La Ligo de Nacioj (laŭ sia angla nomo), ankaŭ nomata Societo de Nacioj (laŭ sia franca nomo), estas fondita je iniciato de la usona prezidento Woodrow Wilson pere de la Traktato de Versailles en 1920. Tiu kontrakto enhavis ĉefe la postulojn de la venkintoj de la unua mondmilito ĉefe kontraŭ Germanio sed ankaŭ kontraŭ la aliaj eŭropaj imperioj (rusa, aŭstri-hungara kaj turka). Ĝi supozis ioman limigon al uzado de tutlibera nacia suvereneco sed sen krei veran supernacian enton.

Ligo de Nacioj
League of Nations
flago
interregistara organizaĵointernacia organizaĵo
Komenco 1919 vd
Fino 18-a de aprilo 1946 vd
Poste Unuiĝintaj Nacioj vd
Lando(j) Svislando vd
Sidejo Palais Wilson
Ideologio

internaciismo

Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Eric Drummond, 16th Earl of Perth • Joseph Louis Anne Avenol • Seán Lester vd
Ĉefestro(j) Eric Drummond, 16th Earl of Perth • Joseph Louis Anne Avenol • Seán Lester vd
Lingvoj

angla lingvo
franca lingvo

Filioj Women's Advisory Council, League of Nations • Konstanta Kortumo de Internacia JusticoInternacia Organizaĵo de Laboro vd
vdr

La ideo havas plurajn patrojn, interalie la germanan filozofon Immanuel Kant, kiu fine de la 18-a jarcento en la verkaĵo Zum ewigen Frieden ("Al Eterna Paco") proponis aliancon de tiuj ŝtatoj, en kiuj liberas la civitanoj. Fakte dum la 16-a, 17-a kaj 18-a jarcentoj multaj pensuloj defendis similajn planojn. La ideologiaj novaĵoj estis ĝenerala reago kontraŭ la Unua Mondmilito kaj kontraŭ militoj ĝenerale, krom influoj de la liberalismo kaj de la socialismo de la 19-a jarcento.

Celoj kaj malhelpoj redakti

La Ligo de Nacioj celis esti tia alianco por pace solvi disputojn inter la membroj kaj defendi la membrojn kontraŭ atakoj de ekstere. La Ligo grandparte ne povis plenumi tion pro

  • la nealiĝo de pluraj ŝtatoj (precipe Usono mem; kelkaj atribuas tion al la agado de Henry Cabot Lodge),
  • la malvenko de la demokratio en aliaj (ekz. Germanio, membro de 1926 ĝis 1933),
  • la eksigo de agresemaj membroj (ekz. Sovetunio, kiu atakis Finnlandon en 1939),
  • sed ankaŭ pro la tolerado de agresemo de aliaj membroj (ekz. Italio, kiu en 1936 atakis la membron Etiopio, kaj buĉis civilulojn tieajn pere de bombadoj kaj uzo de venengaso; la parolado de la etiopia delegito denuncinta tiujn militkrimojn estas seninterese kaj senreage aŭskultita de la esence okcidentula ĉeestantaro.

La Ligo estis dissolvita oficiale en 1946 per fondiĝo de Unuiĝintaj Nacioj.

Funkciado redakti

 

La sidejo estis en Ĝenevo. Estis Ĝenerala Asembleo, kie sidis kaj voĉis ĉiuj ŝtatoj membraj, Konsilantaro de 9 ŝtatoj, kiuj solvus la konfliktojn kaj Ĝenerala Sekretariato, por prepari la taskojn. Ne ĉiuj membroj de la Konsilantaro egalis: kvin estis konstantaj (Usono, Francio, Italio, Japanio kaj Britio) kaj kvar estis elektitaj de la Asembleo por unu jaro (la unuaj elektitaj estis Belgio, Brazilo, Hispanio kaj Grekio).[1]

Dekomence la venkitaj ŝtatoj en la Unua Mondmilito ne estis akceptitaj. Poste okazis ŝanĝoj. Foriris pro diversaj kaŭzoj Usono, Sovetunio, Rumanio, Italio, Japanio, Germanio, Albanio kaj Hungario (el kiuj kelkaj partoprenis ĉu en militoj ĉu en invadoj de aliaj landoj). Ankaŭ Hispanio kaj aro de latinamerikaj landoj kiaj Ĉilio, Brazilo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Haitio, Honduro, Nikaragvo, Paragvajo, Peruo, kaj Venezuelo.[2]

