Gro Harlem Brundtland

Gro HARLEM BRUNDTLAND [gru hArlem brIntlan] (naskiĝis la 20-an de aprilo 1939) estas norvega kuracisto, politikisto kaj la unua virina ĉefministro de Norvegio.

Gro Harlem Brundtland
Gro Harlem Brundtland1 2007 04 20.jpg
Persona informo
Gro Harlem Brundtland
Naskonomo Gro Harlem
Naskiĝo la 20-an de aprilo 1939
en Bærum, Flag of Norway.svg Norvegio
Lingvoj norvegaangla [#]
Ŝtataneco Norvegio [#]
Alma mater University of Oslo Faculty of Medicine • Harvard T.H. Chan School of Public Health • Universitato de OsloUniversitato Harvard [#]
Partio Laborista Partio [#]
Subskribo Gro Harlem Brundtland
Familio
Patro Gudmund Harlem [#]
Gefratoj Hanne Harlem • Lars Harlem [#]
Edz(in)o Arne Olav Brundtland [#]
Infanoj Knut Brundtland [#]
Profesio
Okupo kuracistopolitikistodiplomato [#]
Aktiva en Oslo [#]
Ĉefministro de Norvegio
Dum 19811981
Ĉefministro de Norvegio
Dum 19861989
Ĉefministro de Norvegio
Dum 19901996
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gro Harlem edziniĝis kun Arne Olav Brundtland en 1960 kaj aldonis lian familian nomon al la sia. Ŝi edukiĝis kiel kuracisto, sed jam en 1974 estis plentempa politikisto por la norvega laborista partio (Det norske arbeiderparti).

Ŝi havas longan sperton en la norvega registaro, unue kiel ministro pri mediprotektado (1974-1979), poste kiel ĉefministro (1981; 1986-1989; 1990-1996). Ŝi estis populara ĉefministro kaj respektata politikisto ankaŭ ekster la propra partio.

Gro Harlem Brundtland famiĝis ekster Norvegio unue pro sia estrado de Monda Komisiono pri Medio kaj Disvolvado, starigita de UN en 1983. Ŝi estis estrino de tiu komisiono, kiu liveris en 1986 raporton "Nia komuna estonteco".

En 1996 Gro Harlem Brundtland definitive forlasis norvegan politikon kaj en 1998 ŝi estis elektita kiel ĝenerala sekretario de Monda Organizaĵo pri Sano (MOS, angle WHO, france OMS) por kvinjara periodo. Dum ŝia estrado en MOS, ŝi akre batalis kontraŭ povo de tabakaj firmaegoj.

Ŝi emeritiĝis en 2003.

Eksteraj ligilojRedakti