Dua Pola Respubliko

eksa ŝtato en Orienta Eŭropo (de 1918 ĝis 1939)

Dua Respubliko (pole II Rzeczpospolita [DRUga ĵeĉposPOlita]) estis pola ŝtato reaperinta en 1918 post 123-jara dispartiĝo. La nomo "Dua Respubliko" ne estis oficiala ŝtatnomo, sed per ĝi oni substrekis daŭrecon post la Unua Respubliko (Respubliko de Ambaŭ Nacioj) kiu ekzistis en la jaroj 1454-1795. Oficiala lingvo de la Dua Respubliko estis la pola kaj monunuo: komence pola marko kaj ekde 1924 - pola zloto.

Dua Pola Respubliko
Origina nomo Rzeczpospolita Polska
 Germana Imperiestra Regno
 Aŭstrio-Hungario
 Rusa Imperio
19181939 Pola Popola Respubliko 
Sovetunio 

flago

blazono

flago blazono
historia lando • historia epoko • suverena ŝtato
Geografio
Ĉefurbo:
Areo:
389 720 km²
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
31 918 000 laŭ la popolnombrado en 1931
Nacia konsisto:
romkatolika, ukrain-greka katolika, ortodoksismo, judismo
Ŝtat-strukturo
parlamenta respubliko (1919-1926)
prezidanta respubliko (1926-1935)
aŭtoritata-prezidanta respubliko (1935-1939)
prezidanta respubliko dum milito (1939-1945)
pola marko (1918-1924)
pola zloto (1924-1939)
Estiĝo:
agnoskita sendependeco la 11-an de novembro 1918
Pereo:
fakte la 28-an de septembro 1939 (kapitulaco de Varsovio);
laŭleĝe la 6-an de julio 1945 (internacia malagnosko)
Antaŭaj ŝtatoj:
Germana Imperiestra Regno Germana Imperiestra Regno
Aŭstrio-Hungario Aŭstrio-Hungario
Rusa Imperio Rusa Imperio
Postsekvaj ŝtatoj:
Pola Popola Respubliko Pola Popola Respubliko
Sovetunio Sovetunio
Historio
vdr
The White Eagle, symbol of Polish statehood
The White Eagle, symbol of Polish statehood
Historio de Pollando
Polaj ŝtatoj:
Ŝtato de unuaj Piastoj (ĝis 1138)
Feŭda dispartigo (1138-1320)
Unuiĝinta Reĝlando (1320-1386)
Pola-Litova Unio kaj regado
de Jogajlidoj (1386-1569)
Respubliko de Ambaŭ Nacioj (1569-1795)
Dispartigita Pollando (1795-1918)
Kongresa Pollando (1815-1830)
Dua Respubliko (1918-1945)
Pollando dum la dua mondmilito
Pola Popola Respubliko (1945-1989)
Tria Respubliko (ekde 1989)
Vidu ankaŭ:
→Listo de reĝoj de Pollando
→Listo de prezidantoj de Pollando

Oficiale oni agnoskas ke la respubliko naskiĝis la 11-an de novembro 1918. Tiam Józef Piłsudski transprenis la militan potencon de Regenta Konsilantaro en Varsovio. Tri tagojn poste (la 14-an de novembro 1918 transprenis ankaŭ la ŝtatcivilan potencon; Regenta Konsilantaro kaj Portempa Popola Registaro de Pola Respubliko malfondiĝis kaj Piłsudski iĝis Portempa Ŝtatestro.

La maja puĉo (maja ŝtatrenverso, maja atenco; pole: przewrót majowyzamach majowy) estis puĉo realigita en Pollando de marŝalo Józef Piłsudski inter la 12-a kaj 14-a de majo 1926. La puĉo forigis la registaron de prezidanto Stanisław Wojciechowski kaj ĉefministro Wincenty Witos. Establita estis nova registaro gvidata de Kazimierz Bartel, profesoro de Lviva Politekniko. Komence oni proponis la prezidantecon al Piłsudski, sed li rifuzis favore al Ignacy Mościcki. Piłsudski tamen restis la plej influa politikisto en Pollando kaj estis "griza eminenco" ĝis sia morto en 1935.

Post atako de Tria Regno kaj ties milita okupado de pola teritorio, kaj poste soveta invado en Pollandon, laŭleĝe kaj internacie agnoskite regis dum la tuta 2-a Mondmilito Pola Ekzila Registaro. Subordigita al ĝi en la lando estis Pola Subtera Ŝtato kaj ĝiaj partoj politikaj kaj militaj (Armia Krajowa).

Dum la unua soveta okupado de Pollando la 29-an de oktobro 1939 per dekreto de la Prezidiumo de la Supera Soveto de Sovetunio pri atribuo de soveta civitaneco al polaj civitanoj, kiuj en la tagoj 1-a kaj 2-a de novembro 1939 troviĝis sur la polaj Orientaj Limregionoj enkorpigitaj de Sovetunio — laŭ la pola kaj internacia juro senvalida, sed praktike kaŭzanta terurajn efikojn.

Laŭ la internacia juro, Dua Respubliko formale ĉesis ekzisti kiam la 6-an de julio 1945 Britio kaj Usono diplomate malagnoskis Polan Ekzilan Registaron. Ĝi tamen daŭre funkciis en Britio kaj malfondiĝis, kiam post la komunisma epoko en Pollando la unua postmilita demokratie elektita ŝtatprezidanto iĝis Lech Wałęsa. Ryszard Kaczorowski, la lasta ekzila prezidanto, transdonis tiam al Wałęsa simbolojn de pola prezidanteco.

Interesaĵo redakti

20.11.1918: La Germana Regno kiel unua ŝtato agnoskis sendependecon de Pollando, provante tiamaniere krei polan kontraŭrevolucian bufron, timante revoluciajn tumultojn inspirataj de soveta Rusio

Vidu ankaŭ redakti

Piednotoj redakti

  1. en Aŭtonomia Silezia Provinco