Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj

internacia organizaĵo kontraŭ kemiaj armiloj

La Organizo por la malpermeso de kemiaj armiloj (sigloj: france OPCW aŭ angle: OPCW) estas internacia organizaĵo kun sidejo en Hago (Den Haag), Nederlando. La celo de la organizo estas antaŭenigi kaj kontroli aliĝon al la Konvencio pri Kemiaj Armiloj, kiu malpermesas la uzon de tiaj armiloj kaj postulas ilian detruon. La kontroloj konsistas kaj en taksado de la deklaroj de la membroŝtatoj, kaj en realaj inspektadoj.

Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj
interregistara organizaĵo
Komenco 29-a de aprilo 1997 vd
Geografia situo 52° 5′ 28″ N, 4° 16′ 59″ O (mapo)52.0912414.283193Koordinatoj: 52° 5′ 28″ N, 4° 16′ 59″ O (mapo)
Lando(j) Nederlando vd
Sidejo Hago
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj (Hago)
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj (Hago)
DEC
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj
Map
Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj
Retejo Oficiala retejo
vdr
En verdo la aliĝintaj membroŝtatoj.

Ĉiuj ŝtatoj, membroj de la Unuiĝintaj Nacioj aliĝis kaj al la Organizaĵo por la malpermeso de kemiaj armiloj kaj al la Konvencio pri kemiaj armiloj, escepte de Egiptio, Israelo, Nord-Koreio kaj Sud-Sudano.

En 2013 ĝi ricevis la Nobel-premion pri paco kun la sekva instigo: "pro siaj ampleksaj klopodoj forigi kemiajn armilojn" [1].

Referencoj redakti

  1. Premio Nobel per la pace 2013. Arkivita el la originalo je 2013-10-11. Alirita 2020-10-28.

Vidu ankaŭ redakti