San-Marino

malgranda respubliko, ĉirkaŭata de Italio

San-MarinoSanmarino (oficiale: Respubliko San-Marino, itala: Repubblica di San Marino, kromnomo en la itala: La Serenissima, kiu signifas la tre serena) estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj respublikoj en la mondo kaj la sola ŝtaturbo plu ekzistanta, simbolante gravan etapon por la evoluo de la demokratiaj modeloj en Eŭropo kaj en la tuta mondo[1]. Ekde 2008 la historia centro de la urboj San Marino kaj Borgo Maggiore estas agnoskataj kiel monda heredaĵo de Unesko[2].

Respubliko San-Marino
Repubblica di San Marino

Flago de San-Marino

Blazono de San-Marino

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Inno Nazionale della Repubblica
Nacia devizo: Libertas (libereco)
Lokigo
suverena ŝtatoenklavolando sen maraliromikroŝtato • Mediteranea lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo San-Marino (urbo) 5 mil loĝ.
Oficiala(j) lingvo(j) itala lingvo
Uzata(j) lingvo(j) itala
Plej ofta(j) religio(j) katolikoj
Areo 61,5 km²
- % de akvo ? %
Loĝantaro 30,321 (aŭgusto 2020)
Loĝdenso 431/km² loĝ./km²
Horzono +1
UTC+2 (marto ĝis oktobro)
Interreta domajno sm
Landokodo SM
Telefona kodo 39
Plej alta punkto Titano
Plej malalta punkto Ausa River
Politiko
Politika sistemo parto de Respubliko
Ŝtatestro 2 kapitanoj regantaj: Filippo Tamagnini kaj Gaetano Troina
Ĉefministro Luca Beccari
Nacia tago 3-a de septembro – tago de la fondiĝo de respubliko (301), laŭlegende
Sendependiĝo laŭlegende 3-a de septembro 301
Ekonomio
Valuto Eŭro (EUR)
vdr

Ĝia historia origino situas antaŭ la mezepoko, kun ĝia fondiĝo en la jaro 301 fare de la sanktulo Santa Marino.

San-Marino troviĝas je la orienta flanko de la montaro la Apeninoj kaj estas plena enklavo en Italio. La oficiala lingvo estas la itala.

La tri fortikaĵoj Guaita, Cesta kaj Montale sur la krestoj de la monto Titano estas agnoskitaj de Unesko kiel Monda Heredaĵo. La ŝtato estas membro de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la Konsilio de Eŭropo, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo kaj de la Latinida Unuiĝo, sed ne de la Eŭropa Unio, kvankam ĝi havas la eŭron kiel valuton. San-Marino estas unu el la plej riĉaj landoj de la mondo laŭ nominala Malneta Enlanda Produkto (MEP) per capita, estas sen ŝtatŝuldo kaj havas unu el la plej malaltaj nombroj de senlaboreco en la mondo. Ĝi havas mediteranean klimaton.

Pro ĝia malgrandeco ĝi ankaŭ estas mikroŝtato. San-Marino estas kun surfacamplekso de pli ol 61 km² kaj ĉirkaŭ 33 500 loĝantoj (2017)[3] la kvina plej malgranda ŝtato de la mondo kaj la tria plej malgranda lando en Eŭropo, post Vatikano kaj Monako, apartenante al la ses eŭropaj etŝtatoj.

Demografio redakti

Loĝantaro redakti

San-Marino havas iom pli ol 33 500 loĝantojn (2007)[3] el kiuj pli ol 10 500 loĝas en la plej granda urbo Serravalle, kaj pli ol 4 100 loĝas en la ĉefurbo same nomata San-Marino. San-Marino en 2010 havis pli da vehikloj ol loĝantoj.[4] La averaĝa atendata vivdaŭro je naskiĝo estas unu de la plej altaj en la mondo t.e. 83,3 jaroj en 2017.[3] Unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo, kaj tion oni ne forgesis. Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo. Dum la lasta mondmilito ĝi akceptis pli ol 100 000 rifuĝintojn, dum la malriĉa loka loĝantaro konsistis el 13 000 homoj[5].

Lingvoj redakti

En San-Marino la itala estas la oficiala lingvo. La romanja ankaŭ estas multe parolata varianto de la itala.

