Trako

Vikimedia apartigilo

Trako estas plursignifa vorto. Ĝi povas signifi (laŭ PIV2005):

  • Projekcio de la vojo de la gravita centro sur la teran surfacon (parolante pri aviadilo).
  • Konstrukciaĵo, konsistanta el reloj, ŝpaloj kaj akcesoraĵoj, servanta kiel vojo kaj gvidilo por veturiloj. (vidu fervoja trako).
  • Vojo sur magneta bendo aŭ datendisko, laŭ kiu signalo estas registrata.

Ankaŭ, koncerne elektoforezon, trako estas la vojo, laŭ kiu migras la elektroforeze disigitaĵoj kiel DNA, RNA... Por vicriveli DNA-n ekzemple, baze necesas 4 migrotrakoj.

Distingu inter trako kaj leno, pri ŝoseo. Dum trako estas parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo[1], lenokoridoro estas parto de vojo, kiu estas asignita por unu ŝnuro aŭ vico de aŭtoj aŭ ceteraj veturiloj. Ĝi povas esti markita per trafiksigno. En landoj kun trafiko sur la dekstra flanko de strato ofte la plej dekstra koridoro utilas por publikaj transportoj ĉu busoj ĉu taksioj ktp. Tiukaze aliaj normalaj privataj veturiloj ne rajtas veturi sur tiaj lenoj.

Referencoj redakti

  1. Vd artilolon "trako" en ReVo [1]