Norvegio

lando en Nordeŭropo, bordanta Nordan Maron, Atlantikon, kaj Arktan Oceanon, apud Svedio, Finnlando, kaj Rusio

NorvegioNorvegujo estas lando en Norda Eŭropo, en la Skandinavia duoninsulo. Ĝi landlimas al Svedio, Finnlando kaj Rusio. La lando estas longa kaj mallarĝa, kaj la marbordo etendiĝas laŭ la norda Atlantika Oceano. La insulo Jan Mayen estas administrata de Norvegujo, kaj landlimas al islanda teritorio. La insularo Svalbardo estas sub norvega suvereneco laŭ la Traktato de Svalbardo. Buvet-Insulo en la suda Atlantika Oceano estas norvega dependa lando. Norvegujo ankaŭ terenopostulas du aliajn teritoriojn kiuj estas sub la Antarkta traktato. Pro malkonsento pri la limo inter norvega kaj rusa teritorio en la Barenca Maro, ekzistas regiono tie, kiu ĝis plue estas administrata de ambaŭ ŝtatoj.

Kongeriket Norge/Noreg
Reĝlando Norvegio
Flago-de-Norvegio.svg
(Detaloj)
Coat of arms of Norway.svg
(Detaloj)
Detaloj Detaloj
Nacia himno: Ja, vi elsker dette landet
Lokigo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Oslo
Oficiala(j) lingvo(j) Bokmål, sameaj lingvoj, Nynorsk, norvega lingvo
Uzata(j) lingvo(j) norvega
Plej ofta(j) religio(j) Luteranismo
Areo 385.207[1] km²
- % de akvo 5,7 %
Loĝantaro 5 425 270[2](2022)
Loĝdenso 14,0 loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno no
Landokodo NOR
Telefona kodo 47
Plej alta punkto Galdhøpiggen
Plej malalta punkto Norvega Maro
Politiko
Politika sistemo Parlamenta konstitucia monarkio
Ŝtatestro reĝo Harald la 5-a
Ĉefministro Jonas Gahr Støre (Ap) (2021–)
Nacia tago 17-a de majo
Sendependiĝo 7-a de junio 1905
Ekonomio
Valuto Norvega krono (NOK)
Esperanto-movado
Landa E-asocio Norvega Esperantista Ligo
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La nomo de la landoRedakti

La ŝanelo de Karmøy al nordo estis nomata Norðrvegr, kiu signigas la vojo al nordo[3]. Tiu signifo pluvivas en pluraj lingvoj. Krome en antikva norvega estis la vorto Nor(v)egr kun la sama signifo.[3]

En la rakonto de Ottar de Hålogaland al la angla reĝo Alfredo la Granda estas uzata kaj Norðweg kaj norðmannaland. Runa surskribaĵo sur unu el la danaj Jellingŝtonoj de ĉirkaŭ 980 uzas la akuzativan formon Nuruiak, kiu estas Norvegh en la nominativa formo. En islanda manuskripto de la mezepoko, Norvegujo estas priparolata kiel Noreg(h)rNorveg(h)r.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ola Nordmann (personigo).

HistorioRedakti

Norvega krucmilitoRedakti

Norvega krucmilito estis gvidata de la reĝo Sigurdo la 1-a de 1107 ĝis 1110 surmare al Palestino. La hejmvojaĝo gvidis ilin al Konstantinopolo kaj sekve surlande ĝis Danujo, kie ili enŝipiĝis por Norvegujo.[4]

Dua MondmilitoRedakti

Norvegio estis okupaciita de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito. La Norvega rezistmovado kontraŭ la Nazia okupacio de Norvegio startis post la Operaco Weserübung en 1940 kaj finis en 1945 pro la fino de la Dua Mondmilito. Ĝi montris diversajn formojn, inter kiuj la apogo al la registaro en ekzilo, bojkotado kaj elektitaj mortigoj de nazioj kaj kunlaborantoj.

Rilato kun Eŭropa UnioRedakti

Norvegio dufoje rifuzis per referendumo aliĝi al Eŭropa Unio en 1972 kaj 1994. La eŭropa debato daŭre malhelpas la pasiojn, kun ĉirkaŭ 50% el la populacio por ĉiu alternativo. La lando ankaŭ estas, kiel Islando, membro de Eŭropa Ekonomia Areo (EEA), same kiel de la Schengen-spaco ekde 2001.

GeografioRedakti

Norvegio estas konata pro sia bela naturo, precipe la longaj, profundaj fjordoj en la okcidenta parto de la lando kaj pluraj grandaj glaĉeroj. Norvegio grandparte estas montaro kaj arkta tundro. La plej alta monto estas Galdhøpiggen per siaj 2 469 metroj. La marborda linio havas pli ol 20 000 kilometrojn. Nord-Norvegujo estas konata kiel la lando de la noktomeza suno, pro parto de la lando situas norde de la polusa cirklo. Dum periodo en la somero, la suno ĉi tie ne subeniras, kaj dum la vintro estas periodo sen sunlumo.

