Hesio
Flago | Blazono |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj informoj | |
administra centro: | Wiesbaden |
areo: | 21 114,79 km² |
loĝantoj: | 6 288 080 (fine de decembro 2019) |
loĝdenso: | 288 loĝantoj/km² |
ŝuldoj : | 6.099 €/loĝanto (fine de 2010) |
ŝuldoj entute: | 37,1 miliardoj da € (2010) |
ISO 3166-2: | DE-HE |
oficiala retejo: | www.hessen.de |
Esperanto-asocio: | Hesa Esperanto-Ligo (HELO) |
Politiko | |
ĉefministro: | Volker Bouffier (CDU) (ekde 2010) |
reganta(j) partio(j): | CDU kaj Alianco '90/La Verduloj |
lasta elekto: | 22-a de septembro 2013 |
sekva elekto: | 2018 |
Reprezento en la Federacio Konsilo: |
5 voĉoj |
Situo en Germanio | |
![]() |
Hesio aŭ Hesujo, germane Hessen [hesn], sudhesie Hesse [hesə], estas federacia lando en la centro de Germanio. Ĉefurbo estas Wiesbaden, plej granda urbo estas Frankfurto ĉe Majno. Fine de decembro 2019 ĝi havis 6 288 080 loĝantojn.
La metropolo kaj pli etaj urbojRedakti
Frankfurto ĉe Majno estas unu el la plej signifaj urboj de Germanio. Ene de la urbaj limoj vivas "nur" 680 000 loĝantoj, sed kun plej proksimaj ĉirkaŭurboj temas pri 2 milionoj. En la tuta metropola regiono Rhein-Main vivas pli ol duono de ĉiuj loĝantoj de Hesio, kaj ankaŭ la plej multaj aliaj grandaj urboj de la lando estas ĉi tie: Wiesbaden (277 000 loĝantoj), Darmstadt (147 000), Offenbach (121 000), Hanau (89 000), Rüsselsheim (60 000) kaj Bad Homburg (52 000).
Ekster la regiono Rhein-Main, la plej granda urbo estas Kaselo, la historia centro de norda Hesio, kiu havas 199 000 loĝantojn kaj estas la tria plej granda urbo de la lando. Sekvas Marburg (80 000 loĝantoj), Gießen (77 000) kaj Veclaro (51.000) en centra Hesio, kaj Fulda (64 000) en orienta Hesio.
En la zono ĉirkaŭ Frankfurto estas naŭ pliaj urboj kun po pli ol 30 000 loĝantoj (Rodgau, Oberursel, Dreieich, Maintal, Hofheim am Taunus, Neu-Isenburg, Langen, Dietzenbach kaj Mörfelden-Walldorf). Ĉe la sudhesia turisma strato Bergstraße troviĝas tri pliaj urboj de tiaj dimensioj (Bensheim, Viernheim kaj Lampertheim). Kvankam Limburg en la ocidenta landoparto havas "nur" 33 000 loĝantojn, ĝi estas la regiona centro por tiu regiono, relative maldense loĝata.
Administra dividoRedakti
DistriktarojRedakti
Ekde 1981 Hesio estas dividita en tri grandaj administraj distriktaroj: Darmstadt en la sudo, Gießen en la centro kaj Kassel en la nordo. Tiuj tri regionoj konsistas el 5 eksterdistriktaj urboj kaj 21 distriktoj kun 426 komunumoj.
DistriktojRedakti
en distriktaro Darmstadt (la Sudo):
- distrikto Bergstraße (HP)
- distrikto Darmstadt-Dieburg (DA)
- distrikto Groß-Gerau (GG)
- distrikto Hochtaunus (HG)
- distrikto Main-Kinzig (HU)
- distrikto Main-Taunus (MTK)
- distrikto Odenwald (ERB)
- distrikto Offenbach (OF)
- distrikto Rheingau-Taunus (RÜD)
- distrikto Wetterau (FB)
en distriktaro Gießen (la Centro):
- distrikto Gießen (GI)
- distrikto Lahn-Dill (LDK)
- distrikto Limburg-Weilburg (LM)
- distrikto Marburg-Biedenkopf (MR)
- distrikto Vogelsberg (VB)
en distriktaro Kassel (la Nordo):
- distrikto Fulda (FD)
- distrikto Hersfeld-Rotenburg (HEF)
- distrikto Kassel (KS)
- distrikto Schwalm-Eder (HR)
- distrikto Werra-Meißner (ESW)
- distrikto Waldeck-Frankenberg (KB)
Eksterdistriktaj urbojRedakti
- Darmstadt (DA) (distriktaro Darmstadt)
- Frankfurto ĉe Majno (F) (distriktaro Darmstadt)
- Kassel (KS) (distriktaro Kassel)
- Offenbach (OF) (distriktaro Darmstadt)
- Wiesbaden (WI) (distriktaro Darmstadt)
Urboj kaj komunumojRedakti
NaturoRedakti
- insulo Rüdesheimer Aue