Religio redakti

Romkatolikismo ne estas la ŝtata religio, kvankam 95% de la loĝantaro estas registritaj kiel romkatolika[6].

Geografio redakti

Panorama vido super la urbo San-Marino en la direkto de la Maro Adriático (NO) super la regionoj San Marino kaj Romagna (Italio). Sur la marbordo videblas la areo inter Cervia kaj almenaŭ Gabicce Mare, kun Cesenatico, Rimini videblas inter la du. En la antaŭa plano, la sanmarinaj komunumoj Borgo Maggiore, Valdragone, Cailungo, Domagnano, Serravalle kaj aliaj.

San-Marino estas plena enklavo, ĉirkaŭita de Italio, la apenina duoninsulo en Eŭropo inter Markio (Provinco Pesaro kaj Urbino) kaj Emilio-Romanjo (Provinco de Rimini) proksime de la adriatika marbordo, apude de Rimini. Ĉefurbo estas la urbo kun la sama nomo: San-Marino. San-Marino ne konas landlimajn kontrolojn kun Italio.

Klimato redakti

San-Marino havas mediteranean klimaton: en somero la temperaturo varias inter 20 kaj 32 , en la vintro inter −2 kaj 10 .

Historio redakti

La historio de San-Marino estas tre antikva, ĉar ĝi datiĝas de la 4a jarcento, jam de antaŭ la mezepoko.

Komenca periodo redakti

La nomo de la lando venas de la dalmatia sanktulo, sankta Marino, ŝtonhakisto kaj monaĥo, kiu vivis en insulo, kiu nun apartenas al Kroatio, kaj kies nuna nomo estas Rab. En tiu tempo (proksimume en la jaro 257 p.K) la romia imperiestro estis Dioleciano, kiu persekutis la kristanojn. Kun sia eta kristana komunumo Marino venintus al Italio la 3-an de septembro 301, ekloĝinte sur la monto Titano[7]. Tial la jaro 301 validas laŭ la legendo kiel la oficiala fondiĝo de la lando kaj depost, kiam komenciĝus la historio. Tamen la vera fondiĝo ŝajne okazis pli malfrue[8], ĉar la unua konata mencio de San-Marino kiel «specifa teritoria referenco» datas el la jaro 885. Tial eblas, ke la rakonto, minimume parte, estas falsita por defendi la sendependecon de San-Marino kontraŭ la episkopo de Rimini[9].

Post Marino (laŭ la legendo) ankaŭ aliaj kristanoj rifuĝis sur la monton por trovi protekton kontraŭ la persekuto de imperiestro Diokleciano. Post la edikto de tolero kaj la laŭleĝigo de kristanismo fare de Konstantino la 1-a, Marino fariĝis diakono. La roma patricio Donna Felicissima («Feliĉega Virino») donacis al li la monton Titano. Strato en la ĉefurbo nun portas ŝian nomon. Kiam Marino laŭ la legendo mortis en 366, onidire la komunumo ĉiam fondis sian sendependecon sur la liberectema citaĵo «lasas vin libera de ambaŭ viroj» (latine relinquo vos liberos ab utroque homine, ŝajne, la imperiestro de Romio, kaj la papo).

La unuaj evidencoj de komunumo sur Titano estas dokumentoj verkitaj de la monaĥo Eugippius, kiu pli frue en la jaro 511 mencias, ke alia monaĥo tiam loĝis tie.

Komenco de la moderna ŝtato redakti

Ĉiam zorgema por promocii pacajn rilatojn kaj bonvolon, la Arengo redaktis kaj proklamis la unuajn leĝojn, la Statutojn, inspiritajn de la principoj de demokratio. Kvankam en 1253 ekzistas pruvoj pri la ekzisto de la unuaj Statutoj, en 1295 la unua aro de leĝoj estas disponebla en la Respubliko de San-Marino.

La unua plej malnova skribita leĝo-libro datiĝas de 1295. Dum la sekvaj 300 jaroj, la leĝaj reguloj estis pli rafinitaj; la sesa kaj lasta leĝo, publikigita la 21an de septembro 1600, atestas pri detala leĝdona aktiveco kun siaj ses libroj kaj 314 rubrikoj.

Periodo de Garibaldi redakti

En 1849, kiam generalo Giuseppe Garibaldi[10] estis ĉirkaŭita de tri malamikaj armeoj post la falo de la Romia Respubliko, li trovis en San-Marino neatenditan sekurecon por si kaj siaj ĉirkaŭ 2 000 postvivantaj soldatoj por eskapi la armeojn de Aŭstrio kaj Romo[11]. En 1861 Garibaldi eĉ ricevis la civitanecon. San-Marino restis ekster la unuiĝa movado kaj, eble pro la bonaj rilatoj al Garibaldi, sukcesis resti aŭtonoma, kiam la resto de Italio unuiĝis. Kontrakto inter la du landoj de 1862 certigas al San-Marino la juran sendependecon, kvankam ĝia enklava situo fakte tre dependigas ĝin de Italio.

Neŭtraleco de San-Marino dum la Dua Mondmilito. redakti

San-Marino flegis esceptan tradicion de gastamo. Ĉi tiu libera lando neniam rifuzis azilon aŭ helpon al tiuj, kiuj estis persekutataj pro malfeliĉa sorto aŭ tiraneco, kia ajn estis ilia kondiĉo aŭ ideoj. Ĉar la unuaj loĝantoj de San Marino estis rifuĝintoj el Kroatujo, unu el la grandaj valoroj de San Marino estas tiu de akceptado de enmigrantoj, Tra la historio San Marino daŭre donis ekzemplojn de sia akceptemo.

Dum la lasta mondmilito, San-Marino restis neŭtrala kaj kvankam ĝi konsistis nur el 13 000 loĝantoj[1][11], ĝi ja donis azilon kaj sekurecon en siaj submontaj trajntuneloj al ĉirkaŭ 100 000 evakuitaj personoj venantaj el la ĉirkaŭaj areoj de Italio, kiuj estis bombarditaj[11], kvankam estis tre malfacile nutri tiom da homoj en malgranda, monteca lando.

La Brita Reĝa Aer-Armeo je la 26-a de junio 1944 bombadis San-Marinon, mortigante 60 homojn, kvankam la lando estis neŭtrala kaj markita per grandaj blankaj krucoj. La kialo ĝis nun ne estas klara. Britio poste pardonpetis, sed eraro ŝajnas preskaŭ neebla, ĉar la situo de San-Marino estas karakterize unika.

La Batalo de San Marino estis konflikto en la 17a–20a de septembro 1944 dum la Kampanjo de Italio de la Dua Mondmilito, en kiu fortoj de la Germana Armeo okupis la neŭtralan Respubliko San Marino, kaj estis poste atakitaj de la fortoj de la Aliancanoj. Ĝi estis foje konata ankaŭ kiel Batalo de Monte Pulito.

Politiko redakti

Parlamenta sistemo redakti

La registaro konsistas el asembleo de la familiestroj, nomata arengo, prezidata de «rektoro», nomata Capitano Difensore[11].

La Granda kaj Ĝenerala Konsilantaro estas la nuna parlamento kaj la “regantaj kapitanoj”, nomataj itale capitani reggenti, estas duoblaj ŝtatestroj, kiuj oficas nur dum 6 monatoj kaj apartenas al malsamaj partioj, por ke unu kontrolu la alian. Estis nur en 1243, ke oni enkondukis ilin kiel konsulojn, kiuj helpis disdividi la respondecon de la leĝfarantoj. Ili senĉese viciĝis ĝis la nuna tago, kio konfirmas la validecon kaj efikecon de la institucioj[11].

Ĉar San-Marino neniam havis dinastiajn aŭ perfortajn regantojn, ĝi nomas sin la plej antikva respubliko de la mondo. En 1906 la parlamenta sistemo estis ŝanĝita de dumviva aneco al ĝeneralaj elektoj. En 1923 la faŝisma partio sukcesis gajni absolutan plimulton, tamen gardis distancon al la faŝisma registaro de Italio kaj dum la Dua Mondmilito konservis neŭtralecon, post refortiĝo de nefaŝismaj fortoj en 1941 kaj la eksigo de Benito Mussolini kiel itala ŝtatestro en 1943.

Elmigrintoj kaj iliaj idoj konservas ne nur la ŝtatanecon, sed ankaŭ la elektorajton. Tial san-marinaj partioj dum la balotoj invitas eksterlandajn sanmarinanojn, esperante ke ili voĉdonos por la invitintoj.

En 1960 kaj 1973 San-Marino enkondukis la aktivan respektive pasivan elektorajton por virinoj.

En 1992 la lando aniĝis en Unuiĝintaj Nacioj, sed ĝi ne estas membro de Eŭropa Unio, kvankam ĝi partoprenas en la Eŭropa Mona Unio (EMU) kaj fabrikigas (en Italio) proprajn eŭro-monerojn, kiuj kutime ne estas en cirkulado, sed estas vendataj al kolektantoj. Simile grava enspezofonto estas poŝtmarkoj por kolektantoj.

Administra strukturo redakti

 
La aŭtonomaj municipoj ('castelli') de San-Marino.

San-Marino estas dividita en naŭ aŭtonomaj municipoj, nomataj "kasteloj" (castelli).

Jen listo kun la nombro de la loĝantaro (en 2012):

Castello Poŝtkodo Loĝantaro
Urbo San Marino 47890 4.214
Acquaviva 47892 2.096
Borgo Maggiore 47893 6.609
Chiesanuova 47894 1.087
Domagnano 47895 3.256
Faetano 47896 1.180
Fiorentino 47897 2.548
Montegiardino 47898 910
Serravalle 47899 / 47891 10.571
sumo: 32.471

La plej granda urbo, Dogana en areo Serravalle, havas propran poŝtkodon 47891. Ĉiuj aliaj limas al Italio, kvankam la areo de la ĉefurbo havas nur etan italan limon.

 
La statutoj de San-Marino de 1600

Leĝaro redakti

La bazo de la statutoj de San-Marino, kiuj estas la fondaĵo de la leĝo kaj rego, estis aprobita en la jaro 1600, kaj tiel ĝi povas esti la plej malnova ankoraŭ uzata bazleĝaro en la mondo.

San-Marino ne havas veran konstitucion,[12] sed la leĝaron – latine: Statuta Decreta ac Ordinamenta Illustris Reipublicae ac Perpetuae Libertatis Terrae Sancti Marini, – kiu estas la bazo de ĉiuj leĝoj en la lando, jam estis aprobita la 8-an de oktobro 1600. Tiel, la San-Marina leĝbazo povas esti la plej malnova en la mondo. Ĝi simbolas la liberan ŝtaturbon, ilustritan en la politika debatado, la literaturo kaj la artoj dum jarcentoj.

Kulturo redakti

Arto redakti

Kun pli ol 100 unikaj skulptaĵoj sur malgranda areo, San-Marino havas kelkajn mirindajn artverkojn, kies plej fama estas la Damo de Libereco situanta antaŭ la urbodomo, en la Palazzo Publicco[13].

Arkitekturo redakti

Kelkaj elstaraj arkitekturaĵoj estas la preĝejo La Beata Vergine della Consolazione (Giovanni Michelucci, 1961-1967), la elementa lernejo de Ca' Caccio en San Marino (Gilberto Rossini, 1966-1972), la malnovaj montaj vojoj (Pelacchi, 1776; restaŭro fare de Gino Zani, 1925-1941); la Cisterne del Pianello (Michele de Giohannino, 1476-1478); fervojaj tuneloj Rimini–San Marino, (Filippo Tajani, 1928-1932); transformo de Villa Manzoni (Giancarlo De Carlo, 1990); renovigo de la Palazzo Pubblico (Francesco Azzurri, 1884-1994; restaŭro fare de Gae Aulenti kun Francesca Fenaroli, 1991-1996); World Trade Center, (Norman Foster kaj Partneroj, 1999-2004)[14].

Literaturo redakti

Milena Ercolani, poetino kaj verkistino

Giuseppe Rossi: 'La Respubliko de San-Marino' (itala, traduko ekzistas en la angla, eldonis ĝin la turisma oficejo de San-Marino en 1976).

Sporto redakti

San-Marino fieras pri multaj futbalistoj kiel Nicola Albana. La teamo neniam partoprenis en monda futbalpokalo kaj ne kvalifikis por eŭropa ĉampioneco.

Defendo redakti

San-Marino estas kvazaŭ lando sen armeo. La armeo de Italio provizas la nacian defendon. Pro la simboligo de la sendependeco ĝi tamen havas propran armeeton, unu el la plej malgrandaj en la mondo, kiu ĉefe ludas ceremonian rolon.

Ekonomio redakti

San Marino estas unu de la landoj kun la plej alta individua malneta nacia produkto (MNP) en la mondo,[15] en nivelo kun la aliaj plej evoluintaj regionoj en Eŭropo, kaj ĝia ekonomio estas stabila. La ĉefaj enspezoj de la respubliko estas bankado. Turismo reprezentas nur 2% de la MNP[13]. Krom la propraj malabundaj eŭromoneroj, populara inter monerkolektantoj ankaŭ la poŝtmarkoj de San-Marino, kiuj validas nur ene de la lando mem, estas plejparte vendataj al filatelistoj kaj tiel konsistigas alian fonton de enspezoj. La ĉefaj terkulturaj produktoj estas vino kaj fromaĝo. Plie, vestado-komerco, elektroniko kaj ceramiko estas gravaj. La propraj eŭromoneroj, kiuj estas tre malabundaj, estas samkiel la antaŭaj 'sanmarinaj liroj'.

Transporto redakti

 
San Marino - kablolifto, konata sub la nomo 'Gondola'.

Plej multaj turistoj, kiuj alvenas per aviadilo alteriĝas ĉe la flughaveno Federico Fellini en Rimini, Italio, kaj poste pluvojaĝas per buso.

Regula buslinio (23 km) inter Rimini (ekiro i.a. apud la stacidomo) kaj San-Marino. De Borgo Maggiore estas loka buslinia konekto al Dogana, la plej dense loĝata loko en San-Marino.

La aŭtovojo, nomata de la loka loĝantaro superstrada, longas nur 8,9 km inter Borgo Maggiore, irante tra Dogmanano al Dogano por poste eniri en Italion. Limigita licenca taksio-servo funkcias tutlande. Ekzistas sep licencaj taksiaj kompanioj, kiuj laboras en la respubliko[16], [5] kaj italaj taksioj regule funkcias ene de San-Marino, kiam ili transportas pasaĝerojn de Italio al San-Marino (RSM).

La Funivia di San Marino estas kablolifto, kiu ligas la due plej dense loĝatan urbon, Borgo Maggiore, sub la monto Titano al ĝia supro, la ĉefurbo San-Marino.

Amaskomunikilaro redakti

Unu TV-stacio kaj tri radiostacioj. Tagĵurnalo: Giornale San Marino.

Turismo redakti

Turismo reprezentas nur 2% de la MNP[13].

Ekzistas muzeo pri historio kaj kulturo, sed ankaŭ pli malkutima muzeo pri torturo-instrumentoj kaj pri sciencfikcio[13]. Ekzistas 40-minuta ekskurso pere de porturista trajneto, kiu ebmigas vidi malfacile atingeblajn vidindaĵojn de San-Marino[16].

Monda heredaĵo de Unesko redakti

 
Panoramo de San-Marino.

UNESCO skribas pri San-Marino, ke ĝi estas speco de «sendependa respubliko ekde la 13-a jarcento», kaj ke ĝi fondiĝis «kiel urbo-lando en la 13-a jarcento».[17]

La urbo Borgo Maggiore, la historia urbocentro de San-Marino kun siaj stratoj, palacoj kaj preĝejoj kaj pro la aparta valoro de la pejzaĝo ankaŭ la monto Titano, sur kiu San Marino troviĝas, ricevis prestiĝan agnoskon je la 7-a de julio 2008 kaj estis samjare registrita en la monda heredaĵo-listo de UNESCO, ĉar elstare atestante pri kultura tradicio dum pli ol 700 jaroj[9]. Sur ĉiuj tri flankoj de la monto Titano troviĝas fortikaĵo, kiu formas parton de la San-marina nacia flago.

