Malfermi la ĉefan menuon

Alterna kurento estas elektra kurento, kies la signo de ĝia momenta valoro ŝanĝiĝas dum la tempo, kontraŭe de unidirekta kurento, aŭ de rekta kurento.

Tiu kurento estas perioda, kiam ĝi estas priskribita per perioda funkcio (ekz. triangula, kvadrata aŭ pli malsimpla funkcio).

La pli kutima formo de alterna kurento estas sinusa kurento, aparte por praktika distribuado de elektra energio.

FormuloRedakti

 
Grafo de du periodoj de pura alterna kurento, sen harmonoj.

I(t) = IA sin(ωt+φ)

kie

IA - amplitudo de la kurento;

ω - angula frekvenco;

φ - fazo;

t - tempo.

Kiel grandeco de ĉi tia kurento oni uzas ĝian kvadrataveraĝan valoron

 

Kie T1 kaj T2 - sufiĉe malproksimaj unu al la alia momentoj de tempo.

Pri stabila perioda kurento sufiĉas uzi en la formulo T2 - T1 = T (kie T estas la periodo), kaj kalkuli la integralon dum unu periodo.

Tiam pri sinusa kurento: Ika = IA / 21/2.

TensioRedakti

 
Diversaj alternaj tensioj kun sama periodo T.

Ankaŭ tute simile estadas tensio, kies momenta valoro ŝanĝiĝas kiel sinusa funkcio de tempo. Tian tension oni nomas alterna tensiotensio de alterna kurento. Por ĝi

U(t) = UA sin(ωt+φ)

kie

UA - amplitudo de la tensio;

Ankaŭ kiel grandeco de ĉi tia tensio oni uzas ĝian kvadrataveraĝan valoron

Tiam pri sinusa tensio: Uka = UA / 21/2.

Kompleksaj nombrojRedakti

Por pli simple priskribi alternan kurenton kaj alternan tension oni uzas kompleksajn nombrojn

I = |I| e , U = |U| e

kie j = (-1) 1/2.

Tiam leĝo de Omo estas vera, se uzi impedancon anstataŭ rezistanco:

U = Z I ,

kie Z - impedanco de la cirkvito.

Praktika uzadoRedakti

 
Urbolumoj: per movigo de la fotoaparato, la fotiĝitaj punktitaj linioj igas videblaj la scintilantajn lumojn pro alternaj kurentoj.

Alterna kurento estas tre multe uzata en praktika elektrotekniko kaj distribuado de elektra energio, ĉar por ĝi eblas facile ŝanĝi valoron de la tensio kaj la kurento per transformatoroj.

Elektraj retoj en urboj nun preskaŭ ĉie uzas alternan kurenton. La frekvenco estas 50 Hz (periodo T=20 ms) en Eŭropo, kaj Maroko, kaj 60 Hz en Nordameriko.

Pri trajnoj, la frekvenco estas 16⅔ Hz en kelkaj eŭropaj landoj, ekzemple en Aŭstrio, Germanio, Norvegio, Svedio kaj Svisio, por malaltigi la kirlokurentojn, kiuj estas proporciaj al la frekvenco.

Pri aviadiloj kaj aeronotikaj aplikoj, la frekvenco estas 400 Hz por malaltigi la pezojn de aparatoj.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti