Ŝablono-Diskuto:Informkesto vojo

Latest comment: antaŭ 1 jaro by ThomasPusch in topic Priskribo de foto

La vorto trako ne taŭgas por la priskribo de unuopaj etapoj de strata aŭ ŝosea vojo - "itinero" estas bona vorto, sed por ke la ŝablono senprobleme ĉie plufunkciu, (provizore) estu kaj la parametro "trako" kaj "itinero" (samsence).

Aidas 13:18, 11. Dec 2010 (UTC)

La klarigoj por simboloj de la itinero uzas la vorton "estakado", kiu ne uziĝas en iu ajn el miaj Esperanto-vortaroj, ankaŭ ne havas difinon en vikipedio, kaj ankaŭ krome interrete apenaŭ uziĝas rilate al Esperanto (ĝi ŝajne estas vorto en Ido). Sola iom klariga artikolo estas la jena, kiu klarigas ke la franca vorto estacade laŭ fervojistaj terminaristoj de la asocio IFEF estu „surpiliera veturvojo“, ne „estakado“. Mi nur povas aliĝi al la IFEF-vortaristoj kaj proponas elpreni la vorton el la klarigoj - en duba kazo iom vastsenca uzo de la vorto "ponto" pli bonas ol nekomprenebla neologismo. Ĉu?

Aidas 21:12, 10 Dec. 2011 (UTC)

Mi aldonis parametron de nomo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:00, 6 Apr. 2012 (UTC)

Itinero redakti

En la ŝablono {{informkesto vojo}} pere de la subŝablono {{vojo-nodo}} vojeroj aperas aŭ ekzistantaj kaj uzataj sur blanka fono, aŭ ne-jam-ekzistantaj: tiam eblas diferencigi inter stato "planata" kaj stato "projektata" (la diferenco praktike malgrandas, esencas ke la vojero ne ekzistas). En stato projektata, vojero aperas sur griza fono, kaj bone videblas diferenco al vojero ekzistanta, dum en stato planata ĝi aperas sur blanka fono kvazaŭ ĝi estus plene ekzistanta kaj funkcia. La tuta ŝablonaro laŭ nur pola modelo ŝajnas al mi tre komplika kaj eble indus draste plisimpligi ĝin, sed almenaŭ vojeroj planataj kaj projektataj ambaŭ kolore diferenciĝu de vojeroj ekzistantaj. ThomasPusch (diskuto) 18:35, 24 Sep. 2012 (UTC)

Redakto-provo redakti

Per mia redakto [1] mi provis fari la parametron "tipo" nedeviga; ĉar nun la ŝablono korekte prezentas la voj-tabulajn bildojn nur por kelkaj landoj kaj, ekzemple, por Ukrainio (por kiu mankas la respondaj bildoj en la komunejo) estis neniu eblo forigi la devigan aperon de Dosiero:... tuj en la supro de la ŝablono en la artikolo. Ĝenerale la ŝablono estis farita ege senzorge, kiel preskaŭ ĉio en tiu ĉi vikipedio. Ŝajne, mia redakto nenion fuŝis, sed mi atingis la bezonatan por mi rezulton. Bv. kontroli, ĉu ĉio daŭre funkcias bone. Mevo (diskuto) 13:50, 9 Jun. 2013 (UTC)

Mi samopinias ke la ŝablono estis farita ege senzorge, sed ne samopinias ke preskaŭ ĉio en tiu ĉi vikipedio same malkvalitus. Sed ŝablonoj kiuj estis improvizite faritaj, sed kompreneble iĝas vaste uzataj, ĉar oni ja bezonas informkestojn, ja estas aparte problemaj, ĉar post jaroj ankoraŭ amplekse rekonstrui ilin multe malpli praktikas ol tuj komenci ilin solide - tio tute ĝustas. Nun ĉiu esperos ke nova "redakto nenion fuŝos", kaj redaktos ne pli ol nepre necese, ne amplekse rekonstruos... Sed tamen eblas fari redakteton, kiel vi faris, sen ke ĉio fuŝiĝos. ThomasPusch (diskuto) 16:06, 18 sep. 2022 (UTC)Reply

