Germana aŭtovojo A6

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A6 (germane Autobahn 6, mallonge A6, aŭ formale Bundesautobahn 6, mallonge BAB 6) estas aŭtovojo inter la urbo Saarbrücken ĉe la limo inter Germanio kaj Francio okcidente kaj la komunumo Waidhaus proksime de la limo inter Germanio kaj Ĉeĥio oriente. La aŭtovojo longas 477 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 50 ().

Germana aŭtovojo A6
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 477 km
Landoj: Sarlando,
Rejnlando-Palatinato,
Hesio,
Baden-Virtembergo,
Bavario
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Paso de strato
Map
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo estas interalie Neunkirchen, Kaiserslautern, Mannheim, Heilbronn, Schwäbisch Hall kaj Nurembergo. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A8 (proksime de la urbo Neunkirchen, A62 (proksime de la urbo Landstuhl), A63 (proksime de la urbo Kaiserslautern), A67 (proksime de la urbo Viernheim), A5 (proksime de la urbo Walldorf iom sude de Hajdelbergo), A81 (proksime de la urboj Weinsberg kaj Heilbronn), A7 (proksime de Feuchtwangen kaj Crailsheim), la aŭtovojoj A73, A9 kaj A3 (ĉiuj proksime de la urbo Nurembergo) kaj fine la aŭtovojo A93 (proksime de la komunumo Nabburg en Supra Palatinato).

Historio redakti

Karolo la 4-a (1316-1378), imperiestro de la Sankta Romia Imperio, levis la ŝoseon inter la imperiaj urboj Nurembergo kaj Prago al la rango de “imperia ŝoseo”, kaj sekve oni nomis ĝin – kaj kromnomas ankaŭ la nunan aŭtovojon, “Via Carolina”. Ekde la jaro 1932 la aŭtovojo “imperia ŝoseo 14“ aŭ germane “Reichsstraße 14” sekvis la historian vojon, sed de Nurembergo plugvidis ĝis la proksimeco de Schwäbisch Hall. De la okcidenta vojoparto inter la urboj Mannheim kaj Kaiserslautern ĝis la Dua Mondmilito nur pretiĝis mallongaj partoj. En la 1960-aj jaroj la aŭtovojo pretiĝis en la nuna formo.

 
ponto de la aŭtovojo 6 super la valo Kochertal en la distrikto Schwäbisch Hall