11-a de januaro
dato
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 |
8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 |
15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 |
22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 |
29 | 30 | 31 | ||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 11-a de januaro estas la 11-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 354 tagoj restas (355 en superjaroj).
Je la 11-a de januaro okazis, interalie:
Eventoj
redakti- 532: Konstantinopolo: ribelo Nika kontraŭ la imperiestro Justiniano la 1-a eksplodis dum ĉarkurado ĉe hipodromo - finita per masakro de 30 mil ribelantoj fare de Belizaro
- 1386: Delegitaro de polaj nobeloj interkonsentis sur kastelo en Vaŭkavisk pakton kun Ladislao la 2-a Jogajlo pri entroniĝo kaj nupto de Jadviga
- 1397: Papo Bonifaco la 9-a eldonis buleon pri kreo de teologia fakultato ĉe Krakova Akademio
- 1529: Statutoj de Litovio: unua parto de litovaj leĝoj estis publikigita en la rutena lingvo
- 1558: Pollando: inundo kaŭzita de tempestego sur Balta Maro tute detruis Łeba - la urbon oni rekonstruis sur la alia bordo de samnoma rivero
- 1569: Anglio: unua loterio, kiu okazis en Londono en la Katedralo Sankta Paŭlo
- 1582: Animzorga seminario fondita en Vilno
- 1610: Galilejaj satelitoj: Galilejo malkovris lastan, el la plej grandaj, lunon de Jupitero - Ganimedon
- 1660: Akademio de Belartoj en Sevilo fondita
- 1693: En tertremo sur Sicilio kaj Malto pereis 60 mil personoj kaj detruiĝis 45 urboj
- 1700: En Rusio oni enkondukis Julian kalendaron anstataŭante la bizancan. La 31-an de decembro 7208 sekvis la 1-a de januaro 1700
- 1787: William Herschel malkovris du naturajn satelitojn de Urano: Titanjo kaj Oberono
- 1793: Franca revolucio: reĝo Ludoviko la 16-a estis mortkondamnita
- 1805: Kreo de Teritorio Miĉigano
- 1828: Unua ŝtatestro de Grekio Ioannis Kapodistrias translokigis ĉefurbon al Egina
- 1851: En Ĉinio eksplodis Tajpinga ribelo
- 1861: Alabamo secesiis de Usono
- 1879: Brita Imperio komencis zulu-anglan militon - la ŝtato de zuluoj falis
- 1892: Posta prezidento de Usono William McKinley iĝis guberniestro de Ohio
- 1904: Genocido: hereroj en sudokcidenta Afriko komencis ribelon kontraŭ la germana koloniigo - generalo Lothar von Trotha murdis ĉ. 65-80.000 hererojn
- 1906: Malfermo de usona konsulejo en Toruń
- 1908: Usona prezidento Theodore Roosevelt atribuis al la Granda Kanjono statuson de nacia monumento
- 1913: Tibeto kaj Mongolio kontraktis traktaton pri amikeco kaj kunlaboro
- 1914: Japanio: granda erupcio de vulkano Sakurajima sur la insulo Kjuŝuo
- 1917: Ignacy Jan Paderewski prezentis koncepton de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Pollando, kiuj ampleksus plimulton de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj antaŭ ties dispartigoj
- 1917: Burjatio: unua en la Rusia imperio naturrezervejo apud Bajkalo establiĝis
- 1917: Teatra debuto de la pola aktoro Eugeniusz Bodo en Poznań
- 1919: Rumanio aneksis hungaran historian kaj geografian regionon Transilvanio plus parton de Banato
- 1919: Hungara ĉefministro Dénes Berinkey kreis sian registaron
