Innlandet

provinco en Norvegio, kreita komence de 2020

Innlandet estas provinco en Norvegio. Ĝi estis kreita la 1-an de januaro 2020 per la kunfandiĝo de la malnovaj provincoj Oppland kaj Hedmark (la komunumoj Jevnaker kaj Lunner estis transdonitaj al la najbara provinco Viken en la sama dato). La nova provinco havas areon de 52 072,4 kvadrataj kilometroj, kio faras ĝin la dua plej granda provinco en Norvegio post Troms og Finnmark. Laŭ la stato de 2019 en la teritorio de la nova provinco vivis 371 054 loĝantoj, kio rezultigas loĝdenson de 7 loĝantoj/km².

Innlandet
Provinco
Blazono
provinco de Norvegio [+]

LandoNorvegio

ĈefurboHamar
- koordinatoj62° N, 11° O (mapo)61.510.666666666667Koordinatoj: 62° N, 11° O (mapo)
Areo52 072,4 km² (5 207 240 ha) [+]

Loĝantaro371 054 [+] (1-a de januaro 2019)
Denseco7,13 loĝ./km² [+] [+]

ProvincestroEven Aleksander Hagen

ISO 3166-2NO-34

Innlandet (Tero)
Innlandet (Tero)

Innlandet (Innlandet)
Innlandet (Innlandet)
DEC
Innlandet
Innlandet

Map
Innlandet

Vikimedia Komunejo:  Innlandet [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinca nomo tradukiĝas al "interno de la lando" kio reflektas la fakton ke la provinco estas la nura parto en Norvegio sen mar-aliro. La provinco kovras proksimume 17 procentaĵojn de la kontinenta areo de Norvegio. Ĝi etendiĝas de la provinco Viken inkluzive de la regiono Oslo en la sudo ĝis la provinco Trøndelag en la nordo. En la nordokcidento, la provinco limas la provincon Møre og Romsdal kaj en la okcidento la provincon Vestland. Oriente la distrikto limas al la svedaj historiaj provincoj (svede landskapen, laŭvorte "pejzaĝoj") Värmland kaj Dalarna.

Eksteraj ligiloj redakti