Organismoj redakti

Usono kaj fortorilatoj redakti

Dum la tuta mekanismo planita de la usona Wilson, la franca Clemenceau kaj la brita Lloyd George, ekis per suskribo de la parizaj traktatoj, eventoj de aŭtuno de 1919 en Usono ŝanĝis draste la planojn. Kreiĝis forta kontraŭstaro kaj en la publika opinio kaj inter la usona politikistaro al la Societo de Nacioj, unue pro la ŝtataj usonaj devoj al tiu kaj due pro ellasoj al japanoj en Pacifiko: la batalo en la Usona Senato finiĝis per malvenko de Wilson. Usono devis subskribi apartajn traktatojn kun Germanio, Aŭstrio kaj Hungario aŭguste de 1921, kiuj ne inkludis la Societon de Nacioj. Usono restis for.

 
origino de la Ligo, el la verkaĵo The League of Nations: A Pictorial Summary ("La Ligo de Nacioj: bilda resumo") de 1920

Fakte la partopreno de Usono en la Unua Mondmilito rilatis nur al konkurenco kun la germana etendismo. Usono eniris en la milito nur en 1917, kiam Germanio estis venkanta. Aspektis kvazaŭ Usono volis kompensi la foriron de Rusio el la konflikto. Usono restarigus ekvilibron, sed sen kalkuli postan usonan malakcepton ludi gravan rolon en la eŭropaj aferoj. Pro tia retiriĝo Francio restis kiel la potenco de la kontinento, sed tio estis falsaĵo: tiun ŝajnan hegemonion kreis nur la subpremadon fare al Germanio kaj foresto de Sovetunio el la nova diplomataro. En tiu malekvilibro trudiĝis la postaj etendismo de Japanio, Italio kaj Germanio. La Dua Mondmilito ne povos esti evitata de tiu internacia instanco.[3]

Ligo de Nacioj kaj Esperanto redakti

Okazis pluraj provoj ĉe Ligo de Nacioj atingi subtenon por Esperanto; ĉefa aktivulo estis Edmond Privat, tiutempe honora jura konsilisto de la persa ĉefdelegito ĉe la Ligo, Princo Arfa; poste Privat estis vicdelegito de Persio ĉe la Ligo. La opinioj pri la sukceso de la afero estas variaj, kelkaj homoj, kiel Ulrich Lins [4] pensas ke la rezultato estas «fiasko» por Esperanto pro persekuto kaj antaŭjuĝo, sed tiutempe multaj, kiel Emile Vandervelde [5], opiniis ke tio estis granda sukceso de Esperanto, ne nur ĉar nia afero estis diskutita de la ĝenerala asembleo, atingante grandan publikon, kiel la raporto de la ĝenerala sekretariaro de la Societo estis favora al Esperanto.

La 9-an de decembro 1920 dek unu delegitoj prezentis al la Asembleo projekton de Rezolucio:
 
 La Ligo de Nacioj konscia pri la lingvaj malfacilaĵoj (...)

sekvas kun intereso la eksperimentojn rilate oficialan instruadon de la Internacia Lingvo Esperanto en la publikaj lernejoj de kelkaj el la membroj de la Ligo;

esperas, ke tiu instruado fariĝos pli ĝenerala en la tuta mondo, tiel ke la infanoj de ĉiuj landoj povus scii almenaŭ du lingvojn: sian gepatran kaj facilan rimedon por internacia komunikado; (kaj)

petas la Ĝeneralan Sekretarion prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato. 
— League of Nations, Assembly Document 253, 17 December 1920; 20/48/194; cit. laŭ la traduko en Enciklopedio de Esperanto, p. 749

La proponon ekzamenis la Dua Komitato de la Ligo; ĝi iom reduktis la tekston, sed lasis en sia fina propono al la Asembleo ekz. ke la Ligo de Nacioj "rekomendas al la Ĝenerala Sekretario prepari por la sekva Asembleo raporton pri la rezultoj atingitaj en tiu ĉi rilato." La Asembleo tamen tuj sendiskute prokrastis la diskuton; ne okazis voĉdono pri la komitata propono. La antaŭenigon de Esperanto en la Ligo de Nacioj kontraŭis la delegito de Francio, Gabriel Hanotaux, defendanta la "jaman universacelon" de la franca lingvo.[6][7][8]

La diskutoj ĉe la Ligo ricevis ankaŭ subtenon de ekstere – ekz. per peticio subskribita de pli ol 200 kleraj homoj en Rio-de-Ĵanejro, kiun Brazila Ligo-Esperantisto sendis la 10-a de aŭgusto 1921 al la Ligo de Nacioj.

Intertempe la idistoj estis sendintaj peton de teoria ekzameno de la mondlingva afero kaj ke oni anstataŭigi la vorton "Esperanto" per "Artfaritaj Lingvoj" en la rezolucioj, sed tiu peto ne havis sekvon[9].

La 9-an de sept. 1921 por la Dua Asembleo de la Ligo la propono de 1920 estis idente renovigita kaj prezentita de la delegitoj de Sudafriko, Rumanio, Persio, Belgio, Ĉeĥoslovakio, Kolombio, Ĉinio, Finnlando, Albanio, Japanio, Venezuelo kaj Hindio (kaj kun rezervo rilate la rajtojn de la franca ankaŭ de la pola delegito). La Dua Asembleo akceptis la konkludojn de la Dua Komitato de la Ligo (kiuj estis prokrastitaj unu jaron antaŭe). Krome la Dua Asembleo instrukciis la Sekretariaton entrepreni la proponitan enketon. Aldone la demando pri instruado de Esperanto en la lernejoj estis metita en la tagordon de la Tria Asembleo (ĉiuj decidoj en rezolucio de la 15-a de sept. 1921).

La Sekretariato sekve dissendis demandarojn interalie al la Ŝtatoj-Membroj de la Ligo. La fina raporto, kiun kreis precipe Nitobe Inazo, publikiĝis la 28-an de junio 1922. Dum la Tria Asembleo, en aŭtuno 1922, la Kvina Komitato okupiĝis pri la temo. Post diskuto la Komitato atingis kompromison - la plej granda parto de la Sekretariata Raporto estis akceptita, la lerneja demando iru al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado. La Tria Asembleo akceptis la 21-an de sept. 1922:

 
 1. Ke la Raporto de la Sekretariato pri Esperanto kiel Helpa Internacia LIngvo estu adoptita, sed kun sekvaj amendoj:

(a) Ke la korektoj komunikitaj de la Brita Delegacio estu faritaj kaj ke Ĉapitro V de la Raporto estu ellasita.
(b) Ke al la Raporto estu aldonita anekso konsistanta el la tuta mallonga kaj senpartieca Raporto de la Pariza Komerca Ĉambro de la 9-a de februaro 1921, el kiu nur kelkaj partoj estas cititaj.
(c) Ke la rezolucioj akceptitaj de la Komitato estu aldonitaj al la Raporto.

2. Ke la demandoj rilatantaj al instruado de Esperanto estu transdonitaj al la Komisiono pri Intelekta Kunlaborado, por ke tiu Komisiono povu doni sian opinion pri la diversaj aspektoj de la problemo de helpa internacia lingvo. 
— Société des Nations. L'ESPERANTO comme langue aŭiliaire internationale. Rapport du Secrétariat Général adoptée par la troisième Assemblée de la Société des Nations, p. 24. Traduko en Enciklopedio de Esperanto, p. 755

La Komisiono pri Intelekta Kunlaborado traktis la demandon la 31-an de julio kaj 1-an de aŭgusto 1923. Por Esperanto engaĝiĝis la inĝeniero Leonardo Torres Quevedo. La Komisiono fine decidis ne studi la demandon pri instruado de Esperanto en la lernejoj nek rekomendi "artefaritan" lingvon al la atento de la Ligo (kun ses voĉoj, unu kontraŭa, tri sindetenoj)[10]. Tiel tiu parto de la origina propono malsukcesis.

Laŭ Enciklopedio de Esperanto redakti

 
 Ligo de Nacioj. Jam en la unua kunveno de la Ligo en 1920 kelkaj delegitoj proponis rekomendan rezolucion por Esperanto, kun peto, ke la sekretariaro preparu raporton. La propono estis prokrastata.

En la sekvanta jaro, 1921, simila propono estis farata, petanta denove pri enketo farota de la sekretariaro. Dume la vic. sekr. ĝenerala de la Ligo, d-ro Nitobe (v.) estis vizitinta la kongreson en Praha kaj estis favore raportinta pri siaj spertoj. La sekvo estis, ke la supre nomita propono estis akceptata kaj ke la sekretariaro ricevis komision prepari raporton. Vasta enketo estis entreprenata, kaj la Konferenco pri Esperanto en Lernejoj (v. Konferencoj), okazinta en apr. 1922 en la palaco de la Ligo liveris same tre utilan materialon. La raporto de la sekretariaro do estis prezentata al la tria kunveno de la Ligo en sept. 1922. Ĝi estis oficiale akceptata, sed la demando pri enkonduko en lernejoj estis transdonata al la Komisiono por intelekta Kooperado. La rezolucio, kiun tiu komisiono faris en aŭg. 1923, estis iom stranga: ĝi opiniis, ke antaŭ ĉio ĝi devas rekomendi la studadon de vivantaj lingvoj, kiel unu el la plej potencaj rimedoj por la intelekta alproksimiĝo de la diversnaciaj homoj kaj do ne povas favori Esperanton.

