Laborista Partio (Norvegio)
La Laborista Partio (norvege: Arbeiderpartiet) estas socialdemokrata[1] politika partio en Norvegio. La partio estas la superaro de la triparta koalicio ruĝa-verda en la dua ministraro de Jens Stoltenberg, kiu estas nune la ĉefministro de Norvegio.
La Norvega Laboristo Partio devontigas sin al socialdemokrataj idealoj. Ekde la 1930-aj jaroj estis ĝia moto "laboro al ĉiu" (norvege: Arbeid til alle).[2]
Tendumejo de la junulara sekcio de la partio, Arbeidernes ungdomsfylking (AUF - Laborista Junulara Ligo), estis ĉefa viktimo de la terora atako en la propra insuleto Utøya, la 22-an de julio, 2011, kiam Anders Behring Breivik, 32-jara norvego en polica kostumo, pafmortigis 68 plejparte junajn tendumantojn, inkluzive de personaj konatoj de la ĉefministro kaj la vicfrato de la kronprincino Mette-Marit.
NotojRedakti
- ↑ Wolfram Nordsieck, Parties and Elections in Europe, 2009. Aliris la 2011-07-24.
- ↑ Laila Ø Bakken kaj Vilde Helljesen, Arbeiderpartiet — Ørnen i Norge ("Laboristo Partio: aglo en Norvegio"), NRK, 2009. Aliris la 2011-07-24.