Károly Zipernowsky
Károly ZIPERNOWSKY [kAroj], hungare Zipernowsky Károly estis hungara inventisto, inĝeniero, membro de Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Vieno, en la 4-an de aprilo 1853, li mortis en Budapeŝto, en la 29-an de novembro 1942.
Károly Zipernowsky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1853 en Vieno |
Morto | 29-an de novembro 1942 (89-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Érdi-46. falsírbolt |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1872–) |
Parencoj | Mária Zipernovszky (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | maŝinkonstrua inĝeniero elektrika inĝeniero inventisto universitata instruisto inĝeniero |
Biografio
redaktiLi frekventis lernejojn en Budapeŝto, komence li estis apotekisto. Ekde 1872 li frekventis universitaton pri elektrotekniko. Tie li interesiĝis ankaŭ pri elektrotekniko. Poste li okupiĝis pri elektraj instalaĵoj. La unua laboro estis nova dinamo. Li kune kun Miksa Déri faris inventon pri SW-tipa generatoro. En 1885 Ottó Bláthy aliĝis kaj triope ili inventis novan transformatoron. En 1889 ili okupiĝis pri elektraj surstrataj lumoj, poste en Italio laboris pri akvoenergia centralo. En 1893 li iĝis profesoro kaj instruis en la universitato.
Li estis framasono [1] Arkivigite je 2012-08-20 per la retarkivo Wayback Machine. En Pécs faklernejo portas la nomon "Zipernowsky Károly".
Honoro
redaktiLa asteroido 145075 Zipernowsky estis nomita en lia memoro.