Tamen klopodo akceptigi tiun rezolucion, nur bazitan sur politikaj intrigoj, en la kunveno de la Ligo mem, ne sukcesis, kaj la afero do restis kia ĝi estis.
La raporto de la sekretariaro ankaŭ entenis paragrafon por rekomendi faciligon al Esperanto en la int. telegrafado. En pli favora momento, en 1924, la persa delegitaro proponis rezolucion, rekomendantan la traktadon kaj la tarifon de tiel nomata “klara lingvo” (ne kodo) por Esperanto. Tiu rezolucio estis unuanime akceptata kaj ĝi estis do la unua interŝtata rekono de Esperanto kiel uzata lingvo. En 1925 la Universala Telegrafa Unio en sia tutmonda konferenco en Parizo sekvis la rekomendon de la Ligo kaj ŝanĝis sian regularon tiel, ke Esperanto estas allasata kiel „klara“ lingvo flanke de la latina. -

La E-istaro dankas la sukcesojn de tiu ĉi kvinjara pacienca laboro en unua loko al Edmondo Privat
— Enciklopedio de Esperanto, “Ligo de Nacioj”

Ligo de Nacioj kaj religianoj redakti

La eklezioj, kiuj estis membroj de la Monda Konsilio de Eklezioj, proklamadis, ke la Ligo de Nacioj estas la lasta espero por la paco en la tuta mondo kaj la tero enkorpiĝo de la Dia Reĝo.

 
simbolo de la Ligo de Nacioj

En 1920 la Bibliesplorantoj (poste konataj kiel "Atestantoj de Jehovo") en la libro Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos antaŭdiris malsukceson de la Ligo de Nacioj kaj proklamadis, ke la homoj ne povas establi fortan pacon en la tuta mondo. En 1943, dum la dua mondmilito, ilia estro Nathan Knorr diris en kongreso, ke organizo simila al la Ligo de Nacioj reviviĝos ("La besto reeliros"). Agadon de la Ligo de Nacioj postmilite ekde 1945 daŭrigis la Unuiĝintaj Nacioj.

Publikigaĵoj redakti

  • Societé des Nations. L'Espéranto comme langue auxiliaire internationale. Rapport du Secrétariat géneral adopté par la troisième Assemblée de la Société des Nations. 1923. 44 pĝ (21 x 13,5 cm .)

Interesaĵoj redakti

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 22.
  2. Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 24.
  3. Rosario de la Torre, “La Sociedad de Naciones” en “La I Guerra Mundial, como nunca se la habían contado, y 8. Clemenceau”, suplemento de “La aventura de la historia”, nº 143, Madrido, septembro 2010. paĝo 25.
  4. La danĝera lingvo
  5. Belga esperantisto n179 (jan 1930)
  6. A Dark Day for Esperanto
  7. «Franca delegito Gabriel Hanotaux, akademiano, kontraŭbatalis la proponon per elokvanta prilaŭdo de la franca lingvo kaj de ĝia literaturo “jam universala en la tuta mondo de l'penso”. Li petis, ke oni ne malfermu diskuton pri tio temo kaj proponis la sendiskutan prokraston. Tuj la prezidanto voĉdonis pri tio. Post konfuza baloto, dufoje rekomencita, per leviĝo kaj sido, li proklamis la prokraston. La plimulto sindetenis, sed neniu subtenanto poste rajtis paroli. La tuta afero kaŭzis sufiĉe grandan bruon en la tutmonda gazetaro, interalie en la japana, kiu sin montris malkontenta pri tiu rifuzo kaj favoris Esperanton.» Edmond Privat, Historio de la lingvo esperanto, Internacia esperanto Instituto, 1927, p.136-137.
  8. “Francio, tiutempe sentante sin en defensivo pro la kreskanta prestiĝo de la angla, vidis en la poresperanta rezoluciprojekto plian minacon al la pozicio de la franca lingvo kiel la klasika lingvo de diplomatio. La delegito, Gabriel Hanotaux, membro de la Franca Akademio, eksministro pri landaj aferoj kaj historiisto, kiu en siaj verkoj gloris la francan imperiismon, kolere turnis sin kontraŭ la rekomendo. Sen ke la alilandaj delegitoj kuraĝis kontraŭparoli, Hanotaux elokvente postulis “honoron” por sia lingvo, la franca, “kiu havas sian historion, sian belecon, kiu esti uzata de tre grandaj verkistoj, kiu estas konata en la tuta mondo, kiu estis admirinda vastigilo de ideoj” (Cit. Esperanto 17. 1921, p.3). Li atingis, ke estis decidite, sen diskuto, prokrasti la aferon.» Ulrich Lins, La Danĝera Lingvo, Eldonejo Progreso, 1990, p.63.
  9. Belga esperantisto n179 (jan 1930)
  10. Esperanto en Perspektivo, p. 757

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti