Malfermi la ĉefan menuon

Albert Einstein

germana fizikisto; Nobel-premiito pri fiziko (1879–1955)

Albert EINSTEIN [albert ajnŝtajn], en Esperanto ankaŭ Alberto EJNŜTEJNO (naskiĝis la 14-an de marto 1879 en Ulm, Germanio, mortis la 18-an de aprilo 1955 en Princeton, Usono) estis germandevena svisa kaj usona fizikisto. Li konceptis la teoriojn de speciala kaj ĝenerala relativecoj, nome Teorio de la relativeco en 1905 kaj 1915 respektive. Tiu estas unu el la du pilieroj de moderna fiziko (kune kun la Kvantuma mekaniko).[1][2](p. 274) Lia laboro estas konata ankaŭ pro sia influo sur la filozofio de scienco.[3][4] Li estas plej bone konta de la ĝenerala publiko pro sia formulo por la mas–energia ekvivalenco nome , kiu estis konsiderita "la plej fama ekvacio de la mondo".[5] Li ricevis en 1921 la Nobel-premion pri fiziko "pro siaj servoj al la teoria fiziko, kaj speciale pro sia malkovro de la leĝo de la fotoelektra efiko",[6] nome mejloŝtona paŝo por la disvolvigo de la Kvantuma teorio.

Albert Einstein
Nobel-premiito Alfred Nobel mirrored.png

Albert Einstein Head.jpg

Albert Einstein en 1947
Naskiĝo la 14-an de marto 1879(nun 1879-03-14)
en Ulm, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Morto la 18-an de aprilo 1955 (76‑jara)
en Princeton, Flago-de-Usono.svg Usono
Loko de agado BernoPragoZurikoBerlino • Caputh • Princeton
Civitaneco Germana Imperiestra Regno
Etneco judojaŝkenazo
Edz(in)o Elsa EinsteinMileva Marić
Kampo Fiziko
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko • Luitpold-Gymnasium • Alte Kantonsschule Aarau • Universitato de Zuriko
Doktoreca konsilisto Alfred Kleiner • Heinrich Burkhardt • Heinrich Friedrich Weber
Fama pro Teorioj de speciala kaj ĝenerala relativeco
Honorigo Barnard Medal for Meritorious Service to Science • Nobel-premio pri fiziko • Gold Medal of the Royal Astronomical Society • Prix Jules Janssen • Matteucci Medal • Max Planck Medal • Franklin Medal • Medalo Copley • Pour le Mérite for Sciences and Arts • Josiah Willard Gibbs Lectureship • Nov-Ĵerzeja Halo de Famo • Honorary doctor of the University of Geneva • honorary doctor of the Hebrew University of Jerusalem • Honorary doctor of the Princeton University • honorary doctor of the University of Madrid Complutense • Foreign Member of the Royal Society • Member of the National Academy of Sciences of the United States • Ordeno Pro la Merito
Religio agnostikismo
Information icon.svg
vdr

Je la komenco de sia kariero, Einstein pensis, ke la neŭtona mekaniko jam ne estis plu sufiĉa por kongruigi la leĝojn de la klasika mekaniko kun la leĝoj de la elektromagneta kampo. Tio kondukis lin al disvolvigo de sia speciala teorio de relativeco dum sia epoko en la Svisa Patentoficejo de Berno (1902–1909). Li poste konstatis, ke la principo de relativeco povas esti etendita al la gravitaj kampoj, kaj publikigis artikolon pri la ĝenerala relativeco en 1916 enkondukante sian teorion de gravito. Li plue traktis kun problemoj de statistika mekaniko kaj kvantuma teorio, kio kondukis lin al siaj klarigoj pri partikla teorio kaj la movo de molekuloj. Li esploris ankaŭ pri la termikaj propraĵoj de la lumo kio pavimis la vojon por la fundamento de la fotona teorio de la lumo. En 1917, li aplikis la ĝeneralan teorion de relativeco al modelado de la strukturo de la universo.[7][8]

Einstein translokiĝis al Svisio en 1895 kaj rezignis pri sia germana ŝtataneco en 1896. Post esti senŝtata dum pli ol kvin jaroj, li akiris ŝtatanecon de Svisio en 1901, kion li retenis por la cetero de sia vivo. Escepte pro unu jaro en Prago, Einstein loĝis en Svisio inter 1895 kaj 1914.

Einstein ricevis sian akademian diplomon el la svisa federacia politeknika altlernejo (poste Eidgenössische Technische Hochschule, ETH) en Zuriko en 1900. Inter 1902 kaj 1909 Einstein tenis laborpostenon en Berno kiel patentekzamenisto en la Federacia Oficejo por Intelekta Propraĵo, nome patentoficejo. La jaro 1905 estis por Einstein annus mirabilis (miraklojaro). Dum tiu jaro, estante 26-jaraĝa, li ricevis la Doktorigon el la Universitato de Zuriko. Li ankaŭ eniris al la atento de la plej larĝa akademia mondo pro la publikigo de kvar elrompaj artikoloj.

Einstein instruis teorian fizikon dum unu jaro (1908/09) en la Universitato de Berno, dum du jaroj (1909-11) en la Universitato de Zuriko, kaj post unu jaro en la Universitato Karolo de Prago li revenis al sia "alma mater" ETH Zuriko inter 1912 kaj 1914, antaŭ eliri al Berlino, kie li estis elektita membro de la Prusa Akademio de Sciencoj.

En 1933, kiam Einstein estis vizitante Usonon, Adolf Hitler enpoviĝis. Pro sia juda deveno, Einstein ne revenis al Germanio.[9] Li setliĝis en Usono kaj iĝis usona civitano en 1940.[10] Tuj antaŭ la Dua Mondmilito, li subskribis la leteron Einstein–Szilárd al la Prezidento Franklin D. Roosevelt avertante lin pro la ebla disvolvigo de "tre povegaj bomboj de nova tipo" kaj rekomendante, ke Usono faru ian similan esploron. Tio finfine kondukis al la Manhatana Projekto. Einstein subtenis la Aliancanojn, sed li ĝenerale denuncis la ideon uzi nuklean fision kiel armilo. Li subskribis la Russell–Einstein Manifeston kun la brita filozofo Bertrand Russell, kiu fokusigis la danĝeron de nukleaj armiloj. Li estis aligita al la Institute for Advanced Study en Princeton, Nov-Ĵerzejo, ĝis sia morto en 1955.

