Betono estas konstrumaterialo, kiu estiĝas per firmiĝo de ligento en miksaĵo kun ŝtonaro aŭ alia volumenaĵo kaj kun pluaj komponantoj. Kiel ligento plej ofte aperas cemento. Post unu horo ĝis 10 horoj, la betona miksaĵo koagulas (perdas siajn plastajn trajtojn). Tiam la miksaĵo malmoliĝas kaj plifortiĝas.

La Reĝa Nacia Teatro en Londono, strukturo farita tute el senŝirma betono, en la stilo de brutalismo

Laŭ Francisko Azorín betono estas Fluida miksaĵo el ŝtonetoj kaj mortero.[1] Kaj li indikas etimologion el latina bitumen (bitumo). Same li proponas diversajn rilatajn esprimojn, kiaj betoni, gipsa betono, kalka betono, skoria betono, gruza betono, brikpeca betono, muldita betono, prembetono, akvoza betono, subkvalita betono kaj solidiĝanta betono.[2]

Betonmiksaĵo estas meĥanike intermiksitaj komponantoj de betono (cemento, ŝtonaro, akvo, ev. ingrediencoadjuvanto ) antaŭ enmeto, kompaktigo kaj komenco de firmiĝo, ĉe cementbetonoj antaŭ komenco de hardiĝo de cemento en la miksaĵo. Komponanto de betonmiksaĵo estas ankaŭ betonada akvo, kaze de ligento bazita je morteraĵo, ekzemple cemento. Pigmento ankaŭ foje aldonitas por obteni apartan koloron.

Specoj de betono redakti

Magra betonmiksaĵo - betonmiksaĵo kun malgranda enhavo de liganta cemento.

Alilingvaj ekvivalentoj

en : lean concrete mix
de: magere Betonmischung f
cs : hubená (chudá) betonová směs f
pt : concreto magro m

Prefabrikita betono - betona konstruelemento fabrikita ekster ties definitiva loko kaj pozicio,kutime industrimaniere.

Streĉbetono - armita betono, en kiu la ŝtalaj stangoj estas streĉataj jam dum la fabrikado.

Vitrobetono - betono, tra kiu lumo povas trapasi.


Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo kaj metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35.
  2. Azorín, samloke.

Literaturo redakti

  • Werner, J. Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj, Brno 2002