Laborista Partio (Norvegio)

(Alidirektita el Arbeiderpartiet)

La Laborista Partio (norvege Arbeiderpartiet) estas socialdemokrata[1] politika partio en Norvegio. La partio estas la superaro de la triparta koalicio ruĝa-verda en la dua ministraro de Jens Stoltenberg, kiu estis 2005–2013 la ĉefministro de Norvegio.

Laborista Partio
emblemo
socialdemokratia partio
Komenco 22-a de aŭgusto 1887 vd
Lando(j) Norvegio vd
Sidejo Oslo
Ideologio

socialdemokratio

Moto «De store oppgavene løser vi best sammen»
Ĝenerala(j)
Sekretario(j)
Kjersti Stenseng vd
Ĉefestro(j) Anders Andersen • Hans G. Jensen • Christian Holtermann Knudsen • Carl Jeppesen • Ole Georg Gjøsteen • Gustav A. Olsen-Berg • Carl Jeppesen • Ludvig Meyer • Christian Holtermann Knudsen • Christopher Hornsrud • Oscar Nissen • Christian Holtermann Knudsen • Kyrre Grepp • Emil Stang • Oscar Torp • Einar Gerhardsen • Trygve Bratteli • Reiulf Steen • Gro Harlem Brundtland • Thorbjørn Jagland • Jens StoltenbergJonas Gahr Støre vd
Membro de Partio de Eŭropaj SocialdemokratojTria Internacio • Internacia Revolucia Marksisma Centro • Laborista kaj Socialista Internacio • Socialista Internacio • Progresema Alianco vd
Posedatoj Det Norske Arbeiderpartis Forlag vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo forening/lag/innretning
vdr
Sidejo de la laborista partio, en Youngstorget.

La Norvega Laborista Partio devontigas sin al socialdemokrataj idealoj. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu" (norvege: Arbeid til alle).[2]

Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utøya, la 22-an de julio 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Mette-Marit.

Notoj redakti

  1. Wolfram Nordsieck, Parties and Elections in Europe, 2009. Aliris la 2011-07-24.
  2. Laila Ø Bakken kaj Vilde Helljesen, Arbeiderpartiet — Ørnen i Norge ("Laboristo Partio: aglo en Norvegio"), NRK, 2009. Aliris la 2011-07-24.