Li publikigis pli ol 300 sciencajn artikolojn kaj pli ol 150 ne-sciencajn verkojn.[7][11] Liaj intelektaj atingoj kaj originaleco faris la vorton "Einstein" sinonima kun "genio".[12] Eugene Wigner komparis lin al siaj samtempuloj, verkante ke "la kompreno de Einstein estis pli profunda eĉ ol tiu de Jancsi von Neumann. Lia menso estis kaj pli penetranta kaj pli originala".[13]

VivoRedakti

Komenca vivo kaj studojRedakti

 
Einstein 3-jaraĝa en 1882.
 
Albert Einstein en 1893 (14-jaraĝa).
 
La rezultatestilo de Einstein estante 17-jaraĝa, montranta liajn finajn rezultojn el la Argovia kantonlernejo (Aargauische Kantonsschule, je skalo de 1–6, kun 6 estante la plej alta ebla rezulto). Li poentis: Germana 5; Franca 3; Itala 5; Historio 6; Geografio 4; Algebro 6; Geometrio 6; Priskriba Geometrio 6; Fiziko 6; Kemio 5; Natura Historio 5; Arto kaj Teknika Desegno 4.

Einstein naskiĝis en Ulm (Germanio, tiam Reĝlando Virtembergo en la Germana Imperio) la 14an de marto 1879.[14] de judaj gepatroj Hermann Einstein, nome komercisto kaj inĝeniero, kaj Pauline Koch, la 14an de marto 1879.[14] En 1880, la familio translokiĝis al Munkeno, kie la patro de Einstein kaj lia onklo Jakob fondis la entreprenon Elektrotechnische Fabrik J. Einstein & Cie, nome kompanio kiu fabrikis elektran ekipaĵaron baze sur kontinua kurento.[14]

La familio Einstein estis de ne-praktikantaj Aŝkenazoj, kaj Albert studis en katolika bazlernejo en Munkeno, ekde la aĝo de 5, dum tri jaroj. Je aĝo de 8, li estis transigita al la Luitpold-Gymnasium (nune konata kiel Gimnazio Albert Einstein), kie li ricevis bazan kaj duarangan edukadon ĝis li lasis la Germanan Imperion sep jarojn poste.[15]

En 1894, la kompanio de Hermann kaj Jakob ne atingis kunvokon por havigi liveron al la urbo Munkeno de elektra lumo ĉar ili ne havis la kapitalon por konverti sian ekipaĵaron el la normiga rekta kurento (RK) al la pli efika normiga alterna kurento (AK).[16] Tiu perdo devigis ilin al vendo de la Munkena fabriko. Serĉe de negoco, la familio Einstein translokiĝis al Italio, unue al Milano kaj kelkajn monatojn poste al Pavia. Kiam la familio translokiĝis al Pavia, Einstein, tiam 15-jaraĝa, restis en Munkeno por finigi siajn studojn en la Gimnazio Luitpold. Lia patro intencis, ke li sekvu studojn de elektra inĝenierado, sed Einstein malkonsentis kun la aŭtoritatoj kaj malkonsentis kun la lerneja reĝimo kaj kun la instrumetodo. Li poste verkis, ke la spirito de lernado kaj de kreiva pensaro estis perdita en tiu strikta parkera lernado. Fine de decembro 1894, li veturis al Italio por kuniĝi kun sia familio en Pavia, konvinkinte la lernejon permesi lian foriron uzante doktoran noton.[17] Dum sia restado en Italio li jam verkis mallongan eseon sub la titolo "Pri la esplorado de la stato de etero en magnetika kampo".[18][19]

Einstein ĉiam elstaris en matematiko kaj fiziko ekde tre juna aĝo, atingante matematikan nivelon jarojn antaŭ liaj kolegoj. La dekdujara Albert Einstein lernis per si mem algebron kaj eŭklidan geometrion dum unusola somero. Einstein ankaŭ sendepende malkovris sian propran originan pruvon de la Teoremo de Pitagoro en la aĝo de 12.[20] Familia tutoro Max Talmud diris, ke post doni al la 12-jaraĝa Einstein geometrian lernolibron, post mallonga tempo "[Einstein] estis laborinta la tutan libron. Li tuj dediĉis sin al pli altaj matematikoj... Baldaŭ la flugo de lia matematika genio estis tiom alta ke mi ne povis sekvi ĝin."[21] Lia pasio por geometrio kaj algebro kondukis la dekdujarulon al konvinko ke naturo povas esti komprenita kiel "matematika strukturo".[22] Einstein eklernis per si mem ankaŭ kalkulon estante ankoraŭ 12-jaraĝa, kaj 14-jaraĝa li diris, ke li jam havis "lernopovon de integrala kaj diferenciala kalkulo".[23]

Estante 13-jaraĝa, Einstein jam legis la verkon de Immanuel Kant nome Kritiko de pura racio, kaj Kant iĝis lia preferata filozofo, kaj lia tutoro diris: "En la epoko kiam mi estis ankoraŭ infano, nur dektrijarulo, la verkoj de Kant, nekompreneblaj por ordinaraj mortontoj, ŝajnis klaraj al li."[24]

En 1895, estante 16-jaraĝa, Einstein faris eniran ekzamenaron por la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio de Zuriko (poste la Eidgenössische Technische Hochschule, ETH). Li malsukcesis atingi la postulitan nivelon en la ĝenerala parto de la ekzameno,[25] sed atingis eksterordinaran rezulton en fiziko kaj matematiko.[26] Je konsilo de la estro de la Politekniko, li eniris en la Argovia kantona lernejo (gimnazio) en Araŭo, Svisio, en 1895 kaj 1896 por kompletigi sian mezlernejadon. Loĝante kun la familio de la profesoro Jost Winteler, li enamiĝis el la filino de Winteler nome Marie. La fratino de Albert nome Maja poste edziĝis al filo de Winteler nome Paul.[27] En januaro 1896, kun aprobo de lia patro, Einstein rezignis pri sia ŝtataneco en la Germana Reĝlando de Vurtembergo por eviti militservon.[28] En septembro 1896, li trapasis la svisan ekzamenon "Matura" kun plej bonaj gradoj, inklude maksimuman gradon de 6 en fiziko kaj matematiko, sur skalo de 1–6.[29] Estante 17-jaraĝa, li aliĝis al kvar-jara instrudiploma programo pri matematiko kaj fiziko en la Zurika Politekniko. Marie Winteler, kiu estis unujare pli aĝa, translokiĝis al Olsberg, Svisio, por instruista posteno.[30]

Ankaŭ la estonta edzino de Einstein, nome 20-jaraĝa serba Mileva Marić, aliĝis al la Politekiko tiun jaron. Ŝi estis la nura virino inter la ses studentoj de la instrudiploma kurso en la fako matematiko kaj fiziko. Dum la venontaj jarojj, la amikeco inter Einstein kaj Marić disvolviĝis al amafero, kaj ili legis librojn kune pri ekster-studobjekta fiziko en kiu Einstein ekhavis pliiĝantan intereson. En 1900, Einstein trapasis la ekzamenojn en Matematiko kaj Fiziko kaj ricevis la instrudiplomon el la Federacia Politekniko.[31] Estis multaj plendoj, ke Marić kunlaboris kun Einstein en siaj artikoloj de 1905,[32][33] konataj kiel artikoloj de la "Annus Mirabilis", sed la historiistoj de fiziko kiu studis la aferon ne trovis pruvaron ke ŝi faris gravajn kontribuojn.[34][35][36][37]

FamilioRedakti

 
Albert Einstein en 1904 (25-jaraĝa).

Post la fino de siaj studoj, Einstein komencis labori en oficejo pri patentoj en Berno.

Frua korespondaro inter Einstein kaj Marić estis malkovrita kaj publikigita en 1987 kiu montris, ke la paro havis filinon nome "Lieserl", naskita komence de 1902 en Novi Sad kie Marić restis kun siaj gepatroj. Marić revenis al Svisio sen la filo, kies reala nomo kaj estonteco estas nekonata. La enhavo de letero de Einstein de septembro 1903 sugestas, ke la junulino estis ĉu donita por adopto aŭ mortis pro skarlatino infanaĝe.[38][39]

 
Einstein kun sia dua edzino Elsa en 1921.

Einstein kaj Marić geedziĝis en januaro 1903. En majo 1904, ilia filo Hans Albert Einstein naskiĝis en Berno, Svisio. Ilia filo Eduard naskiĝis en Zuriko en julio 1910. La paro translokiĝis al Berlino en aprilo 1914, sed Marić revenis al Zuriko kun iliaj filoj post ekkono de amafero inter Einstein kaj lia kuzino Elsa.[40] Ili divorcis la 14an de februaro 1919, vivinte aparte dum kvin jaroj.[41] Eduard suferis atakon estante 20-jaraĝa kaj ricevis diagnozon de skizofrenio.[42] Lia patrino zorgis pri li kaj li ankaŭ estis sendita al aziloj dum kelkaj periodoj, kaj finfine permanente post ŝia morto.[43]

En leteroj publikigitaj en 2015, Einstein skribis al sia fruamatino Marie Winteler pri sia geedzeco kaj sia forta sento por ŝi. Li skribis en 1910, kiam lia edzino estis graveda pro ilia dua filo: "Mi pensas pri vi je tutkora amo ĉiun minuton kaj mi estas tiom malfeliĉa kiel ununura viro povas esti." Li parolis pri "misgvida amo" kaj "misa vivo" pri sia amo por Marie.[44]

Einstein edziĝis al Elsa Löwenthal en 1919,[45][46] havinte rilaton kun ŝi ekde 1912.[47] Ŝi estis rekta kuzino patrinflanke kaj duaranga kuzino patroflanke.[47] Ili migris al Usono en 1933. Elsa ricevis diagnozon de kor- kaj ren-problemoj en 1935 kaj mortis en decembro 1936.[48]

Inter bone konataj amikoj de Einstein de tiu epoko estis Michele Besso, Paul Ehrenfest, Marcel Grossmann, János Plesch, Daniel Q. Posin, Maurice Solovine kaj Stephen Wise.[49]

Patentoficeja epokoRedakti

 
Fondintoj de la "La Olimpia Akademio": Conrad Habicht, Maurice Solovine kaj Einsteinl

Gradiĝinta en 1900, Einstein pasigis preskaŭ du frustraciantajn jarojn serĉante instruistan postenon. Li akiris ŝtatanecon de Svisio en februaro 1901,[50] sed pro sanstataj tialoj li ne estis rekrutita. Kun la helpo de la patro de Marcel Grossmann, li akiris laborpostenon en Berno en la Federacia Oficejo por Intelekta Propreco, nome patentoficejo,[51][52] kiel helpekzamenisto – nivelo 3a.[53][54]

Einstein taksis patentpostulojn por vario de aparatoj kiel grajnklasigilo kaj elektromekanika skribmaŝino.[55] En 1903, lia posteno en la Svisa Patentoficejo iĝis permanenta, kvankam li estis praterpasita el promocio ĝis li "tute regos maŝinteknologion". [56]

Multo el lia laboro por la patentoficejo rilatis al aferoj pri transelsendo de elektraj signaloj kaj elektra–mekanika sinkronigo de la epoko, du teknikaj problemoj kiuj montriĝis evidente en la eksperimentoj kiuj finfine kondukis Einstein al liaj radikalaj konkludoj pri la naturo de lumo kaj la fundamenta konekto inter spaco kaj tempo.[57]

Kun kelkaj amikoj kiujn li ekhavis el Berno, Einstein startis malgrandan studgrupon en 1902, mem-moke nomita "La Olimpia Akademio", kiu kunsidis regule por studi sciencon kaj filozofion. Liaj legaĵoj estis la verkoj de Henri Poincaré, Ernst Mach kaj David Hume, kiuj influis liajn sciencajn kaj filozofiajn konsiderojn.[58]

 
Oficiala portreto de Einstein post ricevi en 1921 la Nobel-Premion en Fiziko.

