Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj
La Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES) aŭ en iuj lingvoj alternative Partio de Eŭropaj Socialistoj – angle Party of European Socialists (PES), france Parti socialiste européen (PSE), germane Sozialdemokratische Partei Europas (SPE), hispana Partido Socialista de Europa (PSE), svede Europeiska socialdemokratiska partiet (ESP) – estas la kunligo de la socialdemokratiaj, socialistaj kaj laboraj partioj de Eŭropo.
Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj | ||
---|---|---|
Eŭropa politika partio (1992–) | ||
Komenco | 10-a de novembro 1992 vd | |
Lando(j) | Eŭropa Unio vd | |
Sidejo | Bruselo | |
Ideologio |
socialdemokratio • demokrata socialismo • eŭropismo | |
Ĝenerala(j) Sekretario(j) |
Achim Post (2012–) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | Eŭropa politika partio | |
Prezidanto | Emblemo |
---|---|
Poul Nyrup Rasmussen |
|
Bazaj informoj | |
fondodato: | 10-a de novembro 1992 |
fondoloko: | Hago |
prezidanto: | Poul Nyrup Rasmussen |
ĝenerala sekretario: | Philip Cordery |
partia disdivido: | 32 membraj partioj |
centra oficejo: | rue du Trône, 98 1050 Bruselo Belgio |
koloroj: | ruĝa |
retejo: | www.pes.org |
Historio
redaktiLa internacia kunlaborado inter socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj komenciĝis dum la epoko de la laborista movado dum la dua duono de la 19-a jarcento en Eŭropo. La komuna membreco en la monda organizaĵo Socialista Internacio por la socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj de okcidenta Eŭropo estis la bazo por ilia kunlaboro kadre de la naskiĝanta Eŭropa Komunumo post la Dua Mondmilito.
Dum januaro 1957 socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj de la membroŝtatoj de la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo unuafoje okazigis komunan kongreson en Luksemburgio kaj konsentis pri kreo de "interkomunikiga oficejo de la socialistaj partioj de la Eŭropa Komunumo".
Kadre de la 8-a tiaspeca kongreso dum junio 1971 en Bruselo la instanco ricevis la ŝanĝitan nomon "oficejo de la socialdemokratiaj partioj de la Eŭropa Komunumo".
En la kunsido de la oficejo la 5-an de aprilo 1974 en Luksemburgio fondiĝis la "Ligo de la socialdemokratiaj partioj en la Eŭropa Komunumo" kiel tegmenta organizaĵo por la naciaj socialdemokratiaj kaj socialistaj partioj de la membroŝtatoj. La partioj tamen ne sukcesis konsenti pri unueca nomo, kio gvidis al diversaj difinoj de la ligo: federatie (federacio) en Nederlando, union (unio) en Francio, Bund (asocio) en Germanio, confederation respektive confederazione (konfederacio) en Britio kaj Italio, kaj samenslutingen (kunligo) en Danio. La sidejo de la partia oficejo nelonge post tio estis translokigita de Luksemburgo al Bruselo. Unua prezidanto de la Ligo iĝis la germano Wilhelm Dröscher (SPD); lin flankigis la du anstataŭantoj Sicco Mansholt (eksa prezidanto de la Eŭropa Komisiono) kaj Robert Pontillon (internacia sekretario de la francaj socialistoj).
Post la unuaj rektaj balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 1979 la membropartioj de la Ligo havis la plej multajn parlamentanojn kaj per 113 parlamentanoj antaŭ la 107 parlamentanoj de la konservativa Eŭropa Popola Partio konsistigis la plej fortan frakcion.
Dum la duaj balotoj por la Eŭropa Parlamento dum junio 1984 la kunligitaj partioj gajnis voĉojn kaj per 130 frakciaj parlamentanoj kontraŭ 110 de la konservativa Eŭropa Popola Partio duafoje konsistigis la plej fortan frakcion.
Pro la Traktato de Mastriĥto pri la fondiĝo de la Eŭropa Unio kaj la renovigita traktato pri la Eŭropa Komunumo kun ties artikolo 138a pri eŭropaj partioj, dum la kongreso en Hago la 9-an kaj 10-an de novembro 1992 fondiĝis la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES) - laŭ iuj naciaj membropartioj alternative difinita kiel Partio de Eŭropaj Socialistoj (PES). Same dum 1992 la socialistaj kaj socialdemokratiaj junularaj movadoj de Eŭropo kunligiĝis en asocio kun la mallongigo ECOSY.
La eŭropa partio konsistas el 32 partioj el ĉiuj membroŝtatoj de la Eŭropa Unio kaj krome inkluzivas la norvegan Arbeiderpartiet. En Kroatio, la Respubliko Makedonio, Svislando kaj Turkio la partio havas asociigitajn membropartiojn.
Ekde aprilo 2004 la eksa dania ĉefministro kaj nuna eŭropa parlamentano Poul Nyrup Rasmussen estas la prezidanto de la PES.
