Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro

La Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro (iufoje Komitato de la Ligo de Nacioj pri Intelekta Kunlaboro) estis konsila organizaĵo por la Ligo de Nacioj, kiu celis progresigi internacian interŝanĝadon inter sciencistoj, esploristoj, instruistoj, artistoj, kaj intelektuloj.[1][2][3][4] Ĝi establiĝis en 1922, kaj ĝiaj membroj inkluzivis famulojn kiel Henri Bergson, Albert Einstein, Sarvepalli Radhakrishnan, Nitobe Inazo, Marie Curie, Gonzague de Reynold, kaj Robert A. Millikan.[5][6][7] La komitato estas la antaŭanto de Unesko, kaj ĉiuj ĝiaj propraĵoj transiris al tiu organizaĵo en 1946.

Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro
komisiono
Komenco januaro 1922 vd
Fino 1946 vd
Poste Unesko vd
Lando(j) Svislando vd
vdr
Arkivoj en Ĝenevo[8]

Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro (Ĝenevo) redakti

La Internacia Komitato pri Intelekta Kunlaboro estis formale establita en aŭgusto 1992. Je la komenco, ĝi havis 12 membrojn, kaj poste la nombro kreskis ĝis 19, plejparte el Okcidenta Eŭropo. La unua sesio okazis je la 1a de aŭgusto 1922. Henri Bergson estis la estro. Dum sia ekzisto, la komitato inkluzivis multajn eminentulojn, ekzemple Albert Einstein, Marie Curie, Kristine Bonnevie, Jules Destrée, Robert Andrews Millikan, Alfredo Rocco, Paul Painlevé, Leonardo Torres Quevedo, Gonzague de Reynold, Jagadish Chandra Bose, kaj Sarvepalli Radhakrishnan. Einstein eksiĝis en 1923, protestante publike la senefikecon de la komitato, kaj realiĝis en 1924 por kontraŭi germanajn ŝovinistojn.[9] La komitato havis tri estrojn:

La komitato havis pluraj subkomitatojn (ekzemple, Muzeoj, Artoj, Intelektaj Rajtoj, aŭ Bibliografio), kiuj kunlaboris kun famuloj, ekzemple, Béla Bartók, Thomas Mann, Salvador de Madariaga, kaj Paul Valéry.

La komitato laboris multe kun la Internacia Eduka Kina Instituto kreita en Romo en 1928 de la itala registaro sub Mussolini.

La fina sesio okazis en 1939, sed la komitato formale disiĝis en 1946, kun la Ligo de Nacioj.

La Internacia Instituto de Intelekta Kunlaboro (Parizo) redakti

 
Flanko de la Palais-Royal (Parizo), kie la Internacia Instituto de Intelekta Kunlaboro laboris en 1926.

Por subteni la laboron de la komitato de Ĝenevo, Francio proponis helpon al la organizaĵo por establi plenuman branĉon, la Internacia Instituto de Intelekta Kunlaboro en Parizo en 1926. Tamen, la instituto havis aŭtonoman statuson, kaj financiĝis plejparte de la franca registaro. Ĝi havis rilatojn kun la membroŝtatoj de la Ligo de Nacioj, kiuj establis naciajn komisionojn por intelekta kunlaboro kaj nomumis senditojn por reprezenti siajn interesojn ĉe la instituto en Parizo. Ĝiaj tri direktoroj ĉiuj estis francaj:

  • Julien Luchaire (1926–1930)
  • Henri Bonnet (1931–1940)
  • Jean-Jacques Mayoux (1945–1946)

De 1926 ĝis 1930, Alfred Zimmern – la bone konata brita klasikisto kaj ĉefrolanto pri internaciaj rilatoj – estis la vicdirektoro de la instituto.

Pro la dua mondmilito, la instituto fermiĝis de 1940 ĝis 1944. Ĝi remalfermis mallonge de 1945 ĝis 1946. Kiam ĝi fine malfermis en 1946, Unesko heredis ĝiajn arkivojn kaj partojn de ĝia misio.[11][12]

Referencoj redakti

Ĝeneralaj redakti

  • Northedge, Frederick. (1953) International Intellectual Co-operation Within the League of Nations: Its Conceptual Basis and Lessons for the Present. Londono: University of London.
  • Renoliet, Jean-Jacques. (1999) L'UNESCO oubliée, la Société des Nations et la coopération intellectuelle (1919-1946) (france). Parizo: Publications de la Sorbonne. ISBN 978-2-85944-384-9.

Specifaj redakti

See also: French version (PDF) and English summary.

Notoj redakti

  1. Shine 2018.
  2. Grandjean 2016b.
  3. Iriye 2002.
  4. Laqua 2011.
  5. Pernet 2014.
  6. Grandjean 2016a.
  7. Grandjean 2014b.
  8. Arkivoj de la Ligo de Nacioj, Ofico de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo. Grandjean, Martin (2014). “La connaissance est un réseau”, Les Cahiers du Numérique 10 (3), p. 37–54. doi:10.3166/lcn.10.3.37-54.  (PDF), Grandjean, Martin (2015). “Introduction à la visualisation de données : l'analyse de réseau en histoire”, Geschichte und Informatik 18/19, p. 109–128. 
  9. Albert Einstein, Ideas and Opinions (New York: Bonanza/Crown, 1954), p. 84.
  10. League of Nations archives, United Nations Office in Geneva. With a network Visualization of the ICIC archives, showing thousands of documents exchanged between the plenary committee, its secretary, national commissions and experts. Grandjean, Martin (2014). “La connaissance est un réseau”, Les Cahiers du Numérique 10 (3), p. 37–54. doi:10.3166/lcn.10.3.37-54.  (PDF), Grandjean, Martin (2015). “Introduction à la visualisation de données : l'analyse de réseau en histoire”, Geschichte und Informatik 18/19, p. 109–128. 
  11. Arkivo de Unesko. Arkivita el la originalo je 2021-08-19. Alirita 20a de junio 2016.
  12. Renoliet 1999.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo International Committee on Intellectual Cooperation en la angla Vikipedio.