas ĉe Pekino 6 Mondaj Heredaĵoj de UNESKO, 2 famaj naciaj pejzaĝoj, 1 nacia historia kultura urbo, 1 historia kultura vilaĝo de Ĉinio, 99 tutlandaj gravaj protektitaj historiejoj (inkluzive de Granda Muro kaj Kanalo Pekino-Hangzhou kaj 326 urbaj gravaj protektitaj historiejoj.

  • Ĉina Historia Kultura Vilaĝo:

Historiaj restaĵoj (pli malpli proksimaj)Redakti

 
Tian'anmen Placo.
 
Malnova Domo en Hutongo.

VizitindejojRedakti

En Pekino troviĝas multe da vizitindejoj:

HutongojRedakti

Hutongo (strateto) estas speciala konstruaĵo de Pekino, kun riĉa historio kaj kulturo.

  • Dongjiao Minxiang, la plej longa hutongo
  • Yichi Dajie, la plej mallonga hutongo
  • Lingjing Hutongo, la plej larĝa hutongo
  • Ksiaolaba Hutongo, la plej mallarĝa hutongo
  • Jiuvan Hutongo, la plej zigzaga hutongo

ReligioRedakti

BudaismoRedakti

IslamismoRedakti

KatolikismoRedakti

Aliaj kristanaj ekleziojRedakti

  • Preĝejo Gangwashi
  • Preĝejo Zhushikou
  • Preĝejo Kuanjie
  • Preĝejo Haidian

Eduko kaj sciencoRedakti

Pekino estas la urbo kun plejmulte da universitatoj de Ĉinio.

  • Ĉefaj Universitatoj
  • Pekina Universitato
  • Tsinghua Universitato
  • Ĉina Popola Universitato
  • Pekina Trafika Universitato
  • Pekina Scienc-teknika Universitato
  • Pekina Poŝt-komunika Universitato
  • Ĉina Agrikultura Universitato
  • Pekina Ĉina Medicina Universitato
  • Pekina Fremdlingva Universitato
  • Pekina Lingva Universitato
  • Centra Financa Universitato
  • Centra Nacia Universitato
  • Ĉefurba Medicina Universitato
  • Centra Muzika Instituto

Aliaj sciencaj institucioj:

SportoRedakti

 
Pekina Guo'an Piedpilka Klubo

Somera Olimpiko 2008(dum la 24-a~ la 8-a de aŭgusto 2008)okazis en Pekino. La 4-an de Februaro 2022 okazis en la Nacia stadiono de Pekino la malferma ceremonio de la Vintra Olimpiko 2022. Pekino estas la unua urbo en la mondo kiu gastigis kaj Someran kaj Vintran Olimpikojn.

Ĉefa sporto por pekinanoj estas korbopilko kaj piedpilko.

PiedpilkoRedakti

  • Viroj: Pekina Guo'an Piedpilka Klubo
  • Virinoj: Pekina Ĉengjian Virina Piedpilka Klubo

KorbpilkoRedakti

  • Pekinanasa Korbopilka Klubo


Ĝemelaj urbojRedakti

Ĝemelaj urboj de Pekino estas la jenaj urboj[13] (Parizo kaj Romo ligiĝas per ekskluziva kontrakto inter tiuj du urboj):[14]

Eŭropo

Afriko

Oceanio

Azio

Norda Ameriko

Suda Ameriko

Pekino kaj EsperantoRedakti

Ekzistas de 1981 la Pekina Esperanto-Asocio.

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Jen kiel oni montras Pekinon:

Li akompanis Noan tra l'kontinento Nubronda
kaj sekve ili flugas al la grandurbo Pekino,
dum ĉion al li montras la blankebarba poeto:
-Jen vidu la pordegon de l'Imperia Palaco,
la Taj Miaon kaj ĉefturon de l'Ĥano Kublaja,
l'Altaron de l'ĉielo, tie la Ponto majestas
de Marko Polo kun dekdu marmorblokaj arkaĵoj
kaj pordoj de l'Sanktejo de la Budao Klinita.[15]

Esperantistoj de PekinoRedakti

Aliaj konataj urbanojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

 
La Ĉiela Altaro

BildojRedakti

NotojRedakti

  1. PIV
  2. ĈRI radio ankaŭ uzas la formon ekz: [1] Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine [2] Arkivigite je 2016-03-10 per la retarkivo Wayback Machine
  3. [3]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-04-07. Alirita 2016-03-01.
  5. (cn)[4] Honkongo,Pekino kaj Ŝanhajo ankoraŭ estas la plejgrandaj urbegoj mondecaj
  6. (cn)Vico en la mondo[rompita ligilo]
  7. "Beijing Municipal Bureau of Statistics and NBS Survey Office in Beijing". Arkivigite je 2019-01-23 per la retarkivo Wayback Machine Beijing Municipal Bureau of Statistics. 23a de Januaro 2019. Arkivita el la originalo la 23an de Januaro 2019. Alirita la 24an de Januaro 2019.
  8. "Beijing". World Book Encyclopedia. 2008. Arkivita el la originalo la 19an de Majo 2008. Alirita la 7an de Aŭgusto 2008.
  9. 走进北京七大世界文化遗产 – 千龙网 qianlong.com (en simpligita ĉina). 18a de Aŭgusto 2014. Arkivita el la originalo la 29an de Novembro 2014. Alirita la 8an de Februaro 2022.
  10. Ekfunkciis la Pekina Daxing-a Internacia Flughaveno. Alirita 2022-01-29.
  11. (cn)MEP de Diversregiono Por 2007 (ekstrakta versio) laŭ la Ŝtata Statistika Datumbazo de Ĉinio[rompita ligilo]
  12. (cn)Statistika Bulteno de Nacia Ekonomio kaj Socia Evoluo de Pekino 2008 Arkivigite je 2013-11-21 per la retarkivo Wayback Machine
  13. (en) Ĝemelaj urboj. Pekina Municipa Urbdomo. Arkivigite je 2010-02-16 per la retarkivo Wayback Machine
  14. (fr)Le jumelage avec Rome (la ĝemeleco Parizo-Romo), arkivigite je stato de majo 2009
  15. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 113.
  16. Beijing Xiangshan Park Arkivigite je 2010-08-13 per la retarkivo Wayback Machine. Fonto citita en en:Fragrant Hills

Eksteraj ligilojRedakti

Ĝeneralaj materialaĵojRedakti

Mapo kaj bildoj el satelitoRedakti

TurismoRedakti

FotojRedakti

FilmetojRedakti


En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Beijing en la angla Vikipedio.