En 1900, la artikolo de Einstein nome "Folgerungen aus den Capillaritätserscheinungen" ("Konkludoj el la kapilaraj fenomenoj") estis publikigitaj en la gazeto Annalen der Physik.[59][60] La 30an de aprilo 1905, Einstein kompletigis sian disertacion,[61] kun Alfred Kleiner, Profesoro de Eksperimenta Fiziko, servinta kiel "pro-forma" konsilisto. Kiel rezulto, Einstein ricevis sian Doktorigon el la Universitato de Zuriko, pro sia disertacio "Nova determino de molekulaj dimensioj".[62][63]

En tiu sama jaro, kiu estis nomita "annus mirabilis" (mirakla jaro) de Einstein, li publikigis kvar elrompajn artikolojn, pri la fotoelektra efiko, la Brown-a movado, la speciala relativeco kaj la ekvivalenco de maso kaj energio, kiu portos lin al la atento de la akademia mondo, estante 26-jaraĝa.

Akademia karieroRedakti

Ĉirkaŭ 1908, li estis agnoskita kiel ĉefa sciencisto kaj estis nomumita helpinstruisto en la Universitato de Berno. La venontan jaron, post prelegi pri elektrodinamiko kaj la relativeca principo en la Universitato de Zuriko, Alfred Kleiner rekomendis lin por la Fakultato por ĵus kreita profesoreco pri teoria fiziko. Einstein estis nomumita asocia profesoro en 1909.[64]

Einstein iĝis tutrajta profesoro en la Germana Universitato de Karolo-Ferdinando en Prago en aprilo 1911, akceptante aŭstrian ŝtatanecon en la Aŭstri-Hungaria Imperio por fari tion.[65][66] Dum sia restado en Prago, li verkis 11 sciencajn verkojn, kvin el kiuj pri radioaktiveca matematiko kaj pri la kvantuma teorio de solidoj. En julio 1912, li revenis al sia "alma mater" en Zuriko. El 1912 ĝis 1914, li estis profesoro de teoria fiziko en ETH Zuriko, kie li instruis analizan mekanikon kaj termodinamiko. Li ankaŭ studis kontinumekanikon, la molekulan teorion de varmo kaj la problemon de gravito, pri kio li laboris kun lia amiko pri matematiko kaj fiziko nome Marcel Grossmann.[67]

La 3an de julio 1913, li estis elektita por membreco en la Prusa Akademio de Sciencoj de Berlino. Max Planck kaj Walther Nernst vizitis lin la venontan semajnon en Zuriko por konvinki lin aliĝi al la akademio, aldone proponante al li la postenon de direktoro en la Instituto por Fiziko Kajser Vilhemo, kiu estis tuj establota.[68] (Membereco en la akademio inkludis salajron kaj profesorecon sen instrudevoj en la Humboldt-Universitato en Berlino.) Li estis oficiale elektita en la akademio la 24an de julio, kaj li akceptis translokiĝi al la Germana Imperio la venontan jaron. Lia decido translokiĝi al Berlino estis influita ankaŭ de la intenco loĝi proksime al sia kuzino Elsa, kun kiu li estis komencinta amaferon. Li aliĝis al la akademio kaj tiel al la Berlina Universitato la 1an de aprilo 1914.[69] Kiam la Unua Mondmilito ekis tiun jaron, la plano por la Instituto por Fiziko Kajser Vilhemo estis nuligita. La instituto estis establita la 1an de oktobro 1917, kun Einstein kiel direktoro.[70] En 1916, Einstein estis elektita prezidanto de la Germana Societo pri Fiziko (1916–1918).[71]

Bazite sur kalkuloj kiujn Einstein faris en 1911, pri sia nova teorio de ĝenerala relativeco, li komprenis, ke la lumo el alia stelo povus kliniĝi pro la gravito el Suno. En 1919, tiu antaŭsupozo estis konfirmita de Sir Arthur Eddington dum la suna eklipso de 29a de majo 1919. Tiuj observoj estis publikigitaj en la internacia gazetaro, kio faris Einstein tutmonde fama. La 7an de novembro 1919, la grava brita gazeto The Times publikigis titoligan banderolon jene: "Revolucio en Scienco – Nova Teorio de la Universo – Newton-aj Ideoj Superitaj".[72]

En 1920, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Nederlanda Akademio de Artoj kaj Sciencoj.[73] En 1922, li ricevis la Nobel-premion pri fiziko de 1921 "pro siaj servoj al la Teoria Fiziko, kaj speciale pro sia malkovro de la leĝo de la fotoelektra efiko".[74] Kvankam la ĝenerala teorio de relativeco estis ankoraŭ konsiderata iome polemikiga, tiu citaĵo ne temas pri la citita fotoelektra laboro kiel klarigo sed simple kiel malkovro de la leĝo, ĉar la ideo de fotonoj estis konsiderata tute malverŝajna kaj ne ricevis universalan akcepton ĝis la derivado de 1924 de la Planck-spektro fare de S. N. Bose. Einstein estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Societo en 1921.[75] Li ankaŭ ricevis la Medalon Copley el la Reĝa Societo en 1925.[76]

1921–1922: ForveturojRedakti

Ejnŝtejno simpatiis al la ideoj pri tutmonda civitaneco. En 1923 li akceptis la honorprezidantecon de la tria kongreso de SAT.

1930–1931: Veturo al UsonoRedakti

Decembre 1930, Einstein vizitis Usonon por la dua fojo, origine intencita kiel dumonata laborvizito kiel esploristo de la Kalifornia Instituto de Teknologio. Post la tutlanda atento kiun li ricevis dum sia unua veturo al la Usono, li kaj liaj aranĝistoj celis protekti lian privatecon.

1933: Migro al UsonoRedakti

Post kiam la nazioj forprenis lian germanan civitanecon en 1933, li iris al Usono, instruinte ĉe Princeton (loĝinte ĉe 112 Mercer St).

En Usono je 1939 li sendis leteron al Prezidento Roosevelt, konsilante lin konstrui atombombon bazitan sur liaj teorioj, supozante ke en Nazia Germanio konstruiĝis tia bombo (la Germana atombomba esploro, gvidita per Werner Heisenberg post la malkovro de nuklea fisio en Berlino je 1939, finfine progresis malpli rapide ol la Usona, kiu produktis la du atombombojn uzitajn kontraŭ Japanio je 1945, por eviti invadon de Japanio mem post la kapitulaco de Germanio, do fini la Duan Mondmiliton).

Albert Einstein publike konsideriĝas la prototipo de esploristo kaj geniulo. Li uzis sian altan konatecon ankaŭ ekster la naturscienca fakularo, argumentante por interpopola kompreniĝo kaj internacia paco. En tiu kunteksto li mem komprenis sin kiel pacisto, socialisto kaj cionisto. Li vivis kiel vegetarano.

VerkaroRedakti

En 1905 Albert Einstein, tiam nekonata fizikisto, publikigis tri artikolojn en sciencaj revuoj, kiuj revolucios diversajn kampojn de la Fiziko.

La plej konata estas la teorio de movado konata sub la nomo de teorio de relativeco. En ĝi aperas la fama formulo:

 

La formulo diras ke energio (E) kaj materio (m) estas radike du formoj de la samo, kun materio egalanta energion laŭ la kvadrato de la rapideco de lumo (c = 299.792,458 km/s). Sur ĉi tiu formulo estas bazita la forto de la atombombo kaj la lumo de la suno kaj la steloj.

La teorio de relativeco ankaŭ diras ke nenio povas plirapidiĝi tra la rapideco de lumo (c). Sed ju pli io proksimiĝas al la rapideco c, des pli malrapide fluas tempo kaj des pli granda iĝas ĝia maso. Ekzemple, se unu el juna paro de ĝemeloj iras al la steloj per tre rapida stelŝipo kaj revenis al Tero, li ankoraŭ estus juna sed lia frato estus maljuna aŭ eĉ delonge mortinta   ĉar tempo sur la stelŝipo fluis tre malrapide.

La teorio ankaŭ skribas pri gravito kiel kurba spaco.

Implice en la teorio de Einstein estas la nigra truo: objekto (kutime stelo morta) kun gravito tiel forta ke por eskapi, io el ordinara materio devus iri pli rapide ol lumo, kio laŭ Einstein estus neebla. Iuj opinias, ke la plimulto de maso en la Universo (kiu ja estas malluma) estas ĉiam kaptita en tiaj truoj.

Spite de tiaj paradoksaj rezultoj, Einstein ne povis kredi al kvantummekaniko, la alia granda atingo en fiziko en la 20-a jarcento, plejparte disvolvita dum la 1920-oj. Laŭ kvantuma mekaniko, la universo estas radike bazita sur okazoj ne precize determineblaj. Sed ĉi tio ne estas aserto pri la krudeco de niaj instrumentoj, sed pri la efektiva nedetermineco de la universo mem! Sed tian Einstein ne povis kredi, dirinte (je 1926 en letero al Max Born):

Mi neniam kredos, ke Dio ludas je ĵetkuboj pri la mondo.

Kvantuma mekaniko staris kontraŭ lia kredo ke la universo estas radike simpla, eleganta kaj tute determinebla. Liaj teorioj spegulis tian universon, sed ne kvantummekaniko.

Post 1915, post lia eltrovo de relativeco, Einstein esploris pri la Grandioza Unuigita Teorio (GUT), teorio kiu unuigus la fizikajn fortojn (la fortoj gravita, elektromagneta, nuklea kaj malforta), sed sen sukceso. Eĉ hodiaŭ fizikistoj penas eltrovi tian teorion.

InteligentecoRedakti

CerboRedakti

La cerbo de Einstein ankoraŭ ekzistas, en tranĉaĵoj, en laboratorioj en Usono kaj Kanado. Post morto lia korpo estis kremaciita escepte de la cerbo, kiu estis studita por trovi ian ajn diferencon. Kvankam ĝia grandeco estas tute norma, la parieta lobo estas 15% pli larĝa ol la norma, la fendo de Silvio tre mallonga kaj la tempia lobo iomete pli malgranda ol la norma. Lia cerbo probable estis tiele ekde naskiĝo. Einstein ja ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj. Aliflanke, la parto de lia cerbo, kiu estas tre granda, estas la loko, pri kiu sciencistoj nun kredas, ke tie la cerbo pensas pri spaco kaj matematiko, en kio Einstein ja estis genio.

IKRedakti

Laŭ legendo la Intelekta kvociento de Einstein estis super 200. Sed verŝajne, laŭ analizo de dokumentoj, lia IK estis pli-malpli 150. Ankaŭ tio estas elstara poentonombro; ja la meznombro estas 100 kaj homoj kun IK>130 estas troveblaj malofte, tamen la gravecon de tiu konsidero oni ne supertaksu, ĉar

  • La genio de Einstein — kiel tiu de Picasso aŭ de Edisono - ne estas tio, kion oni povas mezuri facile per ekzameno. Genio ne estas inteligenteco. La vera genio de Einstein estis la kapablo demandi simplan, infanan demandon kaj respondi ĝin laŭ vidpunkto tute neatendita. "Se unue la ideo ne estas absurda, ĝi estas sen espero," li unufoje diris.
  • Kiel diris Edisono, genio estas inspiro je 10 por cento, kaj ŝvito je 90 por cento. Kaj tio estis vera pri EINSTEIN, kiu diris pri si mem, ke li ne estis la plej inteligenta fizikisto, sed la plej laborema.

Sociaj, politikaj kaj religiaj opiniojRedakti

Einstein estis judo laŭ gento kaj kultura heredaĵo, sed ne estis judreligiema. Li kredis al Dio, sed ne la tradicia Dio de la Biblio kaj judismo. La Dio de Einstein kreis la universon kun intelekto subtila kaj eleganta. Dio ne estas kaprica, malica, "ne uzas la universon por kubludi". Ĝi kreis universon, kiu estas racia kaj komprenebla de homoj, sed ankaŭ mistera. Esence temas pri pala, diisma versio de la Eternulo. Kvankam lia Dio ne donas moralordonojn, Einstein ankoraŭ kredis (kiel multaj kredantoj de la Eternulo) ke la plejalta devo de homo estas vivi morale.