En la Eŭropa Parlamento PES okupas frakcion kiu nomas Progresema Alianco de Socialistoj kaj Demokratoj (S&D) kun 184 seĝoj komence de 7-a oficperiodo (14-a de julio 2009). Ĝiaj membroj venas el ĉiuj 27 EU-membroŝtatoj. Frakcia prezidanto estas la germana socialdemokrato Martin Schulz.
PES-membroj de la Eŭropa Komisiono Barroso, kiu gvidas la Eŭropan Union inter 2004 kaj 2009, estas la vicprezidantoj Günter Verheugen (SPD) kaj Margot Wallström (SAP) kaj la komisaroj Joaquín Almunia (PSOE, valutoj), Danuta Hübner (SLD, regiona politiko), László Kovács (MSZP, impostoj), Peter Mandelson (Laborista, komerco) kaj Vladimír Špidla (ČSSD, laboro kaj socialaj aferoj).
En la Eŭropa Konsilio la PES reprezentiĝas per Gordon Brown ( Britio), Alfred Gusenbauer ( Aŭstrio), Gediminas Kirkilas ( Litovio), Sergei Staniŝev ( Bulgario), Ferenc Gyurcsány ( Hungario), José Sócrates ( Portugalio) kaj José Luis Rodríguez Zapatero ( Hispanio).
Partiaj prezidantoj
redaktiLigo de la socialdemokratiaj partioj de la Eŭropa Komunumo
redakti- Wilhelm Dröscher (SPD) (Germanio) - aprilo 1974 ĝis januaro 1979
- Robert Pontillon (PS) (Francio) - januaro 1979 ĝis marto 1980
- Joop den Uyl (PvdA) (Nederlando) - marto 1980 ĝis majo 1987
- Vitor Constâncio (PS) (Portugalio) - majo 1987 ĝis januaro 1989
- Guy Spiteals (PS) (Belgio) - januaro 1989 ĝis majo 1992
- Willy Claes (SP) (Belgio) - majo 1992 ĝis November 1992
Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES)
redakti- Willy Claes (SP) (Belgio) - novembro 1992 ĝis oktobro 1994
- Rudolf Scharping (SPD) (Germanio) - marto 1995 ĝis majo 2001
- Robin Cook (LP) (Britio) - majo 2001 ĝis aprilo 2004
- Poul Nyrup Rasmussen (SD) (Danio) - aprilo 2004 ĝis 2011
Ĝeneralaj sekretarioj
redaktiLigo de la socialdemokratiaj partioj de la Eŭropa Komunumo
redakti- Manfred Michel (SPD) (Germanio) - aprilo 1974 ĝis julio 1977
- Dick Toornstra (PvdA) (Nederlando) - julio 1977 ĝis novembro 1982
- Mauro Giallombardo (PSI) (Italio) - novembro 1982 ĝis oktobro 1989
- Axel Hanisch (SPD) (Germanio) - oktobro 1989 ĝis novembro 1992
Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj (PES)
redakti- Jean-François Vallin (PS) (Francio) - novembro 1992 ĝis septembro 1999
- Antony Beumer (PvdA) (Nederlando) - septembro 1999 ĝis junio 2004
- Philip Cordery (PS) (Francio) - ekde junio 2004
Membroj
redaktiMembraj partioj de la PES
redakti* Sekve de la koalicio de la SMER kun la ekstreme dekstra partio SNS la membreco en la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj dum oktobro 2006 estis paŭzigita.
Krome al la ESP-frakcio en la Eŭropa Parlamento apartenas sendependa parlamentanino de la itala partio L'Ulivo ("la olivo"), la du parlamentanoj de la listo Italia dei Valori, la tri parlamentanoj de la pola nova partio Socjaldemokracja Polska, unu el la parlamentanoj de la pola partio Samoobrona kaj unu el la parlamentanoj de la bulgara Partija Balgarski Socialdemokrati.
Asociigitaj partioj
redaktiBulgario | Партия Български социалдемократи (ПБС) / Partija Balgarski Socialdemokrati (PBS) |
Nord-Makedonio | Социјалдемократски Сојуз на Македонија (СДСМ) / Socijaldemokratski Sojuz na Makedonija (SDSM) |
Svislando | Sozialdemokratische Partei der Schweiz (SP) / Parti socialiste suisse (PS) |
Turkio | Cumhuriyet Halk Partisi (CHP) Demokratik Toplum Partisi (DTP) |
Observantaj partioj
redaktiAndoro | Partit Socialdemòcrata (PS) |
Bosnio kaj Hercegovino | Socijaldemokratska Partija BiH |
Islando | Samfylkingin (S) |
Israelo | העבודה / Avoda מרצ-יחד / Meretz-Jachad |
San-Marino | Partito dei Socialisti e dei Democratici (PSD) |
Serbio | Демократска странка (ДС) / Demokratska Stranka (DS) |
Literaturo
redakti- Andreas von Gehlen: Europäische Parteiendemokratie (ĉu eŭropa partia demokratio)? germanlingva publikaĵo kun ampleksa studo de la historio, organiziĝo kaj programaro de la PES
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la partio
- Retejo de la EP-frakcio S&D Arkivigite je 2005-07-15 per la retarkivo Wayback Machine