Norvegujo havas modera klimato, precipe laŭ la marbordo kiu estas influata de la Golfa Marfluo. La klimato en la internaj partoj de la lando havas pli malvarma klimato dum la vintro, kaj la plej norda parto havas iom pli arkta klimato.

La lando konsistas el 18 provincoj, departementoj aŭ gubernioj [no:fylke], plus Svalbardo kaj Jan Mayen. Kelkaj el ili estas arigitaj en regionoj aŭ administraj unuoj, kiel Centra Norvegio.

Ĉiu gubernio konsistas el komunumoj [no:kommuner], ĉiu kun propra komunuma registaro kaj po unu komunumestro/urbestro [no:ordfører]. Estas 422 komunumoj en Norvegujo.

La plej multaj komunumoj konsistas el bienaroj [no:bygder], kun klare difinitaj bienoj [no:gårder], ĉiu kun propra nomo. La (malmultaj) urbaj komunumoj estas dividitaj en urbopartoj [no:bydeler], ofte kun ties malnova disdivido (en bienoj) konservita, eĉ en lokoj kie oni ne plu okupiĝas pri agrikulturo.

ProvincojRedakti

 
La 18 provincoj 2017 kaj Svalbardo.
 
La 11 provincoj 2020
Nr Provincoj Ĉefurbo de provincoj
3   Oslo Oslo
11   Rogaland Stavanger
15   Møre og Romsdal Molde
18   Nordland Bodø
30   Viken Oslo, Drammen, Sarpsborg
34   Innlandet Hamar, Lillehammer
38   Vestfold og Telemark Skien, Tønsberg
42   Agder Kristiansand, Arendal
46   Vestland Bergen, Leikanger
50   Trøndelag Steinkjer
54   Troms og Finnmark Tromsø, Vadsø

[5]

Vidu ankaŭ pri Svalbardo kaj Jan-Majen-Insulo.

 

KulturoRedakti

LingvoRedakti

La norvega popolo parolas la norvegan, komprenata en ĉiuj regionoj de Norvegio, sed ekzistas variadajn dialektojn. Ekzistas du oficialajn norvegajn skribajn normojn: Unu nomiĝas librolingvo [no:bokmål] kaj evoluis de la dana lingvo, kiu estiĝis ofica lingvo dum dana rego super Norvegio. La alia skribnormo nomiĝas novnorvega [no:nynorsk], kaj estis konstruata de Ivar Aasen en la 19-a jarcento, kiel popollingvo surbaza de la diversaj norvegaj dialektoj, iomete kiel Esperanto baziĝas sur la diversaj lingvoj tra la mondo.

La samea minoritato parolas la sameajn lingvojn, ĝenerale ne kompreneblajn por la resto de la loĝantaro. La ciganoj parolas la ciganan. Nordiaj ciganoj parolas (en la norvega nomata) romani kaj rodi. Etaj minoritatoj parolas la finnan kaj finnan dialekton nomatan 'kvensk' en la norvega. Ankaŭ estas kelkaj judoj, kiuj parolas la jidan kaj la hebrean.

La plej gravaj enmigrantaj lingvoj estas hodiaŭ la albana, la araba, la persa, la serbokroataj lingvoj, la kurda, la tamila, urdu kaj la vjetnama.

La kvenoj el etna vidpunkto estas specifa grupo da finnoj de multaj generacioj loĝantaj en norda Norvegio. Ilia denaska lingvo estas la kvena lingvo, dialekto de la finna lingvo kiu pro la geografia distanciĝo de Finnlando evoluis iom malsame al la norma finna lingvo.

Vidu ankaŭRedakti

  • Bibsys
  • La Nacia Biblioteko de Norvegio (norvege Nasjonalbiblioteket) estis establita en 1989. Ĝia ĉefa tasko estas "konservi la pasintecon por la estonteco". La biblioteko situas kaj en Oslo kaj en Mo i Rana. La konstruaĵo en Oslo estis reestigita kaj remalfermita en 2005.

Esperanto en NorvegioRedakti

Pri Esperanto, vidu Esperanto-movado/Norvegio.

EkonomioRedakti

 
Proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Norvegio, 2019

Norvegio estas lando tre riĉa kaj estas, laŭ UN (Unuiĝintaj Nacioj), la plej disvolviĝinta lando el la mondo. Norvegio estas la 2a plej riĉa lando en la mondo laŭ indicoj de MEP (Malneta Enlanda Produkto) po kapo,[6] kun 61.852 internaciaj dolaroj po kapo en 2005. Tutnature, plejparto de la ekstera komerco de Norvegio estas kun EU-landoj.