Einstein ja rigardis sin kiel judo kaj kredis, ke la judoj bezonas nacion por si mem (vidu cionismo). Kiam Israelo naskiĝis, oni ofertis al li la postenon de prezidento, sed li rifuzis.

Pri la rilato inter "scienco kaj religio", li en 1950 en "Out of My Later Years", skribis: "La scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda"

Kaj plue: “La scienco, male ol opinio vastiĝinta, ne eliminas Dion. La fiziko-scienco devas sin proponi scii ne nur pri kiel estas la naturo, sed ankaŭ scii kial la naturo estas tiamaniere kaj ne alimaniere, kun la celo kompreni ĉu Dio povis havi aliajn elektojn kiam li kreis la mondon” (Holdon, "The Advancement of Science…", Cambridge Un. Press, N. Y. 1986, p. 91). Plue: «Mi ne estas ateisto kaj ne konsideras min panteisto. Ni estas en la kondiĉo de infano kiu eniris bibliotekon plenplenan je libroj skribitaj en multaj lingvoj. La infano scias ke kelkaj certe skribis tiujn librojn, sed li ne scias kiel kaj ne scipovas la lingvojn en kiuj ili estas skribitaj. Li suspektas ke ekzistas mistera ordo en la dispozicio de la volumoj, sed li ne scias kia ĝi povas esti. La pasia konvinko pri la ĉeesto de de iu supera racia povo, kiu sin rivelas tra la nekomprenebla universo, fundas mian ideon pri Dio. (Einstein, "His Life and Universe", Simon & Schuster, 2008, p. 27).

Kion pensis Einstein pri la Katolika Eklezio?: “Ĉar mi estas amanto de la libero, kiam okazis la revolucio en Germanio, mi rigardis kun konfido al la Universitatoj... Sed la universitatoj estis silentigitaj, mi rigardis kun konfido al la grandaj eldonistoj de ĵurnaloj... Sed ankaŭ ili estis reduktitaj al la silento, sufokitaj ene de malmultaj semajnoj. Nur la Katolika Eklezio restis firma, piedstaranta por bari la la vojon al la kampanjoj de Hitlero celantaj forstreki la veron. Antaŭe mi nutris nenian apartan intereson por la Katolika Eklezio, sed nun ni sentas, rilate ĝin, grandan sento-inklinon kaj admiron, ĉar la Eklezio, tutesole, havis la kuraĝon kaj la obstinon subteni la intelektan veron kaj la moralan liberon...” (Intervjuo al "Time Magazine", 23/12/1940, p. 40).

Ejnŝtejno estis mem vegetarano kaj klare favoris al evoluo de la homara al vegetara dieto:
"Nenio povos pli bonfari al homa sano aŭ kreskigi ŝancojn pri pluvivo de l' vivo sur Tero, ol evoluo al vegetara dieto."
"La fizika efiko, kiun havigus vegetara vivstilo sur la homan karakteron havus influon treege pozitivan al la homaro."
"Mi pensas ke la transformoj kaj la purigaj efikoj de vegetara dieto al homo estas tre bonfaraj por la homa specio. Konsekvence, elektante vegatarismon oni estos kaj feliĉa kaj pacoplena." [77]

Rilato al EsperantoRedakti

Erare atribuita al Albert Einstein estas tro ofte trovebla la frazo : "Esperanto estas la plej bona solvo de la ideo de internacia lingvo" (aŭ : "de la problemo de internacia lingvo" ).

En la paĝo 29 de la "Historio de Esperanto -- 1887-1912", de Z. Adam (Adam Zakrzewski, eld. Pola Esperanto-Asocio, 1979, represo de eldono de 1913 fare de Gebetner & Wolf, Varsovio), aperas paragrafo, kiu komprenigas la fonton de tiu konfuzo. Same en la paĝo 43 de la unua volumo de la "Historio de Esperanto -- 1887-1900" de Edmond Privat (eld. Ferdinand Hirth & Sohn, Esperanto-fako, Leipzig, 1923).

Ĵurnalisto en Nurembergo, pioniro de Esperanto en Germanio, Leopold Einstein (1834-1890) okupiĝis i.a. pri la demando de internacia lingvo. Li forlasis volapukon kaj tuj strebis ellerni Esperanton. Jam 8 semajnojn poste, li publikigis broŝuron sub la titolo "Lingvo Internacia als beste Lösung des internationalen Weltspracheproblems" (La L.I. kiel plej bona solvo de la problemo de internacia mondlingvo).

Tamen ekzistas nekontestebla fakto pri lia rilato kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT), kies unika laborlingvo estas Esperanto. Per letero de la 14a de junio 1923 al ties fondinto Lanti, du jarojn post ricevo de la Nobel-premio pri fiziko (1921), Albert Einstein (1879-1955) akceptis la honorprezidantecon de la 3-a Kongreso de SAT, kiu okazis en Kaselo (Germanio) en 1923. Tio ne estas miriga pro la evidenta malestimo, kiun Albert Einstein havis por la naciismo : "La naciismo estas infanmalsano. Ĝi estas la morbilo de la homaro.", kaj pro sameco de vidpunkto tiurilate. Jam en januaro 1921, la fondintoj de SAT skribis en “Laborista esperantisto“ (SAT fondiĝis en Prago kadre de la Universala Kongreso de Esperanto en aŭgusto 1921) : "Ni deziras krei sennaciecan popolon. Ni volas senprokraste kutimiĝi al eksternacia pens-, sent- kaj agadkapablo." Saman malestimon cetere havis Albert Einstein rilate la militarismon kaj staton de soldato : "La plej malbona el la gregaj institucioj nomiĝas la armeo. Mi malamas ĝin. Se homo povas senti ian plezuron range defili je la sono de muziko, mi malestimas tiun homon... Li ne meritas homan cerbon, ĉar mjelo kontentigas lin. Ni devus laŭeble plej rapide malaperigi tiun kanceron de la civilizacio. Mi vigle malamas la laŭkomandan heroismon, la senkialan perforton kaj la debilan naciismon. La milito estas la plej malestiminda afero. Mi preferus lasi min murdi ol partopreni en tiu hontindaĵo" ("Kiel mi vidas la mondon", 1934).

