Malfermi la ĉefan menuon
Aŭtovojo sen (samnivelaj) kruciĝoj
Aŭtovojo

Ŝoseo estas vojo por veturiloj, kun firma surfaco, plej ofte el pavimo, premita gruzoasfalto (makadamo). Ofte ĝi estas altigita kaj flanke havas fosaĵojn por pluvakvo. Ankaŭ la meza, porveturila parto de urba strato nomiĝas ŝoseo.

Aŭtovojoj estas gravaj ŝoseoj el du kontraŭ-paralelaj partoj por la du direktoj de trafiko; ili ne havas kruciĝojn kaj estas en- kaj elireblaj nur ĉe specialaj en-/elirejoj. Ordinare ĉiuj iliaj partoj havas almenaŭ du koridorojn.

Laŭ Francisko Azorín ŝoseo estas Vojo pavimita en la kamparo. Intertrotuara, centra parto de strato.[1] Li indikas etimologion el la latina calciata, el calx (kalko).[2]

Materialoj por ŝoseojRedakti

Ŝoseoj iam estis pavimitaj, samkiel ankoraŭ nun trotuaroj, sed nun prefere estas el asfalto kaj betono. En tuneloj oni prefere uzas betonon, ĉar ĝi estas iomete pli hela kaj nebruligebla materialo.

Listo de ŝoseojRedakti

Eŭropaj ŝoseojRedakti

Eŭropaj ŝoseoj povas esti diversaj tipoj de ŝoseoj, kaj ofte ili estas la dua nomo (numero) de iu ŝoseo. Ĉiu aŭstra ekspresvojo havas oficialan nomon, ekz. A1 – Okcidenta Aŭtovojo (Westautobahn). Escepte de kelkaj, germanaj ekspresvojoj ne havas oficialajn nomojn. Tial du ekspresvojoj povas havi la saman nomon: la suda parto de la A81 kaj la A96 estas la Konstancalaga Ekspresvojo (Bodenseeautobahn) – dependas ĉu oni veturas de Stutgarto aŭ de Munĥeno al la lago.

Nekompleta listo: E05, E10, E15, E20, E25, E30, E35, E40, E45, E50, E54, E55, E60, E65, E70, E75, E80, E85, E90, E95, E100, E105, E115.

EkspresvojojRedakti

Aŭstraj ekspresvojoj, britaj ekspresvojoj, danaj ekspresvojoj, francaj ekspresvojoj, germanaj ekspresvojoj, polaj ekspresvojoj, portugalaj ekspresvojoj, svisaj ekspresvojoj, hispanaj ekspresvojoj, italaj ekspresvojoj.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 193.
  2. Azorín, samloke.

Eksteraj ligilojRedakti