Xie Yuming
XIE Yuming (plumnomo Seimin, naskiĝis en 1941 en Fujian, Ĉinio kaj mortis en 2022 en Beijing, Ĉinio) estas ĉina esperantisto, akademiano kaj tradukisto de la plej glora ĉina romano Ruĝdoma sonĝo, OSIEK-premiita en 1999. Li estis premiita de la Asocio de Tradukistoj de Ĉinio kun la titolo de "Alta Tradukisto"[1].
Xie Yuming | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de januaro 1941 |
Morto | 28-an de decembro 2022 en Beijing |
Lingvoj | norma ĉina • Esperanto • ĉina |
Ŝtataneco | Ĉinio ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1964–) tradukisto ![]() |
En 1965 li diplomiĝis en la fakultato pri rusa lingvo kaj literaturo ĉe la Beijing-Universitato. Dum la studentjaroj li lernis Esperanton kiel duan fremdlingvon. Ekde la 70-aj jaroj li estas redaktoro de Esperanto-elsendoj en Ĉina Radio Internacia.
La 28-an de decembro 2022 li forpasis pro malsano en Beijing, Ĉinio.[1][2]
Verkaro
redaktiVortaro
redakti- Ĉina-Esperanta Vortaro (kunkompilinto),1985
- Esperanto-Ĉina Vortaro (kunkompilinto),1987
Literaturo
redakti- Ruĝdoma sonĝo (tri volumoj,traduko),1995-97
- Ĉina Antologio 1919-1949 (polurinto),1989
- Ĉina Antologio 1949-1979 (polurinto),1986
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Persisto, sindono, sinforgeso Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine (ĉinlingva eseo de Liu Junfang)