Ekzistas portreto de Albert Einstein farita de Ludoviko Rodo, esperantista aktivulo, desegnisto, pentristo, skulptisto, kvara filo de la fama pentristo Camille Pissarro. Tiu portreto aperas kun klarigoj en artikolo titolita "Albert Einstein, Esperanto kaj SAT" : http://www.esperanto-sat.info/article437.html

Ricevitaj honorojRedakti

Einstein ricevis la Nobel-premion pri fiziko en la jaro 1921 dank'al sia klarigo de la fotoelektra efiko, ĉar dum tiu iama tempo relativeco estis ankoraŭ duba.

Li ricevis la medalon Copley en 1925.

Honore al Einstein oni nomis la kemian elementon 99 ejnŝtejnio.

Bibliografio pri Einstein en EsperantoRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. (1a de novembro 1955) “Albert Einstein. 1879–1955”, Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society 1, p. 37–67. doi:10.1098/rsbm.1955.0005. 
  2. (2010) Modern Atomic and Nuclear Physics. World Scientific. ISBN 978-981-4277-16-7.
  3. (2014) “Einstein's Philosophy of Science”. Alirita 4a de februaro 2015.. 
  4. (December 2005) “Albert Einstein as a Philosopher of Science”, Physics Today 58 (12), p. 34–40. doi:10.1063/1.2169442. Alirita 8a de marto 2015.. 
  5. BODANIS, David. (2000) E = mc2: A Biography of the World's Most Famous Equation. New York: Walker.
  6. "The Nobel Prize in Physics 1921". Nobel Prize. Alirita la 13an de oktobro 2019.
  7. 7,0 7,1 Scientific Background on the Nobel Prize in Physics 2011. The accelerating universe. Nobel Media AB. Arkivita el la originalo je 16a de majo 2012. Alirita 4a de januaro 2015.
  8. Overbye, Dennis, "A Century Ago, Einstein's Theory of Relativity Changed Everything", The New York Times, 24a de novembro 2015. Kontrolita 24a de novembro 2015.
  9. (9a de junio 2017) “The Scientist and the Fascist”, The Atlantic. 
  10. (2001) The Oxford Companion to United States History. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-508209-8.
  11. (1951) Paul Arthur Schilpp: Albert Einstein: Philosopher-Scientist II. New York: Harper and Brothers Publishers (Harper Torchbook edition), p. 730–746.. Lia ne-sciencaj verkoj estis la jenaj: About Zionism: Speeches and Lectures by Professor Albert Einstein (1930), "Why War?" (1933, kunverkita de Sigmund Freud), The World As I See It (1934), Out of My Later Years (1950), kaj libron pri scienco por ĝeneralaj legantoj, nome The Evolution of Physics (1938, kunverkita de Leopold Infeld).
  12. Result of WordNet Search for Einstein. The Trustees of Princeton University. Alirita 4a de januaro 2015.
  13. The Recollections of Eugene P. Wigner, de Eugene Paul Wigner, Andrew Szanton, (Springer, 2013), p. 170
  14. 14,0 14,1 14,2 "Albert Einstein – Biography". Nobel-Fondaĵo. Arkivita el la originalo la 6an de marto 2007. Alirita la 13an de oktobro 2019.
  15. Stachel (2002), pp. 59–61.
  16. Barry R. Parker (2003). Einstein: The Passions of a Scientist, Prometheus Books, p. 31
  17. Fölsing (1997), pp. 30–31.
  18. Stachel (2008), vol. 1 (1987), doc. 5.
  19. MEHRA, Jagdish. (2001) The Golden Age of Physics. World Scientific. ISBN 978-981-02-4985-4.
  20. The Three-body Problem from Pythagoras to Hawking, Mauri Valtonen, Joanna Anosova, Konstantin Kholshevnikov, Aleksandr Mylläri, Victor Orlov, Kiyotaka Tanikawa, (Springer 2016), p. 43, Simon and Schuster, 2008
  21. Einstein: His Life and Universe, de Walter Isaacson, p. 17
  22. Einstein: His Life and Universe, de Walter Isaacson, p. 17
  23. Einstein: His Life and Universe, de Walter Isaacson, p. 16
  24. Einstein: His Life and Universe, de Walter Isaacson, p. 17
  25. Stachel (2008), vol. 1 (1987), p. 11.
  26. Fölsing (1997), pp. 36–37.
  27. Highfield & Carter (1993), pp. 21, 31, 56–57.
  28. Fölsing (1997), p. 40.
  29. Stachel (2008), vol. 1 (1987), dok. 21–27.
  30. Highfield & Carter (1993), pp. 21, 31, 56–57.
  31. Stachel (2008), vol. 1 (1987), doc. 67.
  32. Troemel-Ploetz, D. (1990). "Mileva Einstein-Marić: The Woman Who Did Einstein's Mathematics". Women's Studies International Forum. 13 (5): 415–432. doi:10.1016/0277-5395(90)90094-e.
  33. Walker, Evan Harris (Februaro 1989). [https://web.archive.org/web/20120119093653/http://philosci40.unibe.ch/lehre/winter99/einstein/Walker_Stachel.pdf "Did Einstein Espouse his Spouse's Ideas?" (PDF). Physics Today. Arkivita el la originalo (PDF) en la 19a de januaro 2012. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  34. Pais (1994), pp. 1–29.
  35. Holton, G., Einstein, History, and Other Passions, Harvard University Press, 1996, pp. 177–193.
  36. Stachel (2002), pp. 49–56.
  37. Martinez, A. A., "Handling evidence in history: the case of Einstein's wife", School Science Review, 86 (316), Marto 2005, pp. 49–56. PDF Arkivita la 11an de aŭgusto 2011 en la Wayback Machine. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  38. J. Renn & R. Schulmann, Albert Einstein/Mileva Marić: The Love Letters, 1992, pp. 73–74, 78.
  39. A. Calaprice & T. Lipscombe, Albert Einstein: A Biography, 2005, pp. 22–23.
  40. Stachel (1966).
  41. Stachel (2002), p. 50. [1]
