Bad Nauheim
komunumo de Hesio en Germanio
Bad Nauheim - prononco [bat NAŬ:hajm] - estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Wetterau de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la urbo havis 33445 loĝantojn. Ĝi per en- kaj elveturejo estas ligata al la germana aŭtovojo A5, kiu norden pere de la plilongigo A7 ligiĝas al Hanovro kaj Hamburgo (de tie plu al Jutlando, la malinsula parto de Danio), kaj suden ligiĝas al Frankfurto ĉe Majno kaj Bazelo (kaj de tie plu al la resto de Svislando).
Bad Nauheim | ||||||
| ||||||
banloko • urbeto • urba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Hesio | |||||
Distriktaro | Distriktaro Darmstadt | |||||
Distrikto | Distrikto Wetterau | |||||
Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
Telefona antaŭkodo | 06032 | |||||
Poŝtkodo | 61231 | |||||
Aŭtomobila kodo | FB | |||||
Oficiala Municipokodo | 06440002 | |||||
Subdivido | 6 urbopartoj (Stadtteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Bernd Witzel | |||||
Partio de komunumestro | UWG | |||||
Adreso de la administrejo | Parkstraße 36-38 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 33445 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 50° 22′ N, 8° 45′ O (mapo)50.3666666666678.75Koordinatoj: 50° 22′ N, 8° 45′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 148 m | |||||
Areo | 32,55 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.bad-nauheim.de/ | |||||
Bad Nauheim estas kuracloko; Zamenhof pasigis kelkajn semajnojn tie en aŭgusto kaj septembro 1907.
-
urbocentra strato
-
la "granda rado" en la urboparto Schwalheim
-
astronomia observatorio
-
la centra fontano de la kuraca palaco Sprudelhof
-
monumento pri Elvis Presley