Germana aŭtovojo A24

federacia aŭtovojo en Germanio

La germana aŭtovojo A24 (germane Autobahn 24, mallonge A24, aŭ formale Bundesautobahn 24, mallonge BAB 24) estas aŭtovojo inter la urbo Hamburgo en nordokcidenta Germanio ĝis la urbo Berlino en nordorienta Germanio. La aŭtovojo longas 239 kilometrojn. Ĝi estas parto de la eŭropa ŝoseo 26 (E26). Inter la jaroj 1945 kaj 1990 la ŝoseo estis unu el tri aŭtaj vojoj, tra kiuj veturiloj el okcidenta Eŭropo povis atingi la "insulan" urbon Okcidenta Berlino.

Germana aŭtovojo A24
Bundesautobahn 24 number.svg
Ĝeneralaj informoj
Longeco: 239 km
Landoj: Hamburgo,
Ŝlesvigo-Holstinio
Mapo
Map D A24.svg
Itinero
Klarigoj 
jam uzata
  projekto, konstruado, nepro de modernado
AB-Kreuz.svg AB-Kreuz.svg vojnodo de tipo A
AB-AS.svg AB-AS.svg vojnodo de tipo B
AS-skrzyzowanie-icon.svg AS-skrzyzowanie-icon.svg vojkruciĝo
AS-rondo-icon.svg AS-rondo-icon.svg trafikcirklo
BAB-Grenze.svg BAB-Grenze.svg lima transiro
Vojpagejo (VPO)
AB-Brücke.svg AB-Brücke.svg ponto
AS-tory-icon.svg AS-tory-icon.svg fervoja pasejo
AB-Tunnel.svg AB-Tunnel.svg tunelo
AB-Autobahnkiosk.svg AB-Autobahnkiosk.svg parkumejo kun bufeto
AB-Tank.svg AB-Tank.svg benzinstacio
AB-Rast.svg AB-Rast.svg restoracio
AB-Autobahnhotel.svg AB-Autobahnhotel.svg hotelo / motelo aŭ alia tranoktejo
20 airtransportation inv.svg 20 airtransportation inv.svg ŝosea aerodromo
PL road sign A-14.svg PL road sign A-14.svg konstruado
 
pri la plej grandaj urboj kaj aŭtovojaj kruciĝoj de la itinero vidu tekste
Information icon.svg
vdr

Gravaj urboj laŭlonge de la vojo krom la finpunktoj Hamburgo kaj Berlino estas inter alie Ludwigslust, Schwerin, Parchim, Pritzwalk kaj Neuruppin. La aŭtovojo krucas la aŭtovojojn A1 (proksime de la urbo Hamburgo), A14 (proksime de la urbo Schwerin), A19 (proksime de la urbo Wittstock) kaj A10 (en la distrikto Havelland, jam okcidente de la urbo Berlino).


la aŭtovojo proksime de Kremmen-Flatow