  42. ROBINSON, Andrew. (2015) Einstein: A Hundred Years of Relativity. Princeton University Press, p. 143–145. ISBN 978-0-691-16989-7.
  43. Neffe (2007), [2] p. 203.
  44. Wüthrich, Urs, "Die Liebesbriefe des untreuen Einstein", 11a de aprilo 2015. Kontrolita 11a de aprilo 2015. (germane)
  45. Isaacson (2007).
  46. Calaprice, Kennefick & Schulmann (2015), p. 62.
  47. 47,0 47,1 CALAPRICE, Alice. (2005) Albert Einstein: A Biography. Greenwood Publishing Group. ISBN 978-0-313-33080-3.
  48. Highfield & Carter (1993), p. 216.
  49. An Einstein Encyclopedia, Alice Calaprice, Daniel Kennefick, Robert Schulmann, p. 65 et seq, Princeton University Press, 2015
  50. Fölsing (1997), p. 82.
  51. J J O'Connor; E F Robertson, eld. (Majo 2010). "Grossmann biography" (scienca retejo?). School of Mathematics and Statistics, University of St Andrews, Skotlando. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  52. Isaacson (2007), p. 63.
  53. "Einstein at the patent office" (oficiala retejo). Berno, Svisio: Svisa Federacia Instituto de Intelekta Propreco, IGE/IPI. 6a de februaro 2014. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  54. "FAQ about Einstein and the Institute" (oficiala retejo). Berno, Svisio: Svisa Federacia Instituto de Intelekta Propreco, IGE/IPI. 27a de majo 2014. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  55. "FAQ about Einstein and the Institute" (oficiala retejo). Berno, Svisio: Svisa Federacia Instituto de Intelekta Propreco, IGE/IPI. 27a de majo 2014. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  56. Galison, Peter (2000). "Einstein's Clocks: The Question of Time". Critical Inquiry. 26 (2 Winter): 355–389. doi:10.1086/448970. JSTOR 1344127. p. 370.
  57. Galison, Peter (2000). "Einstein's Clocks: The Question of Time". p. 377.
  58. Isaacson (2007), pp. 79–84.
  59. Einstein (1901).
  60. Galison, Peter (2003). Einstein's Clocks, Poincaré's Maps: Empires of Time. New York: W. W. Norton. ISBN 978-0-393-02001-4. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  61. Einstein (1905b), "Meinem Freunde Herr Dr. Marcel Grossmann gewidmet (Dediĉita al mia amiko, Dro. Marcel Grossmann)".
  62. Einstein (1905b)
  63. Einstein (1926b), chap. "A New Determination of Molecular Dimensions".
  64. "Associate Professor at the University of Zurich und professor in Prague (1909–1912)" (digital library). Einstein Online (en germana kaj angla). Berno, Svisio: ETH-Bibliothek Zurich, ETH Zürich, www.ethz.ch. 2014. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  65. Isaacson (2007), p. 164.
  66. von Hirschhausen, Ulrike (2007). "Von imperialer Inklusion zur nationalen Exklusion:Staatsbürgerschaft in Österreich- Ungarn 1867–1923" (PDF) (WZB Discussion Paper). ZKD – Veröffentlichungsreihe der Forschungsgruppe, „Zivilgesellschaft, Citizenship und politische Mobilisierung in Europa" Schwerpunkt Zivilgesellschaft, Konflikte und Demokratie, Wissenschaftszentrum Berlin für Sozialforschung. Berlin, Germany: WZB Social Science Research Center Berlin. p. 8. ISSN 1860-4315. Alirita la 12an de oktobro 2019. "Eine weitere Diskontinuität bestand viertens darin, dass die Bestimmungen der österreichischen Staatsbürgerschaft, die in den ersten Dritteln des Jahrhunderts auch auf Ungarn angewandt worden waren, seit 1867 nur noch für die cisleithanische Reichshälfte galten. Ungarn entwickelte hingegen jetzt eine eige-ne Staatsbürgerschaft."
  67. "Professor at the ETH Zurich (1912–1914)" (digital library). Einstein Online (en germana kaj angla). Berno, Svisio: ETH-Bibliothek Zurich, ETH Zürich, www.ethz.ch. 2014. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  68. Stachel (2002), p. 534.
  69. Weinstein (2015), pp. 18–19.
  70. "Albert Einstein". Max-Planck-Gesellschaft, München. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  71. Calaprice, Alice; Lipscombe, Trevor (2005). Albert Einstein: a biography. Greenwood Publishing Group. p. xix. ISBN 978-0-313-33080-3., Timeline, p. xix Alirita la 12an de oktobro 2019.
  72. Andrzej, Stasiak (2003). "Myths in science". EMBO Reports. 4 (3): 236. doi:10.1038/sj.embor.embor779. PMC 1315907. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  73. "Albert Einstein (1879–1955)". Royal Netherlands Academy of Arts and Sciences. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  74. "The Nobel Prize in Physics 1921". Nobel Prize. Alirita la 12an de oktobro 2019.
  75. Whittaker, E. (1a de novembro 1955). "Albert Einstein. 1879–1955". Biographical Memoirs of Fellows of the Royal Society. 1: 37–67. doi:10.1098/rsbm.1955.0005. JSTOR 769242.
  76. Whittaker
  77. http://www.unjoursansviande.be/citation.html
  78. José Antonio del Barrio: Ombra duono de Ejnŝtejno? Verŝajne, ne, recenzo pri En la ombro de Alberto Ejnŝtejno de Desanka Ĝuriĉ-Trbuhoviĉ; pluraj tradukintoj; pri biografio de la eksedzino de Ejnŝtejno nome Mileva Mariĉ kaj ties ebla kontribuo al la teorioj de la fama fizikisto. Beletra Almanako, nº 22, Mondial, Novjorko, Februaro 2014, paĝoj 119-123.

Bibliografio alilingvaRedakti

Eksteraj ligilojRedakti