Internacia juro

juro pri rilato inter nacioj, landoj, aŭ ŝtatoj

Internacia Juro (aŭ Popoljuro) estas parto de juro, kiu regulas la internaciajn rilatojn. Rilatoj inter ŝtatoj povas varii inter simplaj intersanĝoj de ĝentilecoj, kiel kreo de ambasadejoj, kaj pli gravaj aferoj, kiel kvereloj pri landlimoj, komercaj malfacilaĵoj, internacia politiko kaj milito.

La internacian juron konsistigas du subpartoj:

Fontoj de la popoljuro redakti

La internacia juro kreiĝis el multaj diversaj traktatoj kaj konsentoj inter ŝtatoj, kiuj ankaŭ estas nomitaj “fontoj de popoljuro”, i.a. la jenaj:

La Konstanta Kortumo de Internacia Justico (france Cour permanente de justice internationale) estis internacia tribunalo establita fare de la Ligo de Nacioj kaj funkciis de 1921 ĝis 1946, sed efektive ĝis 1940. La tribunalo traktis 29 kazojn inter ŝtatoj, inkluzive de la Gronlanda kazo, kaj 27 konsilaj opinioj [1].

Konceptoj redakti

  • En internacia juro kunposedaĵokondominio (el la latina condominium) estas politika teritorio (ŝtata aŭ landlima) en aŭ ĉirkaŭ kiu diversaj suverenaj instancoj formale interkonsentas kunhavi egalecan regorajton (en la senco de suvereneco) kaj plenumas siajn tiajn rajtojn kune, sen dividi ĝin en 'ŝtataj' zonoj.

Referencoj redakti

  1. Permanent Court of International Justice, www.icj-cij.org, accessed 4 March 2021

Vidu ankaŭ redakti