Laŭ la deklaro pro ĝia speciala kaj universala valoro, proklamita de la Unesko-komitato pri tutmonda heredaĵo, San Marino estas unika pro la videblaj spuroj de seninterrompa longa ekzistado kiel ĉefurbo de la Respubliko, sia geopolitika kunteksto neŝanĝita kaj siaj juraj kaj instituciaj roloj, kiuj aperas en ĝia strategia situo sur la pinto de la monto Titano, en ĝia historia urbomodelo, urbaj areoj kaj multnombraj monumentoj. San Marino kune kun Borgo Maggiore kaj la monto Titano konsistigas eksterordinaran ateston pri la kreiĝo de reprezenta demokratio, kiu baziĝas sur civita aŭtonomio kaj memregado[18].

Scienco kaj Esperanto redakti

La Akademio Internacia de la Sciencoj, kies laborlingvoj estas la itala kaj Esperanto, situas en San-Marino.

En la san-marina municipo Santarcangelo ekzistas 'piazzale Esperanto'[19]

Famaj personoj el San-Marino redakti

  • Valentina Monetta, kantistino kiu kvarfoje partoprenis en la Eŭrovido-kantkonkurso nome de San-Marino.
  • Marino (diakono), fondinto de San-Marino.
  • Nicoletta Ceccoli, vidarta artistino
  • Giambattista Belluzzi, arkitekto.
  • Antonella Mularoni, iama juĝisto por la eŭropa tribunalo de homaj rajtoj.
  • Domenico Fattori, iama fama senpartia politikisto.
  • Manuel Poggiali, iama mondĉampiono en motociklismo.
  • Pluraj olimpiaj atletoj i.a. Martina Pretelli kaj Emanuele Guidi.
  • Multaj piedpilkistoj i.a. Davide Gualtieri,

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Informitale 225, Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio[rompita ligilo],
  2. (angla, itala) Turismado en Respubliko San Marino, Train San Marino.
  3. 3,0 3,1 3,2 https://www.cia.gov/library/publications/the-world-factbook/geos/sm.html Arkivigite je 2010-07-11 per la retarkivo Wayback Machine (januario 2018)
  4. https://web.archive.org/web/20140209114811/http://data.worldbank.org/indicator/IS.VEH.NVEH.P3
  5. (eo) San Marino kaj migrantoj – Kongreso de Esperanto en San Marino, retejo de FEI, la 7-an de aprilo 2018.
  6. (angla) Nations Encyclopedia - San Marino - Religion.
  7. Noto: La unuaj historiaj dokumentoj pri San Marino mencias la jaron 511.
  8. http://www.sanmarinosite.com/en/history/origins-of-san-marino/ (januaro 2018)
  9. 9,0 9,1 http://www.sanmarinosite.com/en/history/origins-of-san-marino/ (januario 2018)
  10. Noto: militestro de la revoluciuloj, kiuj batalis por unuigi Italion sub unu sola reĝo
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 (itala, angla, germana) Da un Santo a uno Stato: la storia della Repubblica di San Marino[rompita ligilo] (de sanktulo al ŝtato: la historio de San-Marino), Visitsanmarino.com
  12. https://books.google.se/books?id=CgVDprXjkIYC&pg=PA211&redir_esc=y#v=onepage&q&f=false (angle, januaro 2018)
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 (angla) 10 interesaj faktoj pri San-Marino.
  14. (angla) Architecture in the small country: San Marino, la 18-an de aŭgusto 2010.
  15. https://www.lonelyplanet.com/italy/emilia-romagna-and-san-marino/san-marino (januario 2018)
  16. 16,0 16,1 (angla, itala, germana) Praktikaj informoj haveblas ĉe la turisma oficejo de SanMarino[rompita ligilo].
  17. http://whc.unesco.org/en/list/1245/ (januario 2018)
  18. 83a itala kongreso de Esperanto[rompita ligilo], Sanmarino, de la 18-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2018.
  19. (itala) Santarcangelo. Lunedì riapre centro per le famiglie Arkivigite je 2018-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, Giornale San Marino Arkivigite je 2018-04-08 per la retarkivo Wayback Machine, la 22-an de aŭgusto 1215.

Vidu ankaŭ redakti

Akademio Internacia de la Sciencoj

Listo de sendependaj ŝtatoj

Eksteraj ligiloj redakti