Malfermi la ĉefan menuon

Albert KESSELRING (30a de novembro 1885 – 16a de julio 1960) estis germana Generalfeldmarschall de la Luftwaffe dum la Dua Mondmilito. En la militista kariero kiu pluis dum kaj la Unua kaj la Dua Mondmilitoj, Kesselring iĝis unu el plej lertaj komandantoj de Nazia Germanio, kaj unu el plej alte ordenita, nome unu el 27 militistoj kiuj ricevis la Feran Krucon de Kavaliroj kun Kverkofolioj, Glavoj kaj Diamantoj. Li ricevis kromnomojn "Rideta Albert" fare de la Aliancanoj[1] kaj "Onĉjo Albert" fare de siaj trupoj; li estis unu el la plej popularaj generaloj de la Dua Mondmilito devenaj el la soldataro.[2]

Albert Kesselring
Bundesarchiv Bild 183-R93434, Albert Kesselring.jpg
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1885 (1885-11-30)
en Marktsteft
Morto 16-an de julio 1960 (1960-07-16) (74-jara)
en Bad Nauheim
Lingvoj germana lingvo
Ŝtataneco Germanio
Subskribo Albert Kesselring
Profesio
Profesio militistopiloto • aŭtobiografo
Information icon.svg
vdr

Kesselring aliĝis al la Bavara Armeo kiel studenta oficiro en 1904, kaj servis en la artileria branĉo. Li finkompleigis la trejnadon kiel balona observanto en 1912. Dum la Unua Mondmilito, li servis kaj en la Okcidenta Fronto kaj en la Orienta Fronto kaj estis enpostenigita al la Generala Stabanaro, spite la fakton ke li ne studis en la Militakademio. Kesselring restis en la Armeo post la milito, sed li estis senŝargita en 1933 por iĝi estro de la Departamento de Administracio de la Regna Komisararo por Aviado (ministerio), kie li estis engaĝita en la re-establo de la aviadila industrio kaj la fondo de la Luftwaffe, servante kiel ties estro el 1936 al 1938.

Dum la Dua Mondmilito, li komandis aerfortojn en la invadoj de Pollando kaj Francio, kaj en la Batalo de Britio kaj Operaco Barbaroso. Kiel Suda Ĉefkomandanto, li estis la germana komandanto en la Mediteranea Batalfronto, kio inkludis la operacojn en Nordafriko. Kesselring kondukis defendokampanjon kontraŭ la aliancanaj fortoj en Italio ĝis li estis vundita en akcidento en oktobro 1944. En la fina kampanjo de la milito, li komandis la germanajn fortojn en la Okcidenta Fronto. Li ricevis la respekton de siaj aliancanaj oponantoj pro sia militaj plenumoj, sed lia historio malpuriĝis pro masakroj fifaritaj de trupoj sub lia komando en Italio.

Post la milito, Kesselring estis juĝita pro militkrimoj kaj kondamnita al mortopuno pro la ordono de la murdo de 335 italaj civiluloj en la Masakro de la Ardeaj Kavernoj. La kondamno estis poste komutita al porviva enprizonigo. Politika kaj amaskomunikila kampanjo rezultis en lia liberigo en 1952, klare pro santialoj. Li estis unu el nur tri iamaj germanaj kampo-marŝaloj kiuj publikigis siajn memorojn. La aliaj estis Wilhelm Keitel[3] kaj Erich von Manstein.[4] Ties unua parto titoliĝis Soldat bis zum letzten Tag (Soldato ĝis la lasta tago), la dua Gedanken zum Zweiten Weltkrieg ("Pensoj pri la Dua Mondmilito.")

NotojRedakti

  1. "Up the Boot". Time. 19a de aprilo 1944. Alirita la 1an de februaro 2019.
  2. von Lingen, Kerstin (2004). "Soldat bis zum letzten Tag? Generalfeldmarschall Albert Kesselring". En Hirschfeld, Gerhard & Jersak, Tobias. Karrieren im Nationalsozialismus: Funktionseliten zwischen Mitwirkung und Distanz. Frankfurt am Main, New York: Campus. pp. 205–224. ISBN 978-3-593-37156-6. p. 16.
  3. KEITEL, Wilhelm. The Memoirs of Field-Marshal Wilhelm Keitel: Chief of the German High Command, 1938–1945. Cooper Square Press. ISBN 978-0-8154-1072-0.
  4. VON MANSTEIN, Erich. (1955) Lost Victories.