Germana aŭtovojo A661

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A661 (germane Autobahn 661, mallonge A661, aŭ formale Bundesautobahn 661, mallonge BAB 661) estas aŭtovojo de nur 37 kilometroj, kies centra parto en la orientaj kvartaloj de la urbo Frankfurto ĉe Majno konsidereblas parto de aŭtovoja ringo ĉirkaŭ la urbo.

Germana aŭtovojo A661
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 37 km
Lando: Hesio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

Pli precize la aŭtovojo kondukiĝas unue sudorienten, poste suden kaj fine sudokcidenten de Oberursel (Taunus) tra Bad Homburg vor der Höhe, Frankfurto ĉe Majno, Offenbach, Neu-Isenburg und Langen al Egelsbach iom norde de Darmstadt. Malgraŭ sia mallonga vojo, ĝi estas grava trafika vojo de la eknomia regiono Rhein-Main, kaj ankaŭ por la ekster-regiona trafiko estas signifa alternativa vojo veni de la germana aŭtovojo A3 de sudoriento al la germana aŭtovojo A5 norden aŭ inverse, sen pasi la, ofte pro tro densa trafiko ŝtopitan, rektan kruciĝon de tiuj du grandaj aŭtovojoj proksime de la Frankfurta Flughaveno. La plej suda parto de Offenbach suden anstataŭigas la eksan federacian vojon 46.

la aŭtovojo en la pleja nordo de Frankfurto ĉe Majno