Nomo de la ŝablono redakti

Mi opinias, ke vorto "vojo" ne taŭgas por la ŝablono. Pli ĝusta estus ŝoseo, aŭtostrado ks. Ĉar pri kiaj vojoj oni parolas? Pri vojo el hejmo ĝis lernejo? Vojo per aŭtomobilo daŭris 20 minutojn. Do pri vojo kiel pri abstraktaĵo? "Survoje al celo ni superis multajn obstaklojn." Vojoj povas ankaŭ esti interne en arbaroj, en montaroj, kie ne kondukas ŝoseoj. Ĉar verŝajne temas pri ŝoseoj, kiuj kondukas de ie ien, certe estus konsiderinde alinomi la ŝablonon. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:55, 30 mar. 2020 (UTC)Reply

La vojoj, kies artikoloj uzas tiun ĉi ŝablonon, kutime estas en kategorioj Aŭtovojo, Landvojo, Rapidvojo, Provinca vojo aŭ Federacia vojo, do estas specifaj specoj de vojoj, ne pado en arbaro aŭ migrovojo en montaro. Oni povus vastigi la sencon de aŭtovojo al "ĉiuj asfaltitaj, pli-malpli rektaj, interregionaj vojoj por aŭtoj, kamionoj, busoj kaj motorcikloj". Sed havas sian sencon kaj utilon, ke aŭtovojo estas tute difinita el tiuj porveturilaj vojoj, nome "plurtraka (almenaŭ du trakoj en ĉiu direkto), iom altigita vojo sen normalaj vojkruciĝoj kaj sen trafiklumoj, sen ebleco ie ajn en- kaj elveturi, nur en difinitaj en- kaj elveturejoj, kaj vojo malpermesita por bicikloj aŭ traktoroj, baze por ĉiuj veturiloj kiuj kapablas konstante teni rapidecon de ni diru almenaŭ 60 km/h" (en iuj landoj la minimumo iom malpli grandas). Do la komuna elemento de la kategorioj Aŭto'vojo, Landvojo, Rapidvojo, Provinca vojo aŭ Federacia vojo estas ke ĉiuj estas iaspeca vojo, tial supozeble ekestis la laŭeble vasta nomo. Neniu jam havis la ideon uzi por "longega migrovojo de plurcent kilometroj" tiun ĉi informkeston (entute mi dirus ke tiaj artikoloj pri interregionaj migrovojoj ankoraŭ tre ege raras). Povus eĉ esti, ke tio iel eblus, kun rezigno pri iuj elementoj kaj parametroj. Sed havas sian sencon la nuna vortumo. ThomasPusch (diskuto) 15:51, 18 sep. 2022 (UTC)Reply

Priskribo de foto redakti

Mi ĵus rimarkis, ke la parametro "foto priskribo", se ĝuste metita, ne videblas en la fina prezento de la informkesto. Jam la specimeno en la dokumentado estas ekzemplo. Jen plia fuŝaĵo. Ĉu tion vere ankoraŭ neniu rimarkis? ThomasPusch (diskuto) 16:09, 18 sep. 2022 (UTC)Reply

Flanke ankaŭ notindas, ke la ekzemplo en la dokumentado estas malbona ekzemplo, senzorge el la pola vikipedio enkopiita ĉi-tien, ĉar multaj el la multaj ruĝaj ligiloj neniam bluiĝos. Unu el multegaj fuŝoj estas artikola nomo Słupia (powiat buski) - se iam iu artikolo kreiĝos, ĝi nomiĝos Słupia (distrikto Busko). Sed ĝis nun ankaŭ tiu teksto kun kutima artikola nomo ankoraŭ ne kreiĝis... ThomasPusch (diskuto) 16:20, 18 sep. 2022 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto vojo".