Transmisio de elektra energio

La transmisio de elektra energio okazas per reto de elektraj kabloj kaj celas transmision (transportadon) de grandkvanta elektra energio al la konsumantoj. La kabloj de la transmisia reto kondukas inter energicentralo kaj subbazo de loĝata komunumo. La divida reto respondecas pri transmisio inter la subbazo kaj la konsumanto. Pro la grandkvante produktita energio, la transmisio okazas per alta tensio (110 kV aŭ pli).

La transmisio okazas plej ofte super la grundo en alto. Subgrunda kabla transmisio okazas nur en dense loĝataj lokoj pro la grandaj ellaboraj kaj riparaj kostoj.

Transmisio de alterna kurento redakti

La transmisio de alterna kurento okazas kiel trifaza. La unufaza alterna kurento aperas ĉefe ĉe fervojaj elektraj lineoj. En urbaj areoj la fervojoj estas funkciigitaj per 600 V-a kontinua kurento.

Oni ne kovras la supratrakajn lineojn per izolaĵoj. La kablo estas preskaŭ ĉiam el aluminio, kiun oni plektas el pluraj fadenoj kaj kelkfoje firmigas ĝin per ŝtalaj fadenoj. La diametra surfaco de la kablo estas 12 ĝis 750 kvadrataj milimetroj, kun diversaj elektraj kapacitoj kaj diversa transmisia kapacito. La kapacito de la pli dikaj kabloj kreskas nur ete, danke al la haŭta fenomeno, laŭ kio la kurento fluas nur rande.

Hodiaŭ, oni transmisias plej ofte kun tensio de 120 kV aŭ pli. Oni uzas pli malgrandajn tensiojn je mallongaj distancoj, kun apude situantaj konsumantoj. La tensioj super 245 kV bezonas apartan planadon.

 
Alt-tensia reto proksime al Helsinko.

Historio redakti

Komence okazis produktado de kontinua kurento, kaj oni vendis la kurenton en la sama (produkta) tensio. Por plenumi bezonojn de la diversaj lumigaĵoj, elektromotoroj, oni devis funkciigi diversajn generatorojn kaj retojn.

Nikola Tesla prelegis en 1888 antaŭ la Usona Inĝeniera Unuiĝo, kun titolo Nova sistemo de la alterna-kurentaj generatoroj kaj transformatoroj. Li skizis la efikecon de produktado kaj transportado de la alterna kurento. La patentojn de Tesla akiris la firmao Westinghouse, kiu iĝis grava rolanto de la nova industria branĉo.

La patenton de trifaza transformatoro oficialigis Károly Zipernowsky, Ottó Bláthy kaj Miksa Déri. La unua trifaza altern-kurenta transmisia reto establiĝis en 1891 en Frankfurto, en la Internacia Elektra Ekspozicio. La lineo estis 25 kV-a, proks. 175 km-jn longa, kaj interligis la urbojn Laufen kaj Frankfurt.

Oni komence uzis similajn kablokovrajn izolaĵojn kiel ĉe la telegrafaj kaj telefonaj lineoj. La praktika uzebleco de tiuj izolaĵoj estis 40 kV. Harold W. Buck, kaj Edward M. Hewlett en 1907 malkovris la diskan izolaĵon, kio ebligis, ke oni povu elformi ian ajn longan alt-tensian izolaĵon. La unuaj grandaj akvocentraloj estis ekfunkciigitaj en Usono, ĉe la Niagara akvofalo, kiu provizis per kurento Buffalo-n en Novjorkio, tra transmisia reto. Tesla havas statuon ĉe la Niagara akvofalo, estime al la sciencaj rezultoj.

La tensioj por la elektra transmisio daŭre kreskis dum la tuta 20-a jarcento. En 1914 funkciis 55 tiaj retoj, kies uzina tensio estis super 70.000 V, la plej granda estis 150.000 V. La unua transmisio de trifaza alterna kurento kun 110 kV estis konstruita en 1912 en Germanio, inter Lauchhammer kaj Riesa. La unua 220 kV-a lineo ekfunkciis en Germanio en 1929. Oni planis la lineon tiel, ke oni povu pluevoluigi poste je 3880 kV. La unua 380 kV-a transmisio estiĝis nur en 1957. La unua super-alttensia transmisio kun 735 kV establiĝis en 1967, kiel reto Hydro-Quebec. La unua 1200 kV-a transmisio establiĝis en 1982, en Sovetunio, kiu nun funkcias je 400 kV-a kaj trovebla en Kazaĥio.