- 1919: Novembra Revolucio: en germana haveno Cuxhaven Laborista kaj soldata konsilantaro (Sovetoj) proklamis Socialisman Respublikon Cuxhaven
- 1919: Dua Pola Respubliko: pola generalo Józef Dowbor-Muśnicki transprenis komandadon de la ribelo de Grandpolujo
- 1922: Kanado: en Toronto oni unuafoje aplikis insulinon por kuraci diabeton
- 1923: Pro neplenumo de la Traktato de Versajlo fare de Vajmara Respubliko franca kaj belga armeoj komencis Ruhr-okupacion por devigi Germanan Regnon pagi reparaciojn - ĝis aŭgusto 1925
- 1924: Dua Pola Respubliko: Sejmo voĉdonis pri riparo de ŝtata trezorejo kaj valut-reformo de trezor-ministro Władysław Grabski - komenco por enkonduki novan monon - zloto
- 1927: En Kalifornio oni proklamis Akademion de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj
- 1935: Amelia Earhart iĝis unua persono, kiu flugis de Havajaj Insuloj (Honolulu) al Kalifornio (Oakland)
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana teroro en okupata Pollando: en Provinco Dancigo-Okcidenta Prusio aperis policaj provizoraj juĝejoj; germanoj pafekzekutis ĉ. 20 polojn, kiuj antaŭmilite loĝis en Libera Urbo Dancigo, kaj 5 en distrikto Konin; laŭ ordono de Hans Frank germanoj forigis de Vavelo monumenton al Tadeusz Kościuszko; Intelektulkampanjo de Krakovo: en koncentrejo Sachsenhausen mortis du polaj profesoroj de Jagelona Universitato anatomo Kazimierz Kostanecki kaj zoologo Michał Siedlecki, arestitaj kadre de Intelektulkampanjo de Krakovo
- 1941: de la 10-a/11-a de januaro Luftwaffe atakis Portsmouth kaj Londonon de la 11-a/12-a de januaro; Mediteraneo: dutaga aer-mara batalo apud Malto finiĝis: damaĝita aviadila ŝipo "Illustrious" kaj sinkigita "Southampton"; direktivo de Hitler pri armita apogo de italoj
- 1942: Japanio atakis Nederlandan Hindion kaj nederlandan Borneon; Malajzia Fronto: japanoj konkeris Kuala-Lumpuron; Indonezia Fronto: japanoj alteriĝis sur insulo Tarakan en Sulavesa Maro kaj apud Manado sur Sulaveso; Atlantiko: unua atako de germanaj submarŝipoj kontraŭ usona apudborda navigado komencita - ĝis la 7-a de februaro 5 germanaj unuoj sinkigis 26 ŝipojn; Draguljob Mihajloviĉ iĝas ministro pri defendo de jugoslava ekzilregistaro
- 1943: Orienta Fronto: en Norda Kaŭkazio atakis armeoj de la Nigramara Grupo de la Transkaŭkaza Fronto (komenco de la operaco Krasnodar-Novorossijsk); subskribo de rezigno-paktoj flanke de Usono kaj Britio pri eksteritoriaj kaj specialaj rajtoj en Ĉinio
- 1944: Germana polico pafmortigis en Lublin, verŝajne en koncentrejo Majdanek, 60 polojn, kaj en Nowy Sącz 36 - venĝe pro kaŭzado de trajnaj katastrofoj fare de la rezistomovado; en malliberejo de Poznań germanoj pafmortigis 4 polinojn sub riproĉo de partopreno en spiona agado; soveta 13-a Armeo konkeris Sarni (Rivna provinco); taĉmento de Pola Enlanda Armeo "Krysia" atakis Horodło (distrikto Hrubieszowski), kie ĝi akiris armilojn; oni plenumis verdikton de mortpuno, eldonitan de Itala Sociala Respubliko kontraŭ 5 membroj de Granda Faŝisma Konsilantaro, kiuj julie 1943 voĉdonis por forigi Benito Mussolini - estis ekzekutitaj interalie ties bofilo Galeazzo Ciano, estinta ministro pri eksteraj aferoj, marŝalo Emilio De Bono, politikisto Giovanni Marinelli; en Krimeo la 4-a Ukraina Fronto atakis germanojn apud Nikopol; Ĉina Fronto: trupoj de 8-a armeo komencis ofensivon de liberigitaj Ŝanŝio-Hebejo-Ŝandong-Henano; aviado de Aliancanoj atakis Pireon kaj komencis strategian bombadon de germanaj aviadiloj kaj ties fabrikoj (la operaco antaŭ planata teralteriĝo en Eŭropo)
- 1945: Germanaj soldatoj forkondukis en Jasieniec apud Iłża 68 personojn, mortigante 4; ĝendarmoj pafmortigis en Studzianki apud Biała Rawska 6 personojn kaj en Knapówka 5; en Hungario 20-a gvardia kaj 7-a mekanikigita korpusoj reĵetis la duan germanan provon rekonkeri Budapeŝton fare de 3-a kirasita SS-korpuso; en Ardenoj 3-a usona armeo profitante retiriĝon de Wehrmacht okupis Saint-Hubert; en Ateno oni subskribis armisticon inter partizanoj kaj britoj, validan ekde la 15-a de januaro
- 1946: En Tirano proklamiĝis Albana Socialisma Popola Respubliko - reĝo Zog la 1-a estis faligita
- 1946: Taĉmento de la Ukraina Ribela Armeo kruele masakris polan komunumon en distrikto Lesko
- 1949: Pollando: oni malfondis la Ministerion pri Regajnitaj Teritorioj, fonditan laŭ postuloj de Jalta konferenco en 1945 sub gvido de Władysław Gomułka - Libera Urbo Dancigo estis unuigita kun la nova ŝtata administracio
- 1949: Usono: en Los-Anĝeleso unuafoje en historio de meteologiaj observoj falis neĝo
- 1951: En Nevado estis establita usona armea spaco por testado de atombomboj
- 1957: Filozofo Tadeusz Kotarbiński iĝis prezidanto de Pola Scienca Akademio
- 1960: Ĉado deklaris sian sendependecon
- 1960: Moskva provinco: Kosmonaŭta Trejnejo Jurij Gagarin fondiĝis apud Moskvo - nomon de Jurij Aleksejeviĉ Gagarin akceptis en 1969
- 1962: En bazo de la soveta Norda Ŝiparo en la urbo Polarnij pro incendio eksplodis 11 torpedoj sur submarŝipo, kiuj ankaŭ damaĝis najbaran submarŝipon S-350 - de la unua skiparo 59 maristoj mortis kaj 19 de la dua, krom tio 44 aliaj personoj
- 1963: Usono: en Los-Anĝeleso malfermiĝis unua diskoteko
- 1966: Kartvelio: Metroo de Tbiliso ekfunkciis
- 1972: Orienta Pakistano eknomiĝis Bangladeŝo
- 1973: En Irlando oni unuafoje ekvidis sur orienta bordo de Atlantika Oceano blankkapan maraglon
- 1974: Libio kaj Tunizio subskribis interkonsenton pri unuiĝo kiel Araba Islama Respubliko - pro rezisto de tunizia socio la interkonsento ne ekvalidis
- 1978: Pola Popola Respubliko: kelkdekaj personoj de scienco kaj arto fondis sendependan Asocion de Sciencaj Kursoj, konatan ankaŭ kiel Fluganta Universitato
- 1982: Nord-Atlantika Konsilio kondamnis enkondukon de la milita stato en Pollando rekomendante al ŝtatoj de NATO sankciojn kontraŭ Pola Popola Respubliko
- 1982: Andaluzio, Asturio kaj Kantabrio iĝis Aŭtonomaj Komunumoj de Hispanio
- 1986: Poloj Jerzy Kukuczka kaj Krzysztof Wielicki unuafoje vintre grimpis al Kangchenjunga
- 1990: En Vilno 300 mil manifestaciantoj postulis sendependecon de Litovio
- 1991: Slobodan Miloŝeviĉ iĝis prezidento de Serbio
- 1994: Moskvo: unua kunsido de la Federacia Asembleo de Rusio
- 1998: Sporto: nederlandano Raymond van Barneveld gajnis sian unuan mondan sagoĵetadon
- 2002: Unuaj malliberuloj alvenis al Usona Ŝipbazo ĉe la Golfo de Gvantanamo
- 2006: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj verdiktis, ke tiel nomataj ekskluzivaj interkonsentoj, kiuj devigas laborprenantojn esti membroj de aparta sindikato, malobservas homrajtojn
- 2007: Vjetnamio aniĝis al la Monda Organizaĵo pri Komerco
- 2007: Alfred Gusenbauer iĝis kanceliero de Aŭstrio
- 2015: Kolinda Grabar-Kitarović gajnis prezidentan baloton en Kroatio
- 2017: Bjarni Benediktsson iĝis prezidento de Islando
- 2020: Hajtam ibn Tarik Al Sa'id iĝis sultano de Omano
- 2020: Oficanta prezidentino Cai Yingwen de Tajvano gajnis prezidentan baloton
- 2023: Invado de Rusio en Ukrainion:
- Mondreago: Pakistano januare liveros al Ukrainio municion en 159 konteneroj; Svislando blokas forsendon de armilaro el Hispanio al Ukrainio; prezidanto de Pollando anoncis transdonon al Ukrainio de dekkelkaj germanaj tankoj Leopardoj de tria generacio; Norvegio liveris al Ukrainio unuajn pontojn; Armenio rifuzis okazigon ĉi-jare de ekzercoj por la Organizaĵo de la Traktato por Kolektiva Sekureco ĉe Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj;
- 2024: Antaŭ sidejo de Pola Sejmo okazis protesta manifestacio
Naskiĝoj
redakti- 347: Teodozio la 1-a, imperiestro de la Romia Imperio kaj de la Bizanca Imperio (m. 395)
- 1638: Nikolao Stenono, dana anatomo, geologo, patro de stratigrafio, episkopo, beatigita (m. 1686)
- 1642: Johann Friedrich Alberti, germana orgenisto kaj komponisto (m. 1710)
- 1654: Mihály Almási Gergely, hungara unitariisma episkopo, eklezia verkisto (m. 1724)
- 1755: Alexander Hamilton, unua ministro pri financoj de Usono (m. 1804)
- 1800: Ányos Jedlik, hungara fizikisto kaj inventisto (m. 1895)
- 1812: Károly Szathmári Pap, hungara-rumana pentristo, grafikisto, fotografisto (m. 1887)
- 1837: Vince Bunyitai, hungara historiisto, episkopo, akademiano (m. 1915)
- 1842: William James, usona filozofo kaj psikologo de religio, antaŭulo de humanisma psikologio kaj fenomenologio (m. 1910)
- 1845: Emil Kałużniacki, aŭstra-rutena filologo (m. 1914)
- 1852: Konstantin Fehrenbach, kanceliero de Germanio (m. 1926)
- 1856: Christian Sinding, norvega komponisto kaj muzikpedagogo (m. 1941)
- 1868: Cai Yuanpei, ĉina edukisto, rektoro de Pekina Universitato, esperantisto, kuniniciatinto de la movado de la 4-a de majo (m. 1940)
- 1869: Aladár Aujeszky, hungara kuracisto, bestkuracisto, mikrobiologo kaj profesoro (m. 1933)
- 1879: Mauriz Schuster, aŭstra klasika filologo (m. 1952)
- 1882: János Dengl, hungara lingvisto okupiĝanta pri komerco (m. 1940)
- 1890: Magda Ferentzi, hungara verkistino (m. 1913)
- 1890: Oswald de Andrade, brazila poeto, literaturkritikisto, kunfondinto de la brazila modernismo (m. 1954)
- 1897: Kazimierz Nowak, pola vojaĝisto kaj raportisto (m. 1937)
- 1902: Maurice Duruflé, franca komponisto kaj orgenisto (m. 1986)
- 1903: András Dékány, hungara verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1967)
- 1906: Albert Hofmann, svisa kemiisto, spertulo pri ĥitino, inventisto de LSD (m. 2008)
- 1925: László Lőrincz, rumania hungara juristo, sociesploristo
- 1928: József Bányai, rumania hungara ĵurnalisto kaj poeto
- 1928: Aristid Nagy, rumania hungara geografo (m. 2014)
- 1934: Jean Chrétien, ĉefministro de Kanado
- 1938: Arthur Scargill, brita sindikatestro kaj politikisto
- 1941: Wolf Lepenies, germana sociologo, politologo, profesoro, verkisto
- 1946: Katalin Botár, rumania hungara instruistino pri muziko, aldistino
- 1952: Lee Ritenour, usona ĵazgitaristo, komponisto kaj produktisto
- 1954: Kailash Satyarthi, barata Nobelpremiita aktivisto pri infanrajtoj
- 1955: János Gyarmathy, rumania hungara skulptisto
- 1961: Karl Habsburg-Lothringen, aŭstra politikisto, direktoro de la Organizaĵo de Nereprezentitaj Nacioj kaj Popoloj
- 1964: Albert Dupontel, franca komikisto, aktoro kaj reĝisoro
- 1972: Mathias Énard, franca verkisto kaj tradukisto
- 1972: Amanda Peet, usona aktorino
- 1975: Matteo Renzi, ĉefministro de Italio
- 2005: Roksana Węgiel, pola kantistino
Mortoj
redakti- 314: Miltiado, papo, sanktulo
- 705: Johano la 6-a, papo
- 1083: Oto el Northeim, duko de Bavario
- 1397: Skirgaila, regento de Grandprinclando Litovio (n. 1354)
- 1494: Domenico Ghirlandaio, itala pentristo (n. 1449)
- 1495: Pedro González de Mendoza, hispana kardinalo (n. 1428)
- 1678: Petrus Mederus, transilvania verkisto, pedagogo kaj teologo (n. 1602)
- 1753: Hans Sloane, angla kuracisto kaj kolektisto de plantoj (n. 1660)
- 1771: Jean-Baptiste Boyer d'Argens, franca nobelo, verkisto, filozofo (n. 1703)
- 1798: Irakli la 2-a, reĝo de Kartvelio (n. 1720)
- 1801: Domenico Cimarosa, itala komponisto (n. 1749)
- 1802: György Borosnyai Lukács, hungara reformita pastro (n. 1744)
- 1811: Johann Christian Stark la Maljuna, germana ginekologo (n. 1753)
- 1837: François Gérard, franca pentristo (n. 1770)
- 1841: Cvi Elimeleĥ de Dynów, pola ĥasida rabeno kaj kabalisto kontraŭbatalanta la judan klerismon - haskala (n. 1783)
- 1847: Caroline von Wolzogen, germana verkistino (n. 1763)
- 1875: Giovanni Luppis, kroata oficiro, inventisto (n. 1813)
- 1882: Theodor Schwann, germana citologo kaj fiziologo, malkovrinto de pepsino, kunaŭtoro de ĉelteorio (n. 1810)
- 1888: Jurij Fedkoviĉ, ukraina-rusina verkisto, antaŭulo de ukraina nacia renaskiĝo en Bukovino (n. 1834)
- 1891: Georges Eugène Haussmann, barono, franca urbanizisto (n. 1809)
- 1898: Erwin Rohde, germana klasika filologo kaj religiscienculo (n. 1845)
- 1901: Vasilij Kalinnikov, rusa komponisto (n. 1866)
- 1916: Lesj Martoviĉ, ukraina verkisto, socia aganto, doktoro pri juro (n. 1871)
- 1923: Konstantino la 1-a, reĝo de Grekio (n. 1868)
- 1927: Andrzej Gawroński, pola hindologo, orientalisto, hindeŭropisto, tradukisto kaj poligloto, aŭtoro de lernolibro pri sanskrito (n. 1885)
- 1928: Thomas Hardy, brita verkisto kaj poeto (n. 1840)
- 1935: Gottlieb von Jagow, germana diplomato kaj politikisto (n. 1863)
- 1941: Emanuel Lasker, germana matematikisto, filozofo kaj mondĉampiono pri ŝako (n. 1868)
- 1944: Galeazzo Ciano, itala ĵurnalisto, diplomato, ekzekutita (n. 1903)
- 1945: Ernő Ligeti, hungara, rumania hungara verkisto, ĵurnalisto (n. 1891)
- 1949: Endre Csiki, hungara komponisto kaj poeto (n. 1888)
- 1952: Jean de Lattre de Tassigny, franca marŝalo kaj rezistanto dum la dua mondmilito (n. 1889)
- 1954: Oscar Straus, aŭstra komponisto de operetoj (n. 1870)
- 1957: Ferenc Drégely, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (n. 1907)
- 1966: Hannes Kolehmainen, finna sportisto, longdistanca kuranto, kvarfoja gajninto de oraj medaloj dum olimpikoj (n. 1889)
- 1966: Alberto Giacometti, svisa skulptisto kaj pentristo (n. 1901)
- 1968: Rezső Seress, hungara komponisto, violonisto (n. 1889)
- 1970: Géza Kiss, rumania hungara jurhistoriisto (n. 1882)
- 1980: Barbara Pym, brita verkistino (n. 1913)
- 1988: Isidor Isaac Rabi, usona Nobelpremiita fizikisto (n. 1898)
- 1988: Otto Walder, svisa esperantisto, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo, UEA-ĉefdelegito (n. 1911)
- 1989: Ambrus Ábrahám, hungara biologo, spertulo pri histologio (n. 1893)
- 1991: Carl David Anderson, usona Nobelpremiita fizikisto, kunmalkovrinto de pozitrono (n. 1905)
- 1999: Naomi Mitchison, skota verkistino kaj poetino (n. 1897)
- 1999: Fabrizio De André, itala kantaŭtoro (n. 1940)
- 2000: Lászlóné Boér, rumania hungara matematikistino (n. 1914)
- 2002: Henri Verneuil, franca reĝisoro kaj scenaristo (n. 1920)
- 2005: Jerzy Pawłowski, pola skermisto, kvinfoja medalisto de Olimpikaj ludoj, duobla spiono (n. 1932)
- 2007: Robert Anton Wilson, usona verkisto, filozofo, okultisto, okupiĝanta pri konspiraj teorioj (n. 1932)
- 2008: Mieczysław Widaj, pola juristo, stalinisto kondamninta al mortpuno 106 soldatojn de Pola Subtera Ŝtato (n. 1912)
- 2008: Edmund Hillary, novzelanda montogrimpisto, kiu la unua (kune kun Tenzing Norgay) atingis pinton de Monto Everesto (n. 1919)
- 2009: Milan Rúfus, slovaka poeto, tradukisto, eseisto (n. 1928)
- 2010: Miep Gies, nederlandino, kiu kaŝis Anne Frank (n. 1909)
- 2010: Éric Rohmer, franca filma kaj teatra reĝisoro, verkisto (n. 1920)
- 2013: Aaron Swartz, usona programisto, entreprenisto, verkisto, politika organizanto kaj Interreta kodum-aktivulo (n. 1986)
- 2014: Ariel Ŝaron, ĉefministro de Israelo (n. 1928)
- 2015: István Ivás, rumania hungara memuaristo pri la soveta milikaptiteco (n. 1925)
- 2015: Karel Kraft, ĉeĥa instruisto, Esperanto-vortaristo, pedagogo kaj honora membro de ĈEA, fondinto de Esperanto-klubo en Dobříš kaj en Příbram, realiginto de Somera Esperanto-Tendaro en Županovice (n. 1926)
- 2015: Anita Ekberg, sveda aktorino, manekeno, seksosimbolo (n. 1931)
- 2022: David Sassoli, Prezidanto de la Eŭropa Parlamento 2019-2022 (n. 1956)
- 2022 : Ernest Shonekan, provizora prezidento de Niĝerio en 1993 (n. 1936)
- 2022 : Guy Sajer, ankaŭ konata kiel Guy Mouminoux, franca verkisto (n. 1927)
Specialaj tagoj kaj festoj
redakti- Romkatolika Eklezio
- Higeno, greka papo, filozofo
- Papo Miltiado
- Internacia Tago de Danko
La 11-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Lundo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Mardo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Merkredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Vendredo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Sabato en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098.