Privata internacia juro

La privata internacia juro estas la fako de ĉiu ŝtata juro kiu difinas la juron kiun oni apliku en tiuj rilatoj kiuj havas ligon al la juro de alia ŝtato.

Tiuokaze la aplikebla leĝaro devas esti difinita.

Ekzemple: Francino edziniĝas al meksikano en Usono; ili vivas en Britio kaj volas eksedziĝi. Kiun leĝaron oni apliku por plenumi ilian eksedziĝon? ...

Ĉiu ŝtata juro al kiu la rilato havas ligon difinas la aplikendan juron sendepende de la aliaj, kaj povas esti ke iliaj difinoj konfliktas. Por limigi tiajn konfliktojn, ŝtatoj konkludis traktatojn pri uniforma internacia privata juro.

Komercaj rilatoj estas pli kaj pli internaciaj. Por eviti la tiklajn problemojn pro la privata internacia juro, tiuj kontraktoj ofte antaŭvidas en klaŭzo la aplikotan leĝaron.

Tradicie kontrastas la privata internacia juro kun la publika internacia juro.