Germana aŭtovojo A67

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A67 (germane Autobahn 67, mallonge A67, aŭ formale Bundesautobahn 67, mallonge BAB 67) estas aŭtovojo inter la urboj Rüsselsheim kaj Viernheim en sudokcidenta Germanio. Kvankam ĝi havas nur 65 kilometrojn, la vojo estas grava alternativo al la paralela nord-suda germana aŭtovojo A5, kaj ne nur ligas la urbojn Majenco, Wiesbaden kaj Frankfurto ĉe Majno norde, Darmstadt centre kaj Mannheim, Ludwigshafen kaj Hajdelbergo sude per dua aŭtovojo, sed ankaŭ estas ofte uzata vojo por internaciaj vojaĝoj inter norda kaj suda Eŭropo. Partoj de ĝi apartenas al la eŭropaj ŝoseoj (la vojo inter Rüsselsheim kaj Darmstadt), (inter la aŭtovojaj trianguloj Rüsselsheim kaj Mönchhof) kaj .

Germana aŭtovojo A67
vojo
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 65 km
Lando: Hesio
Mapo
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
vojnodo de tipo A
vojnodo de tipo B
vojkruciĝo
trafikcirklo
lima transiro
Vojpagejo (VPO)
ponto
fervoja pasejo
tunelo
parkumejo kun bufeto
benzinstacio
restoracio
hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
ŝosea aerodromo
konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
vdr

La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A3 (ĉe Rüsselsheim), A60 (iom pli sude same ĉe Rüsselsheim), A5 (ĉe Darmstadt), kaj fine eniras la aŭtovojon A6 ĉe Viernheim. Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la jam menciataj estas Groß-Gerau, Griesheim, Pfungstadt, Lorsch, iom pli distance Bensheim kaj Heppenheim, kaj Lampertheim.

aŭtovoja restoracio en Pfungstadt