Pekina Lingva kaj Kultura Universitato

ĉina universitato

La Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (angle Beijing Language and Culture University, akronime BLCU; ĉine 北京语言大学, pinjino : Běijīng yǔyán dàxué, kutime nomata ĉine 北语, Běiyǔ, ankaŭ neformale konata kiel la "Malgranda Unuiĝintaj Nacioj" - pro la multaj eksterlandaj studentoj [1]) estas la nura tiaspeca en Ĉinio pro tio ke ĝia ĉefa misio estas instrui eksterlandaj studentoj pri ĉina lingvo kaj kulturo, do ĝi estas dediĉita ĉefe al instruado de la ĉina lingvo al neĉinlingvanoj [2].

Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
La nuna suda pordego
La nuna suda pordego
publika universitato • higher education institution directly under Ministry of Education of the People’s Republic of China
Informoj
fondodato 1962
Situo
Geografia situo 39° 59′ 36″ N, 116° 20′ 16″ O (mapo)39.993333333333116.33777777778Koordinatoj: 39° 59′ 36″ N, 116° 20′ 16″ O (mapo)
lando Ĉinio
poŝtkodo 100083
Nombroj
nombro de studentoj 13 000 vd
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
filiita al
• Ministerio pri Eduko de Popola Respubliko Ĉinio vd
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (Pekino)
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (Pekino)
DEC
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (Ĉinio)
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato (Ĉinio)
DEC
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
Map
Pekina Lingva kaj Kultura Universitato
vdr

Ĝi ankaŭ ofertas programojn por ĉinaj studentoj dezirantaj specialiĝi pri fremdaj kaj naciaj lingvoj kaj kulturoj, en la Homaj Sciencoj kaj trejnas instruistojn de la ĉina kiel fremda lingvo [3].

Dum ties historio, la universitato edukis pli da ol 220,000 internaciaj studentoj de 189 malsamaj nacioj kaj regionoj de la mondo. Aktuale de 2022, estas proksimume 9,000 internaciaj studentoj en ties kampuso, rangante unua en Ĉinio.[4]

La universitato estis fondita en 1962. Ĝi situas en la urba distrikto Haidian de Pekino.

Historio redakti

Origine la ununura universitato en Ĉinio ofertanta ĉinlingvan instruprogramon por eksterlandanoj, multaj aliaj ĉinaj universitatoj nuntempe ofertas similan programon. Tamen, Pekina Lingva kaj Kultura Universitato konservas sian pozicion kiel nacia gvidanto en ĉi tiu branĉo kaj estas agnoskita nacie kaj internacie pro la kvalito de siaj programoj kaj ĝia nivelo. Ĝi estas rangita la plej bona ĉina universitato por lingvoinstruado fare de CUCAS dum pluraj jaroj kaj estas la plej bona universitato en la mondo por instruado de la ĉina lingvo al eksterlandaj studentoj.

Studoj redakti

Licencaj programoj redakti

  • Ĉina-mandarina lingvo (por eksterlandaj studentoj)
  • ĉina lingvo kaj kulturo
  • Ĉina lingvo kaj literaturo
  • Instruado de la ĉina kiel fremda lingvo
  • Franca lingvo kaj literaturo
  • Germana lingvo kaj literaturo
  • Hispana lingvo kaj literaturo
  • Araba lingvo kaj literaturo
  • rusa lingvo kaj literaturo
  • Itala lingvo kaj literaturo
  • Turka lingvo kaj literaturo
  • Portugala lingvo kaj literaturo
  • Japana lingvo kaj literaturo
  • Korea lingvo kaj literaturo
  • Tradukado kaj interpretado
  • Komputado kaj teknologiaj sciencoj
  • Financo
  • Kontado
  • Pentraĵo kaj kaligrafio
  • Ĵurnalismo
  • Internaciaj rilatoj
  • Komerco kaj internacia ekonomio

Magistraj programoj redakti

  • Ĉinaj lingvistiko kaj filologio
  • Lingvisto kaj aplikata lingvisto
  • Pedagogio kaj edukaj teorioj
  • Specialaj historiaj studoj
  • Filologio de la klasika ĉina
  • Ĉina klasika literaturo
  • Nuntempa ĉina literaturo
  • Internaciaj rilatoj
  • Komparata kaj monda literaturo
  • Lingvo kaj literaturo de ĉinaj etnoj
  • Literatura teorio
  • Angla lingvo kaj literaturo
  • Franca lingvo kaj literaturo
  • Hispana lingvo kaj literaturo
  • Japana lingvo kaj literaturo
  • Araba lingvo kaj literaturo
  • Eŭropaj lingvoj kaj literaturoj
  • afrika kaj azia lingvoj kaj literaturoj
  • Politika kaj ideologia edukado
  • Psikologio
  • Instruado de la ĉina kiel fremda lingvo (MTCSOL)
  • Komputila teknologio kaj aplikoj
  • Tradukado kaj interpretado

Doktorecaj programoj redakti

  • Araba lingvo kaj literaturo
  • Angla lingvo kaj literaturo
  • Lingvistiko kaj aplikata lingvistiko
  • Komparata kaj monda literaturo
  • Ĉina klasika literaturo
  • Teorio kaj literaturo kaj arto
  • Ĉina Filologio
  • Studoj de Ĉinaj Klasikaj Dokumentoj
  • Moderna kaj nuntempa ĉina literaturo
  • Lingvoj kaj literaturoj de ĉinaj etnoj

Rangigoj redakti

Aktuale de 2020, Pekina Lingva kaj Kultura Universitato rangis 5-a tutlanda inter universitatoj specialigita sur lingvo instruado kaj esploro en la lastatempa eldonaĵo de rekonita Plej bonaj ĉinaj universitatoj rangigo, la sub-rangigo de Shanghai Rangotabelo.[5]

Esperanto redakti

Pekina Lingva kaj Kultura Universitato havas longan tradicion pri (nedeviga) Esperanto-kurso kaj kulturo. La plej freŝa kurso okazas en 2024[6].

Referencoj redakti

  1. Beijing Language and University About BLCU. Alirita 2022-01-07.
  2. Why Beijing Language and Culture University. Arkivita el la originalo je 2017-09-27. Alirita January 7, 2022.
  3. About BLCU (angle). Arkivita el la originalo je 2010-04-13. Alirita 2010-05-13.
  4. . Top 100 Most Popular Universities for International Students in China (en-US) (2021-01-27). Alirita 2022-10-09.
  5. ShanghaiRanking's Best Chinese Universities Ranking. Arkivita el la originalo je 2022-01-07. Alirita 2022-01-07.
  6. (eo) Zhao Wenqi, Kurso en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato, La Ondo de Esperanto, p. 32, n-ro 1, 2024.

Eksteraj ligiloj redakti