Dreieich

komunumo de Hesio en Germanio

Dreieich [DRAJajh] estas germana urbo en la sudo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 ĝi havis 42 260 loĝantojn. La urbo apartenas al la distrikto Offenbach kaj al la administra distriktaro Darmstadt. La najbara urbo Langen foras malpli ol 5 kilometrojn. La urbo estas parto de la ekonomia regiono Rhein-Main, kaj la aŭtoŝoseoj A5 kaj A661 ligas ĝin al la 10 kilometrojn foraj centraj regionaj urboj Frankfurto ĉe Majno kaj Darmstadt.

Dreieich
Blazono
Dreieich (Germanio)
Dreieich (Germanio)
DEC

Map

situo de la komunumo en la distrikto
situo de la komunumo en la distrikto
urbeto • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distriktaro Distriktaro Darmstadt
Distrikto Distrikto Offenbach
Urborajtoj urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 06103, 06074
Poŝtkodo 63303
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 6072
Aŭtomobila kodo OF
Oficiala Municipokodo 06438002
LOCODE DE DRE
Subdivido 5 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Dieter Zimmer
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Hauptstr. 45
Demografio
Loĝantaro 42260 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 1′ N, 8° 42′ O (mapo)50.0188888888898.6961111111111Koordinatoj: 50° 1′ N, 8° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 170 m
Areo 53,32 km²
Oficiala retejo https://www.dreieich.de/
vdr

Urbopartoj redakti

Komencante de nordokcidento, la urbodistriktoj Buchschlag (arbara vilaa kolonio kun multaj domoj en secesia stilo), Sprendlingen (la centra loĝloko), Dreieichenhain kaj Götzenhain viciĝas unu apud la alia borde de loka rojo (la Hengstbach). Offenthal, la plej sudorienta parto de la urbo, situas ĉirkaŭ kilometron de Götzenhain.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la burgo Hayn en la urboparto Dreieichenhain ("bosko de tri kverkoj")