Generalo

alta militista rango

Generalo, ĉe militistaroj de preskaŭ ĉiuj nacioj, nomiĝas la plej alta rango (kaj, pli vastasence, tuta grupo de la plej altaj rangoj) de oficiroj de la terarmeo kaj aerarmeo dum pactempo, kaj tiuj altrangaj oficiroj mem. Kelkaj nacioj ordenas gvidajn armeestrojn, kutime dum aŭ pro milito, pro elstaraj agoj aŭ pro eksterordinara rolo per titoloj, kiuj superas generalon: marŝalo, ĉefgeneralo, generalisimo aŭ armegeneralo.

Generalecon oni kutime indikas per oraj aŭ arĝentaj steloj sur epoletoj (aŭ aliloke sur uniformo) kaj (por por distingi generalojn en la vasta senco) per la nombro kaj per relativa grandeco de la steloj. La (plena) generalo de NATO-ŝtatoj portas kvar stelojn kaj tial estas ofte nomata kvarstela generalo. Por emfazi tian malvastan sencon de la vorto "generalo", oni kelkfoje eksplicite diras plena generalo.

Francio redakti

Rusio redakti

Usono redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Proverbo redakti

Ekzistas proverboj pri generalo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  •  
     Bona kaporalo revas esti generalo. 
  •  
     Inter generaloj parolu pri bataloj. 
  •  
      Kiu ne estis kaporalo, ne estos generalo.  

Referencoj redakti

  1. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-08.