Wehrmacht
Wehrmacht ("VErmaĥt", laŭvorte: defendopovo) estas la nomo de la armeo de Nazia Germanio en la jaroj 1935 - 1945. La plej supera komandanto de la Wehrmacht estis Adolf Hitler. Dum la dua mondmilito Wehrmacht partoprenis militkrimojn kune kun Gestapo kaj Waffen-SS. Dum la periodo de kapitulaco memmortiĝis 64 generaloj de ter-armeo, 16 generaloj de Luftwaffe kaj 11 admiraloj – la kaŭzo, krom konscio pri la malvenko, estis emo eviti respondecon pro la farataj militkrimoj.
Wehrmacht | ||
---|---|---|
armitaj fortoj | ||
Dum | 21-a de majo 1935 – 8-a de majo 1945 | |
Antaŭulo | Reichswehr | |
Sekvanto | Bundeswehr | |
Fondodato | 21-a de majo 1935 | |
Sidejo | Wünsdorf | |
Lando | Nazia Germanio | |
EstiĝoRedakti
La Wehrmacht estiĝis el la Reichswehr (laŭvorte: regnodefendo), kiam la ministro pri defendo (aŭ milito) Werner von Blomberg prezentis la 16-an de marto 1935 al la registaro dekreton pri Wehrmacht.
Organiza strukturoRedakti
La armeon direktis Oberkommando der Wehrmacht (OKW), kies superulara komandantejo (ĉefstabo) estis Oberkommando des Heeres (OKH).
AgadoRedakti
La nombron de soldatoj deĵorantaj en la Wehrmacht dum la tempo de ties ekzistado oni taksas de 15 ĝis 20 milionoj da viroj. Ĉirkaŭ 5,3 milionoj da viroj mortis dummilite kaj 11 milionoj da viroj estis militkaptitaj (parto mortis en la militkaptiteco).
26.10.1939: Germana okupado de Pollando: generalo Franz Halder, Ĉefo de Ĝenerala Stabo de la germanaj surteraj armeoj skribis en sia taglibro: Paktado kun Moskvo pri interŝanĝo de germanoj el Volinio kontraŭ ukrainoj kaj judoj. 400 germanaj funkciuloj (plenrajtaj) iros al Rusio, 1000 rusaj funkciuloj alvenos al teritorio de la komandantaro "Oriento" (al Pollando). Tie ili restos 4 semajnojn. Ilin observos homoj de Himmler (spionado)
27.10.1944: Wehrmacht mortigis en Nienaszów 20 polojn kaj bruligis 230 domojn.
14.11.1944: Otto Schimek, aŭstra soldato de Wehrmacht estis pafekzekutita pro neplenumo de mortpuno kontraŭ polaj civiluloj
OficirojRedakti
MilitkrimojRedakti
Unuaj krimoj estis faritaj jam komence de septembro 1939. La 4-an de septembro soldatoj de germana 42-a regimento de infanterio murdis en Częstochowa ne malpli ol 227 personojn.
- La 12-an de septembro 1939 ĉefo de Wehrmacht Wilhelm Keitel anoncis, ke en Pollando devas esti likviditaj reprezentantoj de intelektularo, nobeloj kaj judoj (realigo pere de Intelligenzaktion, Agado AB kaj Operaco Reinhardt)
- La 20-an de novembro 1939 subigitaj al komandantoj de ĉiuj el 5 armeoj de Wehrmacht kaj agantaj ĝis nun en Ĝenerala Gubernio ekde invado en Pollandon militkrimaj Einsatzgruppen de Sekurec-Polico kaj de Sicherheitsdienst estis malfonditaj
- La 13-an de aŭgusto 1943 soldatoj de Wehrmacht kaj polico pafmortigis en Skorzeszyce (proksime al Kielce) 13 personojn, venĝe pro mortigo de germana oficiro fare de partizanoj
- Ĝis la 31-a de julio 1944 de la komenco de 1943 germana armeo partoprenis en 1106 ekstermigaj agadoj ene de Ĝenerala Gubernio
- La plej granda militkrimo de germana armeo okazis en Varsovio, kiu estis genocido de poloj dum la t.n. tritaga masakro de Wola, komence de la ribelo de Varsovio. La krimo atendas sian tribunalon.
InteresaĵojRedakti
6.12.1944: Ĉefa Komandejo de Wehrmacht deklariĝis kontraŭ deviga trudlaboro de polaj oficiroj en militprizonoj
StatistikaĵojRedakti
31.10.1944: Germanaj armeoj, la 2-a kaj 9-a, dum bataloj ekde la 1-a de aŭgusto 1944 perdis 122 706 mortigitojn, vunditojn aŭ malaperintojn.
Vidu ankaŭRedakti
- Nurenbergaj procesoj
- Luftwaffe
- bombado de Wieluń
- Sanga dimanĉo (1939)
- Operaco "Homlupo"
- Kapitulaco de Germanio de majo 1945