Marŝalo

alta militista rango

Marŝalo (latine: MarscalcusMarescalcus campi), feldmarŝalo[1]kampomarŝalo estas en diversaj armeoj la plej alta rango super Generalo.

La plejmulto de la armeoj kiuj ankoraŭ havas marŝalojn nomumas dum paco neniun armeanon al tiu rango. La kontraŭparto de marŝalo ĉe la mararmeo estas la grandadmiralo (germane: Großadmiral) aŭ flotadmiralo (angle: Admiral of the Fleet).

En Usono, marŝalo estas ankaŭ nemilita titolo de speciala federala policano. En frua okcidenta Usono, marŝalo estis vojaĝanta policano simila al ŝerifo, sed protektis plurajn urbetojn.

Origino redakti

La vorto marŝalo verŝajne deriviĝis de la malnovgermana mahr (= ĉevalo) kaj shalc (= servisto). Origine do ĉevalservisto, pliposte ĉevalestro kiu prizorgis la ĉevalojn kaj dum militiroj la trajnojn en la nomo de la monarko. Ekzistas ankaŭ franca, preskaŭ identa, derivaĵo. La vorto maréchal estus derivita de mare (= ĉevalino aŭ ĉevalo) kaj scale (= servisto).

Famaj marŝaloj redakti

Referencoj redakti

  1. Feldmarŝalo pri germana aŭ rusa marŝalo [1]

Rilataj temoj redakti