La norvega ekonomio, kiel la ekonomio de la aliaj skandinavaj landoj, estas ekonomio bazita sur socialismo kiu enkorpigas la skandinavan socialan ŝtatan modelon; tio estas, kombinaĵo de merkata aktiveco kaj registara interveno. La registaro kontrolas ŝlosilajn merkatojn kiel la nafto- kaj energimerkato, kiu estas esenca por la lando, per tri registaraj korporacioj. Norvegio estas riĉa je naturresursoj kiel petrolo, akvoenergio, fiŝkaptado, ligno kaj mineraloj.

Dum la 60-aj jaroj de la 20-a jarcento, naftodemetaĵoj komencis esti malkovritaj en Norda Maro en la lokoj situantaj en la ekonomiaj akvoj de Norvegio. La norvega ekonomio dependas peze de la naftoekonomio kiel grava fonto de enspezo (35% de ĉiuj ekonomiaj eksportaĵoj en 1999 estis petrolo kaj gaso). Pro tio, la norvega ekonomio dependas grandparte de la fluktuoj de la tutmonda naftomerkato, de postulo, provizo kaj precipe de ĝia prezo. Norvegio ne estas membro de OPEL.

Pro tiu dependeco de la naftoindustrio kiel fonto de enspezo, la norvega industrio ne formiĝis kaj ĝi plejparte dependas de la importado de industriaj produktoj.

Malgraŭ la alta vivnivelo en Norvegio, la registaro komencis fari paŝojn por certigi estontecon, en kiu la norvegaj naftorezervoj elĉerpiĝos, kaj tial la registaro konservas naftorezervojn taksitajn je 114 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj ankaŭ suverena investfonduso, al kiu partoj de la naftoenspezoj de la ŝtato estas asignitaj.

Norvegio elektis resti ekster la Eŭropa Unio en du referendumoj okazigitaj en la lando, en 1972 kaj 1994. Norvegio estas membro de la Eŭropa Liber-komerca Asocio (EFTA), paralela kadro al la Unio establita en 1960. La plej multaj el la landoj de la unio, kaj Norvegio inter ili, reguligas siajn komercajn rilatojn kun la Eŭropa Unio en la kadro de la tiel nomata " Eŭropa Ekonomia Areo " (EEA), kiu garantias al siaj membrolandoj moviĝ-liberecon por homoj, varoj, servoj kaj kapitalo, sed ne trudas al landoj kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio kun la devojn truditaj al la uniaj reguloj.

Pri perŝipa transporto vidu artikolon Hurtigruten.

Monda heredaĵo de UneskoRedakti

Estas ok lokoj en Norvegujo, kiuj troviĝas en la monda heredaĵo de Unesko.

Kelkaj famaj norvegojRedakti

Niels Henrik Abel (matematikisto)
Roald Amundsen (esploristo)
Bjørnstjerne Bjørnson (verkisto)
Kjell Magne Bondevik (politikisto)
Gro Harlem Brundtland (politikisto)
Ole Bull (violonisto)
Leifr Eiríksson (esploristo)
Edvard Grieg (komponisto)
Knut Hamsun (verkisto)
Harald la 5-a (reĝo)
Morten Harket (kantisto kaj verkisto en A-ha)
Sonja Henie (sportisto)
Thor Heyerdahl (esploristo)
Ludvig Holberg (verkisto)
Henrik Ibsen (verkisto)
Helge Ingstad (esploristo)
Trygve Lie (politikisto)
Edvard Munch (pentristo)
Fridtjof Nansen (humanisto, esploristo)
Vidkun Quisling (politikisto)
Susanne Sundfør (muzikisto)
Liv Ullmann (aktoro)
Sigrid Undset (verkisto)
Grete Waitz (sportisto)
Peter (Tordenskjold) Wessel (militisto dum la Granda Nordia Milito)
Ivar Aasen (lingvisto)

ReferencojRedakti

  1. Arealstatistics for Norway 2019. Kartverket, mapping directory for Norway (2019). Alirita 2019-03-22.
  2. Population, 2022-01-01 (norvege). Statistics Norway (2022-01-01). Alirita 2022-02-23.
  3. 3,0 3,1 Ebbe Vilborg. Etimologia vortaro de Esperanto, p. 24. ISBN 91-85288-22-5., kapvorto "norvego"
  4. . Sigurd 1 Magnusson Jorsalfare. Norsk biografisk leksikon.
  5. Frå 1. januar 2020 er det 356 kommunar og 11 fylke i Noreg.
  6. "Austria". International Monetary Fund. [1] Alirita la 2an de Julio 2017.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti